Tiel mi sonĝis en tiu dua nokto tie. Sed ĉu vere estis nur sonĝo? Neniu sonĝo de mi iam ajn farita havis tian realismon. La sola punkto, kiu ne estis klara, estis la personeco de la helpanto. Mi nomis lin Eriko. Povus esti iu alia. Same, mia sonĝo komence enscenigis min. Sed ĉu estis vere mi? Aŭ ĉu mi miksis elementojn de mia nuna vivo kun io … io okazonta? Aŭ eble okazunta? Kiuj eldiras certaĵojn pri sonĝoj, tiuj malbone konas la kompleksecon de la homa psiko.
16
Kaj jen alvenis la tria tago. Kamakomon mi ne revidis, kaj iom post iom li forfalis el miaj priokupoj. Mi pasigis la tagon kun la moŝto, vizitante la urbeton, renkontante amikojn, konstante diskutante. Ni longe promenis en la parko ĉirkaŭ la konstruaĵo, kie mi spertis la kuracan vizion. Estis agrable kunparoli, dum papilioj kaj birdoj akompanis nin lude. Jen ni paŝis; jen ni sidis sur benko apud lageto, kie cignoj kaj anasoj pace okupis sin per la ŝajne feriaj okupoj de cignoj kaj anasoj, dum kanoj, trankvile karesante unu la alian pro balancema vento, diskrete flustris sian dancan, delikatan muzikon; jen ni iris al ĝardena frandejo, kie mia kunulo regalis min per simpla, sed agrabla manĝo.
Kiel plaĉe ni babilis! Tamen, iom malĝoje ni konsciis, ke ni bezonus jarojn por pritrakti la temojn, kiuj interesas nin ambaŭ. Ni ĝuis mirindan spiritkomunecon. Vere, ni amikumis. Sed la animvastiga kuno ne povis daŭri longe.
– Nun vi devos reiri, – li diris.
– Jes. Al la sufermondo.
– Eriko atendas vin ĉe siaj amikoj, la paro, kiun li renkontis unuafoje. Ĉu vi scias, kie estas ties domo?
– Jes, li montris al mi venante.
– Ĉu vi malĝojas, ke vi devas forlasi ĉi tiun mondon por la nuna via?
– Jes. Sed mi povas alĥemii la malĝojon. Vidu, ĝi fariĝas eta. Mi ĉerpas el la fonto de kuraĝo, kiun vi malkovrigis al mi, inter tiom da donacoj. Jes, de sekundo al sekundo kreskas la kuraĝo realfronti la sufermondon, mi perceptas ĝin pli kaj pli. Se mi povus esprimi, kiel dankema al vi mi min sentas …
– Ne mi donacis. Mi nur ebligis, ke vi iru mem preni. Donas nur la Granda Mistero. Sed necesas tien iri.
– Tien? Kien?
– Kien vi iris.
– Kial la Granda Mistero ne donas rekte?
– Se ni scius, kial tio kaj tio alia, ne estus Mistero, ĉu? Tamen, mi supozas, ke ĝi lasas nin trovi mem, pro respekto al ni, kaj por nia digno. Eble ankaŭ por vibrigi la tutan reton de amo. Se ĝi donus rekte, ne necesus, ke amo pasu tra ni homoj, kaj ankaŭ tra la aliaj estaĵoj, kiuj kunlaboras en aliaj dimensioj. Se ĝi donus rekte, vi ne bezonus min. Kaj mi perdus la ĝojon esti relajso en tiu vasta mil-universa amtransdonado. Esti tia relajso, eĉ se nur unu inter la milionoj de la reto, estas grava faktoro en la feliĉiĝo. Ankaŭ vi estas unu, vianivele, por aliaj. Ĉu tio ne helpas vin feliĉi?
Ni restis plurminute en silento, kiun fine li rompis:
– Mi opinias, ke mi komprenis, kial Eriko venis trifoje.
– …?
– Jes. Eble mi eraras, sed mi kredas, ke tio estas unika en nia historio. Ni rimarkis, ke, kiam venas homo el la sufermondo, li aŭ ŝi, ĉu restas ne pli ol tri tagojn, ĉu restas definitive. Sed ĉi-lasta eblo preskaŭ neniam realiĝas, ĉar ĉe ni ili ricevas fortan percepton pri siaj respondecoj. Ili do ne povas lasi la konatojn en la sufermondo sen alporti al ili la mesaĝon de espero, kiun ili ricevis ĉi tie. Nur personoj sen infanoj, sen amikoj, sen rilatoj, fakte, decidas resti kun ni. Tio kelkfoje okazas. Sed kiam iu venis, restis maksimume tri tagojn kaj reiris viamonden, li neniam plu revenas. La trifoja veno de Eriko estis vere stranga. Mi min demandis, kial li venis, unuafoje sola, duafoje kun juna trejniĝanta animhelpistino, kaj triafoje kun vi. Sed kiam li diris al mi, ke vi verkas, mi havis la impreson – eble tute eraran – ke tio povus klarigi vian venon. Pluraj signoj ŝajnas indiki, ke la rilatoj ŝanĝiĝas inter la mondoj nuntempe. Eble via mondo atingis stadion, kiam la malkovroj de niaj prauloj povas akceptiĝi ĉe vi.
– Ĉu vere? Kial ne antaŭe? Multaj homoj niamonde opinias, ke la homoj estis pli bonaj antaŭe, ke nia socio plene dekadencas.
– Ĉu vi samopinias? Fermu momente la okulojn, repensu al la stato, en kiu vi estis dum via psika vojaĝo, kaj lasu veni la bildojn.
– …
– Kion vi vidas?
– Mi …
– Ne! Lasu la okulojn fermitaj! Kion vi …?
– Mi vidas, ke antaŭ jarmiloj regis terura krueleco. Ho jes! Kiel kruela la vivo longe estis! Inoj kaj idoj estis aĵoj, laŭplaĉe turmenteblaj. Mi vidas, ke antaŭ dumil jaroj, granda parto de la loĝantaro estis posedaĵo de malgranda parto, kiu havis neniun konsideron pri la sentoj, ekzemple oni ofte vendis edzon sen zorgi pri la edzino, por ĉiam apartigita. Oni krucumis tiujn, kiuj volis liberiĝi aŭ liberigi. Mi vidas, ke antaŭ kvincent jaroj oni bruligis tiujn, kiuj malsamopiniis ol la regantoj, kaj nekredebla socia mizero regis ĉe la plimulto, al kies mensoj oni malhelpis vastiĝi. Kaj kiom da terura doloro tiam plagis! Kiom da blinduloj, kripluloj, lepruloj, kiujn, anstataŭ ami, oni mokis kaj ekspluatis aŭ forĵetis. Mi vidas, ke antaŭ apenaŭ jarcento en Ĉinio al kuiristo, kiu fuŝis vespermanĝon, riĉa familiestro povis fortranĉi la kapon, kaj en Okcidento burĝfamilian servistinon, kiun la filo perforte gravedigis, oni forĵetis straten sen kompato, rigardante la viktimon kulpa, kaj malhelpante ŝin retrovi sian dignon. Mi vidas …
– Kaj hodiaŭ, kion?
– Hodiaŭ estas ankoraŭ multege da maljusteco kaj mizero, sed mi vidas progreson. Ekzemple en la generacio de miaj gepatroj, iu hontema, sinĝenema, malaplomba povis nur resti tia dum la tuta vivo. Nun, dank’ al psikoterapio, oni el tio povas liberiĝi. Kompreneble, nur malmultaj tion povas, kompare kun la mondskalaj bezonoj, sed almenaŭ estas komenco, kiu en la lastaj jardekoj multe larĝiĝis, dum antaŭe eblis absolute nenio. En multaj landoj, oni traktas la infanojn multe pli bone en la lernejoj. La mondo multe suferas, kaj multo estas nestabila, sed mi vidas, ke la konfuzo de multaj ŝuldiĝas al la rapida ŝanĝo bonen. Ankaŭ al la rezisto, kiun ĝi kaŭzas, ĉar boniĝo estas ŝanĝo, kaj ŝanĝi estas iri en ion nekonatan, kio timigas. Estas multege da antaŭjuĝoj – ofte kondukantaj al mortiga konfliktado – sed samtempe ekzistas multaj homoj, kiuj rigardas aliajn rason, popolon, sekson, sen malplivalorigo. Antaŭ apenaŭ unu jarcento, estis preskaŭ nur antaŭjuĝoj. Televido, aŭtoj, senkompata komerca konkurado fuŝis la simplan, naturan homan rilatadon, sed tion avangardo komencas kompreni: la situacio ŝanĝiĝos. Evidentas teruraj streĉiĝoj en la politika mondo, en la socia, en la eklezia, en ĉiaspecaj komunumoj, sed tiuj streĉiĝoj radikas en la fundamenta transformiĝo. La bonaj sentoj ne venkis, multege mankas ĝis tio, sed ili okupas pli vastan terenon ol iam ajn. Multego restas lernenda, sed la homaro iom lernis …
– Vi pravas. La homaro ĉiam lernas. Sed ĝi devas lerni plu kaj pli. Eble tial la Granda Mistero venigis vin. Necesis, ke Eriko venu, por malkovri nin, ĉar neniam Lorena venus proprainiciate en la regionon de la Pordo. Kaj necesis, ke ŝi venu, por ke venu vi. Sen ŝia rakonto, vi certe ne venus mem. Eble vi venis ĉi tien por reiri kaj atesti, kaj atestante atentigi kelkajn pliajn homojn pri la rolo de bonaj sentoj. Vi atestos, ĉar vi kapablas verki. Tio estas via respondeco.
– Ĉu vere vi kredas tion?
– Mi scias, ke mi povas komplete mispensi, ĉar neniu konas la fundan esencon de la okazaĵoj. Sed kial ne imagi, ke iu devis veni por verki? Kompreneble, tio ne signifas, ke vi estas bona verkisto, aŭ ke vi havas unikan rolon. Vi estas nur unu inter multaj, kiuj povas alporti interesajn pensojn, kaj sendube via interveno koncernos, ne la homaron, sed limigitan homgrupon. Verŝajne ekzistas multaj, kiuj verkus multe pli bele kaj efike ol vi, sed ili ne havas la kontaktojn, kiuj ebligas publikigon. Mi aŭdis, ke viamonde estas tre malfacile trovi eldoniston …