– Vi meditas pezajn pensojn!
Ŝia voĉo saltetigis min.
– …?
– Viaj vizaĝaj esprimoj estis filmindaj, tiom da malsamaj emocioj ili montris!
– Nu, mi pensis pri miaj ĉi-vivaj reenkarniĝoj.
– Kio? Pri kio vi parolas?
Mi klarigis al ŝi. Kaj la etoso inter ni estis tiel stimula al fido, ke mi ne povis ne konfesi:
– Oni neniam plene saniĝas. Mi konstatis, ke mi pliafoje friponis kun la vero. Mi ne mensogis, sed estis io, kion mi volis diri al neniu, eĉ ne al vi. Sed nun mi sentas, ke estos pli bone tion diri.
Ŝi respondis nenion, nur atendis akcepteme.
– Mi rakontis al vi la tutan sperton de mia «kuraciĝo» tie. Tamen, ion mi ne diris.
– Pri kio temas?
– Pri io, kio eble estis plia dividlinio en mia vivo.
– Kiam tio okazis?
– Mi ne memoras bone. Mi dirus: tri jarojn post la roĝera inico.
– Vi do estis naŭjara.
– Naŭ-, ok-, dek- … Mi neniam scios, kaj tute ne gravas. Estis nokto. Mi sentis min ege malfeliĉa. Tiel malfeliĉa, ke mi enlite ploris, silente, ĉar mi volis veki neniun. Mi hontus, se familiano aŭdus. Petro estis for tiutempe. Mi do havis la ĉambron por mi sola. Miaj senbruaj larmoj fluis, kaj mi sentis min la infano plej malfeliĉa en la mondo, kiam aperis lumo en la ĉambro, lumo tute ne ordinara, mi perfekte memoras ĝin nun, ĉar mi revidis la scenon tie, kaj mia menso de nun ne plu ellasos ĝin. Sed mi ne povas priskribi, ĉar vortoj por tio ne ekzistas. La lumo iom post iom netiĝis, iĝis homo.
– Homo, ĉu?
– Nu, ne homo. Iu homforma.
– Kiel li aspektis?
– Viro, mi dirus, 27-, 28-jara. Tute ordinara. Svelta, malgrasa, alta, sed ne aparte rimarkinda. Junulo, da kiuj oni vidas dekojn surtrotuare, kiam oni promenas en urbo. Li surhavis flavan, orkoloran ĉemizon, kaj pantalonon ruĝbrunan … … … …
– Kial vi haltas subite?
– Ĵus frapis min, ke tio estas ekzakte la koloro de la porda roko. Nu, ne grave. Li elradiis lumon, veran videblan lumon, ne kiel la homoj, kiujn mi trovis lumanimaj tie.
– Ĉu li parolis al vi?
– Jes. Li proksimiĝis. Mi sentis strangan mikson de timo kaj fido. Li diris: «Vi ploras. Mi venis por konsoli vin.» Mi demandis: «Kiu vi estas?» Li diris: «Anĝelo. Lasu min doni konsolon.»
– Kaj ĉu li konsolis vin?
– Jes.
– Kiel?
– Li parolis tre tenere. Lia voĉo estis … kiel diri? … intima, konfidenca, amikecvibra. Li parolis pri la roĝera epizodo, esprimante, kion mi tiam sentis, multe pli ekzakte ol mi mem povus, eĉ iĝinte plenkreskulo. Li donis vortan esprimon al miaj sentoj, kiel nur poeto povas fari. Tial mi sentis min komprenata, kiel neniam antaŭe aŭ poste. Li ankaŭ tuŝis min, kore, kare, transdonante la senvortan mesaĝon, ke mi estas amata. Li diris: «Ne estas vere, ke la afero malpurigis vin, ke vi konsentis al io krima, aŭ ke vi iel kulpas.» Li parolis konvinke, mi sciis, ke li estas sincera, kaj ke li pravas. Mi sentis, ke li estigas laŭgradan liberiĝon. Poste, kiam mi estis jam sufiĉe konsolita, li rakontis al mi amuzajn aferojn, kaj finfine ni kune ridegis. Dio mia! Kiom ni ridis! Estis mia unua senbrida ridado post la roĝera aĉo.
– Ĉu tiu konsolo ne resanigis vin el la neŭrozo?
– Jes, por kelkaj horoj. Sed poste, mi faris ion stultan. Erare. Pro troa entuziasmo.
– Kion vi faris?
– Mi havis en la lernejo bonegan amikon, aŭ pli ĝuste kamaradon, kiun mi opiniis amiko. Mi rakontis al li. Kaj li reagis tiel moke kaj senvalorige, ke li difektis ĉion, kion la anĝelo rekonstruis. Li diris al mi, ke anĝeloj ne ekzistas, ke tio estas nur sonĝo, ke sonĝojn oni ne kredu, ke, se mi tion kredas, mi estas stulta kiel kvarjarulo kaj li, inteligenta knabo, ne plu volos diskuti kun mi.
– Kia stultulo!
– Eble tion mi elportus, kvankam estis terura bato. Sed li diris al aliaj, ke mi kredas, ke venis al mi anĝelo, kaj ĉiuj mokis min. Ek de tiam, ili moknomis min «Anĝelo» tiel ironie, ke tiu vorto fariĝis por mi neaŭdebla. Foje, la instruisto demandis, kial tiu moknomo, kaj mi provis klarigi al li. Li ne diris, ke anĝeloj ne ekzistas, sed lia rigardo parolis pli ol vortoj. Li kompatis min. Li videble pensis: «Mi opiniis lin normala, sed li havas la menson de etulo, kiu kredas je feinoj.»
– Kompatinda! Kia ĝojfrakaso! Sed kial do la anĝelo ne revenis, por korekti ĉion ĉi?
– La kialon mi komprenis nur tie, kiam la anĝelo aperis al mi dum la kuracado. Li klarigis, ke li ofte revenis, sed mia nekredo, en etoso de malbonaj sentoj (furiozo pri la elreviĝo, humiliĝo, ktp), igis, ke mi ne povis percepti lin. Kvankam mi tion ne konsciis, influate de la samklasanoj, mi ne plu volis vidi anĝelon, ĉar mi volis ne esti mokebla. Sed la anĝelo diris, ke li tamen plu helpis min, nevidate. Vi ne imagus … Ekzemple …
– Ekzemple kio?
– Mi rakontis al vi, kiel malfeliĉa mi estis dum miaj unuaj monatoj en Novjorko. Nu, iutage, kiam mi estis aparte senespera, estas li, kiu inspiris al mia sola tiama amikino, Tanja, proponi al mi promeni kun ŝi en la Centra Parko, kaj estas li, kiu sugestis al mi paroli pri psikanalizo, tiel ke ŝi donis al mi la adreson de tiu rimarkinda viro, al kiu mi ŝuldas mian savon. Novjorko, kiel multaj urboj, estas ĝangalo, rilate al la psikprofesioj. Estas tiom da ĉarlatanoj, da nekompetentuloj, da homoj pensantaj pli pri la propra profito, aŭ la propra teorio, ol pri tio, kiel bonfartigi la pacienton! Kiam la anĝelo, dum la tiea mirindaĵo, tion rakontis al mi, mi sentis, ke li diras la veron. Multo el la bonaĵoj, kiujn homoj diras al homgefratoj, fakte venas de la anĝeloj, li klarigis al mi. Li eĉ diris: «Se vi scius, kiom ofte mi, aŭ kolego, helpas vin en via profesio!»
– Ĉu vi mencios ĉi tion en via verko?
– Kion vi opinias? Ĉu tio ne igos min mokinda?
– Revenas via iama komplekso, laŭ kiu paroli pri anĝelo estas submeti sin al aliula rido. Klare, vi ne estas tute resaniĝinta.
– Kompreneble ne. Restas multaj spuroj el la pasinta tempo. Sed kion vi farus rilate al la verko. Ĉu enmeti la anĝelon aŭ ne?
– Mi enmetus. Kiu imagus, ke la faktoj, kiujn vi priskribas en via teksto, efektive okazis? Vi prezentas ilin romanforme, kaj vi pravas: kiel vera raporto ĝi aperus tro eksterordinara por kredebli, kaj do neniu legus ĝin. Ne gravas, ĉu oni prenos la aferon serioze aŭ ne, gravas nur, ke io luma el via iro tien transdoniĝu. Por la publiko ĉio raportita estos fikcia. La parto pri la anĝelo do estos nur plia fantaziaĵo.
– Sed ĉu ne unu troa?
– Kial vi ne demandus la anĝelon?
22
Viljamo sentis sin senstreĉa fizike, sed mense streĉita. «Mi tro trinkis,» li pensis. «Kiam estas tiel ete da lumo, oni ne konscias la efikon, kaj oni troas. Krome mi ne kutimas al viskio.»
Ĝuste tiumomente, d‑ro Martin kriis per sia forta, ĉiam tro laŭta voĉo:
– Harold! Du pliajn skotajn! Ni havis teruran tagon. Ni bezonas seriozan gluton por revivi.
Jes, la tago estis terura. Kiam Viljamo devis reflugi por venigi monten d‑ron Martin, li tremis tuttempe. La vento furiozis kaj minacis venki la helikopteron, kiu luktis kontraŭ ĝi. Kaj necesis lukti ankaŭ kontraŭ la mensa bildo, ne pensi pri la rokbloko, kiun tiu ŝtorma vento faligis. Kaj kiam ili sukcesis atingi la junan paŝtiston, kaj d‑ro Martin devis … La mensa bildo estis tiel abomena, ke Viljamo, rememorante, fermis la okulojn … devis surloke fortranĉi la kruron, ĉar la roko pezis tunojn kaj ne eblis alimaniere savi lin … estis terura tago, ververe.
Kelnero Harold alportis la du glasojn. Reflekse, Viljamo tuj ektrinkis. «Mi ne kutimas al viskio, mi devus ĉesi,» li ripetis al si, sed lia mano samtempe, kvazaŭ memvole, reprenis la glason kaj kondukis ĝin lipen. «Kiam mi tro trinkas, mi parolas tro, kaj poste mi tion bedaŭras. Kial mi rakontis al li pri mia mensa problemo? Se mi estus sobra, mi certe tion ne farus. Kvankam, kompreneble, mi devis paroli pri io, io ajn, por forgesi la knabon tie supre …» Li konsciiĝis, ke d‑ro Martin parolas.