– Vi aperas sportema. Por vi do ne estis obstaklo devi longe marŝi surmonte, ĉu?
– Ne. Mi estas en tre bona fizika stato. Kaj plaĉas al mi surmonte ekskursi. Mi tion ofte faras. Sed tiuregione mi neniam estis.
– Ĉu li facile trovis la lokon? Se mi bone komprenis, temas pri speco de rokdezerto, en kiu ĉiu ŝtono similas ĉiun alian.
– Li senprobleme trovis. Li premis la rokon, kiu estas tre rekonebla pro diversaj karakterizoj. Ĝi ŝanceliĝis, sinkis malfermiĝe. Ni stumblis, falis, trapasis la vibron, trafis la molaĵon, kiu formas la fundon de la ŝajna abismo, fakte natura kamentubo. Kia emocio! Kvankam mi emis kredi lin sincera, estis terura bato por mi malkovri, ke li diris la veron. Kiam mi reale trapasis tiun vibron kaj falis, mi apenaŭ povis repaciĝi kun la fakto, ke tio vere okazas. Sed tio okazis. Ni kune iris la tutan koridoron, ĝis ni alvenis – refoje strangavibre – al la groto kaj al la alvilaĝa vojeto. Li montris al mi la lokon, kie li sidis kaj ploris.
– Kiel vi tiam sentis vin?
– Kortuŝite. Li videble resentis emocion, kiun li iel silente transdonis al mi. Mi min demandis, ĉu la sama knabino ĉeestos. Sed venis neniu. Rigardante tiun belegan panoramon, mi palpis ĉion ĉirkaŭ mi: la benkon, la grundon, ŝtoneton, arbeton, kiu tie kreskis, eĉ mian korpon, min demandante, ĉu mi perceptus ĉion tiel konkrete, se mi sonĝus. Mi ripetis al mi: «En sonĝo la aferoj ne estas tiel stabilaj; post kelkaj minutoj, ĉio jam estus alia, aŭ mi povus per volo ŝanĝi la pejzaĝon». Sed kiom ajn mi provis, ĝi ne ŝanĝiĝis. Ĝi rezistis. «Kio rezistas, tio ekzistas,» mi diris al mi, memorante citaĵon de Charles Baudouin, kiun Prof. Tolja ŝatas ripetadi en siaj seminarioj. Kaj tamen ĉi tio estis nia lando, nia montaro. En tempo, kiam oni tiom penas por venigi la turistojn, kiel eblus, ke tia okulkaresa valo neniam menciiĝis? Mi ne sukcesis kongruigi tion, kion mi vidis, kun ĉio, kion mi scias cetere. Ni malsupreniris al la unua vilaĝo, nin demandante, ĉu ni provos viziti la paron, ĉe kiu li unue gastis, aŭ faros ion alian. Sed apenaŭ ni pasis sur la ŝtona ponto, kiu markas la eniron en la vilaĝon, jen maljunulo, kiu laboris en sia ĝardeno, salutis nin bonvenige kaj diris, plej surprize por mi, se ne por Eriko (mia paciento kaj kunulo): «Vi venas el la sufermondo?!» Li invitis nin al sia domo tiel afable, ke ni ne povis rifuzi.
– Kia estis lia domo?
– Ŝtona, senpretenda, tamen sufiĉe komforta. La suno estis tre forta ekstere, kaj la interna malvarmeto tute bonvena. Li proponis al ni bongustan trinkaĵon, kies bazo estis fruktosuko, sed en kiu certe troviĝis ankaŭ iom da vino kaj diversaj spicoj. Venis knabeto, kiun li sendis for kun la komisio «informi la jumon, ke venis du el la sufermondo». Li karese pasigis la manon sur la haroj de la knabo dirante: «Estas mia nepo, la plej bona iru-diri-ulo en la tuta vilaĝo.» Telefono tie ne ekzistas, kaj la knaboj agas mesaĝiste.
– Kiajn vestojn ili surhavis?
– Ambaŭ havis kolorajn pantalonon kaj ĉemizon. Sur la ĉemizo estis rubando kun tre fajnaj desegnoj: floroj por la avo, fiŝoj por la nepo. Mi ne povis identigi la materialon, mi dirus, ke ĝi similis al lino. Ĉiaokaze, ĝi ne aspektis moderna. Nelonge post la malapero de la knabo alvenis virino, kiun la maljunulo prezentis kiel sian bofilinon. Ankaŭ ŝi surhavis pantalonon, sed poste en la vilaĝo mi rimarkis, ke tio tute ne estas la sola vestmaniero. Aliaj virinoj havis robon aŭ jupon, kaj ne ĉiuj viroj estis same vestitaj: kelkaj surhavis pantalonon, sed aliaj robon, kelkfoje tre koloran kaj bele ornamitan, iom kiel ĉe viroj el okcidenta Afriko.
– Nu, supozeble, tiu bofilino estis ĉarma kaj lumradianta, kiel ĉiuj en tiu mondo.
– Ĉu vere vi devas ironii, d‑ro Sativa? Pensu, kion vi volas, restas fakto, ke la plimulto el la homoj tie disradias ian … ne estas vorto por tio … ion, kio igas homon senti sin ege bone. Ion en la rideto, en la okuloj, kio signifas: «Vi havas valoron por mi». Sed ŝi efektive estas bela virino, la plej bela, kiun mi vidis dum tiu stranga vojaĝo.
– Kaj ĉu ŝiaj paroloj same belis, kiel ŝia aspekto?
– Ŝi parolis afable, kiel ĉiuj. Ŝi unue diris la saman frazon kiel nia gastiganto, kun tiu sama duon-aserta, duondemanda tono: «Vi venas el la sufermondo!?», al kio mi respondis: «Jes. Ni miras pri ĉi tiu mondo. Ni ne sciis pri ĝia ekzisto.» Ŝi respondis: «Estas granda diferenco inter tio, kion ni scias, kaj tio, kio ekzistas.»
– Tion jam Ŝekspiro emfazis siatempe.
– Tuj poste mi demandis: «Kiuj vi estas?» Ŝi rigardis min nekomprene. «Ni estas homoj,» ŝi diris. – «Jes, jes, tion mi vidas,» mi respondis, «sed de kiu popolo?» Ŝia respondo estis plej neatendita: «Kion signifas tiu vorto: popolo?» Mi provis la vortojn gento, etno, nacio, sed tiuj por ŝi nenion signifis. Kaj nur tiam mi rimarkis, ke ni parolas samlingve. Antaŭe tio ne mirigis min, ni ja estis en nia lando, sed konsiderante la diferencon de vestaĵoj, rasa aspekto, domoj, homaj sintenoj, de ĉio, fakte, estis strange, ke ni tiel facile komunikas. Sed kiam mi diris: «Tamen ni havas la saman lingvon,» ŝi diris: «Ĉu vere?» kun tia enigma rideto, ke mi restis gapanta, ne povanta demandi, kion ŝi volis diri. Ĝuste tiam alvenis la jumo.
– Kio estas tiu?
– Ŝajnas, ke, kiam iu alvenas el ekstere, el la sufermondo, kiel ili diras, oni venigas lin. Estas li, kiu resanigis Erikon. Fakte, kiam li eniris kaj vidis tiun, li ege surpriziĝis. «Vi revenis!?», li diris, kaj subkompreniĝis, ke tio ne estas ordinara. Li ege varme ĉirkaŭbrakis Erikon, kvazaŭ tiu estus plej kara amiko. Eriko demandis: «Kial vi miras pri mia reveno? Ĉu ne estus normale konigi vin al homoj en nia sufermondo?» Li respondis: «Jes, sed ĝenerale ne eblas, la pasejo al nia mondo estas blokita por homoj, kiuj venis unufoje. Se vi sukcesis reveni, tio havas sencon, eble vi devis konigi nin al via kunulino.» Dirante tion, li direktis al mi rideton luman kiel suno.
Longe li rigardis min silente. Poste li diris: «Vi havas tre bonan koron. Sendube tial vi povis veni. Vi venis por lerni ion. Kio estas via okupo?» Kiam mi uzis la vorton psikoterapio, li ne komprenis. Kaj denove mi miris pri nia komunikado. Ni parolis la saman lingvon, sed … Ne eblas priskribi mian impreson. Eble ni rilatis multe pli telepatie ol mi unue suspektis. Sed antaŭ ol mi komencis klarigi, pri kio temas, li mem diris, kvazaŭ ricevinte el sia observo la informon: «Ha jes, vi okupiĝas pri homoj, kiuj suferas. Estas vi, kiu prizorgis Erikon, ĉu ne?» – «Estas mi,» mi respondis, «kaj mi hontas, ke miaj rimedoj estas tiel malrapidaj, kompare kun la viaj. Mi ne povus resanigi homon en unu tago, kiel vi.» – «Ne hontu,» li rebatis. «Honto estas malbona sento, kiun oni ĉiam evitu. Niaj praavoj fuĝis el via mondo ĝuste pro tio, ke ĉe vi homoj konstante uzas malbonajn sentojn kontraŭ la aliaj, eĉ, ŝajnas, kontraŭ la propraj gefiloj: hontigon, kulpigon, humiligon, timigon, malfidigon per trompo, malestimon, maladmiron, maldankon, malamon al tiu aŭ alia kategorio de estaĵoj, eĉ malamon al si, malindulgon, malrespekton, malkonsideron, ktp, sentojn, kiuj detruas, anstataŭ helpi vivi feliĉe.»
«Tian mondon ni nomas infero,» diris la bofilino.
«Mondo sufera, mondo infera,» la avo sentencis.
Tiu konstanta apliko de la vorto «sufero» al nia vivo, kontraste kun ilia, pli kaj pli incitis min. Mi min demandis, ĉu mi trafis socion, kiu ne kuraĝas rigardi suferon fronte, kaj do neas ĝin. «Ĉu ĉe vi do ne ekzistas sufero?» mi iom indigne demandis. Ĉiuj tri silentis. Mi rigardis ilin unu post la alia. Ĉies vizaĝo havis esprimon de kortuŝiteco pli intensa ol mi iam ajn vidis. Rebatis la jumo:
«Ho jes, sufero ekzistas ĉe ni. Ne eblas esti homo kaj ne suferi. Okazas akcidentoj, malsanoj, fuŝoj ĉe uzo de ilo, kun teruraj rezultoj, aŭ erara takso kondukanta al dolora elreviĝo. Kio ne ekzistas ĉe ni, tio estas suferigo. Laŭ niaj historiaj libroj, niaj praavoj forlasis mondon, en kiu suferigo de homo al homo estas ĉiutaga. Tie, ili rakontas, iuj suferigas por ĝui la plezuron dolorigi iun alian, aliaj por senti sian potencon, aliaj por senti sin superaj kaj tiel kompensi senton de malplivaloro, kiu mem radikas en suferigo fare de iu antaŭa. Viroj suferigas por pruvi al si, ke ili estas viroj, sen kio, strange, ili ne povus estimi sin mem. Virinoj suferigas, ĉar ili sentas sin en suba pozicio kaj volas venĝi sin. Multaj el ambaŭ seksoj suferigas, ĉar oni suferigis ilin kaj tio kaŭzis rankoron aŭ repagbezonon, kiu siavice tradukiĝas per emo suferiga. Iu pli malforta ol la aliaj ofte viktimas, kaj poste ne scias, kion fari el la malbonaj sentoj, kiujn tiu stato estigis en li: li trovas eliron nur en plia suferigo, eventuale al si mem. Ĉar homoj tiom suferigas homojn, regas konstanta etoso de nesekureco, kiu kreas angoron, el kiu estas malfacile eliri, se ne per plua suferigo, jen al iu alia, jen al si. Kiam oni suferigas, oni ja sentas sin pli forta. Tiu mondo, laŭ niaj libroj, estas kaptita en infera spiralo de suferigo, ofte nekonscia, kiu komenciĝas jam ĉe eta infano. Tio vivtenadas tiom da malbonaj sentoj, ke neniu imagas, ke eblas vivi alimaniere. Mi ne scias, ĉu via mondo efektive similas al tiu bildo, sed tia ĝin prezentas niaj antikvaj libroj. Ili ankaŭ rakontas, ke anĝelo gvidis niajn praavojn al ĉi tiu transa mondo por vivi vivon, en kiu sufero venas nur de naturo, de la aĵoj, ne de homo. Sed eĉ ĉe ni rozoj havas dornojn.» Tiel klarigis la jumo.