Arkadij Gajdar
Timur kaj lia taĉmento
Jam pasis tri monatoj, depost kiam la komandanto de tank-regimento, kolonelo Aleksandrov ne estis hejme. Verŝajne li estis ĉe la fronto.
En la mezo de la somero li sendis telegramon, en kiu li proponis al la filinoj Olga kaj Ĵenja la reston de la ferio pasigi apud Moskvo, en la somerdomo.
Ŝovinte sur la nukon koloran kaptuketon, kaj apogante sin sur la bastonon de brosbalailo, Ĵenja malkontente staris antaŭ Olga, kiu estis diranta al ŝi:
— Mi veturos kun la aĵoj, kaj vi ordigos la loĝejon. Vi povas ne kuntiri la brovojn kaj ne leki la lipojn. Poste ŝlosu la pordon. La librojn redonu al la biblioteko. La amikinojn ne vizitu, sed tuj direktu vin al la stacidomo. De tie sendu al la paĉjo tiun ĉi telegramon. Poste eltrajniĝu kaj venu al la somerdomo. Eugenia, vi devas min obei… Mi estas via fratino…
— Mi estas same la via…
— Jes… sed mi estas pli aĝa… kaj finfine tiel ordonis la paĉjo.
Kiam en la korto ekbruis la forveturanta aŭto, Ĵenja suspiris kaj ĉirkaŭrigardis. Ĉie regis ĥaoso kaj malordo. Ŝi proksimiĝis al la polva spegulo, en kiu videblis pendanta sur la muro la portreto de patro.
Estu Olga pli aĝa, kaj dume endas ŝin obei! Sed tamen ĉe ŝi, ĉe Ĵenja estas la samaj kiel de la patro la nazo, buŝo, brovoj. Kaj verŝajne estos sama ŝia karaktero.
Ŝi streĉe ligis la harojn per kaptuko, demetis la sandalojn, prenis ĉifonon, deprenis de la tablo la tukon, ŝovis sub la kranon sitelon kaj, kaptinte la broson, puŝis al la sojlo la rubaĵaron.
Baldaŭ ekzumis la primuso.
La planko estis kovrita per akvo. En la tolaĵa zinka trogo siblis kaj krevetis sapoŝaŭmo. La preterpasantoj mire rigardis la nudpiedan knabinon en ruĝa robeto, kiu, starante sur fenestrobreto de la tria etaĝo, kuraĝe frotis la vitrojn de la malfermitaj fenestroj.
Automobilo kuregis sur vasta suna vojo. Metinte la piedojn sur la valizon, kaj apogante sin sur molan pakaĵon, Olga sidis sur plektita fotelo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis rufa katido kaj taŭzis per la piedetoj bukedon da cejanoj.
Ĉe la trideka kilometro ilin atingis ekspedicia ruĝarmea aŭtokolono. Sidante sur lignobretoj vice, la ruĝarmeanoj tenis fusilojn intergenue kaj akorde kantis.
Ĉe la sonoj de la kanto vaste malfermiĝis fenestroj de la domoj. De malantaŭ la bariloj, pordegoj elkuris ĝojaj knaboj. Ili mansvingadis, ĵetadis al la ruĝarmeanoj ankoraŭ nematuriĝintajn pomojn, kaj kriis poste huraon kaj tuj komencis batalojn, militojn, enhakiĝante en artemizion kaj urtikon, atakante kavaleri-impete.
La aŭtomobilo turnis sin al somerdoma vilaĝeto, kaj haltis antaŭ negranda, hederkovrita vilao.
La ŝoforo kun helpantoj malfermis la aŭton, kaj elprenis la aĵojn. Olga malŝlosis la vitrumitan verandon.
De tie estis videbla granda, nezorgata ĝardeno. En la profundo de la ĝardeno staris malgracia duetaĝa kabano, super la tegmento de kiu flirtis malgranda ruĝa flageto.
Olga revenis al la aŭto. Al ŝi venis energia nejuna virino. Tiu estis najbarino, laktoliverantino. Ŝi entreprenis ordigi la somerdomon, lavi la fenestrojn, plankon, murojn.
Dum la najbarino dismetis pelvojn kaj ĉifonojn, Olga prenis la katidon kaj iris en la ĝardenon.
Sur la trunko de ĉerizarboj bekitaj de paseroj, brilis varma rezino. Forte odoris je ribo, kamomilo kaj artemizio. Kovrita per musko, la tegmento de la kabano estis truhava, kaj el la truoj etendiĝis supren kaj malaperis inter la arboj iuj maldikaj ŝnuroj.
Olga trapasis avelujon, kaj viŝis de la vizaĝo araneaĵon. Kio okazis? La ruĝa flago super la tegmento jam mankis, tie staris nur bastono.
Tuj Olga ekaŭdis rapidan, alarmitan flustradon. Subite, rompante sekajn vergojn, peza ŝtupetaro — tiu, kiu estis almetita al la fenestro de la subtegmento —, kun knaro obtuze falis apud la muron, subigante lapojn.
La ŝnuroj super la tegmento ektremis. Gratinte la manojn, la katido saltis en urtikon. Senkomprene Olga haltis, ĉirkaŭrigardis, atente aŭskultis. Sed nek inter la verdaĵo, nek post la barilo, nek en la nigra kvadrato de la kabanfenestro io estis videbla kaj aŭdebla.
Ŝi revenis al la peroneto.
— Knabaĉoj petolas tra fremdaj ĝardenoj — klarigis al Olga la laktoliverantino. — Hieraŭ ĉe la najbaroj du pomarbojn iu senfruktigis, rompis pirarbojn. Tiaj homoj estas… huliganoj. Mia filo, karulino, soldatiĝis. Forveturante, li eĉ vinon ne trinkis. "Adiaŭ — li diris — panjo." Kaj li foriris, ekfajfinte. Vespere, kiel devas tio esti, mi ektristis, ploris. Nokte mi vekiĝis kaj ŝajnis al mi, iu tra la korto ŝteliras, susuras. Nu, mi pensas, mi estas nun homo sola, neniu min defendas… Ĉu multo estas bezonata por mi, maljunulino? Oni per briko min povas bati kaj nenio de mi restos. Tamen dio savis min, nenio estis ŝtelita. lu susuris, susuris kaj foriris. Barelo staris en la korto — el kverko, eĉ du homoj ne povus movi ĝin. Do, oni ĝin rulis dudek paŝojn al la pordego. Jen estas la rezulto. Kaj kiu estis, kiuj homoj — la afero restas malklara.
En krepusko, kiam la ordigado estis finita, Olga eliris sur la peroneton. Tiam el la leda ujo zorge ŝi prenis blankan, perlamote brilan akordionon — donacon de la patro, kiun li sendis al ŝi okaze de la naskiĝtago.
Ŝi metis la akordionon sur la genuojn, surmetis la rimenon sur la ŝultron kaj komencis ludi la muzikon de kanto, antaŭ nelonge aŭdita.
Jam kiam Olga estis kantanta la kanton, ŝi kelkfoje mallonge streĉe rigardis direkte al malhela arbusto, kiu kreskis en la korto, apud la barilo.
Fininte la ludadon, ŝi rapide revenis kaj, turninte sin al la arbusto, laŭte demandis:
— Auskultu! Pro kio vi kaŝas vin, kaj kion vi bezonas ĉi tie?
De post la arbusto eliris homo en ordinara blanka kostumo. Li klinis la kapon kaj ĝentile respondis al ŝi:
— Mi ne kaŝas min. Mi mem estas aktoro iugrade. Mi ne volis geni vin. Pro tio mi staris kaj aŭskultis.
— Vi povus stari kaj aŭskulti de la strato. Sed vi ial grimpis trans la barilon.
Ĉu mi? Ĉu grimpis? — ofendiĝis la homo. - Pardonu, mi ne estas kato. Tie ĉe la angulo estas rompitaj tabuloj kaj mi de la strato penetris tra la truo.
— Kompreneble! — mokis Olga. - Jen estas la pordo. Bonvolu penetri tra ĝi reen al la strato.
La homo estis obeema. Dirante eĉ ne unu vorton, li iris tra la pordo, riglis ĝin post si. Kaj tio plaĉis al Olga.
— Atendu! — descendante ŝtupon, ŝi haltigis lin. — Kio vi estas? Ĉu aktoro?
— Ne — respondis la homo. - Mi estas inĝeniero-mekanikisto, sed en libera tempo mi ludas kaj kantas en nia uzina operejo.
— Auskultu — neatendite simple Olga proponis al li. — Akompanu min al la stacidomo. Mi atendas la malpli aĝan fratinon. Jam estas mallume, malfrue, sed ŝi ne venas. Memoru, mi neniun timas, mi simple ne konas la ĉi-tieajn stratojn. Tamen haltu, kial vi malfermas la pordon? Vi povas atendi min ĉe la barilo.
Ŝi forportis la akordionon, surmetis sur la ŝultrojn tukon kaj eliris sur la malhelan straton, aromantan je roso kaj floroj.