Выбрать главу

— Ĉu ĉiuj nin du? — arofiere diris Gejka. — Trumpetu, Nikolaj, laŭte. Nia grupo povas atingi ĉien.

Ili trapasis tra la rusta fera pordo, kaj sin trovis antaŭ aro da knaboj, antaŭe de kiuj staris Figura kaj Kvakin.

— Donu la respondon al la letero — firme diris Gejka.

Kvakin ridetis, Figura sulkigis la brovojn.

— Ni interparolu — diris Kvakin.. — Nu, sidiĝu, sidu, kien vi rapidas?

— Donu la respondon al la letero — malvarme ripetis Gejka. Ni interparolos post tio.

Estis strange, nekompreneble: ĉu ludas, ĉu ŝercas tiu senruza fortiketa knabo en marista ĉemizo, apud kiu staras malgranda, jam paliĝinta kornisto? Au, malferminte siajn grizajn rigorajn okulojn, nudpiede, vastŝultre li efektive atendas la respondon, sentante siajn kaj rajton, kaj forton?

— Jen prenu — diris Kvakin, etendante la paperon.

Gejka malvolvis la folion. Tie estis krude desegnita trifingra signo de rifuzo, sub kiu estis blasfemaĵo.

Trankvile, ne ŝanĝinte la mienon, Gejka disŝiris la paperon. En la sama minuto li kaj Kolja estis forte kaptitaj je la ŝultroj kaj manoj.

Ili ne kontraŭagis.

— Pro tiaj ultimatoj ni devus trabati vin — paŝante al Gejka, diris Kvakin. — Sed ni estas homoj bonaj. Ĝisnokte ni enŝlosos vin ĉi tien — li montris al la preĝejeto — kaj nokte ni purigos de la fruktoj la ĝardenon de la domo numero dudek kvar.

— Tio ne okazos — trankvile diris Gejka.

— Ĝi okazos — ekkriis Figura kaj frapis Gejkan sur la vangon.

— Batu eĉ centfoje — ferminte la okulojn kaj denove malferminte ilin, diris Gejka. — Kolja — kuraĝige murmuretis li — vi ne timu. Mi sentas, ke hodiaŭ sonos ĝenerala voksignalo numero unu.

La kaptitoj estis enpuŝitaj en la etan preĝejon kun plene fermitaj feraj ŝutroj. Estis fermitaj post ili la pordoj, riglitaj kaj fiksitaj per ligna kojno.

— Do, kion? — alvenante al la pordo kaj almetante la polmon al la buŝo, ekkriis Figura. - Kiel estas tio nun: ĉu tio okazos laŭ via aŭ nia plano?

De post la pordo obtuze, apenaŭ aŭdeble eksonis jeno:

— Ne, vagabondo, laŭ via plano nenio okazos.

Figura kraĉis.

— Lia frato estas maristo — malafable klarigis la kaprazita Aljoŝka. — Ili servas kun mia onklo en la sama ŝipo.

— Nu — minace demandis Figura. — kaj kio vi estas, ĉu kapitano?

— Liaj manoj estas tenataj, kaj vi lin batas. Ĉu tio estas bona?

Jen al vi ankoraŭ — koleriĝis Figura kaj svinge batis Aljoskan.

Tuj ambaŭ knaboj ekruliĝis sur la herbo. Oni ilin tiris je la manoj, piedoj, disigis…

Kaj neniu rigardis supren, kie en la densa foliaro de la tilio, kiu kreskis apud la barilo, aperis kaj malaperis la vizaĝo de Sima Simakov.

Serpente li glitis sur la teron. Kaj rekte tra fremdaj ĝardenoj ekkuregis al Timur, al siaj knaboj, al la rivero.

Kovrinte la kapon per viŝtuko, Olga kuŝis sur la varma stranda sablo kaj legis.

Ĵenja banis sin. Neatendite iu prenis ŝin je la ŝultroj. Ŝi turnis sin.

— Saluton! — diris al ŝi altstatura nigraokula knabino. - Mi naĝis ĉi tien de Timur. Mi estas Tanja, mi ankaŭ estas el lia grupo. Li bedaŭras, ke vi estas punita far la fratino pro li. Ĉu via fratino estas tre malbona?

— Li min ne kompatu — rugiĝinte diris Ĵenja. - Olga estas tute ne malbona, ŝi havas nur tian naturon. — Ŝi faris malgravigan geston, kaj malgaje aldonis. - Fratino tamen estas fratino… sed kiam paĉjo revenos, estos alie…

Ili eliris el la akvo kaj grimpis sur la krutan bordon, maldekstre de la sabla strando. Tie ili renkontis Njurkan.

— Knabino, ĉu vi min rekonas? — kiel ĉiam, rapide kaj kartave ŝi demandis de Ĵenja. — Jes! Mi tuj vin rekonis. Jen estas Timur! — demetinte la robeton, ŝi montris al la kontraŭa bordo, plenigita de knaboj. — Mi scias, kiu kaptis por mi la kaprinon, kiu kunmetis la brullignon kaj kiu donis al mia frateto fragon. Mi vin ankaŭ konas — ŝi turnis sin al Tanja. — Vi iufoje sidis sur bedo kaj ploris. Vi ne ploru. Ĉu tio havas sencon? Hej, sidu, diablino, aŭ mi vin ĵetos en la riveron! — ŝi kriis al la kaprino, ligita al arbusto. — Knabinoj, saltu en la akvon!

Ĵenja kaj Tanja rigardis unu la alian. Estis ja tre ridinda tiu malgranda ciganin-simila Njurka.

Preninte unu la alian permane, ili alvenis al la krutaĵo, sub kiu plaŭdis klara, blua akvo.

— Ĉu ni saltu?

— Ni saltu!

Kaj ili kune ĵetis sin en la akvon.

Ne sukcesis la knabinoj eĉ aperi el ia akvo, post ilin plaŭde plonĝis iu kvara.

Tiu estis Sima Simakov en sandaloj kaj ĉemizeto, li kur-salte flugis en la riveron. Skuante la kungluiĝintajn harojn, kraĉante kaj snufante fortpuse li naĝis al la alia bordo.

— Malfeliĉo, Ĵenja, okazas malfeliĉaĵo! — trakriis li, turnante sin. — Gejka kaj Kolja falis en kaptilon!

… Legante libron, Olga supreniris la altaĵon. Kaj tie, kie la kruda pado trapasis la ŝoseon, ŝin renkontis Georgij, staranta apud la motociklo. Ili salutis unu la alian.

— Mi estas veturanta — klarigis al ŝi Georgij — kaj vidis, ke vi iras ĉi tie. Mi pensis, mi veturigu vin, se vi iras samdirekte.

— Ne estas vere! — dubis Olga. — Vi staris kaj atendis min speciale.

— Nu, vi pravas — konsentis Georgij — mi volis mensogi, sed tio ne sukcesis. Mi devas pardonpeti vin pro tio, ke mi timigis vin matene. Ja sciu, tiu lama oldulo ĉe la pordo estis mi. Mi ŝminkite preparis min por provludo. Sidiĝu, mi veturigos vin.

Olga nee balancis la kapon.

Li metis florbukedon sur la libron. La bukedo estis bela, Olga ruĝiĝis, konfuziĝis kaj… ĵetis ĝin teren. Tion Georgij ne atendis.

— Auskultu — ĉagrene li diris. — Vi bone muzikas, kantas, viaj okuloj estas senruzaj, klaraj. Mi ofendis vin per nenio. Sed mi opinias, tiel, kiel vi agas, ne faras eĉ homo de la plej betona profesio.

— La floroj ne estas bezonataj! — mem ektiminte sian agon, kulpkonscie respondis Olga. — Mi tiel, sen floroj veturos kun vi.

Ŝi sidiĝis sur la ledan selon, kaj la motociklo ekflugis laŭ la vojo. La vojo disbranĉiĝis, sed preteratente tiun vojon, kiu kondukis al la vilaĝeto, la motociklo liberiĝis en la kampon.

— Ne tien vi turnis nin — kriis Olga — ni devas dekstren!

— Ĉi tie la vojo estas pli bona — respondis Georgij — ĉi tie la vojo estas pli agrabla.

Denove estis turno kaj ili impetis tra brueta ombra bosko. Kaj kiam Georgij kaj Olga elŝiriĝis el la leviĝintaj polvonuboj, sub la monto ili ekvidis fumon, kamentubojn, vitron kaj feron de iu nekonata urbo.

— Tio estas nia uzino! — trakriis al Olga Georgij. — Antaŭ tri jaroj mi ĉi tien venis kolekti fungojn kaj fragojn.

Preskaŭ ne malpliigante la rapidecon, la motociklo abrupte turniĝis.

— Rekten! — averte kriis Olga. - Veturu nur rekte hejmen!

Subite la maŝino eksiientis kaj ili haltis.

— Atendu — desaltante diris Georgij — estas malgranda paneo.

Li kuŝigis la motociklon sur herbon sub betulo, prenis ŝlosilon kaj komencis ion alturni, striktigi.

— Kion vi ludas en la opero? — alsidiĝante sur la herbon, demandis Olga. - Kial via ŝminko estas tia severa kaj timiga!

— Mi ludas oldan invalidon — ne ĉesante labori ĉe la maŝino, respondis Georgij. - Li estas ekspartizano kaj li iomete… nenormalas. Li loĝas apud landlimo kaj al li konstante ŝajnas, ke malamikoj nin superruzos kaj trompos. Li estas maljuna kaj singardema. La ruĝarmeanoj estas junaj, ridas, post la deĵoro ludas flugpilkon. Ili havas knabinojn diversajn… Katjuŝojn!

Georgij sulkigis la brovojn kaj mallaŭte ekkantis:

Rekaŝis sin post nubojn la luna disk' radia. Mi longe gardostaras sen dormo en tranĉe'. Alrampas malamikoj. Ne dormu, lando mia! Malfortas mi, maljunas. Ho, ve, al mi, ho ve!