Tuj Georgij ŝanĝis la voĉon, kaj imitante ĥoron, kantis: Oldul', trankvilu, trahkviliĝu!
— Kion signifas "trankviliĝu"? — viŝante la polviĝintajn lipojn per poŝtuko, demandis Olga.
— Tio signifas — daŭrigante frapi per la ŝlosilo sur la aksingon, klarigis Georgij — tio signifas, ke: dormu trankvile, maljuna stultulo, jam delonge ĉiuj soldatoj kaj oficiroj estas sur sia loko… Olja, ĉu via fratino pri nia renkontiĝo kun ŝi parolis?
— Parolis, mi insultis ŝin.
— Bedaŭrinde. Ŝi estas komika knabino. Mi diras al ŝi «a», ŝi al mi — «bo».
— Kun tiu komikulino oni spertas malfeliĉaĵojn — denove malkontentis Olga. — Ŝi rilatas kun iu knabaĉo, nome Timur. Li estas el la kompanio de la huligano Kvakin. Mi neniel povas forpeli lin de nia domo.
— Timur! Hm… — Georgij konfuzite tusetis. — Ĉu li estas el la kompanio? Li ŝajnas esti ne tio, ne tre… Nu, bone! Vi ne maltrankvilu. Mi dekutimigos lin de via domo. Olja, kial vi ne lernas en konservatorio? Vi volas esti inĝeniero, por kio tio utilas? Ankaŭ mi estas inĝeniero, sed nun tio ne gravas.
— Ĉu vi estas malbona inĝeniero?
— Kial malbona? — alŝoviĝinte al Olga kaj komencante tiam frapi sur la aksingon de la antaŭa rado, respondis Georgij. — Mi ne estas malbona inĝeniero, sed vi bone muzikas kaj kantas.
— Auskultu, Georgij — honteme forŝoviĝante, diris Olga. — Mi ne scias, kia inĝeniero vi estas, sed vi riparas la maŝinon iel tre strange.
Kaj Olga svingis la manon, montrante, kie li frapetas per la ŝlosilo jen sur la aksingon, jen sur la radringon.
— Nenio estas stranga. Ĉio fariĝas tiel, kiel estas bezonate.
Li ekstaris kaj frapis sur ia framon. - Do, jen ĉio pretas!
— Olja, ĉu via patro estas komandanto?
— Jes.
— Tio estas bona. Mi mem estas komandanto ankaŭ.
— Kiu vin komprenos! — levis la ŝultrojn Olga. — Jen vi estas inĝeniero, jen — aktoro, jen — komandanto. Eble vi estas krom tio aviadisto, ĉu?
— Ne — ridetis Georgij. - La aviadistoj bombardas la kapojn de supre, sed ni de la tero tra fero kaj betono trafas ĝuste en la koron.
Kaj denove antaŭ ili intermite preteris sekalo, kamparo, boskoj, rivero. Finfine ili venis al la somerdomo.
Al la krakado de la motociklo elkuris Ĵenja. Ekvidante Georgij, ŝi konfuziĝis, sed kiam li forveturis, rigardante post lin, Ĵenja alvenis al Olga, brakumis ŝin kaj kun envio diris:
— Ho, kiel feliĉa vi estas hodiaŭ!
Interkonsentinte renkontiĝi proksime al la ĝardeno de la domo numero 24, la knaboj elkuris de malantaŭ la barilo. Restis nur Figura. Lin incitis kaj mirigis la silento interne de la preĝejeto. La kaptitoj ne kriis, ne frapis, ne respondis la demandojn kaj kriojn de Figura.
Tiam Figura ekvolis superruzi ilin. Malferminte la eksteran pordon, li eniris en la koridoreton kaj ĉesis moviĝi, kvazaŭ li tute forestus.
Kaj tiel, almetinte al la seruro la orelon, li staris ĝis tiu tempo, kiam la ekstera pordo batfermiĝis kun tia bruego, kvazaŭ oni frapis sur ĝi per trabo.
— Hej, kiu estas tie? — ĵetante sin al la pordo, ekkoleris Figura. — Hej, ne petolu aŭ mi trabatos vin!
Sed oni ne respondis al li. Ekstere eksonis fremdaj voĉoj. Ekknaris la ĉarniroj de la ŝutroj. Poste interne de la preĝejeto aŭdiĝis rido. Figura komencis farti malbone.
Finfine la ekstera pordo malfermiĝis. Antaŭ Figura staris Timur, Simakov kaj Ladigin.
— Malŝlosu la duan riglilon! — ne moviĝante ordonis Timur. - Malriglu mem, alie okazos io malbona!
Maleme Figura deŝovis la riglilon. El la preĝejeto eliris Kolja kaj Gejka.
— Rampu en ilian lokon! — ordonis Timur. — Glitu, serpentulo, rapide! — kunprenante la pugnojn, li kriis. — Mi ne havas tempon por konversacii.
Ili batfermis post Figura ambaŭ pordojn, metis sur la maŝon pezan stangon kaj pendigis seruron.
Poste Timur prenis paperfolion kaj per blua krajono mallerte skribis:
"Kvakin, gardi ne necesas. Mi ilin ŝlosis, la ŝlosilo estas ĉe mi. Mi venos al la loko, al la ĝardeno vespere."
Kaj ili malaperis. Post kvin minutoj al la barilo venis Kvakin. Li tralegis la noton, tuŝis la seruron, rikanis kaj iris al la pordo, dum la enŝlosita Figura serioze martelis per la pugnoj kaj kalkanoj sur la feran pordon.
De la barilpordo Kvakin turnis la kapon kaj indiferente baibutis:
— Frapu, Gejka, frapu! Nu, fraĉjo, ĝis vespero vi certe laciĝos plu frapi!
La pluaj eventoj disvolviĝis jene:
Antaŭ la sunsubiro Timur kaj Simakov vizitis la bazarplacon. Tie, kie senorde viciĝis butikoj de kvaso, akvo, legomoj, tabako, glaciaĵo, spicvaroj — en la fino staris malgranda malplena budo, kie dum dimanĉoj estis laboristoj ŝu-riparistoj.
En la budo Timur kaj Simakov estis mallongtempe.
Dum krepusko en la subtegmento de la kabano ekfunciis la ŝipdirektila rado. Unu post la alia streĉiĝis la fortikaj ŝnuroj, transsendante tien, kien estis bezonate, la necesajn signalojn.
Alvenadis helpgrupoj. Kunvenis knaboj, ili estis jam multaj — dudek-tridek. Kaj tra la bariltruoj traglitis novaj kaj novaj homoj.
Tanja kaj Njurka estis resenditaj. Ĵenja estis hejme, ŝi devis deteni kaj ne ellasi Olgan en la ĝardenon.
En la subtegmento ĉe la rado staris Timur.
— Ripetu la signalon laŭ la sesa ŝnuro — embarasite petis traŝoviĝinta en la fenestron Simakov. — Tie ial neniu respondas.
Du knaboj desegnis sur tabulo iujn vortojn. Alvenis la grupeto de Ladigin.
Finfine venis skoltoj, La bando de Kvakin kolektiĝis sur.la neuzata tereno apud la ĝardeno de la domo numero 24.
— Jam estas tempo — diris Timur. — Ĉiuj pretiĝu!
Li ellasis el la manoj la radon, prenis la ŝnuron. Kaj super la kabano en necerta lumo de la luno kuranta inter nuboj malrapide leviĝis kaj ekflirtis la flago de la grupo — signalo al la batalo.
Laŭ la barilo de la domo numero 24 moviĝis viceto el deko da knaboj. Haltinte en ombro, Kvakin diris:
— Ĉiuj estas ĉi tie, sed Figura mankas.
— Li estas ruza — iu respondis — li probable estas jam en la ĝardeno. Li ĉiam venas antaŭ ĉiuj.
Kvakin formovis du anticipe malfiksitajn tabulojn kaj traglitis tra la truo. Post li trapasis la aliaj. Ekstere ĉe la truo restis la sola gardanto — Aljoŝka.
El fosaĵo, kovrita de urtiko kaj lapo, sur la alia flanko de la strato aperis kvin kapoj. Kvar el ili tuj kaŝis sin. La kvina — de Kolja Kolokolĉikov — restis, sed ies polmo frapetis lian verton kaj la kapo malaperis.
Aljoŝka, la gardanto turnis la kapon. Ĉio estis trankvila, kaj li ŝovis la kapon en la truon por aŭskulti, kio estas farata interne.
De la fosaĵo deflankiĝis triopo. Kaj sekvamomente, la gardanto eksentis, ke io forta tiras liajn piedojn, manojn. Kaj, ne sukcesinte krii, li deflugis de la barilo.
— Gejka — li balbutis, levante la vizaĝon — de kie vi venis?
— De tie — siblis Gejka. — Silentu! Alie mi ne atentos, ke vi volis protekti min.
— Bone — konsentis Aljoŝka — mi silentas. — Kaj li neatendite orelbore fajfis.
Tuj lia buŝo estis ŝtopita per la vasta polmo de Gejka. Ies manoj kaptis liajn ŝultrojn kaj piedojn kaj trenis lin for. La fajfo estis aŭdita en la ĝardeno. Kvakin sin turnis. La fajfo ne ripetiĝis. Kvakin atente ĉirkaŭrigardis. Tiam al li ŝajnis, ke arbusto en la ĝardenangulo moviĝis.
— Figura! — mallaŭte vokis Kvakin. — Ĉu vi, stultulo, kaŝas vin tie?
— Miŝka, lumon! — subite kriis iu. — La mastroj venas!