Olga estis malkontenta pri Ĵenja kaj pro tio kun sia kunulo parolis malmulte. Li diris al ŝi, ke li estas Georgij Garajev, ke li laboras kiel inĝeniero en aŭtomobila uzino.
Atendante Ĵenjan, ili vidis preterpasi du trajnojn, kaj fine venis la lasta, la tria.
— Kun tiu sentaŭga knabinaĉo oni havas amason da problemoj! — kolere ekkriis Olga. - Nu, se mi havus kvardek aŭ almenaŭ tridek jarojn! Ja ŝi havas dek tri, sed mi — dek ok, kaj pro tio ŝi tute ne obeas min.
— Kvardek tute ne necesas — decide diris Georgij. — Dek ok estas multe pli bone! Vi ne maltrankvilu. Via fratino venos morgaŭ matene.
La stacia perono senhomiĝis. Georgij elpoŝigis cigaredojn. Tuj al li alvenis du impertinent-aspektaj buboj kaj, atendante fajron, elpoŝigis siajn cigaredojn.
— Juna homo — ekbruligante alumeton kaj lumigante la vizaĝon de la pliaĝa, Georgij ekparolis. — Antaŭ ol veni al mi kun cigaredo, endas saluti, mi ja havis honoron konatiĝi kun vi en la parko, kie vi diligente rompis tabulon el la nova barilo. Vi estas Mikaelo Kvakin, ĉu jes?
La bubo eksnufis, retiriĝis kaj Georgij estingis la cigaredon, prenis Olgan je la kubuto kaj kondukis ŝin hejmen.
Kiam ili foriris, la dua bubo ŝovis la salivitan cigaredon post la orelon kaj senzorge demandis.
— Tiu propagandisto de kie venis? Ĉu li estas ĉi-tiea?
— Ĉi-tiea — nevole respondis Kvakin. — Li estas onklo de Timĉjo Garajev. Endas kapti Timĉjon kaj bati. Li kolektis kompanion kaj ŝajne ili ion entreprenas kontraŭ ni.
Jen ambaŭ amikoj rimarkis sub la lanterno en la fino de la kajo grizharan estimindan ĝentlemanon, kiu apogante sin sur bastonon descendis laŭ la ŝtuparo.
Tiu estis loka loĝanto, doktoro F.G.Kolokolĉikov. Ili kuris post lin, laŭte demandante, ĉu li havas alumetojn. Sed ilia aspekto kaj voĉoj neniel plaĉis al la ĝentlemano, pro tio turninte sin li minacis al ili per la kurba bastono kaj solene iris sian vojon.
… De la Moskva stacidomo Ĵenja ne sukcesis sendi telegramon al la patro kaj pro tio, detrajniĝinte, ŝi decidis trovi la vilaĝan poŝtejon.
Trapasante malnovan parkon kaj kolektante kampanulojn, ŝi nerimarkeble eliris al la vojkruciĝo de duĝardenaj stratoj, dezerta aspekto de kiuj montris, ke ŝi trafis ne tien, kien ŝi volis.
Ne malproksime ŝi ekvidis malgrandan viglan knabinon, kiu malbenante trenis je kornoj obstinan kaprinon.
— Bonvolu diri, karulino — ekkriis Ĵenja — kiel iri de ĉi tie al la poŝtejo?
Sed la kaprino subite tiris ŝin, turnis la kornojn kaj ekgalopis tra la parko kaj la knabino kun krio ekkuregis post ĝi. Ĵenja ĉirkaŭrigardis: jam krepuskiĝis, sed homoj nenie videblis. Ŝi malfermis la kortpordon de ies duetaĝa somerdomo, kaj sur la pado ekiris al la peroneto.
— Bonvolu diri — ne malfermante la pordon, laŭte sed tre ĝentile demandis Ĵenja, — kiel mi povas de ĉi tie iri al la poŝtejo?
Neniu respondis al ŝi. Ŝi staris, pensadis dum momento, malfermis la pordon kaj tra la koridoro paŝis en la ĉambron. Mastroj nenie. Tiam konfuziĝinte ŝi turniĝis por eliri, sed en la momento el sub la tablo elrampis granda helrufa hundo. Ĝi atente rigardis la embarasiĝintan knabinon kaj mallaŭte, sed minace ekblekis kaj kuŝiĝis sur la vojo al la pordo.
— Vi, stulta! — ŝi ektimis kaj sindefende levis la manon. — Mi ne estas ŝtelisto! Mi nenion de vi prenis. Jen estas ŝlosilo de mia loĝejo. Jen estas la telegramo al la paĉjo. Mia paĉjo estas komandanto. Ĉu tio kompreneblas?
La hundo silentis kaj ne moviĝis. Kaj Ĵenja iom post iom proksimiĝis al la malfermita fenestro, daŭrigante:
— Do, jen! Ĉu vi kuŝas? Kuŝu… Tre bona hundeto… Vi aspektas saĝa, simpatia.
Sed apenaŭ Ĵenja tuŝetis la fenestrobreton, kiam la simpatia hundo kun minaca bleko subite surpiediĝis, kaj Ĵenja, en timo saltinte sur la kanapon, subtiris la piedojn.
— Estas tre strange — preskaŭ plore ŝi ekparolis. — Vi kaptu rabistojn kaj spionojn, sed mi estas… homo. Jes ja! — ŝi montris al la hundo la langon. - Stultulo!
Ĵenja metis la ŝlosilon kaj la telegramon sur la randon de la tablo. Necesis atendi la mastrojn.
Sed pasis unu horo, la dua… Jam vesperiĝis. Tra la malfermita fenestro venis malproksimaj signaloj de lokomotivoj, bojado de hundoj kaj frapoj de flugpilkado. Ie oni gitarludis. Kaj nur tie, apud la somerdomo ĉio estis silenta, senbrua.
Metinte la kapon sur malmolan cilindron de la kanapo, Ĵenja senvoĉe ekploris. Fine ŝi profunde ekdormis.
Ŝi vekiĝis nur matene.
Post la fenestro bruis densa foliaro lavita de pluvo. Ne malproksime knaris puta rado. Ie estis segata ligno, sed tie, en la somerdomo restis ĉio silenta.
Sub la kapo de Ĵenja kuŝis mola leda kuseno, la kruroj estis kovritaj per delikata litotuko. La hundo malaperis.
Tio signifis, ke nokte iu venis!
Ĵenja eksaltis, ĝustigis la hararon, ordigis la ĉifitan robeton, prenis de la tablo la ŝlosilon, la nesenditan telegramon kaj volis forkuri.
Tiam sur la tablo ŝi ekvidis paperfolion, sur kiu grandlitere estis skribita per blua krajono:
"Knabino, kiam vi estos foriranta, frape fermu la pordon."
Sube estis subskribo "Timur".
"Ĉu Timur? Kiu estis Timur? Endus vidi kaj danki tiun homon."
Ŝi eniris la najbaran ĉambron. Tie staris skribotablo, sur ĝi estis skribilaro, cindrujo, malgranda spegulo. Dekstre, apud ledaj aŭtomobilaj gantoj kuŝis malnova gratmakulita revolvero. Tie ĉe la tablo, en skvamiĝinta, gratita ingo staris kurba turka sabro. Ĵenja metis la ŝlosilon kaj la telegramon, tuŝis la sabron, eligis ĝin, levis super la kapon kaj rigardis la spegulon.
La aspekto estis teruriga kaj severa. Estus bone fotiĝi tiel kaj porti la foton en la lernejon. Eblus mensogi, ke iam la patro prenis ŝin al militfronto. Per la maldekstra mano eblus teni la revolveron. Jen, ĉi tiel. Tiel eĉ pli bone. Ŝi kuntiris la brovojn, kunpremis la lipojn kaj, celante al la spegulo, premis la ĉanon.
Tondro frapis la ĉambron. Fumo kovris la fenestrojn. La spegulo falis sur la cindrujon. Kaj, lasinte sur la tablo la ŝlosilon kaj la telegramon, surdigite Ĵenja elflugis el la ĉambro kaj kuregis for de tiu stranga kaj danĝera domo.
Iamaniere ŝi trovis sin sur riverbordo. Nun ŝi havis nek la ŝlosilon, nek la telegramon. Kaj nun endos rakonti al Olga ĉion: kaj pri la hundo, kaj pri la tranokto en la malplena somerdomo, kaj pri la sabro, kaj finfine pri la pafo. Malbele! Se estus la paĉjo, li komprenus. Olga ne komprenos. Olga koleros,kaj ekploros. Tio estas eĉ pli malbona. Plori Ĵenja mem povis. Sed vidante larmojn de Olga, ĉe ŝi ĉiam aperis deziro grimpi sur telegrafan foston, sur altan arbon aŭ sur kamentubon.
Por preni kuraĝon, Ĵenja sin banis en la rivero, kaj malrapide iris serĉi sian somerdomon.
Kiam ŝi estis supreniranta la peroneton, Olga staris en la kuirejo kaj ekbruligis primuson. Ekaŭdinte la paŝojn, Olga turnis sin kaj silente, malamike fiksrigardis Ĵenjan.
— Olga, saluton! — Ĵenja diris, haltinte sur la lasta ŝtupo kaj penante ridetis. — Olja, ĉu vi riproĉos min?
— Jes! — ne fortirante la okulojn de sur la fratino, respondis Olga.
— Nu, riproĉu — humile konsentis Jenja. — Tia, ĉu vi scias, stranga okazo estis, tia neordinara aventuro! Olga, mi vin petas, ne kuntiru la brovojn, estas nenio danĝera, mi simple perdis la ŝlosilon de la loĝejo, la telegramon al la paĉjo ne sendis…
Ĵenja kunpremis la palpebrojn kaj retrovis la spiron, intencante elpafi ĉion tuje. Sed sammomente la barilpordo klake malfermiĝis. En la korton enkuris dornekovrita, vila kaprino kaj, malaltigante la kornojn, impetis en la profundon de la ĝardeno. Kaj post ĝi kun krio trakuris la jam konata al Ĵenja nudpieda knabino.
Utiligante la okazon, Ĵenja rompis la danĝeran konversacion kaj ĵetis sin en la ĝardenon por forpeli la kaprinon. Ŝi atingis la knabinon, kiam tiu anhelante tenis la kaprinon je la kornoj.