Выбрать главу

"Knabino, kiam vi estos foriranta, frape fermu la pordon" — moke tralegis la oldulo. - Do, eble vi al mi tamen diros, kiu tranoktis sur nia kanapo?

— Iu konata knabino — sendezire respondis la knabo. - Ŝin sen mi restigis la hundo.

— Ĉi tie vi mensogas! — ekkoleris la oldulo. — Se ŝi estus konata, en la letero vi nomus ŝin.

— Kiam mi estis skribanta, mi ŝin ne konis. Kaj nun mi konas.

— Vi ŝin ne konis. Ĉu vi lasis ŝin sola matene en la loĝejo?

Vi, amiko mia, malsanas, kaj vin endas ekspedi al frenezulejo. Tiu fiulino frakasis la spegulon kaj la cindrujon. Nu, bone la revolvero estis ŝarĝita per senkuglaj kartoĉoj. Se en ĝi estus kugloj?

— Sed, onklo… kuglojn vi ne havas, ĉar viaj malamikoj havas fusilojn kaj sabrojn… simple lignajn.

Similis, ke la oldulo ridetis. Tamen skuinte la vilan kapon, li severe diris:

— Vi rigardu! Mi ĉion rimarkas. Aferoj viaj, kiel mi komprenas, estas malklaraj, pro tiuj mi povus vin sendi reen, al la patrino.

Frapetante per la lignaĵo, la oldulo iris supren sur la ŝtuparo. Kiam li malaperis, la knabo suprensaltis, kaptis la enkurintan en la ĉambron hundon kaj kisis ĝin sur la muzelon.

— Aha, Rita! Ni kaptiĝis kun vi… Ncnio estas, li hodiaŭ estas bona. Nun li estos kantanta.

Kaj ĝuste. De supre el la ĉambro aŭdiĝis tusetado. Poste estis tia tra — la — la! Kaj poste basa baritono ekkantis:

…Jam tria nokt' sen dorm', kaj ŝajnas plu al mi, sekrcta moviĝado… Silenta malseren'…

— Haltu, freneza hundo! — kriis Timur. - Kial vi ŝiras mian pantalonon, kaj kien vi min tiras?

Subite li brue batfermis la pordon, kiu kondukis supren, al la onklo, kaj tra la koridoro post la hundo elkuris al la verando. En la angulo de la verando, apud malgranda telefono konvulsiis, saltis kaj batiĝis kontraŭ la muron ligita al ŝnuro bronza sonorileto. La knabo premis ĝin permane, volvis la ŝnuron sur la najlon. Nun la tremanta ŝnuro malstreĉiĝis, verŝajne ĝi ie ŝiriĝis. Tiam mirigita kaj koleriĝinta li kaptis la telefonon.

Horon antaŭ la okazintaĵo Olga sidis ĉe tablo. Antaŭ ŝi kuŝis lernolibro pri fiziko.

Eniris Ĵenja kaj prenis botelon de jodo.

— Ĵenja — malkontente demandis Olga — de kie estas la grataĵo sur via ŝultro?

— Mi iris — senzorge respondis Jenja —, kaj tie staris io tia pika kaj akra. Jen tiel tio okazis.

— Kial sur mia vojo ne staras io pika kaj akra? — mok-

imitis ŝin Olga.

— Nevere! Sur via vojo staras ekzameno pri matematiko. Ĝi estas pika kaj akra. Vi defalos, rigardu! Olja, ne preparu vin por inĝeniera instituto, iru al la medicina — parolis Ĵenja alŝovante al ŝi tablan spegulon. - Nu, rigardu, kia vi estas inĝeniero? Inĝeniero devas esti — jena… jena… kaj jena… — kaj Ĵenja movis la okulojn, levetis la brovojn kaj tre tenere ridetis.

— Stulteta! — brakumante, kisante kaj milde ŝovante ŝin, diris Olga. — Iru for, Ĵenja, kaj ne malhelpu. Prefere kuru al la puto por akvo.

Ĵenja prenis de la telero pomon, iris al angulo, iom staris ĉe la fenestro, poste malbukumis la ujon de la akordiono kaj ekparolis:

— Ĉu vi scias, Olga? Alvenis a! mi hodiaŭ nekonata onklo. Tiel, aspekte agrabla — blondulo, en blanka kostumo kaj demandis: "Knabino, kiu vi estas?" Mi diris: Ĵenja…

— Ĵenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tuŝu — ne turniĝante kaj ne detirante sin de la laboro, diris Olga.

— Kaj via fratino estas ŝajne Olga, ĉu?" — eligante la akordionon, daŭrigis Ĵenja.

— Ĵenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tuŝu! — nevole alaŭskultante ripetis Olga.

— Tre — diris li — bone via fratino muzikas. Ĉu ŝi ne volas lerni en konservatorio?" (Ĵenja elprenis la akordionon kaj transmetis la rimenon sur la ŝultron.) — "Ne — mi diris al li — ŝi jam studas ferbetonan profesion." Tiam li diris:,A-a!" (Nun Ĵenja premis unu klavon.) Kaj mi diris al li:,Bo-o!" (Nun Ĵenja premis alian klavon.)

— Sentaŭga knabinaĉo! Remetu la muzikilon sur ĝian lokon! — eksaltante diris Olga. - Kiu al vi permesas komenci paroli kun iuj fremdaj homoj?

— Nu, mi remetu ĝin — ofendiĝis Ĵenja. — Ne mi komencis. Tion li komencts. Mi volis rakonti al vi plu, sed mi ne faros nun. Jen atendu, venos paĉjo, li vin instruos konduti!

— Ĉu min? Vin li instruos. Vi malhelpas al mi lerni.

— Ne, vin! — kaptante la malplenan sitelon, jam de la peroneto rediris Jenja. - Mi al li rakontos, kiol vi min centfoje dum tago peladas jen por keroseno, jen por sapo, jen por akvo! Mi ne estas por vi kamiono, nek ĉevalo, nek traktoro!

Ŝi alportis akvon, metis la sitelon sur la breton, sed ĉar Olga, ne atentinte tion, sidis, klininte sin super la libro, ofendiĝinte Ĵenja foriris al la ĝardeno.

Elirinte al la herbejeto antaŭ la duetaĝa kabano, Ĵenja elpoŝigis katapulteton kaj, streĉinte la gumon, lanĉis ĉielen etan kartonan paraŝutiston.

Enfluginte piede supren, la paraŝutisto renverŝiĝis. Super ĝi malfermiĝis blua papera kupolo, sed jen pli forte ekblovis vento, la paraŝutisto estis flankenigita kaj malaperis en malhela subtegmenta fenestro.

Katastrofo! La kartonan hometon endis liberigi. Ĵenja ĉirkaŭiris la kabanon, tra kies truoza tegmento disiĝis diversflanken maldikaj ŝnuroj. Ŝi altrenis al la fenestro putriĝintaii ŝtupetaron kaj, grimpinte laŭ ĝi, saltis sur la plankon de la subtegmento.

Estis tre strange! La subtegmento estis loĝata. Sur la muro pendis ŝnurvolvaĵoj, lanterno, du krucigitaj signalflagetoj kaj mapo de la vilaĝo, ĉio markita per nekompreneblaj signoj. En la angulo kuŝis kovrita per sakŝtofo brakpleno da pajlo. Tie staris renversita lignolada kesto. Apud la truplena muskiĝinta tegmento staris granda rado, simila al ŝipdirektilo. Super la rado pendis memfarita telefono.

Ĵenja rigardis trans la fendon. Antaŭ ŝi kiel ondoj de maro ŝanceliĝis foliaro de la densa ĝardeno. En la ĉielo ludis kolomboj. Kaj tiam Ĵenja decidis: la kolomboj estu mevoj, tiu ĉi malnova kabano kun ties ŝnuroj, lanternoj, flagoj estu granda ŝipo. Ŝi estu kapitano.

Ŝi ekgajis. Ŝi turnis la direktilradon, la streĉaj ŝnuroj ektremis, ekzumis. La vento ekbruis kaj pelis verdajn ondojn. Al ŝi ŝajnis, ke tio estas ŝia ŝipo, kiu turnas sin malrapide kaj trankvile sur la ondoj.

— La direktilon maldekstren! — laŭte komandis Ĵenja kaj pli streĉis la pezan radon.

Traŝiriĝinte tra la tegmentaj fendoj, mallarĝaj radioj de la suno falis sur ŝiajn vizaĝon kaj robon, sed Ĵenja komprenis, ke tio estas malamikaj ŝipoj, serĉantaj ŝin per lumĵetiloj. Ŝi decidis batali kontraŭ ili.

Kun peno ŝi turnis la knarantan radon, manovrante dckstren kaj maldekstren kaj streĉe kriante komandvortojn.

Jen, la akraj rektaj radioj de la lumĵetiloj malbriliĝis, estingiĝis. Certe tio signifas, ke la suno estis kovrita per nubo. Sed tio estis, ke la venkinta eskadro sinkis al la fundo.

La batalo estis finita. Per la polva polmo Ĵenja viŝis la frunton, kaj subite sur la muro eksonoris la telefono. Tion Ĵenja ne atendis: ŝi opiniis, ke la telefono estis simple ludilo. Ŝi ĝeniĝis. Ŝi prenis la aŭskultilon.

La voĉo sonora kaj akra demandis:

— Hallo! Hallo! Respondu! Kiu azeno ŝiras la ŝnurojn kaj donas signalojn stultajn kaj nekompreneblajn?

— Tio nc cstas azeno — balbutis konfuzite Ĵenja. - Tio estas mi, Ĵenja.

— Freneza knabinaĉo! — akre kaj preskaŭ timigite kriis la sama voĉo. - Lasu la direktilradon kaj kuru for! Tuj alkuros… homoj kaj batos vin.