Выбрать главу

— Mi ĝojas pri la gasto, sed regalaĵo mankas. Eble jen tio? — li ŝovis la manon en sian sinon kaj etendis al Timur pomon.

— Ĉu ŝtelita? — demandis Timur, mordante la pomon.

— Ĝuste la sama — klarigis Kvakin. Specio ormaturiĝa. La sola bedaŭrindaĵo estas: mankas vera maturiĝo.

— Acidaĉaĵo! — ĵetante la pomon, diris Timur. — Auskultu, ĉu vi sur la barilo de la domo numero tridek kvar jen tian signon vidis? — Timur montris la stelon, broditan sur la blua ĉemizo.

— Nu, mi vidis — streĉis la atenton Kvakin. Mi, frato, tage kaj nokte ĉion vidas.

— Do, jen: se vi tage aŭ nokte ankoraŭfoje la saman signon vidos ie, do kuru de tiu loko, kvazaŭ brogita.

— Ho, komisaro! Kiel impulsema vi estas! — tirante la vortojn, diris Kvakin. — Fino, ni interparolis sufiĉe!

— Oj, bandestro, kiel obstina vi estas — ne levante la voĉon, respondis Timur. — Kaj nun memorfiksu mem kaj transdonu al via bando, ke tiu parolo kun vi estis la lasta.

De iom malproksime neniu povus pensi, ke la parolantoj estis malamikoj, kaj ne du varmaj amikoj. Kaj pro tio Olga, tenanta en la manoj karafon, demandis la laktoliverantinon, kiu estas la knabo, kiu konversacias pri io kun la huligano Kvakin.

— Mi ne scias — elkore diris la laktistino. — Verŝajne li estas simila huligano kaj sentaŭgulo. Li ĉiame apud via hejmo vagadaĉas. Vi gardu vin, karulino, ili povas vian fratinon tradraŝi.

Maltrankvilo obsedis Olgan. Kun malŝato ŝi rigardis al ambaŭ knaboj, trapasis la terason, metis la karafon, ŝlosis la pordon kaj eliris straten por serĉi Ĵenjan, kiu jam dum du horoj ne montris sin hejme.

Reveninte al la subtegmento, Timur rakontis pri sia renkontiĝo al la knaboj. Estas decidite morgaŭ sendi al la tuta bando skriban ultimaton.

Senbrue descendis la knaboj de la subtegmento, kaj tra truoj en bariloj aŭ senpere trans la bariloj ili diskuradis al la hejmoj diversflanken.

Timur alvenis al Ĵenja.

— Do, kio? drmandis li. — Ĉu nun ĉio estas klara?

— Ĉio — respondis Ĵenja — nur ankoraŭ ne tre. Vi klarigu al mi pli simple.

— Tiam descendu kaj iru post mi. Via fratino nun ne estas hejme.

Kiam ili alteriĝis, Timur faligis la ŝtupetaron.

Jam vesperiĝis, sed Ĵenja konfide iris post lin. Ili haltis ĉe la domo, kie loĝis la olda laktoliveristino. Timur ĉirkaŭrigardis. Homoj proksime ne estis. Li elpoŝigis plumban ujeton kun farbo kaj alvenis al la pordego, kie estis pentrita stelo, la supra radio de kiu vere kurbis kiel hirudo. La radiojn li senhezite akrigis kaj rektigis.

— Diru, por kio? — demandis lin Ĵenja. — Vi klarigu al mi pli simple: kion tio signifas? ~

Timur ŝovis la ujon en la poŝon. Forŝiris folion de lapo, viŝis la makulitan fingron kaj, rigardante la vizaĝon de Ĵenja, diris:

— Tio signifas, ke el tiu ĉi domo homo foriris en la Ruĝan Armeon. Kaj ekde tiu tempo tiu ĉi domo troviĝas sub nia gardo kaj protekto. Ĉu via patro estas en la Armeo?

Jes! — kun agitiĝo kaj fiero diris Jenja. — Li estas komandanto.

— Tio signifas, ke ankaŭ vi troviĝas sub nia gardo kaj protekto.

Ili haltis antaŭ pordego de alia somerdomo. Ankaŭ tie sur la barilo estis desegnita stelo. Sed la rektaj helaj radioj de ĝi estis konturitaj per vasta nigra bordero.

— Jen! — diris Timur. ~ Ankaŭ el tiu ĉi domo homo foriris al la Ruĝa Armeo. Sed li jam malestas. Tio estas domo de la leutenanto Pavlov, kiu pereis ĉe la limo. Ĉi tie loĝas lia edzino kaj tiu knabineto, de kiu la bona Gejka ne povis ekscii, kial ŝi ofte ploras. Se vi havos okazon, faru al ŝi, Ĵenja, ion bonan.

Li diris tion tre simple, sed malvarmo trakuris ŝiajn brakojn kaj bruston, kvankam la vespero estis varma, eĉ sufoka.

Ŝi silentis, klininte la kapon. Kaj nur por ion diri ŝi demandis:

— Sed ĉu Gejka estas bonkora?

— Jes — respondis Titnur. - Li estas filo de maristo. Li ofte primokas la etulon kaj fanfaronulon Kolokolĉikov, sed mem ĉie kaj ĉiam defendas lin.

La vokokrio, akra kaj kolera igis ilin turni sin. Proksime staris Olga.

Ĵenja tuŝis la manon de Timur: ŝi volis konduki lin kaj konatigi al Olga.

— Eugenia! — anhelante kun larmoj en la voĉo diris Olga. — Mi malpermesas al vi paroli kun tiu ĉi fiknabo. Ĉu al vi estas klare?

— Sed Olga — balbutis Ĵenja — kio okazis al vi?

— Mi malpermesas al vi veni al tiu knabaĉo — firme ripetis Olga. — Vi estas dektri-jara, kaj mi — dekok-jara. Mi estas via fratino… Mi aĝas pli. Kaj kiam paĉjo estis forveturanta, li al mi ordonis…

— Sed Olja, vi nenion, nenion komprenas! — kun senespero ekkriis Ĵenja. Ŝi estis tremetanta. Ŝi volis klarigi, pravigi sin. Sed ŝi ne povis. Ŝi ne havis rajton. Kaj, svinginte la manon, ŝi diris al la fratino eĉ ne unu vorton.

Hejme tuj ŝi enlitiĝis, sed longe ne povis endormiĝi. Tamen, kiam ŝi ekdormis, ŝi ne aŭdis, kiel nokte oni frapis la fenestron kaj donis telegramon de la patro.

Mateniĝis. Trumpetis ligna korno de la paŝtisto. La olda laktistino malfermis la pordon kaj pelis la bovinon al la grego. Ŝi apenaŭ foriris post la angulon, kiam de malantaŭ akaci-arbusto elkuris kvinopo da knaboj kaj ĵetis sin al la puto.

— Pumpu!

— Ek!

Prenu!

— Kaptu!

Priverŝante la nudajn piedojn per malvarma akvo, la knaboj kuregis en la korton, malplenigante la sitelojn en la kverkan barelon kaj, ne haltante, flugis reen al la puto.

Al la ŝvitmalsekiĝinta Sima Simakov, kiu sen interrompo movis la levilon de la puta pumpilo, alkuris Timur kaj demandis:

— Ĉu vi Kolokolĉikovon ne vidis ĉi tie? Ĉu ne? Tio signifas, ke li ne vekiĝis. Hastu, rapidu! La oldulino baldaŭ revenos.

Sin trovinte en la gardeno antaŭ la somerdomo de Kolokolĉikov, Timur ekstaris apud la arbon kaj fajfis. Ne atinginte respondon, li grimpis la arbonkaj enrigardis la ĉambron. De la arbo videblis nur duono de lito, movita de la fenestro, kaj piedoj envolvitaj per litkovrilo.

Timur ĵetis sur la liton peceton de akvoŝelo kaj mallaŭte vokis:

— Kolja, ekstaru! Koljka!

La dormanto ne moviĝis. Tiam Timur elpoŝigis tranĉilon, detranĉis longan vergon, akrigis ĉefine hokon, transĵetis la vergon tra la fenestro kaj, kroĉinte per la hoko la litkovrilon, tiris ĝin al si.

La malpeza litkovrilo rampis tra la fenestrobreto. En la ĉambro eksonis raŭketa mirigita ĝemkrio. Elorbitiginte la postdormajn okulojn, de la lito desaltis la grizhara ĝentlemano en subvestoj kaj, kaptante per la mano la forglitantan litkovrilon, li kuris al la fenestro.

Sin trovinte vid-al-vide kun la respektinda oldulo, Timur dum momento deflugis de la arbo.

Kaj la grizhara ĝentlemano ĵetinte sur la liton la rekonkeritan litkovrilon, demurigis ŝire la fusilon, haste surmetis la okulvitrojn, kaj ĉieleniginte la pafilon, fermis la okulojn kaj elpafis.

Nur apud la puto la timigita Timur haltis. Okazis eraro. Li pensis la dormantan ĝentlemanon Kolja, kaj la grizulo pensis lin fripono.

Li ekvidis, ke la olda laktoliverantino kun siteloj kaj vekto eliranta estis el la pordo por akvo. Li muse sin kaŝis post la akacio kaj kornencis observi. Revenintc de la puto la oldulino levis la sitelon, verŝis ĝin en la barelon kaj tuj desaltis, ĉar la akvo kun bruo kaj ŝprucoj elverŝiĝis el la jam ĝisrande plenigita barelo.

Senkomprene aha-ante kaj ĉirkaŭrigardante la oldulino ĉirkaŭiris la barelon. Ŝi enakvigis la manon kaj alproksimigis ĝin al la nazo. Poste ŝi kuris al la peroneto por kontroli la seruron de la pordo. Finline, ne sciante, kion pensi, ŝi frapis la fenestron de la najbarino.

Timur ekridis kaj eliris el sia kaŝejo. Necesis rapidi. Kolja Kolokolĉikov ne venis, kaj la ŝnuroj ne estis riparitaj.

… Trapasante al la kabano, Tirnur rigardis en la malfermitan al la ĝardeno fenestron.