Ĉe la apudlita tablo en kalsoneto kaj ĉemizeto sidis Ĵenja kaj senpacience reŝovante falintajn sur la frunton harojn, ion skribis.
Ekvidinte Timuron, ŝi ne ektimis, kaj eĉ ne miris. Ŝi nur avertis lin per la fingro, ke li ne veku Olgan, metis la nefinitan leteron en tirkeston kaj piedfingre eliris el la ĉambro.
Tie, eksciinte de Timur, en kiun malfeliĉon li falis, ŝi forgesis ĉiujn admonojn de Olga, kaj volonte proponis helpi al li ripari la ŝiritajn far ŝi ŝnurojn.
Kiam la laboro estis finita kaj Timur jam estis staranta trans la barilo, Ĵenja diris al li:
— Mi ne scias, pro kio, sed mia fratino tre malŝatas vin.
— Jen — ĉagrenite respondis Timur — mia onklo vin same ne ŝatas.
Li jam estis forironta, sed Ĵenja lin haltigis:
— Atendu, kombu vin. Vi hodiaŭ estas tre hirta.
Ŝi eligis kombilon, etendis ĝin al Timur kaj samtempe en la fenestro eksonis indigna ekkrio de Olga:
— Ĵenja, kion vi faras!
La fratinoj staris sur la teraso.
— Mi ne elektas por vi amikojn — senespere defendis sin Ĵenja. — Kiajn? Tre simplajn. Virojn en blanka kostumo. "Ha, kiel bele muzikas via fratino!" Belege! Oni aŭdus ŝin bele insulti. Jen rigardu! Mi jam pri ĉio skribas al la paĉjo.
— Eugenia! Tiu knabaĉo estas liuligano kaj vi: stultulino — malvarme parolis Olga, penante esti trankvila. — Se vi volas, skribu al la paĉjo, bonvolu, se tamen mi nur unufoje vidos vin kune kun la knabaĉo, mi samtage lasos la somerdomon kaj ni forveturos al Moskvo. Kaj vi scias, ke mia vorto estas forta.
— Jes… turmentulino! — larmante respondis Ĵenja.- Ĝuste tion mi scias.
— Kaj nun jen, prenu kaj legu! — Olga metis sur la tablon la nokte ricevitan telegramon, kaj eliris.
Tie estis skribita jeno: "Proksimtempe traveturante mi estos en Moskvo. La daton kaj horon mi telegrafos aldone. Paĉjo."
Ĵenja viŝis la larmojn, almetis la telegramon al la lipoj kaj mallaŭte balbutis:
— Paĉjo, venu rapide! Paĉjo! Al mi, al via Ĵenja estas tre malfacile.
En la korton, de kie malaperis la kaprino, kaj kie loĝis la oldulino, kiu draŝis la energian knabinon Njurka, oni venigis ĉaron da brulligno.
Insultante la senzorgajn ĉaristojn, kiuj faligis la brullignon senorde, ĝemante kaj veante, la oldulino komencis kunmeti la brullignon kolone. Sed la laboro ne estis laŭ ŝiaj fortoj. Tusante, ŝi sidiĝis sur stumpon, reakiris la spiradon, prenis aspergilon kaj iris en la legomĝardcnon. En la korto restis nun nur la trijara frateto de Njurka — persono, kiel evidentis, energia kaj laborema, ĉar apenaŭ malaperis la oldulino, li levis bastonon kaj komencis frapi per ĝi la benkon kaj la renversitan trogon.
Tiam Sima Simakov, ĵus ĉasanta la fuĝintan kaprinon, kiu galopis tra arbustoj kaj ravinoj ne malpli bone ol hinda tigro, unu homon li restigis ĉe la arbarrando kaj kun la aliaj li impetis en la korton.
Li ŝovis al la etulo en la buŝon plenmanon da frago kaj en la manon brilantan plumon de monedo, la tuta kvaropo verve komencis kunmeti la brullignon kolone.
Mem Sima Simakov fluge kuris malantaŭ la barilo por deteni dum tiu tempo la oldulinon en la ĝardeno. Haltinte ĉe la barilo, apud tiu loko, kie al ĝi tuŝe staris ĉeriz- kaj pomarboj, Sima rigardis tra fendo.
La olduiino kolektis kukumojn en la juprandon kaj jam intencis iri en la korton.
Tiam Simakov delikate frapis la tabulojn ĉe la barilo. La oldulino streĉis la atenton. Tiam Sima levis bastonon kaj movetis per ĝi branĉojn de pomarbo. Al la avino ekŝajnis, ke iu senbrue grimpas trans la barilon por la pomoj. Ŝi elŝutis la kukumojn sur bedon, elŝiris grandan faskon da urtiko, ŝtelvenis kaj embuskis ĉe la barilo.
Sima Simakov denove rigardis en la fendon, sed la avinon nun li ne vidis. Maltrankviliĝinte, li saltis, kaptis la barilrandon kaj singarde komencis suprentiri sin.
Sed en la sama tempo la oldulino kun triumfa krio elsaltis el sia embuskejo kaj lerte vipis Siman sur la manojn per la urtiko. Svingante per la brulumitaj manoj, Sima kuregis al la pordego, de kiu jam estis elkuranta la kvaropo, fininta sian laboron.
En la korto denove restis sola la etulo. Li levis de la tero spliton, metis ĝin sur la randon de la lignokolono, poste li trenis tien pecon de betulŝelo.
Dum tiu okupado lin la avino trovis reveninta el la legom-ĝardeno. Malfermeginte la okulojn, ŝi haltis antaŭ la kunmetita lignokolono kaj demandis:
— Kiu ĉi tie sen mi laboras?
La etulo, metante la betulŝelon, gravmiene respondis:
— Ĉu vi, avino, ne vidas — mi laboras.
En la korton eniris la laktistino kaj ambaŭ oldulinoj vive komencis pridiskuti la strangajn eventojn pri la akvo kaj brulligno. Ili provis atingi respondon de la etulo, tamen sukcesis nemulton. Li klarigis al ili, ke alkuris el la pordego homoj, ŝovis al li en la buŝon dolĉan fragon, donis al li plumon de monedo kaj ankoraŭ promesis kapti por li leporon kun du oreloj kaj kvar piedoj. Poste ili ĵetadis la brulŝtipojn kaj denove forkuris.
Tra la kortopordo eniris Njurka.
— Njurka — demandis ŝin la oldulino — ĉu vi ne vidis, kiu en nian korton venis?
— Mi serĉadis la kaprinon — malgajmiene respondis Njurka. — Dum la tuta mateno mi saltadis tra arbaro kaj ravinoj.
— Estas ŝtelita! — malĝoje plendis la oldulino al la laktistino. — Sed kia kaprino ŝi estis. Nu, kolombo tiu estis, ne kaprino. Kolombo!
— Kolombo! — flankeniĝante de la avino kolerreplikis Njurka. — Kiam ĝi komencas kornpiki, oni ne scias, kien kaŝi sin. La kolomboj ne havas kornojn.
— Silentu, Njurka! Silentu, klaĉulino, sensprita! — ekkriis la avino. - Certe, tiu kaprino havis fieran karakteron. Mi volis vendi ŝin, la kaprineton. Kaj jen, nun mia kolombinjo malestas.
La pordo kun knaro larĝe malfermiĝis. Malaltiginte la kornojn, en la korton engalopis la kaprino kaj direktis sin ĝuste al la laktoliverantino, kiu kun jelpo sursaltis la peroneton, kaj la kaprino, frapigante per la kornoj kontraŭ la muro, haltis.
Tuj ĉiuj vidis, ke al la kornoj de la kaprino estis firme ligita plakaĵo, sur kiu grandlitere estis skribite:
Kaj ĉe la angulo, post la barilo ridegis la kontentaj knaboj. Enpikinte bastonon teren, tretante ĉirkaŭ ĝi, dancante, Sima Simakov fiere trakantis:
Kaj kiel hirundo, la knaboj impete kaj senbrue kuris for.
Laboro por hodiaŭ estis multa ankoraŭ, sed ĉefe necesis verki kaj ekspedi ultimaton al Miŝka Kvakin.
Neniu sciis, kiel verki ultimaton, kaj Timur demandis onklon pri tio.
Tiu lasta klarigis al li, ke ĉiu lando verkas ultimaton laŭ sia maniero, sed en la fino por ĝentileco konvenas alskribi: "Akceptu, sinjoro ministro, certigon pri profunda estimo al vi." Poste la ultimato pere de la akreditita ambasadoro estas enmanigita al la estro de la malamika regno.
Sed la afero nek al Timur nek al lia grupo plaĉis. Unue, neniun estimon al la huligano Kvakin ili volis montri, due, nek konstantan ambasadoron, nek reprezentanton ĉe la bando ili havis. Do interkonsiliĝinte, ili decidis sendi ultimaton simplan, laŭ maniero de la mesaĝo de la kozakoj al la turka sultano, kiun ĉiu vidis sur la fama pentraĵo, kaj ĉiu legis pri tio, kiel ili batalis kontraŭ siaj malamikoj.
Post la griza pordego kun nigre-ruĝa stelo, en la ombroplena ĝardeno de la domo, kiu staris kontraŭ la vilao, kie loĝis Ĵenja kaj Olga, laŭ la sabla aleo iris blondbukla malgranda knabino. Ŝia patrino, virino juna, bela, sed kun vizaĝo malgaja kaj laca sidis en balancfotelo apud la fenestro, sur kiu staris riĉa bukedo da kampaj floroj. Antaŭ ŝi kuŝis amaseto da malpakitaj telegramoj kaj leteroj de la amikoj, konatoj kaj nekonatoj. La leteroj kaj telegramoj estis varmaj kaj teneraj. Ili sonis de malproksime, kiel arbara eĥo, kiu nenien vokas la iranton, nenien promesas, sed tamen kuraĝigas kaj diras, ke iu estas proksime kaj en la malhela arbaro oni ne solas.