Tenante pupon per ties piedoj, tiel ke la lignaj manoj kaj kanabaj haroj treniĝis sur la sablo, la blondulineto haltis apud la barilo. De la supro estis descendanta kolora leporo, eltranĉita el tavollignaĵo. Ĝi movis la piedetojn, kvazaŭ tirante kordojn de la desegnita balalajko, ĝia muzeleto estis malgajete-ridinda.
Ravita de tia neklarigebla miraklo, simila al kiu certe ne estas en la mondo, la knabineto elmanigis la pupon, venis al la barilo, kaj la bona leporo obeeme trafis ĝuste en ŝiajn manojn. Post la leporo aperis la ruzeta kaj kontenta vizaĝo de Ĵenja.
La knabino rigardis al Ĵenja kaj demandis:
— Ĉu vi ludas kun mi?
— Jes, kun vi. Ĉu vi volas, ke mi al vi saltu?
— Ĉi tie estas urtiko — penseme avertis la knabino. - Ĉi tie hieraŭ mi brulvundis la manon.
— Ne gravas — desaltante de la barilo, diris Ĵenja — mi ne timas. Montru, kiu urtiko vin bruligis? Cu tiu ĉi? Jen rigardu: mi ĝin elŝiris, distretis per la piedoj kaj kraĉis sur ĝin. Ni ludu kune: vi tenu la leporon kaj mi prenos la pupon.
Olga vidis de la peroneto, kiel Ĵenja ion faris apud la fremda barilo, sed ŝi ne volis malhelpi al la fratineto, ĉar ŝi hodiaŭ matene jam estis ploranta. Sed kiam Ĵenja grimpis sur la barilon kaj saltis en la fremdan ĝardenon, maltrankviligita Olga eliris el la domo, venis al la pordego kaj malfermis ĝin. Ĵenja kaj la knabineto staris jam ĉe la fenestro apud la virino, tiu ridetis, kiam la filineto montris al ŝi, kiel la trista, ridinda leporo muzikas per balalajko.
Laŭ la maltrankviliĝinta vizaĝo de Ĵenja la virino divenis, ke Olga, kiu ĵus eniris la ĝardenon, estis malkontenta.
— Ne koleru kontraŭ ŝi — nelaŭte diris al Olga la virino. - Ŝi simple ludas kun mia knabinjo. Nin trafis malfeliĉo… — La virino silentis iom. — Mi ploras, kaj ŝi — la virino montris al sia eta filino kaj mallaŭte aldonis — kaj ŝi eĉ ne scias, ke ŝia patro pereis ĉe la limo antaŭ nelonge.
Nun Olga konfuziĝis, kaj Ĵenja rigardis ŝin deflanke amare kaj riproĉe.
— Mi estas sola — daŭrigis la virino. - Mia patrino estas en montara tajgo, tre malproksime. La fratoj soldatservas, fratinojn mi ne havas.
Ŝi tuŝis la ŝultron de alveninta Ĵenja kaj, montrante la fenestron, demandis:
— Knabino, ĉi tiun bukedon nokte vi al mia peroneto metis, ĉu?
— Ne — rapide respondis Ĵenja. — Ne mi. Sed tion faris iu el la niaj.
— Kiu? — Olga senkomprene rigardis al Ĵenja.
— Mi ne scias — timigite ekparolis Ĵenja —, ne mi tion faris. Mi nenion scias. Vidu, ĉi tien venas homoj.
Post la barilo aŭdiĝis bruo de aŭto, kaj laŭ la vojeto de la pordo iris du oficiroj-aviadistoj.
— Ili venas al mi — diris la virino — certe ili denove proponas al mi vojaĝi al Krimeo, Kaŭkazo, al kuracloko, sanatorio…
Ambaŭ oficiroj alproksimiĝis, militiste salutis kaj, probable aŭdinte ŝiajn lastajn vortojn, la pli altranga — kapitano diris:
— Nek al Krimeo, nek al Kaŭkazo, nek al kuracloko, nek al sanatorio. Vi volis vidi vian panjon, ĉu? Via patrino hodiaŭ per trajno elveturas al vi el Irkutsk. Ĝis Irkutsk ŝi estis venigita per speciala aviadilo.
— De kiu? — ĝoje kaj konfuzite ekkriis la virino. - Ĉu de vi?
— Ne — respondis kapitano — fare de viaj kaj niaj amikoj.
Alkuris la malgranda knabineto, kuraĝe rigardis la venintojn, videblis, ke la blua uniformo estis al ŝi konata.
— Panjo — ŝi petis, — faru al mi balancilon kaj mi flugados tien — reen, tien — reen. Foren — foren, kiel la paĉjo.
— Oj, vi ne devas! — prenante kaj alpremante la filineton, ekscite diris ŝia patrino. — Ne, vi ne flugu tiel foren… kiel via paĉjo.
… En strato Malaja Ovraĵnaja, dorse de la preĝejeto kun fendiĝinta murpentraĵo, prezentanta severajn lonĝarajn maljunulojn kaj pure razitajn anĝelojn, dekstre de la bildo de la infero kun kaldronoj, peĉo kaj lertaj diabloj, sur la kamomila kampeto la knaboj el la kompanio de Miŝka Kvakin kartludis.
Monon la ludantoj ne havis kaj ili ludis je «piko», je «naz-puŝeto» kaj je "revivigu la mortinton". Al la malgajinto oni vindis la okulojn, kuŝigis lin sur la dorson kaj donis en la manojn kandelon, t.e. longan bastonon. Per la bastono li devis blinde kontraŭbati siajn bonajn amikojn, kiuj, kompatante la forpasinton, klopodis revenigi lin en la vivon, fervore vipante per urtiko sur siajn nudajn genuojn, surojn, kalkanojn.
La ludo estis en sia kulmino, kiam post la preĝejbarilo aŭdiĝis sono de signalkorno.
Ekstere ĉe la muro staris senditoj de la grupo de Timur.
Stab-kornisto Kolja Kolokolĉikov premis mane kupran brilantan kornon, kaj la nudpieda severa Gejka tenis gluitan el pak-papero koverton.
— Kio estas ĉi tie, ĉu cirko, ĉu komedio? — klinante sin super la barilo demandis la fraŭleto, kiun oni nomis Figura. - Miŝka! — returnante ekkriaĉis li. — Lasu la kartojn, ĉi tie al vi iu ceremonio venis!
— Mi estas ĉi tie — surgrimpante la barilon, reeĥis Kvakin. - Oho, Gejka, saluton! Kiu feblulaĉo estas kun vi?
— Prenu la koverton — etendante la ultimaton, diris Gejka. - Tempo por konsidero estas donita al vi dudek kvar horoj. Por la respondo mi venos morgaŭ en la sama tempo.
Ofendita per tio, ke oni nomis lin feblulaĉo, la stab-kornisto Kolja Kolokolĉikov levis la kornon kaj, ŝveligante la vangojn, fervore muzikis finon. Kaj, ne dirante eĉ unu vorton, sub la scivolaj rigardoj de la disŝutiĝintaj laŭ la barilo knaboj, ambaŭ senditoj kun digno foriĝis.
— Kio ĝi estas? — renversante la koverton kaj rigardante la gapantajn knabojn, demandis Kvakin. - Ni vivas ĉi tie en veluro kaj plezuro… Subite… la korno, fulmotondro! Mi, fratoj, vere nenion komprenas!
Li ŝire malfermis la koverton kaj, ne descendante de sur la barilo, komencis legi:
— "A1 la estro de la bando pri rabado de fremdaj ĝardenoj Mikaelo Kvakin…" Tio estas al mi — laŭte klarigis Kvakin. — Kun plena titolo, laŭ plena formo… "kaj al lia — li plu legis — fifama helpanto Petro Pjatakov, alie nomata simple Figura…" Tio estas al vi — kun kontento klarigis Kvakin al Figura. — He, kiel ili turnas «fifama»! Tio jam estas io laŭ nobla maniero, ili povus nomi la stultulon pli sitnple."… ankaŭ al ĉiuj anoj de tiu malhonora kompanio estas tiu ĉi ultimato". Kio ĝi estas, mi ne scias — moke deklaris Kvakin. - Probable estas blasfemaĵo aŭ io en tiu senco.
— Tio estas internacia vorto. Ni estas batotaj — klarigis knabo kun razita kapo, nomata Aljoŝka, kiu staris apud Figura.
— Ili povus tiel skribi! — diris Kvakin.- Mi legas plu. La unua punkto:
"Pro tio, ke vi dum noktoj atakadas ĝardenojn de la pacaj loĝantoj, ne indulgante ankaŭ tiujn domojn, sur kiuj estas nia signo — ruĝa stelo, kaj eĉ tiujn, sur kiuj estas ruĝa stelo kun nigra bordero, al vi, sentaŭguloj ni ordonas…"
— Vidu, kiel la hundoj blasfemas! — konfuziĝinte, sed penante ridegi, daŭrigis Kvakin. - Kaj kia estas plua stilo, kiaj vortoj! Jes ja!
"…ordonas: plej malfrue morgaŭ matene Mikaelo Kvakin kaj la fifapa Figura devas veni al loko, kiu estos montrita de la senditoj, vi devos havi kun vi la liston de ĉiuj anoj de via malhonora bando. Kaze de rifuzo ni lasas al ni plenan liberon de agado."
— Tio estas en kiu senco liberon"? — denove demandis Kvakin. - Ni ŝajne ilin nenien enŝlosis.
— Tio ankaŭ estas internacia esprimo. Ni estos batataj — denove klarigis Aljoŝka kun razita kapo.