Выбрать главу

— Ili povus tiel skribi! — kun domaĝo diris Kvakin. — Bedaŭrinde foriris Gejka, videblas, ke li jam delonge ne ploris.

— Li ne ekploros — diris la kaprazito — lia frato cstas maristo.

— Kaj?

— Lia patro ankaii estas maristo. Li ne ekploros.

— Kiel vi scias tion?

— Tiel, ke mia onklo ankaŭ eslas maristo.

— Jen, stultulo, li ripetadas la samon — ekkoleris Kvakin. — Jen la onklo, jen la frato, jen la patro. Kiel tio rilatas la aferon, ne klaras. Kreskigu, Aljoŝa, la harojn, ĉar la suno boligis vian cerbon. Kion vi murmuras, Figura?

— La scenditojn kaj Timĉjon kun lia kompanio morgaŭ necesos tradraŝi — mallonge kaj malbonhumore proponis Figura, ofendita pro la ultimato.

Tio estis findecidita.

Foririnte en la ombron de la preĝejo kaj haltinte duope apud la bildo, kie la lertmovaj diabloj sperte trenis en la purgatorion la jelpantajn kaj kontraŭstarantajn pekulojn, Kvakin demandis de Figura:

— Auskultu, ĉu vi vin ŝovis en la ĝardenon, kie loĝas la knabino, kies patro pereis?

— Nu, mi.

— Do, jen… — kun domaĝo balbutis Kvakin, montrante per la fingro la muron. — Mi certas, ke la signoj de Timĉjo estas prikraĉindaj, kaj lin mi ĉiam trabatos, kiam mi renkontos lin…

— Bone — konsentis Figura. - Sed kial vi al mi la muron montras?

— Tial, ke — kurbiginte la lipojn, respondis al li Kvakin — kvankam vi estas mia amiko, Figura, sed neniel vi similas homon, sed plie jen tiun dikan kaj aĉan diablon.

Matene la laktoliverantino ne trovis hejmc siajn tri konstantajn aĉetantojn. Estis jam malfrue iri al la bazaro, pro tio, surŝultrinte la ladkruĉon, ŝi direktis sin laŭ loĝejoj. Ŝi vagadis longe, senutile kaj finfine haltis apud la somerdomo, kie loĝis Timur.

De malantaŭ la barilo ŝi aŭdis agrablan voĉon basan: iu mallaŭte kantis. Tio signifis, ke la mastroj estis liejme kaj atendeblis prospero.

Trapasinte tra la barilpordo, la oldulino kantvoĉe ekkriis:

— Lakton, ĉu oni bezonas lakton!

— Du litrojn — eksonis responde la basa voĉo.

Demetinte dc la ŝultro la ladkruĉon, la laktoliverantino turnis sin kaj vidis eliri el la arbustaro vilan, ĉifone vestitan laman oldulon, kiu tenis en la mano kurban sabron.

— Mi demandas, ĉu oni bezonas lakton? — timiĝinte kaj retiriĝinte, proponis la laktoliverantino. - Vi estas trc timiga! Kion vi faras, ĉu per la sabro vi falĉas herbon?

— Du litrojn. La vazo estas sur la tablo — mallonge respondis la oldulo kaj pikis la sabron en la teron.

— Prefere aĉetu falĉilon — haste verŝante lakton en la karafon kaj singardeme rigardante la oldulon, diris la laktoliverantino. — La sabron prefere forĵetu. Per tiu ĉi sabro eblas timigi morte simplajn liomojn.

— Kiom mi pagu? — ŝovante la manon en la poŝon de la vastega pantalono, demandis la oldulo.

— Kiel ĉiuj liomoj — respondis al li la laktoliverantino. - Po rublo kaj kvardek — entute du kaj okdek. Mi ne bezonas krompagon.

La maljunulo serĉadis monon kaj elprenis el la poŝo grandan gratitan revolveron.

— Pagu poste… — kaptante la ladkruĉon kaj rapide forirante diris la laktoliverantino. - Mia kara, ne penu! — plirapidiĝinte la paŝojn kaj ne ĉesante returni kapon, ŝi daŭrigis. - Ne urĝas la mono.

Ŝi elkuris tra la pordo, batfermis ĝin kaj kolere ekkriis de la strato:

— En frenezulejo vin, maljuna diablo, necesus teni, ne lasi vin libera. Jes, jes! Ŝlosi en frenezulejon!

La maljunulo levis la ŝultrojn, reŝovis en la poŝon la elprenitan de tie trirublan bileton, ĉar en la ĝardenon eniris la olda ĝentlemano, doktoro F.G.Kolokolĉikov. Kun mieno enpensiĝinta kaj serioza, apogante sin sur bastonon, per rekta, iom ligneca irmaniero li paŝis sur la sabla aleo.

— Ĉu vi diros, karulo, kie mi povas trovi la posedanton de tiu ĉi somerdomo?

— En tiu ĉi somerdomo loĝas mi — respondis la oldulo.

— Tiukaze — tuŝante la randon de la pajla ĉapelo, daŭrigis la ĝentlemano — diru al mi, ĉu la knabo Timur estas via parenco?

— Jes, li estas — respondis la strangulo — tiu knabo estas mia nevo.

— Mi tre malĝojas — tuse purigante la gorĝon kaj nekomprene strabante al la staranta en la tero sabro, komencis la ĝentlemano — sed via nevo faris provon prirabi mian domon.

— Kion? — miregis la oldulo. — Ĉu mia Timur intencis prirabi vian domon?

— Jes, imagu! — rigardante malantaŭ la dorson de la oldulo, kaj komencante agitiĝi, daŭrigis la ĝentlemano. — Li faris provon dum mia dormo ŝteli la min kovrantan flanelan litkovrilon.

— Kiu? Ĉu Timur vin prirabis? Ĉu li ŝtelis flanelan litkovrilon? — embarasiĝis la oldulo. Kaj la mano kaŝita post lia dorso, malleviĝis.

Agitiĝo obsedis la estimindan ĝentlemanon, kaj, kun digno retroirante al la elirejo, li ekparolis:

— Mi certe ne asertas, sed la faktoj… la faktoj! Via moŝto! Mi petas vin, ne alproksimiĝu al mi. Mi certe ne scias, al kio atribui… Sed via aspekto, via stranga konduto…

— Auskultu — pasante al la ĝentlemano, diris la oldulo — sed ĉio ĉi estas probable miskompreno!

— Via moŝto! — rigardante fikse la revolveron kaj ne ĉesante retroiri, ekkriis la ĝentlemano. - Nia konversacio akceptas nedeziratan kaj, mi dirus, nedecan por via aĝo direkton.

Li elsaltis tra la pordo kaj rapide iris for, ripetante:

— Ne, ne, nedeziratan kaj nedecan direkton…

La oldulo alvenis al la barilpordo ĝuste en tiu momento, kiam Olga, irante sin bani, renkontiĝis kun la agitiĝinta ĝentlemano.

Tuj la oldulo eksvingis per la mano, kriis, ke Olga haltu. Sed la ĝentlemano lertmove, kiel kapro transsaltis la strat-kanaleton, kaptis Olgan je la mano, kaj ili ambaŭ malaperis post la angulo.

Tiam la oldulo ekridegis. Ekscitita kaj ĝojigita, energie frapante per la ligna protezo, li trakantis:

Sur la aeroplan' Scios vi neniam Kiel mi ĝis mateno atendis nokte vin.

Li malbukumis la rimenon ĉe la genuo, ĵetis sur herbon la lignan kruron, deŝiris la perukon kaj barbon, kaj ekkuris al la domo.

Post dek minutoj la juna kaj gaja inĝeniero Georgij Garajev kuris de la peroneto, elveturigis la motociklon el la garaĝo, ekfunkciigis la motoron kaj surseliĝinte veturis al la rivero serĉi Olgan, kiun li timigis.

Je la dekunua horo Gejka kaj Kolja Kolokolĉikov direktis sin por ricevi respondon al la ultimato.

— Iru rekte — murmuris Gejka al Kolja. — Paŝu malpeze kaj fortike. Vi iras kvazaŭ kokido, kiu por vermoj saltadas. Ĉion vi havas, fraĉjo: kaj pantalonon, kaj ĉemizon, ĉion necesan por uniformo, sed decan aspekton vi ne havas. Vi, fraĉjo, ne ofendiĝu, mi diras ion al vi. Nu, jen diru, pro kio vi lekas la lipojn per la lango? Ŝovu la langon en la buŝon, kaj ĝi kuŝu tie, sur sia loko… Kial vi aperis? — dfmandis Gejka, ekvidinte Siman Simakov.

— Min sendis Timur, por esti peranto — ekparolis pafe Simakov. — Tio estas bezonata, nur vi nenion komprenas. Vi havas la vian, kaj mi mian aferon. Kolja, permesu blovi korne. Kiel grava vi estas hodiaŭ! Gejka estas stultulo! Vi iras aranĝi oficialan aferon, do almenaŭ surmetu botojn, ŝuojn. Ĉu ambasadoroj iras nudpiede? Nu, bone, vi tien, mi ĉi tien. Hop-hop, ĝis revido!

— Kia babilulo! — skuis la kapon Gejka. — Li diras cent vortojn, sed sufiĉus kvar. Blovu, Nikolaj, jen estas la barilo!

— Venigu supren Mikaelon Kvakin! — ordonis Gejka al la knabo elŝoviĝinta desupre.

— Eniru dekstre! — ekkriis de malantaŭ la barilo Kvakin. — Tie la pordego estas malfermita speciale por vi.

— Ne iru — tirante la manon de Gejka, flustris Kolja. — Ili kaptos kaj draŝos nin.