De la stacidoma flanko venis signalo de proksimighanta trajno. Jhenja elkuris eksteren kaj kunpushigis kun la grizhara ghentlemano, la doktoro.
— Pardonu! — balbutis shi. — Chu vi ne scias, kiu trajno signalas?
La ghentlemano elposhigis horloghon.
— Estas nun la dudek tria kaj kvindek kvin — respondis li. — Tio estas por hodiau la lasta al Moskvo.
— Kial la lasta? — glutante la larmojn, flustris Jhenja. - Kaj kiam estos la sekva?
— La sekva veturos matene, je la tria kvardek. Knabino, kio okazis al vi? — kaptante je ia shultro shancelighintan Jhenjan, kompateme demandis la oldulo. — Chu vi ploras? Eble mi povas helpi al vi.
— Ho, ne! — retenante plorsingultojn kaj forkurante, respondis Jhenja. — Nun al mi jam povas helpi neniu en la mondo!
Hejme shi enshovis la kapon en la kusenon, sed tuj eksaltis kaj kolerege rigardis la dormantan knabinon. Sed tuj shi ekregis sin, ghustigis la l itkovrilon, forpushis la rufan katidon.
Shi shaltis la lumon en la teraso, en la kuirejo, en la chambro, sidighis sur la kanapon kaj skuis la kapon. Tiel shi sidis longe kaj shajne pri nenio pensis. Neintence shi tushis la kushantan tie akordionon. Mekanike shi levis ghin kaj komencis premeti la. klavojn. Eksonis melodio majesta kaj malgaja. Jhenja krude chesis la muzikadon kaj alvenis al la fenestro. Shiaj shultroj tremetis.
Ne! Resti sola kaj toleri tian turmenton plu shi ne havis fortojn. Shi bruligis la kandelon kaj tra la ghardeno stumblante iris al la kabano.
Jen jam estas la subtegmento. La shnuro, mapo, sakoj, flagoj. Shi ekbruligis lanternon, venis al la rado, ligis ghin al hoko kaj abrupte turnis la radon.
Timur estis dormanta, kiam Rita tushis lin je la shultro per la piedo. La pushon li ne sentis. Kaptinte per la dentoj la litkovrilon, Rita fortiris ghin sur la plankon.
Timur eksaltis.
— Kion vi? — demandis li nekomprene. — Chu io okazis?
La hundo rigardis liajn okulojn, movis per la vosto, skuis la muzelon. Tiam Timur ekaudis sonon de la bronza sonorilo.
Ne komprenante, al kiu li povas esti bezonata dum la profunda nokto, li eliris en la terason, prenis la telefonilon.
— Jes, mi, Timur, estas che la aparato. Kiu estas? Chu tiu estas vi… Vi, Jhenja?
Komence Timur estis auskultanta trankvile. Sed jen liaj lipoj ekmovighis, sur la vizagho aperis rughetaj makuloj. Li ekspiris ofte kaj senorde.
— Chu nur por tri horoj? — agitighante demandis li. - Jhenja, chu vi ploras? Mi audas… Vi ploras. Ne faru! Ne necesas! Mi venos baldau…
Li pendigis la parolilon kaj prenis de la breto horaron de la trajnoj.
— Jes, estas ghi, la lasta, je la dudek tria kvindek kvin. La sekva veturos nur je la tria kvardek. - Li staras kaj mordas la lipojn. — Estas malfrue! Chu nenio estas farebla? Ne! Estas malfrue!
Sed la rugha stelo tage kaj nokte brilas super la pordego de la domo de Jhenja. Li briligis ghin mem, propramane, kaj ghiaj radioj estas rektaj, akraj, kaj lume tremas antau liaj okuloj.
La filino de la komandanto estas en malfelicho. La filino de komandanto hazarde falis en kaptilon.
Li rapide vestighis, elkuris en la straton kaj post kelkaj minutoj li jam estis staranta antau la peroneto de la vilao de la grizhara ghentlemano. En la kabineto de la doktoro estis lumo. Timur frapis. La pordo estis malfermita.
— Vi al kiu? — seke kaj mirigite demandis lin la ghentlemano.
— Al vi — respondis Timur.
— Chu al mi? — la ghentlemano meditis, poste per vasta gesto malfermis la pordon kaj diris. — Tiam mi petas eniri!
Ili parolis nelonge.
— Jen estas chio, kion ni faradas — okulbrile finis sian rakonton Timur. — Jen estas chio, kion ni faras, kiel ni ludas kaj por kio mi bezonas nun vian Koljan.
Silente la oldulo ekstaris. Per abrupta movo li prenis Timuron je la mentono, levis la kapon, rigardis al li en la okulojn kaj eliris.
Li trapasis en la chambron, kie dormis Kolja kaj tiretis lian shultron.
— Ekstaru — diris li — oni vokas vin.
— Sed mi nenion scias — timigite strechante la okulojn, ekparolis Kolja. — Mi, avo, vere nenion scias.
— Ekstaru — seke ripetis al li la ghentlemano. — Por vi venis via kamarado.
En la subtegmento sur amaso da pajlo chirkaubrakinte la genuojn, sidis Jenja. Shi atendis Timuron. Sed anstatau li en la fenestrotruon trashovighis tauzita kapo de Kolja Kolokolchikov.
— Chu tio estas vi? — ekmiris Jhenja. — Kion vi deziras?
— Mi ne scias — mallaute kaj timigite respondis Kolja. — Mi dormis. Li venis. Mi starighis. Li sendis. Li ordonis ke ni ambau descendu al la barilpordo.
— Por kio?
— Mi ne scias. En mia kapo estas iu bruo, zumado. Mi mem, Jhenja, nenion komprenas.
Demandi permeson estis de neniu. La onklo estis tranoktanta en Moskvo. Timur ekbruligis lanternon, prenis hakilon, vokis la hundon Rita kaj eliris en la ghardenon. Li haltis che la shlosita pordo de la remizo. Jes! Li sciis — tiel agi estas maleble, sed alia eliro mankis. Per forta bato li forigis la seruron kaj elkondukis la motociklon el la remizo.
— Rita! — amare diris li, genufleksante kaj kisante la hundon sur la muzelo. — Vi ne chagrenu! Mi ne povis agi alie.
Jhenja kaj Kolja staris che la pordo. Fore aperis rapide proksimighinta lumo. La lumo flugis rekte al ili, audighis bruo de la motoro. Blindigitaj, ili fermis la okulojn, retroiris al la barilo, jen la lumo estingigis, la motoro chesis labori kaj antau ili aperis Timur.
— Kolja — li diris, ne salutante kaj nenion demandante — Vi restos chi tie kaj gardos la dormantan knabinon. Vi respondecos pri shi antau nia tuta tachmento. Jhenja, sidighu. Antauen! Al Moskvo!
Jhenja ekkriis, de la tuta forto brakumis Timuron kaj kisis lin.
— Sidighu, Jhenja, sidighu! — klopodante esti severa, kriis Timur. — Tenu vin forte! Nu, antauen! Antauen!
La motoro ekbruis, la signalo eksonis kaj baldau la rugha lumeto malaperis de la rigardo de la konfuzighanta Kolja. Li staris, levis la bastonon kaj, tenante ghin kiel fusilon, chirkauiris la lumigitan vilaon.
— Jes — majeste pasante, li balbutis. — Estas malfacila la soldata servo! Mankas trankvilo tage, forestas ankau nokte.
La horo proksimighis al la tria. La kolonelo Aleksandrov sidis che tablo, sur kiu staris malvarmighinta tekrucho kaj kushis tranchajhoj da kolbaso, fromagho kaj bulko.
— Post duonhoro mi forveturos — li diris al Olga. — Domaghe estas, ke mi ne havis eblecon vidi Jhenjan. Olja, chu vi ploras?
— Mi ne scias, kial shi ne venis. Mi tiel kompatas shin, shi tiel vin atendis! Nun shi frenezighos! Shi ja estas sen tio iom freneza.
— Olja — ekstarinte diris la patro — mi ne scias, mi ne kredas, ke Jhenja trafis fikompanion, ke oni shin difektis, ke oni komandu shin! Ne! Ne estas tia shia karaktero.
— Nu, jen! — chagrenighis Olga. — Vi nur diru al shi pri tio. Shi konstante ripetadas, ke shia karaktero estas la sama, kiel la via. Sed chu vere la sama? Shi grimpis la tegmenton, tralasis tra tubo shnuron. Mi volis preni la gladilon, sed ghi eksaltis. Pachjo, kiam vi forveturis, shi havis kvar robojn. Du jam estas chifonighintaj. El la tria shi jam elkreskis, unu mi ne permesas al shi surmeti. Tri novajn robojn mi al shi kudris. Sed chio sur shi kvazau forbrulas. Konstante shi ie kaptas bluajhojn, gratajhojn. Kaj shi alvenadas certe kun korforme faritaj lipetoj, malfermante shiajn bluajn okuletojn. Nu, certe chiuj opinias, shi estas vera floreto, ne knabino. Tamen proksimighu! Aha! La floro! Tushu shin kaj tuj vi brulumos vin. Pachjo, ne elpensu, ke shi havas vian karakteron. Se oni diros tion al shi, shi saltos tri tagojn sur la kamentubo.
— Bone — brakumante Olgan, konsentis la patro. — Mi al shi diros, mi al shi skribos. Viaflanke, Olga, ne premu shin tro. Diru al shi, ke mi amas shin kaj memoras. Mi baldau revenos kaj shi ne ploru pro mi, char shi estas filino de komandanto.
— Tamen shi ploros — alpremighante al la patro, diris Olga. - Mi ankau estas filino de komandanto. Kaj ankau mi ploros.
La patro rigardis la horloghon, alproksimighis al la spegulo, surmetis la rimenon, kaj ordigis la uniforman chemizon. Subite che la ekstera pordo oni frapis. Disighis la kurteno. Kaj iel angule forminte la shultrojn, kvazau preparinte sin al salto, aperis Jhenja.
Sed anstatau ekkrii, alkuri kaj alsalti shi senbrue rapide alvenis kaj kashis sian vizaghon sur la brusto de la patro. shia frunto estis shprucita per koto, la chifita robo estis makulita. Olga time demandis:
— Jhenja, vi de kie aperis? Kiel vi venis tien chi?
Ne turnante la kapon, Jhenja svingis per la mano, kaj tio signifis: " Atendu! Lasu min! Ne demandu!"
La patro levis Jhenjan sur la brakojn, sidighis sur la kanapon, sidigis shin sur siajn genuojn. Li rigardis al shia vizagho kaj vishis shian malpurigitan frunton.
— Jes, bone! Vi estas brava homo, Jhenja!
— Sed vi estas tute kovrita, la vizagho estas nigra! Kiel vi trafis tien chi? — redemandis Olga.
Jhenja montris la pordokurtenon, kaj Olga ekvidis Timuron.
Li estis demetanta la ledajn shoforajn gantojn. Lia tempio estis shmirita per flava oleo. Li havis malsekan, lacan vizaghon de laborinta homo, honeste plenuminta sian devon. Salutinte chiujn, li klinis д a kapon.
— Pachjo! — desaltante de la patraj genuoj, kaj alkurante al Timur, diris Jhenja. — Al neniu kredu! Oni nenion scias. Tiu Timur estas mia tre bona kamarado.
La patro ekstaris kaj senhezite premis al Timur la manon. Rapida kaj triumfa rideto glitis tra la vizagho de Jhenja — unu momenton ekzamene shi rigardis al Olga. Tiu konfuzighinte, ankorau ne komprenante venis al Timur.