… De la Moskva stacidomo Jhenja ne sukcesis sendi telegramon al la patro kaj pro tio, detrajnighinte, shi decidis trovi la vilaghan poshtejon.
Trapasante malnovan parkon kaj kolektante kampanulojn, shi nerimarkeble eliris al la vojkrucigho de dughardenaj stratoj, dezerta aspekto de kiuj montris, ke shi trafis ne tien, kien shi volis.
Ne malproksime shi ekvidis malgrandan viglan knabinon, kiu malbenante trenis je kornoj obstinan kaprinon.
— Bonvolu diri, karulino — ekkriis Jhenja — kiel iri de chi tie al la poshtejo?
Sed la kaprino subite tiris shin, turnis la kornojn kaj ekgalopis tra la parko kaj la knabino kun krio ekkuregis post ghi. Jhenja chirkaurigardis: jam krepuskighis, sed homoj nenie videblis. Shi malfermis la kortpordon de ies duetagha somerdomo, kaj sur la pado ekiris al la peroneto.
— Bonvolu diri — ne malfermante la pordon, laute sed tre ghentile demandis Jhenja, — kiel mi povas de chi tie iri al la poshtejo?
Neniu respondis al shi. Shi staris, pensadis dum momento, malfermis la pordon kaj tra la koridoro pashis en la chambron. Mastroj nenie. Tiam konfuzighinte shi turnighis por eliri, sed en la momento el sub la tablo elrampis granda helrufa hundo. Ghi atente rigardis la embarasighintan knabinon kaj mallaute, sed minace ekblekis kaj kushighis sur la vojo al la pordo.
— Vi, stulta! — shi ektimis kaj sindefende levis la manon. — Mi ne estas shtelisto! Mi nenion de vi prenis. Jen estas shlosilo de mia loghejo. Jen estas la telegramo al la pachjo. Mia pachjo estas komandanto. Chu tio kompreneblas?
La hundo silentis kaj ne movighis. Kaj Jhenja iom post iom proksimighis al la malfermita fenestro, daurigante:
— Do, jen! Chu vi kushas? Kushu… Tre bona hundeto… Vi aspektas sagha, simpatia.
Sed apenau Jhenja tushetis la fenestrobreton, kiam la simpatia hundo kun minaca bleko subite surpiedighis, kaj Jhenja, en timo saltinte sur la kanapon, subtiris la piedojn.
— Estas tre strange — preskau plore shi ekparolis. — Vi kaptu rabistojn kaj spionojn, sed mi estas… homo. Jes ja! — shi montris al la hundo la langon. - Stultulo!
Jhenja metis la shlosilon kaj la telegramon sur la randon de la tablo. Necesis atendi la mastrojn.
Sed pasis unu horo, la dua… Jam vesperighis. Tra la malfermita fenestro venis malproksimaj signaloj de lokomotivoj, bojado de hundoj kaj frapoj de flugpilkado. Ie oni gitarludis. Kaj nur tie, apud la somerdomo chio estis silenta, senbrua.
Metinte la kapon sur malmolan cilindron de la kanapo, Jhenja senvoche ekploris. Fine shi profunde ekdormis.
Shi vekighis nur matene.
Post la fenestro bruis densa foliaro lavita de pluvo. Ne malproksime knaris puta rado. Ie estis segata ligno, sed tie, en la somerdomo restis chio silenta.
Sub la kapo de Jhenja kushis mola leda kuseno, la kruroj estis kovritaj per delikata litotuko. La hundo malaperis.
Tio signifis, ke nokte iu venis!
Jhenja eksaltis, ghustigis la hararon, ordigis la chifitan robeton, prenis de la tablo la shlosilon, la nesenditan telegramon kaj volis forkuri.
Tiam sur la tablo shi ekvidis paperfolion, sur kiu grandlitere estis skribita per blua krajono:
"Knabino, kiam vi estos foriranta, frape fermu la pordon."
Sube estis subskribo "Timur".
"Chu Timur? Kiu estis Timur? Endus vidi kaj danki tiun homon."
Shi eniris la najbaran chambron. Tie staris skribotablo, sur ghi estis skribilaro, cindrujo, malgranda spegulo. Dekstre, apud ledaj automobilaj gantoj kushis malnova gratmakulita revolvero. Tie che la tablo, en skvamighinta, gratita ingo staris kurba turka sabro. Jhenja metis la shlosilon kaj la telegramon, tushis la sabron, eligis ghin, levis super la kapon kaj rigardis la spegulon.
La aspekto estis teruriga kaj severa. Estus bone fotighi tiel kaj porti la foton en la lernejon. Eblus mensogi, ke iam la patro prenis shin al militfronto. Per la maldekstra mano eblus teni la revolveron. Jen, chi tiel. Tiel ech pli bone. Shi kuntiris la brovojn, kunpremis la lipojn kaj, celante al la spegulo, premis la chanon.
Tondro frapis la chambron. Fumo kovris la fenestrojn. La spegulo falis sur la cindrujon. Kaj, lasinte sur la tablo la shlosilon kaj la telegramon, surdigite Jhenja elflugis el la chambro kaj kuregis for de tiu stranga kaj danghera domo.
Iamaniere shi trovis sin sur riverbordo. Nun shi havis nek la shlosilon, nek la telegramon. Kaj nun endos rakonti al Olga chion: kaj pri la hundo, kaj pri la tranokto en la malplena somerdomo, kaj pri la sabro, kaj finfine pri la pafo. Malbele! Se estus la pachjo, li komprenus. Olga ne komprenos. Olga koleros,kaj ekploros. Tio estas ech pli malbona. Plori Jhenja mem povis. Sed vidante larmojn de Olga, che shi chiam aperis deziro grimpi sur telegrafan foston, sur altan arbon au sur kamentubon.
Por preni kuraghon, Jhenja sin banis en la rivero, kaj malrapide iris serchi sian somerdomon.
Kiam shi estis supreniranta la peroneton, Olga staris en la kuirejo kaj ekbruligis primuson. Ekaudinte la pashojn, Olga turnis sin kaj silente, malamike fiksrigardis Jhenjan.
— Olga, saluton! — Jhenja diris, haltinte sur la lasta shtupo kaj penante ridetis. — Olja, chu vi riprochos min?
— Jes! — ne fortirante la okulojn de sur la fratino, respondis Olga.
— Nu, riprochu — humile konsentis Jenja. — Tia, chu vi scias, stranga okazo estis, tia neordinara aventuro! Olga, mi vin petas, ne kuntiru la brovojn, estas nenio danghera, mi simple perdis la shlosilon de la loghejo, la telegramon al la pachjo ne sendis…
Jhenja kunpremis la palpebrojn kaj retrovis la spiron, intencante elpafi chion tuje. Sed sammomente la barilpordo klake malfermighis. En la korton enkuris dornekovrita, vila kaprino kaj, malaltigante la kornojn, impetis en la profundon de la ghardeno. Kaj post ghi kun krio trakuris la jam konata al Jhenja nudpieda knabino.
Utiligante la okazon, Jhenja rompis la dangheran konversacion kaj jhetis sin en la ghardenon por forpeli la kaprinon. Shi atingis la knabinon, kiam tiu anhelante tenis la kaprinon je la kornoj.
— Knabino, chu vi nenion perdis? — rapide tra la dentoj demandis Jhenjan la knabino, ne chesante piedbati la kaprinon.
— Ne — malkomprenis Jhenja.
— Kaj kies tio estas? Chu ghi ne estas la via? — la knabino montris la shlosilon de la Moskva loghejo.
— La mia — flustre respondis Jhenja, time retrorigardante al la teraso.
— Prenu la shlosilon, leteron kaj kvitancon, la telegramo jam estas sendita — same rapide balbutis la knabino.
Kaj, shovinte al Jhenja en la manon paperan pakajeton, shi batis la kaprinon per la pugno.
La kaprino eksaltis al la pordo, kaj la nudpiedulino rekte tra dornoj, urtikoj ombre kuris post ghi. Tuj post la barilpordo ili malaperis.
Kuntirante la shultrojn, kvazau oni batus shin, ne la kaprinon, Jhenja malfermis la pakajheton:
"Jen estas la shlosilo. Jen estas la telegrafa kvitanco. Tio signifas, ke iu sendis la telegramon al la patro. Sed kiu? Aha, jen estas letero! Kio ghi estas?»
En la letero estis skribite per blua krajono:
"Knabino, neniun timu hejme. Chio en ordo, kaj neniu de mi ion ekscios."
Sube staris la subskribo,"Timur".
Kvazau sorchita, Jhenja malrapide shovis la leteron en la poshon. Poste shi rektigis la shultrojn kaj jam trankvilighinte alvenis al Olga.
Olga staris samloke, apud la nebruligita primuso, sur la okuloj aperis larmoj.
— Olja! — malghoje ekkriis tiam Jhenja. — Mi shercis. Nu, kial vi koleras je mi? Mi ordigis la tutan loghejon, purigis la fenestrojn, chiujn tolajhojn kaj la plankon lavis. Jen estas al vi la shlosilo, jen — la kvitanco de la pachja telegramo. Prefere permesu kisi vin. Chu vi scias, kiel mi amas vin? Chu vi volas, por vi mi saltu de la tegmento en la urtikon?
Kaj ne atendante, ke Olga ion respondos, Jhenja jhetis sin che shian kolon.
— Jes… sed mi maltrankvilis — malespere ekparolis Olga. — Chiam vi havas absurdajn shercojn… Al mi pachjo ordonis… Jhenja, lasu! Jhenja, miaj manoj estas kerosenaj. Jhenja, prefere vershu lakton kaj metu la kaserolon sur la primuson!
— Mi… sen shercoj ne povas — balbutis Jhenja dum Olga staris apud la lavkuveto.
Shi jhete metis la kaserolon kun lakto sur la primuson, tushis la kushantan en ia posho letereton, kaj demandis:
— Olja, chu dio ekzistas?
— Ne — respondis Olga kaj submetis la kapon sub la kranon.
— Sed kiu estas?
— Lasu min en trankvilo! — kun domagho respondis Olga. - Neniu estas.
Jhenja silentis iome kaj denove demandis:
— Olja, kio estas Timur?
— Tiu ne estas dio, tiu estis iu caro — sapumante siajn vizaghon kaj manojn, sendezire respondis Olga — malica, lama el mezepoko.
— Se li ne estas caro, ne malica kaj ne el la mezepoko, tiam kio li estas?
— Tiam mi ne scias. Lasu! Kaj por kio vi bezonas tiun Timuron?
— Por tio, ke shajne mi tre amas tiun homon.
— Kiun? — kaj Olga senkomprene levis la kovritan per sapa shaumo vizaghon. - Kion vi balbutas, elpensas kaj malebligas trankvile lavi min! Atendu nur, venos pachjo, li klarigos ai vi pri amo.
— Kion, pachjo! — funebre kun patoso ekkriis Jhenja. - Se li venos, do ne por longa tempo! Li certe ne ofendos solan kaj sendefendan homon.
— Chu tiu estas vi, sola kaj sendefenda? — malfide demandis Olga. — Ho, Jhenja, ne scias mi, kia homo vi estas kaj kies karakteron vi heredis?
Tiam Jhenja mallevis la kapon, kaj rigardante sian vizaghon, respegulatan en la nikelita tepoto, fiere kaj ne meditante respondis: