Выбрать главу

— Tiun de la pachjo. Nur. La lian. Sole la lian. De neniu alia en la tuta mondo mi heredis ech unu trajton.

La nejuna ghentlemano, doktoro F.G.Kolokolchikov sidis en sia ghardeno kaj riparis murhorloghon. Antau li kun melankolia mieno staris lia nepo, Kolja.

Oni konsideris, ke li estas helpanta. Efektive jam dum tuta horo li estis tenanta en la mano turnilon, atendante, kiam la avo bezonos chi tiun instrumenton.

Sed la shtala risorto, — kiun endis enigi en la lokon, estis malobeema, kaj la avo estis pacienca. Kaj shajnis, ke fino ne rompos ja tiun atendadon. Tio estis bedaurinda tiom, ke de malantau la najbara barilo jam kelkfoje elshovighis la hartufa kapo de Sima Simakov, persono lerta kaj informita. Kaj tiu Sima Simakov per la lango, la kapo, la manoj gestis al Kolja tiom strange kaj enigme, ke ech kvinjara fratino de Kolja, Tatjanka, kiu, sidante sub tilio pensfikse klopodis enshovi dornon en la bushon de pigre kushanta hundo, neatendite helpis kaj tiris la avon je la pantalon-tubo, post kio la kapo de Sima Simakov momente malaperis. Finfine la risorto enighis.en sian lokon.

— La homo devas labori — levante la shvitan frunton kaj turnante sin al Kolja, patronece prononcis la grizhara ghentlemano F.G.Kolokolchikov. - vi havas mienon, kvazau mi vin regalas per ricinoleo. Donu la turnilon kaj prenu tenajlon. Laboro nobligas homon. Che vi mankas ghuste la anima nobleco. Ekzemple, hierau vi formanghis kvar porciojn da glaciajho, sed ne dividis ghin kun la malpli agha fratino.

— Shi mensogachas, senhonta! — jhetante al Tatjanka koleran vizaghon, ekkriis ofendita Kolja. - Trifoje mi donis al shi mordi po du fojoj. Sed shi iris plendi pri mi, kaj ankorau tirshtelis de la panja tablo kvar kopekojn.

— Kaj vi nokte lau la shnuro elgrimpis — neturnante la kapon, senemocie jhetis Tatjanka. - Sub via kuseno estas lanterno. Kaj en nian dormochambron iu huligano jhetis shtonon. Li jhetis kaj fajfis, jhetis kaj fajfis.

Ech la spiro de Kolja Kolokolchikov haltis che tiuj impertinentaj vortoj de la senhonta Tatjanka. Tremo trapasis de la kapo ghis la kalkanoj. Sed feliche okupata per laboro, la avo tiun dangheran kalumnion ne atentis au simple ne audis. Bonokaze en la ghardenon en la momento eniris la laktoliverantino kun ladkruchoj kaj, mezurvershante la lakton, komencis plendi:

— Kaj de mi, Fedor Grigorjevich, friponoj nokte preskau forrulis kverkan barelon. Hodiau, oni diras, ke dum matenigho oni vidis du homojn, ili sidis sur la kamentubo, la malbenitaj, kaj balancis la piedojn.

— Kiel sur la kamentubo? Kiucele, se mi povas demandi vin, kiucele? — demandis la mirigita ghentlemano.

Sed en tiu tempo de la kokejo eksonis tintado kaj sonorado. La turnilo en la mano de la grizhara ghentlemano ektremis, kaj la obstina risorto, elsaltinte el sia nesto, kun jelpo tinte falis sur la feran tegmenton. Chiuj, ech Tatjanka, ech la pigra hundo kune turnis sin, nekomprenante, kio okazis kaj de kie venis la tinto. Kolja Kolokolchikov, ne dirante ech vorton, jhetis sin lepore trans la karotajn bedojn kaj malaperis post la barilo.

Li haltis che la bovejo, el kiu, same kiel el la kokejo, venis abruptaj sonoj, kvazau iu batus per pezilo relpecon. Tie li kunpushighis kun Sima Simakov, de kiu li ekscitite demandis:

— Auskultu… Mi ne komprenas. Kio ghi estas? Chu alarmo?

— Ho, ne! Tio shajne estas ghenerala voksignalo numero unu.

Ili transsaltis la barilon, plonghis en la truon de la park-barilo. Tie kun ili karambolis larghshultra fortika knabo Gejka. Poste alkuris Vasilij Ladigin. Ankorau kaj ankorau iu. Kaj senbrue, lerte ili kuregis lau pasejoj konataj nur de ili, al iu celo, dum la kurado mallonge interparolante:

— Chu tio estas alarmo?

— Ho, ne! Tio estas ghenerala voksignalo numero unu.

— Kiu voksignalo? Tio ne estas,tri-halt', tri-halt'." Tio estas, ke iu shtipulo movas rade dek frapojn saratempe.

— Ni rigardu!

— Jes, ni kontrolu!

— Antauen! Fulme!

Dum la sama tempo, en la chambro de la somerdomo, kie tranoktis Jhenja, staris alta malhelhara knabo chirkau dektri-jara. Li surhavis legheran nigran pantalonon kaj bluan chemizon kun brodita rugha stelo.

Al li alvenis vila grizhara oldulo. Tola chemizo lia estis malricha. La vastega pantalono estis multpece flikita. Al la genuo de lia maldekstra kruo estis alligita kruda lignajho. En unu mano li tenis leteron, per la alia li premis malnovan gratitan revolveron.

"Knabino, kiam vi estos foriranta, frape fermu la pordon" — moke tralegis la oldulo. - Do, eble vi al mi tamen diros, kiu tranoktis sur nia kanapo?

— Iu konata knabino — sendezire respondis la knabo. - Shin sen mi restigis la hundo.

— Chi tie vi mensogas! — ekkoleris la oldulo. — Se shi estus konata, en la letero vi nomus shin.

— Kiam mi estis skribanta, mi shin ne konis. Kaj nun mi konas.

— Vi shin ne konis. Chu vi lasis shin sola matene en la loghejo?

Vi, amiko mia, malsanas, kaj vin endas ekspedi al frenezulejo. Tiu fiulino frakasis la spegulon kaj la cindrujon. Nu, bone la revolvero estis sharghita per senkuglaj kartochoj. Se en ghi estus kugloj?

— Sed, onklo… kuglojn vi ne havas, char viaj malamikoj havas fusilojn kaj sabrojn… simple lignajn.

Similis, ke la oldulo ridetis. Tamen skuinte la vilan kapon, li severe diris:

— Vi rigardu! Mi chion rimarkas. Aferoj viaj, kiel mi komprenas, estas malklaraj, pro tiuj mi povus vin sendi reen, al la patrino.

Frapetante per la lignajho, la oldulo iris supren sur la shtuparo. Kiam li malaperis, la knabo suprensaltis, kaptis la enkurintan en la chambron hundon kaj kisis ghin sur la muzelon.

— Aha, Rita! Ni kaptighis kun vi… Ncnio estas, li hodiau estas bona. Nun li estos kantanta.

Kaj ghuste. De supre el la chambro audighis tusetado. Poste estis tia tra — la — la! Kaj poste basa baritono ekkantis:

 … Jam tria nokt' sen dorm', kaj shajnas plu al mi, sekrcta movighado… Silenta malseren'…

— Haltu, freneza hundo! — kriis Timur. - Kial vi shiras mian pantalonon, kaj kien vi min tiras?

Subite li brue batfermis la pordon, kiu kondukis supren, al la onklo, kaj tra la koridoro post la hundo elkuris al la verando. En la angulo de la verando, apud malgranda telefono konvulsiis, saltis kaj batighis kontrau la muron ligita al shnuro bronza sonorileto. La knabo premis ghin permane, volvis la shnuron sur la najlon. Nun la tremanta shnuro malstrechighis, vershajne ghi ie shirighis. Tiam mirigita kaj kolerighinta li kaptis la telefonon.

Horon antau la okazintajho Olga sidis che tablo. Antau shi kushis lernolibro pri fiziko.

Eniris Jhenja kaj prenis botelon de jodo.

— Jhenja — malkontente demandis Olga — de kie estas la gratajho sur via shultro?

— Mi iris — senzorge respondis Jenja —, kaj tie staris io tia pika kaj akra. Jen tiel tio okazis.

— Kial sur mia vojo ne staras io pika kaj akra? — mok-

imitis shin Olga.

— Nevere! Sur via vojo staras ekzameno pri matematiko. Ghi estas pika kaj akra. Vi defalos, rigardu! Olja, ne preparu vin por ingheniera instituto, iru al la medicina — parolis Jhenja alshovante al shi tablan spegulon. - Nu, rigardu, kia vi estas ingheniero? Ingheniero devas esti — jena… jena… kaj jena… — kaj Jhenja movis la okulojn, levetis la brovojn kaj tre tenere ridetis.

— Stulteta! — brakumante, kisante kaj milde shovante shin, diris Olga. — Iru for, Jhenja, kaj ne malhelpu. Prefere kuru al la puto por akvo.

Jhenja prenis de la telero pomon, iris al angulo, iom staris che la fenestro, poste malbukumis la ujon de la akordiono kaj ekparolis:

— Chu vi scias, Olga? Alvenis a! mi hodiau nekonata onklo. Tiel, aspekte agrabla — blondulo, en blanka kostumo kaj demandis: "Knabino, kiu vi estas?" Mi diris: Jhenja…

— Jhenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tushu — ne turnighante kaj ne detirante sin de la laboro, diris Olga.

— Kaj via fratino estas shajne Olga, chu?" — eligante la akordionon, daurigis Jhenja.

— Jhenja, ne malhelpu kaj la muzikilon ne tushu! — nevole alauskultante ripetis Olga.

— Tre — diris li — bone via fratino muzikas. Chu shi ne volas lerni en konservatorio?" (Jhenja elprenis la akordionon kaj transmetis la rimenon sur la shultron.) — "Ne — mi diris al li — shi jam studas ferbetonan profesion." Tiam li diris:,A-a!" (Nun Jhenja premis unu klavon.) Kaj mi diris al li:,Bo-o!" (Nun Jhenja premis alian klavon.)

— Sentauga knabinacho! Remetu la muzikilon sur ghian lokon! — eksaltante diris Olga. - Kiu al vi permesas komenci paroli kun iuj fremdaj homoj?

— Nu, mi remetu ghin — ofendighis Jhenja. — Ne mi komencis. Tion li komencts. Mi volis rakonti al vi plu, sed mi ne faros nun. Jen atendu, venos pachjo, li vin instruos konduti!

— Chu min? Vin li instruos. Vi malhelpas al mi lerni.

— Ne, vin! — kaptante la malplenan sitelon, jam de la peroneto rediris Jenja. - Mi al li rakontos, kiol vi min centfoje dum tago peladas jen por keroseno, jen por sapo, jen por akvo! Mi ne estas por vi kamiono, nek chevalo, nek traktoro!

Shi alportis akvon, metis la sitelon sur la breton, sed char Olga, ne atentinte tion, sidis, klininte sin super la libro, ofendighinte Jhenja foriris al la ghardeno.

Elirinte al la herbejeto antau la duetagha kabano, Jhenja elposhigis katapulteton kaj, strechinte la gumon, lanchis chielen etan kartonan parashutiston.

Enfluginte piede supren, la parashutisto renvershighis. Super ghi malfermighis blua papera kupolo, sed jen pli forte ekblovis vento, la parashutisto estis flankenigita kaj malaperis en malhela subtegmenta fenestro.