— Knabino, chi tiun bukedon nokte vi al mia peroneto metis, chu?
— Ne — rapide respondis Jhenja. — Ne mi. Sed tion faris iu el la niaj.
— Kiu? — Olga senkomprene rigardis al Jhenja.
— Mi ne scias — timigite ekparolis Jhenja —, ne mi tion faris. Mi nenion scias. Vidu, chi tien venas homoj.
Post la barilo audighis bruo de auto, kaj lau la vojeto de la pordo iris du oficiroj-aviadistoj.
— Ili venas al mi — diris la virino — certe ili denove proponas al mi vojaghi al Krimeo, Kaukazo, al kuracloko, sanatorio…
Ambau oficiroj alproksimighis, militiste salutis kaj, probable audinte shiajn lastajn vortojn, la pli altranga — kapitano diris:
— Nek al Krimeo, nek al Kaukazo, nek al kuracloko, nek al sanatorio. Vi volis vidi vian panjon, chu? Via patrino hodiau per trajno elveturas al vi el Irkutsk. Ghis Irkutsk shi estis venigita per speciala aviadilo.
— De kiu? — ghoje kaj konfuzite ekkriis la virino. - Chu de vi?
— Ne — respondis kapitano — fare de viaj kaj niaj amikoj.
Alkuris la malgranda knabineto, kuraghe rigardis la venintojn, videblis, ke la blua uniformo estis al shi konata.
— Panjo — shi petis, — faru al mi balancilon kaj mi flugados tien — reen, tien — reen. Foren — foren, kiel la pachjo.
— Oj, vi ne devas! — prenante kaj alpremante la filineton, ekscite diris shia patrino. — Ne, vi ne flugu tiel foren… kiel via pachjo.
… En strato Malaja Ovrajhnaja, dorse de la preghejeto kun fendighinta murpentrajho, prezentanta severajn longharajn maljunulojn kaj pure razitajn anghelojn, dekstre de la bildo de la infero kun kaldronoj, pecho kaj lertaj diabloj, sur la kamomila kampeto la knaboj el la kompanio de Mishka Kvakin kartludis.
Monon la ludantoj ne havis kaj ili ludis je «piko», je «naz-pusheto» kaj je "revivigu la mortinton". Al la malgajinto oni vindis la okulojn, kushigis lin sur la dorson kaj donis en la manojn kandelon, t.e. longan bastonon. Per la bastono li devis blinde kontraubati siajn bonajn amikojn, kiuj, kompatante la forpasinton, klopodis revenigi lin en la vivon, fervore vipante per urtiko sur siajn nudajn genuojn, surojn, kalkanojn.
La ludo estis en sia kulmino, kiam post la preghejbarilo audighis sono de signalkorno.
Ekstere che la muro staris senditoj de la grupo de Timur.
Stab-kornisto Kolja Kolokolchikov premis mane kupran brilantan kornon, kaj la nudpieda severa Gejka tenis gluitan el pak-papero koverton.
— Kio estas chi tie, chu cirko, chu komedio? — klinante sin super la barilo demandis la frauleto, kiun oni nomis Figura. - Mishka! — returnante ekkriachis li. — Lasu la kartojn, chi tie al vi iu ceremonio venis!
— Mi estas chi tie — surgrimpante la barilon, reehhis Kvakin. - Oho, Gejka, saluton! Kiu feblulacho estas kun vi?
— Prenu la koverton — etendante la ultimaton, diris Gejka. - Tempo por konsidero estas donita al vi dudek kvar horoj. Por la respondo mi venos morgau en la sama tempo.
Ofendita per tio, ke oni nomis lin feblulacho, la stab-kornisto Kolja Kolokolchikov levis la kornon kaj, shveligante la vangojn, fervore muzikis finon. Kaj, ne dirante ech unu vorton, sub la scivolaj rigardoj de la disshutighintaj lau la barilo knaboj, ambau senditoj kun digno forighis.
— Kio ghi estas? — renversante la koverton kaj rigardante la gapantajn knabojn, demandis Kvakin. - Ni vivas chi tie en veluro kaj plezuro… Subite… la korno, fulmotondro! Mi, fratoj, vere nenion komprenas!
Li shire malfermis la koverton kaj, ne descendante de sur la barilo, komencis legi:
— "A1 la estro de la bando pri rabado de fremdaj ghardenoj Mikaelo Kvakin…" Tio estas al mi — laute klarigis Kvakin. — Kun plena titolo, lau plena formo… "kaj al lia — li plu legis — fifama helpanto Petro Pjatakov, alie nomata simple Figura…" Tio estas al vi — kun kontento klarigis Kvakin al Figura. — He, kiel ili turnas «fifama»! Tio jam estas io lau nobla maniero, ili povus nomi la stultulon pli sitnple."… ankau al chiuj anoj de tiu malhonora kompanio estas tiu chi ultimato". Kio ghi estas, mi ne scias — moke deklaris Kvakin. - Probable estas blasfemajho au io en tiu senco.
— Tio estas internacia vorto. Ni estas batotaj — klarigis knabo kun razita kapo, nomata Aljoshka, kiu staris apud Figura.
— Ili povus tiel skribi! — diris Kvakin.- Mi legas plu. La unua punkto:
"Pro tio, ke vi dum noktoj atakadas ghardenojn de la pacaj loghantoj, ne indulgante ankau tiujn domojn, sur kiuj estas nia signo — rugha stelo, kaj ech tiujn, sur kiuj estas rugha stelo kun nigra bordero, al vi, sentauguloj ni ordonas…"
— Vidu, kiel la hundoj blasfemas! — konfuzighinte, sed penante ridegi, daurigis Kvakin. - Kaj kia estas plua stilo, kiaj vortoj! Jes ja!
"…ordonas: plej malfrue morgau matene Mikaelo Kvakin kaj la fifapa Figura devas veni al loko, kiu estos montrita de la senditoj, vi devos havi kun vi la liston de chiuj anoj de via malhonora bando. Kaze de rifuzo ni lasas al ni plenan liberon de agado."
— Tio estas en kiu senco liberon"? — denove demandis Kvakin. - Ni shajne ilin nenien enshlosis.
— Tio ankau estas internacia esprimo. Ni estos batataj — denove klarigis Aljoshka kun razita kapo.
— Ili povus tiel skribi! — kun domagho diris Kvakin. — Bedaurinde foriris Gejka, videblas, ke li jam delonge ne ploris.
— Li ne ekploros — diris la kaprazito — lia frato cstas maristo.
— Kaj?
— Lia patro ankaii estas maristo. Li ne ekploros.
— Kiel vi scias tion?
— Tiel, ke mia onklo ankau eslas maristo.
— Jen, stultulo, li ripetadas la samon — ekkoleris Kvakin. — Jen la onklo, jen la frato, jen la patro. Kiel tio rilatas la aferon, ne klaras. Kreskigu, Aljosha, la harojn, char la suno boligis vian cerbon. Kion vi murmuras, Figura?
— La scenditojn kaj Timchjon kun lia kompanio morgau necesos tradrashi — mallonge kaj malbonhumore proponis Figura, ofendita pro la ultimato.
Tio estis findecidita.
Foririnte en la ombron de la preghejo kaj haltinte duope apud la bildo, kie la lertmovaj diabloj sperte trenis en la purgatorion la jelpantajn kaj kontraustarantajn pekulojn, Kvakin demandis de Figura:
— Auskultu, chu vi vin shovis en la ghardenon, kie loghas la knabino, kies patro pereis?
— Nu, mi.
— Do, jen… — kun domagho balbutis Kvakin, montrante per la fingro la muron. — Mi certas, ke la signoj de Timchjo estas prikrachindaj, kaj lin mi chiam trabatos, kiam mi renkontos lin…
— Bone — konsentis Figura. - Sed kial vi al mi la muron montras?
— Tial, ke — kurbiginte la lipojn, respondis al li Kvakin — kvankam vi estas mia amiko, Figura, sed neniel vi similas homon, sed plie jen tiun dikan kaj achan diablon.
Matene la laktoliverantino ne trovis hejmc siajn tri konstantajn achetantojn. Estis jam malfrue iri al la bazaro, pro tio, surshultrinte la ladkruchon, shi direktis sin lau loghejoj. Shi vagadis longe, senutile kaj finfine haltis apud la somerdomo, kie loghis Timur.
De malantau la barilo shi audis agrablan vochon basan: iu mallaute kantis. Tio signifis, ke la mastroj estis liejme kaj atendeblis prospero.
Trapasinte tra la barilpordo, la oldulino kantvoche ekkriis:
— Lakton, chu oni bezonas lakton!
— Du litrojn — eksonis responde la basa vocho.
Demetinte dc la shultro la ladkruchon, la laktoliverantino turnis sin kaj vidis eliri el la arbustaro vilan, chifone vestitan laman oldulon, kiu tenis en la mano kurban sabron.
— Mi demandas, chu oni bezonas lakton? — timighinte kaj retirighinte, proponis la laktoliverantino. - Vi estas trc timiga! Kion vi faras, chu per la sabro vi falchas herbon?
— Du litrojn. La vazo estas sur la tablo — mallonge respondis la oldulo kaj pikis la sabron en la teron.
— Prefere achetu falchilon — haste vershante lakton en la karafon kaj singardeme rigardante la oldulon, diris la laktoliverantino. — La sabron prefere forjhetu. Per tiu chi sabro eblas timigi morte simplajn liomojn.
— Kiom mi pagu? — shovante la manon en la poshon de la vastega pantalono, demandis la oldulo.
— Kiel chiuj liomoj — respondis al li la laktoliverantino. - Po rublo kaj kvardek — entute du kaj okdek. Mi ne bezonas krompagon.
La maljunulo serchadis monon kaj elprenis el la posho grandan gratitan revolveron.
— Pagu poste… — kaptante la ladkruchon kaj rapide forirante diris la laktoliverantino. - Mia kara, ne penu! — plirapidighinte la pashojn kaj ne chesante returni kapon, shi daurigis. - Ne urghas la mono.
Shi elkuris tra la pordo, batfermis ghin kaj kolere ekkriis de la strato:
— En frenezulejo vin, maljuna diablo, necesus teni, ne lasi vin libera. Jes, jes! Shlosi en frenezulejon!
La maljunulo levis la shultrojn, reshovis en la poshon la elprenitan de tie trirublan bileton, char en la ghardenon eniris la olda ghentlemano, doktoro F.G.Kolokolchikov. Kun mieno enpensighinta kaj serioza, apogante sin sur bastonon, per rekta, iom ligneca irmaniero li pashis sur la sabla aleo.
— Chu vi diros, karulo, kie mi povas trovi la posedanton de tiu chi somerdomo?
— En tiu chi somerdomo loghas mi — respondis la oldulo.
— Tiukaze — tushante la randon de la pajla chapelo, daurigis la ghentlemano — diru al mi, chu la knabo Timur estas via parenco?
— Jes, li estas — respondis la strangulo — tiu knabo estas mia nevo.
— Mi tre malghojas — tuse purigante la gorghon kaj nekomprene strabante al la staranta en la tero sabro, komencis la ghentlemano — sed via nevo faris provon prirabi mian domon.