Maupassant
Toni
Li estis konata ĝis dek mejloj{1} en la ĉirkaŭaĵo, patro Toni, la dika Toni, Toni-mia-Brando, Antonio Grenmaĉulo kromnomita Brandul', la kafejestro de Tournevent.
Li estis famiĝinta la domaron en la fundo de la vala sulkego, kiu kondukas malsupren al la maro, malriĉan vilaĝeton konsistantan el dek normandaj domoj, ĉirkaŭitaj de fosaĵoj kaj arboj.
Ili staris tie, tiuj domoj, kunpremitaj en tiu kavaĵego kovrata de herboj kaj kanoj, malantaŭ la kurbo, kiu havigis al tiu loko la nomon Tournevent. Ili ŝajne serĉis rifuĝejon en tiu truo, simile al la birdoj, kiuj kaŝiĝas en la kampaj sulkoj en la tagoj de ŝtormego, rifuĝejon kontraŭ la forta marvento, la vento de l' oceana malproksimo, la vento maldolĉa kaj sala, kiu rodas kaj bruligas same kiel fajro, sekigas kaj detruas same kiel vintrofrosto.
Sed la tuta domaro ŝajnis esti la posedaĵo de Antonio Grenmaĉulo kromnomita Brandul', kiun cetere oni ankaŭ ofte nomis Toni, kaj Toni-mia-Brando, sekve de l' esprimo, kiun li senĉese uzis:
— Mia brando estas la plej bongusta de Francujo.
Lia brando… estis lia konjako, kompreneble.
Jam dudek jarojn li sensoifigadis la trinkemularon de la regiono per sia brando kaj siaj "distilaĵoj" pro tio ke ĉiufoje, kiam oni demandis al li:
— Kion mi nun trinku, patro Toni?
Li senvarie respondis:
— Brandodistilaĵon, bofilo; tio hejtas la intestojn kaj netigas la kapon; nenio estas pli bona por la korpo.
Li ankaŭ kutimis nomi ĉiun "bofilo" kvankam li neniam havis filinon, kiu edziniĝis aŭ edziniĝos.
Ha jes, oni lin konis, Toni Brandul', la plej dikan viron de la komunumo kaj eĉ de la distrikto. Lia malgranda domo ŝajnis ridinde tro malvasta kaj tro malalta por lin enhavi, kaj kiam oni lin vidis starantan ĉe sia pordosojlo, kie li pasigis tutajn tagojn, oni demandis al si, kiel li povos reeniri en sian loĝejon. Tamen li ĝin eniris ĉiufoje, kiam sin prezentis konsumonto, ĉar Toni-mia-Brando aŭtomate rajtis depreni glaseton el ĉio ajn, kion oni trinkis ĉe li.
Lia kafejo havis kiel ŝildanoncon: "La Rendevuejo de la Amikoj", kaj li certe estis, patro Toni, la amiko de ĉiuj regionanoj. Oni venis el Fécamp kaj Montivilliers por lin vidi kaj ridegaĉi lin aŭskultante, ĉar li kapablus ridigi tomboŝtonon, tiu dikulo. Li havis tian kapablon primoketi la homojn, kiuj tamen ne povis ekkoleri, okulumante por esprimi tion, kion li ne diris, frapante sian femuron dum siaj ĝojeksplodoj, kio ĉiufoje eltiris la ridon el ĉies ventro. Cetere, nur ĉeesti kun li estis ĝui kuriozegan spektaklon. Li trinkadis tiom, kiom al li oni proponis, ĉion ajn, kun ĝojego en sia malica rigardo, ĝojego naskita de lia duobla plezuro, plezuro unue pro frandado, kaj due pro monricevo sekve de la regalado.
La ŝercemuloj de la regiono demandis al li:
— Kial vi do ne trinkas la maron, patro Toni?
Li respondis:
- Ĉar de tio du kaŭzoj min retenas; unue, pro tio ke ĝi estas sala, kaj due, pro tio ke estus necese enverŝi lin en botelojn, ĉar mi ne povas faldi mian abdomenon por trinki kliniĝante al tiu tasego!
Krom tio oni vere devis lin aŭskulti dum li kverelis kun sia edzino! Estis tia komedio, ke oni pagus kun plezuro por la ĉeestado. De tridek jaroj, de kiam ili estis geedzoj, ili disputis ĉiutage. Sed Toni ridegaĉis, dum lia burĝino ekkoleris. Ŝi estis alta kamparanino kun kapo de kolera simio marŝanta per longaj paŝoj de longkruraj birdoj. Ŝi pasigis sian tempon per bredado de kokinoj en korto malgranda malantaŭ la trinkejo, kaj ŝi estis fama pro la maniero, laŭ kiu ŝi sciis grasigi sian kortbirdaron.
Kiam oni okazigis festenon en Fécamp ĉe la altranguloj, estis necese, por ke la manĝo estu ŝatata, ke oni konsumu breditinon de patrino Toni{2}.
Sed ŝi estis denaskiĝe malbonhumora kaj ŝi daŭre montris poste pri ĉio malkontenton. Malamika kontraŭ la tuta mondo, ŝi riproĉis al li lian gajon, lian famon, lian sanon kaj lian ventrodikon. Ŝi nomis lin sentaŭgulo pro tio, ke li gajnis monon senlabore, malpurulo, ĉar li manĝis kaj trinkis kiel dek ordinaraj homoj, kaj ne pasis tago, en kiu ŝi ne deklaris kun ekscitega mieno:
- Ĉu ne estus pli juste ke li restu en la porka stalo, tiu malpurulaĉo? Li tuta estas nur grasaĉo, kia ĝiskore vin naŭzas.
Kaj ŝi kriis al lia vizaĝo:
— Atendu nur, atendu iomete; ni vidos, kio okazos, ni ja vidos ion! Li krevos kvazaŭ grensako, la dikulaĉo!.. Fi!..
Toni ridis tutkore sin frapante sur la ventro kaj respondis:
— He! kokina panjo, he! tabulo mia, provu do grasigi vian kortbirdaron kiel mi grasigas min mem. Klopodu, por ke ni vidu!
Kaj levŝovante la manikon ĉirkaŭ sia dikega brako:
— Jen flugileto, patrin', jen flugileto, jen!
Kaj la konsumantoj, pro ĝojo tordiĝantaj, frapis per la pugno sur la tabloj, frapis per la piedoj sur la grundo, kaj kraĉis surteren en gajeca deliro.
Furioza, la kamparanino rekomencis:
— Atendu nur… atendu iomete… ni vidos, kio okazos… li krevos kvazaŭ grensako…
Kaj kolerigante ŝi eliris en la ĉambro dum la trinkantoj daŭre ridis.
Toni efektive estis miregiga, tiel dika kaj korpulenta, ruĝa kaj pufa li fariĝis. Estis iu el tiuj kolosaj estaĵoj, je kiuj la morto ŝajnas sin amuzi per ruzaĵoj, gaje kaj perfide, farante nerezisteble komika sian malrapidan detruan laboron. Anstataŭ sin montri same kiel ĉe la aliaj, anstataŭ sin montri per blankaj haroj, per malgrasiĝo, per sulketoj, per konstanta malfortiĝo, kiuj igas diri kun timtremo: "Diable! kiel li ŝanĝiĝis", ĝi trovis plezuron, la kruela falĉisto, grasigante tiun, lin farante monstra kaj stranga, brilkolora per bluo kaj ruĝo, lin dikigante, donante al li la ŝajnon de superhoma farto; kaj la misformiĝoj, kiujn ĝi trudas al ĉiuj estaĵoj, fariĝis ĉe li ridigaj, distraj, komikaĉaj, anstataŭ ili estu teruraj kaj kompatigaj.
— Atendu nur, ripetadis patrino Toni, ni ja vidos, kio okazos!
Okazis ke Toni ekhavis apopleksion kaj paraliziĝis. Oni kuŝigis la koloson en la malgranda ĉambro, malantaŭ la intermuro de l' kafejo por ke li povu aŭskulti tion, kion oni diras apude, kaj paroli kun la amikoj, ĉar lia kapo restis libera, dum lia korpo, monstra korpo, absolute nemovebla, restis trafita de inerto. Oni esperis en la komenco, ke tiuj dikaj kruroj reprenos ian energion, sed tiu espero baldaŭ malaperis, kaj Toni-Superbrando pasigis siajn tagojn kaj siajn noktojn en la lito, kiun oni reordigis nur unu fojon ĉiusemajne, dank' al la helpemo de kvar najbaroj, kiuj eklevis la kafejestron per la kvar membroj, dum oni turnis lian pajlomatracon.
Li tamen restis gaja; sed lia gajo estis iel alia; malpli aŭdaca, pli humila, kun infaneca timemo al la edzino, kiu pepaĉis la tutan tagon:
— Jen li estas, la dikulaĉo, la sentaŭgulo, la maldiligentulo, la ebriulaĉo! Ha, estas bele; jes, estas bele!
Li ne plu respondis. Li nur palpebrumis malantaŭ la kriemulino kaj li turniĝis sur sia kuŝejo, la nura movo, kiu restis al li farebla. Li nomis tiun movon "nordeniĝo" aŭ "sudeniĝo".
Lia granda distro nun estis aŭskulti la konversaciojn de la kafejo kaj dialogi tra la muro, post kiam li rekonis la voĉojn de la amikoj. Li kriis:
— He, bofilo, ĉu estas vi, Célestin?
Kaj Célestin Maloisel respondis:
— Estas mi, paĉjo Toni. Ĉu vi nun eble regalopas, kuniklego?
Toni-Superbrando prononcis:
— Ho, pri regalopo ankoraŭ ne temas. Sed mi ne maldikiĝis, la kofro estas fortika.
Baldaŭ li venigis la plej intimajn konatojn en sian ĉambron kaj oni faris al li societon, kvankam li plende bedaŭris, ke li estas la sola, kiu ne trinkas. Li ripetis:
— Jen kio min funebrigas, bofilo; ke mi ne plu ĝuas mian superbrandon, vere! Pri la resto mi supermokas, sed nenion trinki, tio estas por mi kvazaŭ funebrado.
Tiam la simia kapo de patrino Toni aperis en la fenestra aperturo. Ŝi kriis: