— Atentu, observu lin ĉi hore, la dikan senfarulon, kiun oni nutras, kiun oni lavas, kiun oni purigas kiel porkon.
Kaj kelkfoje, kiam la grizulino estis malaperinta, unu koko kun ruĝaj plumoj saltis al la fenestro, rigardis per rondaj kaj scivolaj okuloj al la ĉambro kaj elĵetis sian sonoran kikerikon. Kaj kelkfoje ankaŭ unu aŭ du kokinoj alflugis ĝis la piedoj de la lito, serĉante panerojn sur la planko.
La amikoj de Toni-mia-Super baldaŭ forlasis la kafejan salonon sed venis al la dikulo ĉiun posttagmezon por konversacii ĉirkaŭ lia lito. Nu, kvankam kuŝanta, kia li estis, tiu ŝercema Toni, li ankoraŭ amuzis ilin. Li povus ridigi la Diablon, tiu maliculo. Ili estis tri, kiuj reaperis ĉiutage: Célestin Maloisel, alta maldikulo, iomete torda kvazaŭ trunko de pomarbo, Prosper Horslaville, etulo seka kun ĉasputora nazo, malica, ruzega kiel vulpo, kaj Césaire Paumelle, kiu neniam parolis sed tamen amuziĝis.
Oni alportis tabulon el la korto, metis ĝin sur unu randon de la lito kaj oni ludis domenojn, kompreneble, oni vigle batalludis de la dua horo ĝis la sesa.
Sed patrino Toni fariĝis baldaŭ neelportebla. Ŝi ne povis toleri ke ŝia dikaĉa, malinteligenta edzo daŭre sin distru ludante domenojn en la lito; kaj ĉiufoje, kiam ŝi vidis komencitan ludadon, ŝi ensaltis kun furiozo, renversis la tabulon, kaptis la ludilon, reportis ĝin en la kafejon kaj deklaris, ke estas sufiĉe ke oni nutras tiun sebulaĉon nenion farantan, kaj ke ne estas tolereble vidi ke li sin distras kvazaŭ por moke spiti la kompatindan mondon, kiu laboras dum la tuta tago.
Célestin Maloisel kaj Césaire Paumelle klinis la kapon, sed Prosper Horslaville ekscitis la grizulinon, amuziĝis je sia kolerado.
Vidante ŝin iun tagon ankoraŭ pli ekscititan ol kutime, li diris al ŝi:
— He! patrin', ĉu vi scias, kion mi farus, se mi estus vi?
Ŝi atendis la klarigon de lia ideo, fiksinte sur lin sian strigan rigardon.
Li daŭrigis:
— Nu, li estas tiel varma kiel forno, via edzo, kiu ne lasas sian liton; jen, mi devigis lin kovi ovojn.
Ŝi restis surprizegita, kredante ke oni mokas pri ŝi kaj rigardante la malgrasan kaj ruzan vizaĝon de la kamparano, kiu daŭrigis:
— Mi metus kvin ovojn sub unu brakon kaj kvin sub la alian. En la sama tago mi ankaŭ donus kovotan kvanton al kokino. Naskiĝus tute egale. Post kiam ili eloviĝus, mi portus al via kokino la kokidetojn de via edzo, por ke ŝi prizorgu ilin. Nu, kreskegus via kortbirdaro, patrino Toni!
La kamparanino, mireganta, demandis:
- Ĉu tio estas ebla?
La viro ripetis:
- Ĉu tio estas ebla! Kial tio ne estus ebla! Oni ja metas kovendajn ovojn en varman skatolon, oni do ankaŭ povas meti ilin en liton.
Ŝi estis trafita de tiu rezonado kaj foriris, pensante kaj kvietigite.
Ok tagojn poste ŝi eniris en la ĉambron de Toni kun sia antaŭtuko plena de ovoj. Kaj ŝi diris:
— Mi ĵus metis la flavulinon en la neston kun dek ovoj. Jen por vi dek aliaj. Zorgu ke ili ne rompiĝu.
Toni, konsternegite, demandis:
— Kion vi volas?
— Mi volas ke vi kovu ilin, sentaŭgulo.
Unue li ridis, sed ĉar ŝi insistis, li ekkoleris, li rezistis, li decide rifuzis ke oni metu sub liajn dikajn brakojn tiun kortbirdan materion, kiun lia varmo elovigu.
Sed la grizulino, furioza, deklaris:
— Vi havos neniun manĝaĵon se vi ne prenas ilin. Ni ja vidos, kio okazos!
Toni, maltrankvila, nenion respondis. Kiam li aŭdis soni la tagmezon, li vokis:
— He! patrin', ĉu la supo estas kuirita?
La kriemulino elsendis el sia kuirejo:
— Ne estas supo por vi, senfarulaĉo.
Li kredis ke estas nur ŝerco kaj atendis, kaj li petis, petegis, blasfemis, faris "nordeniĝojn" kaj "sudeniĝojn" pro malespero, frapis la muregon per pugnobatoj, sed li devis rezigni kaj permesi ke ŝi enmetu en lian kuŝejon kvin ovojn al la dekstra flanko kaj same multajn al lia maldekstra, post kio li ricevis sian supon.
Kiam liaj amikoj alvenis, ili kredis lin tute malbonfarta, tiel stranga kaj ĝenata li aspektis.
Kaj oni komencis ludi la ĉiutagan batalludon. Sed Toni ŝajnis trovi en tio neniun plezuron kaj li antaŭenigis la manon nur kun ekstremaj malrapido kaj atento.
- Ĉu do rigidiĝis via brako? demandis Horslaville.
Toni respondis:
— Mi kvazaŭ havas pezaĵon en la ŝultro.
Subite oni aŭdis personojn, kiuj eniris en la kafejon; la ludantoj eksilentis.
Estis la komunumestro kun sia skabeno. Ili mendis du glasojn da superbrando kaj ekdiskutis pri la aferoj de la regiono. Ĉar ili parolis per mallaŭta voĉo, Toni Brandul' volis almeti sian orelon sur la muron, sed forgesante siajn ovojn li subite moviĝis per "nordeniĝo", kiu kuŝigis lin sur omleton.
Ĉe la blasfemo, kiun li eligis, patrino Toni alkuris, kaj diveninte la katastrofon, malkovris ĝin per unu tukoskuo. Tro sufokita por paroli, ŝi restis unue silente indigna antaŭ la flava kataplasmo algluita al la flanko de ŝia edzo.
Kaj konvulsie pro furiozo ŝi sin ĵetis sur la paraliziton kaj komencis frapi lin per grandaj batoj sur la ventro, same kiel ŝi faris, kiam ŝi lavis sian tolaĵon ĉe la bordo de l' marĉeto. Ŝiaj manoj faladis, unu post la alia, kun surda bruo, rapidaj kiel piedoj de kuniklo, kiu tamburadis.
La tri amikoj de Toni ridegis ĝis sufokiĝo, tusante, ternante, eligante kriojn, kaj la dikulo timanta sin ŝirmis kun singardo de l' atakoj de l' edzino, por ke li ne rompu ankaŭ la kvin ovojn, kiujn li daŭre havis ĉe la alia flanko.
Toni estis venkita. Li devis kovi. Li devis rezigni la domenajn ludbatalojn kaj rezigni ĉiun movon, ĉar la grizulino sovaĝe rifuzis doni al li la nutraĵon, ĉiufoje kiam li rompis unu ovon.
Li restis sur la dorso, rigardante la plafonon, senmova, kun la brakoj suprenlevitaj kvazaŭ flugiloj, kiuj varmigis kontraŭ li la kortobirdajn ĝermojn interne de la blankaj ovoŝeloj.
Li nun parolis nur per mallaŭta voĉo, kvazaŭ li timus la bruon tiel kiel la moviĝadon, kaj li scivole informiĝadis pri la flava kovantino, kiu plenumis en la kokinejo same kiel li egalan laboron.
Li demandis al sia edzino:
- Ĉu la flavulino manĝis pasintnokte?
Kaj la kamparanino iris de siaj kokinoj al sia edzo kaj de sia edzo al siaj kokinoj, absorbate de l' okupoj pri la kokidetoj, kiuj maturiĝis en la lito kaj en la nesto.
La regionanoj, kiuj sciis la historion, alvenis, scivolaj kaj seriozaj, por informiĝi pri la farto de Toni. Ili eniris per malpezaj paŝoj, same kiel oni eniras ĉe la malsanuloj, kaj demandis kun interesiĝo:
— Nu, kiel vi fartas?
Toni respondis:
— Ho, pri fartado mi ne bezonas plendi, sed mi havas strangegan senton pro varmiĝado. Mi havas kvazaŭ for-mii-kojn, kiuj galopas sur mia haŭto.
Nu, iun matenon, lia edzino eniris tre emociita kaj deklaris:
— La flavulino faris sep kokidojn. Tri ovoj estis malbonaj.
Toni sentis ke lia koro bategas. Kiom li mem havos, li?
Li demandis:
- Ĉu okazos tiun ĉi posttagmezon? — kun angoro de virino, kiu baldaŭ patriniĝos.
Turmentata de l' timo pri malsukceso, la malplaĉulino respondis kun furioza mieno:
— Kredeble!
Ili atendis. La amikoj avertitaj pri la proksimiĝania momento baldaŭ alvenis, mem ankaŭ maltrankvilaj.
Pri la afero oni konjektadis en la domoj. Oni informpetis ĉe la najbaraj pordoj.
Ĉirkaŭ la tria horo Toni ekdormetis. Li nun dormis la duonon de la tagoj. Li subite vekiĝis pro tiklado nekutima sub la dekstra brako. Li tuj almetis la maldekstran manon kaj kaptis beston kovritan de flava lanugo, kiu moviĝis en liaj fingroj.
Lia emocio estis tia, ke li eligis kriojn, kaj li ellasis la kokideton, kiu kuris sur lia brusto.
La kafejo estis homplena. La trinkantoj enrapidegis, enĵetiĝis en la ĉambron, faris cirklon kvazaŭ ĉirkaŭ foira ĉarlatano, kaj la edzinaĉo nun realveninta rikoltis kun singardo la besteton kaŝitan sub la barbo de la edzo.