Neniu plu parolis. Tio okazis en varma aprila tago. Oni aŭdis tra la malfermita fenestro la flavan kokinon, kiu vokis siajn novnaskitojn. Toni, kiu ŝvitis pro emocio, angoro, maltrankvilo, murmuris:
— Jen, mi ankoraŭ havas unu sub la maldekstra brako.
Lia edzino enprofundigis en la liton sian grandan malgrasan manon kaj eltiris duan kokideton kun zorgoplenaj movoj de akuŝistino.
La najbaroj volis ĝin vidi. Oni transdonis ĝin, unu al la alia, kun atento ĝin observadis, kvazaŭ ĝi estus fenomeno.
Dum dudek minutoj naskiĝis neniu, sed jen, kvar eliris samtempe el siaj ŝeloj. Kaj Toni ridetis, kontenta pri sia sukceso, komencante fieregi pro tiu patreco vere originala.
Oni ja ne ofte vidis tian ulon, fakte! Nu, li vere estas kurioza homo!
Li deklaris:
— Fariĝas ses. Diable, kia baptado!
Kaj granda ridado eliĝis tra la publiko. Aliaj personoj plenigis la kafejon. Aliaj ankoraŭ atendis antaŭ la pordo. Oni demandis al si reciproke:
— Kiom li nun havas?
— Li havas ses.
Patrino Toni portis al la kokino tiun novan familion kaj la kokino klukis, hirtigis siajn plumojn, malfermis plenetende siajn flugilojn por ŝirmi la kreskantan trupon de siaj idetoj.
— Jen ankoraŭ unu! kriis Toni.
Li estis erarinta. Naskiĝis tri! Fariĝis triumfo! La lasta krevigis sian ŝelon je la sepa horo vespere. Ĉiuj ovoj estis bonaj. Kaj Toni kvazaŭ freneza pro ĝojo, liberiĝinta, gloriĝinta, kisis sur la dorso la delikatan beston, preskaŭ ĝin sufokis per siaj kisoj. Tiun ĉi li volis konservi en sia lito ĝis la morgaŭa tago, kaptite de patrina dolĉo por tiu estaĵo tiel malgranda, al kiu li donis la vivon; sed la sekulino ĝin forportis same kiel la aliajn, ne aŭskultante la petegojn de sia edzo.
La ĉeestintoj, ravitaj, foriris komentante la okazintaĵon kaj Horslaville demandis:
— He, diru, patro Toni, vi invitas min por manĝi la unuan saŭckuiritan, ĉu ne?
Ĉe tiu ideo pri kokida plado, la vizaĝo de Toni ekbrilis kaj la dikulo respondis:
— Kompreneble mi invitas vin, bofilo!
1. La franca mejlo, malnova long-unuo, egalas kvar kilometrojn.
2. Estas kutimo en Normandio, precipe en la kamparo, ke oni nomas kiun ajn iomete aĝan virinon kiel "patrino" eĉ se ŝi ne havas nek edzon nek infanojn.
Tradukis Roland Dupuis