– Ne parolu pri pardono! Mi ne havas rajtojn je vi, kaj la horoj kune kun vi donis al mi tiom da feliĉo kiom al vi. Sed ĉu vi do volas iri for de mi? Kial? ... Mi volis paroli al vi sed ne povis ... eble nun ... Kiam vi venis en mian vivon, ĉio aliiĝis kaj ekhavis novan sencon, pri kiu mi antaŭe tute ne sciis. Nur nun mi komprenas, kiel malplena mia vivo antaŭe estis, kial ĝi kelkafoje ŝajnis al mi teda kaj senenhava. Vi ne povas imagi, kiom mi dum la lastaj semajnoj pensis kaj revis pri vi, pri ni, pri estontaj tagoj de ĝojo kaj feliĉo. De miaj plej junaj jaroj mi ĉiam revis pri Torento kaj pri la granda mondo, kaj mi pensis ke, kiam mi estos pli aĝa, mi iros tien por trovi pli feliĉan vivon ol tiu de mia arbara hejmo. Ĉar mi kredis, ke tie ĉi kaj tie en la granda mondo troviĝos la vera feliĉo. Nun mi jam duone venis tien ĉi. Verdire estas pli bone, pli komforte ol en la sovaĝejo. Tamen, al la mondo de miaj junaj revoj la loko ne tute similas. Sed mi trovis vin, kaj vi fariĝis mia plej bela revo pri la vivo kaj la mondo. Dum la lastaj tagoj mi ofte diris al mi mem: la vivo ankoraŭ estas malbela kaj malbona. Do ni devas fari ĝin pli bela, pli bona, pli simila al niaj deziroj. Vidu, kiel riĉa estas la vivo! Ekzistas sufiĉe da materialo por konstrui novan kaj pli bonan homan vivadon. Ni faru tion, ni faru tion! Tiel mi pensis. Tia estis mia revo, sen kiu la vivo estus nenio ... Kaj vi diras, ke ĝi neniam realiĝos? Kial? ...
– Ĝi ne povas realiĝi. Pardonu, ke mi iam cedis je via peto pri renkonto! Sed tempo pasos, baldaŭ vi forgesos tiun ĉi revon, trovos novan, trovos la feliĉon. Sed diru, ĉu vi estas malkontenta je mi?
– Kiel mi povus esti? Sed mi ne kredas, ke vi diras la veron. Eble vi kredas, ke vi diras la veron; sed post kelka tempo vi trovos, ke vi eraris.
Ŝi skuetis la kapon, ridetis en fremda, stranga maniero, kaj ŝajnis enreviĝi. Ŝi nenion respondis kaj, ne sciante kion diri, Karlo ekkuŝis sur la herbo kaj bruligis sian pipon.
Dume li rigardis al ŝi, kaj subite la vortoj de Andreo reaperis en lia memoro. Ĉu li pravis? Kial ŝi estas tiel stranga, ĉu eble tio ankaŭ estas sklaveco sub iu idolo, kiun li ne konas? Se ŝi ne estus sklavino, sed nur sekvus la vokon de siaj deziroj – kiel pli simpla, kiel pli bona estus ĉio. La vivo estas simpla kaj facila, li pensis, sed la homoj malfaciligas ĝin, ŝatas kurbajn vojojn kaj kurbajn verojn.
Dum mallonga momento li kredis senti iom da malŝato al ŝi, kaj liaj lipoj malestime kurbiĝis. Kaj mallaŭte sed iom akrete li diris, kvazaŭ al si mem:
– Ni estas sklavoj ... Ŝi subite rektiĝis kaj rigardis lin kun stranga esprimo.
– Kion vi volas diri?
– Jes, sklavoj de niaj pensoj, de niaj opinioj. La vivo havas sufiĉe da feliĉo por ni. Ni nur bezonas etendi la manon kaj preni ĝin. Sed la homo estas malsaĝa. Li rifuzas etendi sian manon kaj poste plendas pri la krueleco de la vivo ... Li eksilentis kaj rigardis ŝin kaj provis rideti kun esprimo de viro, kiu konas la vivon.
– Mi komprenas, kion vi volas diri, kaj mi pardonas vin. Vi eraras. Certe mi estas sklavino, kaj certe vi estas sklavo, kaj sendube ni estas tio, eĉ en multe pli profunda senco ol tiu, pri kiu vi aludas. Sed vi eraras en via penso, ĉar vi ne komprenas. Karlo iomete ruĝiĝis, sed demandis:
– Mi ne komprenas. Bone. Kial vi do ne klarigas, por ke mi komprenu?
– Jes, mi klarigos kaj vi komprenos ... sed ne hodiaŭ, ne hodiaŭ. Iun venontan fojon. Aŭ ĉu ni ne renkontos nin plu?
– Jes ... Pardonu, mi estas malsaĝa! Kaj la ioma malestimo tuj malaperis kiel neĝo en printempa suno.
IV.
Lia interno similis al nuda tero sub influo de printempa suno. Unue Torento estis iom fremda al li, sed baldaŭ li kutimiĝis, kaj la novaj impresoj ŝajnis al li sufiĉe ĉiutagaj. Sed post mallonga tempo estis al li, kvazaŭ li vekiĝus el sonĝo, kaj tiam li vidis multon, kion li antaŭe ne vidis, faris eltrovojn en aferoj, kiujn li kredis jam tute esploritaj. Lia vidkapablo pliakriĝis, lia mensa vivo plivigliĝis.
Kiam li unue estis inter la laboristoj, li rigardis ilin en tute ordinara maniero. Ili estis al li nur laboristoj kaj kamaradoj en laboro, ne pli. Kiel tiaj ili ne povis tre interesi liajn pensojn. Sed nun li subite ekvidis ilin el alia vidpunkto.
Li ne sciis mem, kiamaniere la penso venis en lian kapon, ĉu ĝi naskiĝis tie, ĉu li trovis ĝin en iu gazeto aŭ aŭdis ĝin de iu kamarado. Sed subite li demandis sin mem: Kiun sencon havas la vivo de ĉiuj tiuj homoj, kiun sencon ili mem donas al siaj vivoj? Kaj li trovis nur unu respondon: La senco de iliaj vivoj estas nur – vivi, vivteni sin kaj laŭeble ĝui de tio, kion akirita mono kaj favoraj cirkonstancoj donas al ili. Kaj per unu fojo tia vivo, kiu antaŭe ŝajnis al li tute natura, fariĝis teda, senenhava, abomeninda. Kaj li mem? Ĉu ankaŭ li ne havas antaŭ si senfinan perspektivon de tute simila vivo, senfinan ĉenon, en kiu ĉiu ero estas tago de peza, maŝinsimile farita laboro? Tamen ne li kontraŭdiris al sia propra demando.
Se li devos trapasi vivon, kiu ekstere plene similos al tiu de centoj da aliaj, li tamen trapasos ĝin kune kun ŝi. Eble la ekstera diferenco ne estos tre granda. Sed la interna estos grandega.
Sed eble ankaŭ ili havas iun sekretan ĝojon, kiu lumigas ilian vivon kaj donas al ili forton elteni la malfacilaĵojn? Eble kelkaj el ili havas amon, kiu similas al tiu de li mem, eble kelkaj havas alian ĝojon, kvankam ili ne parolas pri ĝi? Li observis kaj esploris la vizaĝojn, sed ne trovis, kion li serĉis. Li rememoris la vortojn de Andreo, ke la esprimoj de homaj vizaĝoj estas teksitaj el sklaveco sub idoloj. Sed al li ŝajnis, ke oni pli prave povus diri, ke ili estas teksitaj el laceco, inerteco kaj samtempe el obstina sed sencela vivovolo.
Laŭvide ilia vivo estis sufiĉe senenhava; sed ŝajne ili ne rimarkis tion, ne rimarkis kiel riĉa estas la vivo kaj kiel malplena kaj mizera ilia propra estado. Kelkafoje unu aŭ alia plendetis pri mizera vivo, pri sklaveco de laboristoj kaj sinjoreco de riĉuloj, sed post momento li estis forgesinta tion.
Ŝajne manĝaĵo, dormo, la vivo en la hejmo, dancejo, kino, kartludado kaj diversaj aliaj amuzetoj estis al ili sufiĉe da feliĉo. Nu, kion alian ili do povus deziri, kio alia estus havebla? Kaj en lia memoro revekiĝis vortoj kaj frazoj el tiu gazeto, super kiu li iam endormiĝis. Justeco, paco, frateco – ĉu tiuj kaj aliaj similaj aferoj ne povus entuziasmigi ilin kaj doni iom da senco al ilia mizera vivo? Li iris al la vendanto de “La Flamo”, interparolis kun li, ricevis prunte pakon da libroj kaj gazetoj kaj dum tri semajnoj – en vesperoj kaj noktoj – li pli multe legis ol en sia tuta antaŭa vivo. Li komencis aĉeti kaj legi ĉiutagajn gazetojn kaj fine, kvankam nur pere, trovis kontakton kun la granda mondo, pri kiu li antaŭe tiel ofte revis. La gazetisto invitis lin al kunveno de la Flamanoj. Li akceptis kaj trovis tie kelkajn viglajn junulojn, kiuj kun intereso kaj granda entuziasmo diskutis pri reformado de socio kaj pensmaniero.
– Ĉu vi estas la solaj socialistoj en Torento? – li demandis. La alparolito brue ekridis.
– Jes, jes, vi pravas! Sed vi estas novulo. Preskaŭ ĉiuj laboristoj estas ja socialistoj. Sed kiaj! Ba! Ili estas fidelaj balotantoj, ili scias preni la ĝustan balotilon kaj meti ĝin en la urnon. Tio estas ilia socialismo. Kaj laŭdeva legado de la partia gazeto, ankaŭ tio pli malpli apartenas al iliaj kvalitoj. Sed pri homaj rajtoj, pri realigo de tiuj rajtoj, pri laboro por la granda ideo – pri tio ili nenion scias. Kaj por eviti tiajn malfacilajn aferojn, ili dungas gvidantojn kaj donas al ili bonan salajron, por ke ili okupu sin pri la plibonigo de la socio. Bone elpensita afero, sed bedaŭrinde ne tre efika. – Post kelktempa interparolo kaj diskutado li ekflamiĝis kaj aliĝis al ilia malgranda grupo. Ilia revo pri la estonteco fariĝis la lia, kaj en lia interno la revo pri duopo de feliĉaj homoj kaj pri tutopo de feliĉa homaro preskaŭ kunfandiĝis.