v.
Kiam la filo de Selma estis naskiĝinta kaj ricevinta la unuan flegon, Kajsa eliris al la provizejo kaj alportis la malnovan lulilon en la kuirejon. Tie ŝi forlavis de ĝi la malpuraĵon kaj polvon, tiel ke la ruĝaj rozoj brilis same rosfreŝe junaj kontraŭ la blua fono kiel iam antaŭ tridek jaroj. La postajn tagojn ŝi pretigis tolaĵon por la lulilo, kaj kiam Selma definitive forlasis la liton, tio estis preta. Tiam ŝi prenis la etulon, metis lin en la lulilon kaj mem eksidis apude por zorgi pri lia bonfarto.
Nek Kristoforo nek Selma atendis tion de ŝi. Kiu konis Kajsa n, laborintan kiel viro sur kampoj kaj herbejoj kaj tiel fiksitan al la bieno, ke ŝi ne havis pensojn eĉ por sia propra filo, tiu apenaŭ povis imagi, ke ŝi subite ekhavos intereson por infaneto. Sed Selma ĝojis pro tio. La kortuŝe fidela prizorgo de la maljunulino varmigis ŝian internon, kaj iel ŝajnis al ŝi, ke Novponto komencas ŝanĝi karakteron.
Post sia resaniĝo Kajsa sentrankvile kuradis tien kaj reen tra la tuta bieno kaj tie ektrovis farendajn laboretojn, por kiuj neniu alia havis tempon. Selma faris ĉiujn pezajn laborojn, kaj Kajsa estus povinta havi bonajn tagojn, sed tion ŝi ne ŝatis. Ŝajne kaptis ŝin la maljunaĝa timo, ke ĉio ne estos orde prizorgata kaj ne iros bone, se ne ŝi mem superrigardos ĉion. Tiom pli frape estis, kiam ŝi nun tute subite transdonis ĉion al la sorto kaj eĉ ne ŝajnis havi penson pri ĝi. La lignoprovizejo, la bovinejo, la kelo kaj la provizejo kaj la cent aliaj aferoj, kiuj tage kaj nokte okupis ŝiajn pensojn, kvazaŭ mirakle malaperis el ŝia konscio, kaj ŝi vidis nur la senfortan etulon en la lulilo.
Ĉu li dormis aŭ ne, ŝi same fidele restis. Kiam li ne dormis ŝi paroletis kun li, kvazaŭ ŝi mem denove estus infano. Kiam li estis dormonta, ŝi lule dormigis lin, sed tre gardeme, kvazaŭ ŝi timus lin timigi. Revekiĝis malnovaj lulkantoj, kiuj dum pli ol tridek jaroj dormis en la anguloj de ŝia memoro kaj ŝia sensonora, maljunulina voĉo kortuŝe ĉirpadis ilin, dum la lulilo moviĝis kaj la trikiloj senĉese zigzagis inter ŝiaj ostaj kaj ŝrumpintaj fingroj.
Komence oni kredis, ke bovinejo, kelo kaj ĉio alia baldaŭ rekaptos ŝian intereson. Sed tio ne okazis. Ŝi fidele restis sur sia elektita posteno kaj ĉio alia, eĉ la plej proksimaj okupoj kaj objektoj, tiel komplete malaperis el ŝia konscio, ke ŝi ŝajnis tute nescianta pri ili.
Kiam Selma venis por nutri la knabon, ŝi sidis en trankvila meditado. Ŝia rigardo, nun amikeca kaj mola kiel ĉe infano, senĉese vagadis inter la vizaĝo de Selma kaj la etulo ĉe ŝia brusto. Ŝi diris preskaŭ nenion, sed Selma bezonis nur vidi ŝian vizaĝon por kompreni ŝian bonvolon. Ŝi tute ŝanĝiĝis post la alveno de tiu infano. La sentoj de bono kaj amo, kiuj dum ŝia tuta vivo estis kaŝitaj en ŝia interno, kaj pri kiuj ŝi mem eble ne konsciis antaŭe, subite ekfloris kiel bela ĝardeno meze de la malriĉa aŭtuno de la vivo.
Kaj tiel silenta amikeco kunligis la du virinojn, pli forte ol povus la plej belaj vortoj kaj agoj.
Tiel pasis semajnoj kaj monatoj. Printempo venis kun varmiga suno, ĝermanta vivo kaj longaj, laborplenaj tagoj. Kajsa kiel antaŭe sidis apud la lulilo, kaj la odoranta humo de la kampoj kaj la printempa beleco estis nenio al ŝi. Du fojojn ŝi parolis al Selma , kiam ili kune sidis apud la kuŝejo de la etulo. – Estas strange al mi, – ŝi diris la unuan fojon, dum ŝi sidis revanta kaj la rigardo malrapide sed senĉese ĉirkaŭvagadis. – Estas, kvazaŭ mi estus vivinta en stranga dormo dum mia tuta vivo kaj nur nun mi vekiĝis kaj tiam trovis, ke la mondo aspektas tute alia ol mi antaŭe kredis.
– Mi ne komprenas la rilaton de la aferoj tre bone, sed ŝajnas al mi, ke mi estis fremda al mi mem ĝis nun. Mi faris mian devon, kaj mi ne deziras ĝin neplenumita. Sed estas al mi, kvazaŭ mi ne estus ĝin plenuminta en la ĝusta maniero. Kvankam mi cetere nenion bedaŭras ... Kaj nun mi estas tiel kontenta, tiel kontenta... Ŝi ne rigardis al Selma , kaj tiu eĉ ne povus diri, ĉu Kajsa parolis al ŝi aŭ eĉ mem estis konscia pri siaj vortoj.
Sed la duan fojon ŝi turnis sin rekte al ŝi, kaj tiam ŝiaj vortoj estis pli ordaj kaj klaraj.
– Mi pensis pri la bieno. Certe ne estas bone nun, sed mi ne povas ion fari, kaj pri la estonto neniu povas decidi. Vi scias, ke mi vivis por tiu ĉi bieno kaj por nenio alia. Eble ne estis tute ĝuste, la homo ne devas doni sian koron al eksteraĵoj, sed estas tro malfrue pensi pri tio nun. Kaj eĉ nun mi ne povas tute forlasi tiujn pensojn.
Mi tenis ĝin en bona stato dum multaj jaroj, sed nun mia tempo estas for. La maljuniĝo estas stranga afero. Tio, por kio oni antaŭe tute vivis, perdas siajn logon kaj valoron. Oni demandas sin mem pri la estonto de diversaj aferoj, sed samtempe oni estas tute kontenta forturni la okulojn kaj ekripozi. Estas, kvazaŭ oni perdus nenion, kaj la estinto estus nura sonĝo. Sed kiel mi diris, mi pensas pri la bieno. Restu tie ĉi kaj faru, kion vi povos. Mi konjektas la interrilaton, sed ni ne malŝparu vortojn por tio. Se Kristoforo volos edziniĝi kun vi, tio povos esti. Se ne, eble estas same bone, eble eĉ pli bone. Verŝajne li restos sentaŭga, kaj tial vi prizorgu la aferojn. Certe estos malfacile, sed vi tamen povos teni la direktilon ĝis helpo alvenos. Tiu ĉi knabeto estas mia vera infano, tiel mi sentas. Kompreneble ankaŭ la via, tamen li estas parto de ni ambaŭ. Li prizorgos ĉion, kiam tiu tempo venos. Mi ne scias, kia la estonto estos, sed tiel devos esti. Kaj, kiel mi diris, vi prenu la direktilon. Certe vi komprenas, kaj mi ne bezonas diri pli. Mia tempo baldaŭ pasis.
* * *
Verdire Kajsa tre rapide malfortiĝis post la morto de la maljuna Kristoforo. Kiam oni konstruis la bovinstalon, ŝi ankoraŭ estis sana kaj laborkapabla virino, kiu laŭŝajne havos jardekon antaŭ si, ĝis la maljuneco alvenos. Sed kvankam ŝi ne suferis rimarkeble pro lia foriro, tamen kvazaŭ io rompiĝis en ŝi tiutempe. Poste ŝi ne estis plu la sama Kajsa kiel antaŭe. Nun oni povis rimarki semajnon post semajno, kiel ŝi fariĝas pli kaj pli maljuna kaj malforta.
Kvankam Kristoforo kredis, ke li estas akrevida, li fakte ne estis rimarkinta la grandan ŝanĝiĝon de la patrino. Sed unu tagon en la malfrua somero, li subite rimarkis ĝin. Vere liaj sentoj por la patrino ne estis pli fortaj ol por iu ajn homo, sed tio tamen iamaniere doloris lin.
Li tuj komprenis, ke tio ne estas efiko nur de maljuniĝo, sed ke la patrino estas malsana en ia aŭ alia maniero.
Li volis kunpreni ŝin al kuracisto. Kajsa ne ŝatis tion, kuracisto ne povos rejunigi kaj refortigi ŝin, kaj fino baldaŭ venos. Sed Kristoforo estis persista, kaj fine ŝi cedis.
Kompreneble ŝi estas malsana, diris la kuracisto. Ĉu vere ili ne rimarkis tion antaŭe? Ili estus devintaj veni al li multe pli frue, nun ... Tamen ili ricevis kelkajn medicinboteletojn, kaj dum kelkaj tagoj Kajsa laŭdeve plenumis la ordonojn de la kuracisto. Sed baldaŭ tio tedis ŝin, kaj ŝi lasis la boteletojn netuŝitaj.
Aŭtune ŝi devis enlitiĝi. Poste ŝiaj fortoj foriĝis samgrade kiel antaŭe, kaj du jarojn post la morto de Kristoforo ŝi silente endormiĝis, same trankvile kaj kviete kiel dum la tuta tempo apud la lulilo de la malgranda knabo.
Sia propra mastro
i.
Kaj ree Kristoforo sidis en la mansardo kaj faris bilancon pri sia vivo, dum la fumnuboj ŝvebis tien kaj reen, ĝis ili fariĝis densaj kaj pezaj kiel aŭtuna nebulo.