Kelkafoje li parolis al Bertil pri tiaj aferoj. Kaj tiu ridetis bonvoleme: – Jes, jes, eble ĝi estas bona afero, oni ne povas scii, kio okazos. Sed por diri la veron, mi ne povas tre konfidi al la bona volo de la homoj kaj fariĝi akciulo en la societo por plibonigo de la homaro por tiamaniere akiri iom da posedaĵo. Tio ŝajnas al mi sufiĉe kurba vojo, kiu postulas pli da tempo ol mi disponas. Mi kredas, ke mi povos mem aranĝi miajn aferojn same bone kaj antaŭ ĉio multe pli rapide.
– Sed vi ne komprenas ... La frateco ...
– Ĉu vi do volas diri, ke mi estas ies malamiko? Absolute ne! Mi estas same bona frato al la homoj kiel ili al mi, kelkafoje eĉ iom pli bona. Kion ili do povus postuli de mi? – Kaj kun solida trankvilo li iris sian propran vojon kiel antaŭe.
Li provis paroli kun Andreo, sed Andreo skuetis la ŝultrojn kaj ridetis sarkasme:
– Ĉu mi ne jam diris al vi, ke tio estas idolaj aferoj, kiuj nur dispartigas vin de la reala vivo? Ekzistas bonaj pensoj en diversaj doktrinaroj, ankaŭ en socialismo. Sed ne estas necese fariĝi idolano por kompreni ilin; oni komprenas ilin eĉ pli bone, se oni vidas ilin el sia propra vidpunkto. Peco da tero aŭ eĉ nur peco da pano estas pli valora ol grandaj idearoj.
Li parolis al Enjo pri sia aliĝo al la grupo kaj pri la ideoj, kiuj okupis lian menson; sed ŝi ne montris grandan intereson. Al liaj asertoj, demandoj kaj proponoj ŝi respondis mallonge kaj abrupte, kvazaŭ ŝi pensus pri tute aliaj aferoj.
*
Vesperon en la mezo de julio ili ree sidis sub la betuloj ĉe la rando de la granda ebeno. De kampoj kaj herbejoj la aero portis odoron de falĉita kaj sekiĝanta fojno. La sekalejoj komencis flaviĝi, kaj sub la serena, plentrankvila ĉielo hirundidoj ekzercadis siajn flugilojn en la lastaj lumfluoj de la subiranta suno. Ankoraŭ estis plena somero, sed la maturiĝo kaj matureco vekis senteton pri flaviĝo kaj disfalo.
Ili babiletis kiel kutime; sed subite ŝi diris kun mallaŭta kaj tremetanta voĉo:
– Niaj vojoj jam disiĝos, kaj verŝajne ni ne renkontos nin plu. Tial mi devas paroli al vi, ne por justigi min, sed por peti pri via pardono ... Li ekmoviĝis kvazaŭ de skueto kaj sentis, kvazaŭ fortegaj manoj kunpremus lian bruston. Lia revo, lia revo ... ĉu ĝi estos frakasata, neniigata kiel eĉ la plej belaj sonĝoj estas neniigataj de la matena vekiĝo?
– Mi volus, ke mi povus disiĝi de vi sen ĉagrenaj vortoj. Eble estus plej bone tiel. Sed vi estis tro sincera kaj tro serioza en viaj rilatoj al mi, kaj vi fariĝis vera amiko de mi. Mi tre ŝatas vin, ja, eble tro. Pro tio mi ne povas alie ol paroli. Mi faris krimon kontraŭ vi; vere, ĝi ne estis intenca, sed devenis de mia troa malforto, tamen ĝi estas krimo. Provu pardoni vian malfeliĉan Enjon! Li rigardis ŝin terurite, sentante la proksimiĝon de io monstra kaj fantoma, kio kun nevideblaj brakoj kaj manoj kaptos lian animon kaj premos kaj turmentos ĝin ĝismorte.
Ŝiaj okuloj rigardis al li, sed estis, kvazaŭ ŝi ne vidas lin. Kun fantomece trankvila voĉo ŝi daŭrigis, kvazaŭ parolante al si mem:
– Mi faris grandan krimon, kiam mi iam promesis renkonti vin. Mi ne havis rajton fari tion. Vidu, mi jam estis la amatino de alia, kaj nun mi portas lian infanon sub mia koro ... Ŝi eksilentis kaj subite boris siajn dentojn en la lipojn, dum ŝia rigardo fariĝis akra kaj stranga kiel tiu de frenezulo. Liaj okuloj per unu fojo pleniĝis per larmoj, kiuj en grandaj gutoj disfluis laŭ liaj vangoj. Ŝi sidis kvazaŭ ŝtoniĝinta, sen vorto, sen ĝemo, sen suspiro. Estis kvazaŭ ŝi eĉ ne spirus. Nur la fluantaj larmoj atestis pri vivo.
La mallaŭtaj vortoj trafis lin kiel subitega ekvido de proksima kaj blindiga fulmo, kaj li ekskuiĝis kvazaŭ de profunda ektimego. Poste ili ŝajnis korpiĝi kaj staris inter ŝi kaj li kiel minacantaj monstroj de iu terura sonĝo. Li sentis iun blindan kaj fortegan deziron alsalti al ŝi kaj disŝiri, bati, frakasi ŝin. Sed senpove li restis sur la sama loko, sen kapablo movi sin aŭ vortigi la kaoson de sia interno.
Sed tio ĉi estas ja freneziĝo, sonĝo de frenezulo, venis subite en lian kapon. Li ekrigardis ŝin per streĉitaj okuloj, kvazaŭ li atendus vekiĝon kaj finiĝon de la sonĝo. Sed antaŭ li restis samsame la senmova figuro de la juna knabino, kun pala vizaĝo, kunmorditaj lipoj kaj silente fluantaj larmoj.
Tamen, iom post iom la kaoso ordiĝis, la sentoj iom klariĝis. Ho, ne estis sonĝo nek freneziĝo, estis nur nuda vero, nepridubebla realeco. Kaj li eksentis strangan malfortiĝon, kvazaŭ li estus perdonta la konscion.
Kion nun fari? Ĉu senvorte forlasi ŝin, iri hejmen? Kion alian li do povus fari? Li ekrigardis al ŝi dum momento. Ho, tamen ... tamen ... tiu revo ... perdita, frakasita ... Kaj ondo de doloro kaj kompato trafluis lian internon kaj purigis ĝin de kolero kaj difuziĝaj, frenezigaj pensoj. Ŝia doloro plenigis lin mem, kaj subite li sentis, ke liaj vangoj malsekiĝis je larmoj.
Instinkte kaj sen pensi pri tio, li etendis sian brakon kaj lia tremanta mano konsoleme tuŝetis ŝian hararon. Li tiris ŝian kapon al sia brusto, karesis mallerte la malsekajn, ardantajn vangojn kaj kisis la larmplenajn okulojn. Ŝi ne kontraŭstaris, kaj nur iom post iom li konsciiĝis pri siaj agoj.
Li rektigis sin kaj provis ordigi siajn pensojn. Ho, fine li do kisis kaj karesis ŝin, sian prirevitan amatinon ... Sed dum kiaj cirkonstancoj! Ankoraŭ li sidas apud ŝi, tenas ŝian manon en sia, apogas ŝian dorson per la alia brako. Strange, strange ... ŝi estis la amatino de alia, portas estiĝantan estaĵeton en sia juna malforta korpo ... kaj ŝi estis lia revo pri la vivo ... strange, nekompreneble. Kial li ne koleras je ŝi, insultas ŝin, batas ŝin? Ĉu li estas malkuraĝa, senforta, sen vira fiero? Ne, ne, estu kiel ajn, ŝi tamen estis lia plej bela revo, kaj ankoraŭ ŝi estas lia malfeliĉa fratino. – Subite li ekvekiĝis. Brua signalo de rapide preterpasanta aŭtomobilo tondris sur la alia flanko de la kaŝantaj arbustoj kaj arboj. Nebuleto de strata polvo ekleviĝis kaj poste malrapide malleviĝis, restante kiel griza tavoleto sur folioj kaj herboj. Aŭdiĝis raŭkaj, fortaj voĉoj de junuloj kaj kverantaj voĉoj de ridetantaj junulinoj, kaj post momento kelkaj paroj sur bicikloj preterveturis. Kaj ree regis silento.
Tiu memorigo pri homoj kaj mondo ekster ili mem plene vekis lin el lia stranga stato. Dum tiuj momentoj de doloro la mondo kaj la homoj ne ekzistis por li. Ekzistis nur ŝi kaj li kaj tiu doloro, kiu samtempe disigis kaj kunligis ilin. Doloro pro farita, neriparebla ago kaj neevitebla disiĝo kaj samtempe stranga konsolo pro la komuna subiĝo sub doloro, kiu same turmentis ilin ambaŭ. Ĉu ŝi estis malhonesta aŭ ne – pri tio li ne pensis plu. Ŝajnis al li, ke ili estas samsortanoj, same turmentitaj, same prirabitaj ĝis nudeco kaj mizero. Tial la nura kunesto kun ŝi estis kvazaŭ konsolo.
Nun li ekmemoris pri la ekstera mondo, kaj suspiro de laceco kaj rezigno eliĝis el lia brusto. Kial ĝi do ekzistas, tiu mondo kun tiuj homoj, fremdaj kaj sen komprenemo? Se ĝi ne estus! Sed ĝi estas; kaj iliaj vojo disiĝos, kaj post kelkaj horoj lia revo kaj la terura vekiĝo el ĝi estos nura memoro – sed turmentanta kaj neforviŝebla memoro, kiun li kunportos inter la homoj, kiuj ne scias nek scios pri la nevortigeblaj ĝojo kaj doloro de lia interno.
Li ree turnis sin al ŝi.
– Kara, malfeliĉa ... ĉu vi ne volas paroli al mi? Ŝi estis forviŝinta la larmojn kaj aspektis preskaŭ kiel ordinare, nur la okuloj brilis kun neordinare klara kaj kvazaŭ purigita lumo.
– Jes, mi parolos ... Mi ne scias, ĉu mi estas pli malĉasta kaj pli malbona ol aliaj knabinoj. Ŝajnas ankoraŭ al mi, ke ne. Eble pli malsaĝa, jes, eble ... ... Vi iam parolis pri sklaveco, pri rajtoj, pri libereco. Vi kredis, ke tio estas nova al mi. Ho, se nur estus tiel! ... jam antaŭ jaroj mi konatiĝis kun tiu postulo kaj eksentis ĝin en mi mem. Ankaŭ mi estis inter la homoj de la nova tempo, kiuj provas faligi la idolojn kaj elradikigi la hipokritecon, kiuj laboras por elĉeniĝo, por libereco. Mi aŭdis paroladojn pri la liberiĝo, mi legis pri ĝi, pensis pri ĝi. Miaj pensoj kaj sentoj diris: jes, estos bone tiel. Sed mi ne provis realigi tiun elĉeniĝon rilate al mi mem. Eble mi timis ĝin, hontis, malkuraĝis ... ... Ĝis kiam mi renkontis tiun viron. Ankaŭ li parolis pri elĉeniĝo, pri epoko de liberaj homoj. Li parolis pli bele ol mi ĝis tiam aŭdis, eldiris miajn proprajn pensojn kaj sopirojn. Mi forgesis la homojn, mian hejmon. Mia malkuraĝo foriĝis, kaj senkondiĉe kaj kiel libera homo mi fariĝis lia.