– Mi vendis la bienon, kaj do tiu plago finiĝis. – Vendis la bienon? Vi ŝercas? – Kial ŝerci? Grandtorento aĉetis ĝin, tute simpla afero. Ŝi malfacile komprenis, ke tio estas vero, sed por ion diri ŝi demandis:
– Kaj vi do forlasos la bienon?
– Ne. Ĝuste tio estas la bela en la afero, ke mi tamen restos. Tio estas, ke mi estos kvazaŭ farmisto sub la societo. Sed estu certa, ke mi ne rompos mian spinon pro iliaj terpecoj.
Kaj poste li pli detale klarigis la aferon. Ondaro de strangaj kaj diversaj sentoj eklevis sin en ŝia interno, kaj ŝi sentis sin malforta kvazaŭ post subita sortobato.
Verdire tiu ĉi afero tute ne koncernis ŝin. Kajsa petis ŝin prizorgi la bienon, kaj tion ŝi faris laŭpove, sed ŝi ja ne pensis pri avantaĝoj por si kaj sia filo. Sed ŝi sentis, kvazaŭ ŝi estus atestanto de brutala perfortaĵo. Vere Kristoforo havis sian plenan rajton, kaj ne havis heredanton, ĉar li ja ne volis rekoni sian propran filon, sed tamen, tamen ... Vendi bienon tiamaniere estis terure kaj timige, kvazaŭ herezo.
– Ŝajnas, ke mi timigis kaj eĉ malĝojigis vin, – li diris. – Ne maltrankviliĝu pro tio ĉi! Nek vi, nek via bubo estos en mizero. Mi ne volas forpeli vin, kaj mi prizorgos, ke vi ambaŭ havu iom en la banko, kiam vi bezonos. Nun mi volas vivi laŭ mia kapo, sed pro tio ne kredu, ke mi deziras malbonon al aliaj.
ii.
Same kiel Kajsa , Selma respektis kulturitan teron preskaŭ kiel ion sanktan. Peco da kulturita tero estis al ŝi peco da historio, estis peno kaj zorgo de la prapatroj pro pano al si mem kaj la infanoj, ilia lukto por sendependeco de fremdaj homoj, por libero sur propra tero.
Konscie ŝi malmulte pensis pri tio, sed des pli forte ŝi kaptis ĝin per sia sento. Sur la kampoj ŝi kelkafoje fantaziis pri tie okazintaj aferoj, de kiam la unua kulturanto ekhakis la arbojn, bruligis la branĉaron kaj eklaboris per pioĉo kaj levilo. Spirite ŝi vidis ilin preterpasi, generacion post generacio, en suna somero, kaj nebula aŭtuno. Trankvile kaj sen multaj vortoj ili faris sian devon. Ilia vivo estis penoplena, tamen ili ŝajnis posedi grandan feliĉon.
Ili ne apartenis al ŝia familio, tamen iel apartenis al ŝi. Ili plenumis sian devon laŭpove. Nun estis la vico de ŝi kaj aliaj daŭrigi la laboron, prizorgi, ke la faritaĵo ne perdiĝu. Ĉu ekzistas io pli grava kaj respektinda, ŝi pensis, ol la lukto por pano, kaj sendependeco, jaron post jaro, jardekon post jardeko? Ne prizorgi ilian laboron estus neniigi ilian tutan penadon, estus krimo kontraŭ la tero, kiu estis ilia hejmo, kaj enhavis la sencon de iliaj vivo kaj celado.
Unuflanke tiel. Sed aliflanke, kial labori plimulte ol necese? Tio estus indiferenta al Kristoforo, li eĉ ne atentus pri tio.
La sinjoroj en la societo ankaŭ ne profitus, kaj neniu homo komprenus ŝin.
Krome ŝi devas pensi pri si mem kaj sia filo. Ili ne povos resti en Novponto por ĉiam. Kaj espereble Eskil post kelkaj jaroj faros vojon al si.
Do Selma sekvis sian prudenton, kaj ne tre zorgis pri la stato de la bieno. Sed samtempe ŝia vivo fariĝis pli malriĉa kaj senenhava. Por kio oni havas forton kaj prudenton, se oni ne uzas ilin en plej bona maniero? Kia estas la senco de tero, se oni ne prizorgas ĝin bone? Tamen ŝi havis sufiĉe da forto kaj vivkuraĝo por bone elteni malgraŭ tio. Ŝi ŝatis la vivon, eme, akceptis la ĝojon, kiun ĝi proponis, kaj lasis al ĉiu tago ĝian propran zorgon. Tial ŝi ankoraŭ povis kanti kaj ŝerci kiel antaŭe, kaj al la vizitantoj ŝi ŝajnis same gaja knabino kiel ĉe ŝia alveno al Novponto.
* * *
Alie pensis Kristoforo.
Kiam la bieno estis vendita kaj la mono deponita, li faris ion, kion li ne faris de kiam li sidis sur la lerneja benko. Li nome prenis paperon kaj krajonon, iris en la mansardon, kie li ankoraŭ loĝis, kaj tie eksidis por kalkuli.
Sed la juna Kristoforo okupis sin pri tute aliaj kalkuloj kaj problemoj ol lia patro. Li kalkulis sian havon kaj provis eltrovi, kiom li povos elspezi ĉiujare por bone vivi ĝis sia okdeko proksimume, pli longe li verŝajne ne vivos, li pensis.
Li ne rapidis, ĉar li trovis grandan plezuron en tia aranĝo por la estonto. Krome liaj matematikaj konoj kelkafoje perfidis lin, kaj li devis longe cerbumi pri diversaj kalkulmanieroj.
Fine li tamen sukcesis, kvankam li tute ne kalkulis laŭ ordinara maniero, La rezulto kontentigis lin. Ĉiujare li disponos tute sufiĉan monon por laŭdezira uzo. Kaj li vidis antaŭ si longan ĉenon da jaroj kun multaj sunbrilaj tagoj kaj gajaj kunvenoj, ĉar la sumo estis pli granda, ol li iam antaŭe foruzis pojare, li provis trovi alian manieron forfluigi la monon. Sed tiam lia fantazio tute rezistis. Li absolute ne povis trovi ion alian dezirindan apud la ordinaraj trinkokunvenoj. Pri vojaĝoj, li eĉ ne pensis. Li ja vidis, ke kelkaj homoj plibeligas sian vivon per vestoj, mebloj ktp, sed tio estis nenio al li. La sola prudenta maniero altigi la elspezojn, li opiniis, estas aĉeti pli karan konjakon ol antaŭe kaj havigi bonan vinon de diversaj specoj.
Por Selma kaj Eskil li dekalkulis kelkmil kronojn, kiujn ili povos ricevi laŭbezone aŭ kiam li mortos.
* * *
Tiel nova tempo komenciĝis en Novponto. Kristoforo preskaŭ ĉesis labori. Tamen li havis tiom da kamparana sango, ke li provis konservi la ŝajnon de laboranta homo. Tial li ĉiam portis laborveston, ankaŭ kiam li ne bezonis kaj ofte eĉ dimanĉe. Li donis akvon kaj nutraĵon al la ĉevalo kaj purigis ĝin, kaj tio postulis sufiĉe da tempo. Li hakis lignon, kion la servisto ĉiam faris antaŭe, kaj eltrovis multajn aliajn laboretojn, kiuj per bona mastrumado daŭris mirige longe. Tamen Kristoforo ne estis tiel kontenta, kiel li unue atendis. Baldaŭ li trovis, ke estas tre monotone vivi tiamaniere sen laboro. Se fariĝis tro malgaje kaj mankis ĉia agemo, li iris al la mansardo por fumadi kaj dormeti. Sed iom post iom ankaŭ tio perdis la logon, kiun ĝi havis dum la tempo de la patro.
La enuo igis lin sekvi la ekzemplon de Kampe. Oni ĉiam abonis lokan gazeton, kiu venis dufoje en la semajno, sed Kristoforo ne oferis multajn minutojn por legado, se ne estis ia interesa rakonto aŭ felietono. Nun ĉio tiom tedis lin, ke eĉ la gazetoj ŝajnis interesaj al li. Unue li legis nur tre facilajn aferojn. Poste li atakis la novaĵojn. Brulakcidentoj kaj fulmobatoj, rompitaj kruroj, dronakcidentoj kaj serpentmorditaj infanoj, kiuj antaŭe tute ne interesis lin, nun movis lian fantazion tiom, ke li por kelke da horoj forgesis sin mem kaj la monotonecon de la vivo.
Povas ŝajni troigo, ke Kristoforo enuis. La trinkkunvenoj ja plibeligis lian vivon. Estas vere, tamen, tiuj kunvenoj okazis nur dimanĉe kaj kelkafoje dum labortagoj, sed tiam nur vespere. Kaj ĉiu semajno havas ses labortagojn kaj ĉiu labortago dek ĝis dek du horojn. Do restis sufiĉe da tempo por enuo. Cetere li ne tiom ŝatis la kunvenojn kiom antaŭe. Li jam sciis ĉion parkere. Estis kvazaŭ manĝado, kiam oni ne malsatas. Oni manĝas pro kutimo aŭ ĝentilo, ne pro bezono.
Dum kelka tempo li trovis plezuron en observado de siaj kamaradoj, farante konkludojn pri ili. Sed ankaŭ tio perdis sian unuan freŝon. Iom post iom tiu intereso forglitis el lia konscio, kaj fine li rigardis sin mem kiel unu el ili, nek pli bona, nek pli aĉa, nek pli saĝa, nek pli stulta.
Sed kiam la brando jam komencis perdi sian guston, Kristoforo kaptis bonan ideon. Li alportis ludkartojn, kaj la malviglo de la kamaradoj tuj malaperis. Fine oni trovis daŭran intereson. Neniu estis vera ludanto, kaj komence oni ludis simplajn ludojn, kiujn ĉiu bubeto konas, kaj la monrisko estis malgrava. Sed ekzerco donas kapablon. La relativa indiferento de la unuaj horoj baldaŭ malaperis, kaj oni ludis pie kaj intense. La kupraj moneroj donis lokon al brilantaj kronoj, kiuj baldaŭ trovis akompanon de kvin- kaj dek-kronaj monbiletoj kaj tempo venis kiam biletoj de kvindek kaj cent kronoj gaje velis tien kaj reen sur la tablo dum longaj vintrovesperoj.