Kristoforo preskaŭ ĉiam malgajnis, sed tio ne estis tre grava, laŭ lia opinio. Ĉefe estis, ke la ludo estas interesa. La malgajnoj nur igis lin renovigi sian senrezultan penadon.
Kampe, kontraŭe, ĉiam ŝajnis estis io tiel montfirma en sia fortika staturo kaj tuta aperaĵo, ke oni de la unua momento tuj sentis: jen homo kiu neniam povas malsukcesi. Li ludis malvigle kaj seninterese, kvazaŭ la afero tute ne koncernus lin, tamen li gajnis. Kiam Kristoforo sidis kvazaŭ sur pingloj kaj nur atendis la feliĉan momenton, Kampe ĉiam intervenis, memfida kaj firma kiel granita bloko. Kiam Kristoforo nervoze preĝis siajn litaniojn al la estro de la mallumo, Kampe kvazaŭ elradiis indiferentan malicon. Kaj la gajno ne venis en la poŝon de Kristoforo. Estis, kvazaŭ devus esti tiel.
Kaj same en tio alia. Kampe ĉiam ŝajnis plenkontenta je si mem kaj la tuta mondo. Kristoforo ne povis kompreni lian ĉiaman bonhumoron kaj kelkafoje eĉ sentis iom da envio kontraŭ la ruĝbarba vikingo.
* * *
Kelkafoje venis al Novponto kurioza gajulo, kiu tamen ne apartenis al la ordinara rondo. Li nomiĝis Nikolao Tore l kaj estis bankoficisto en la urbo. Estis malalta sed kugloforma kaj fortika viro, kiu sur siaj mallongaj kruroj alvenis kiel glitanta globo. Lia patro iam posedis bieneton proksime al Novponto, kaj lia infanaĝo pasis dum sufiĉe severaj kondiĉoj. Sed li havis bonan kapon, precipe rilate matematikon. Li forlasis la hejmon frue, havis oficojn en diversaj lokoj kaj rapide avancis, ĝis li nun restis kiel bankoficisto en la hejmregiona urbo. Li estis kolektinta iom da mono, laŭvide tre ŝatis la vivon kaj ne zorgis plu pri la estonto.
Je tiu ĉi tempo li estis kvardekjara sed ŝajnis pliaĝa bonhumorulo. Li multe vojaĝis. En preskaŭ ĉiu sveda urba hotelo li estis partopreninta iun gajan vesperon, kaj kelkafoje li faris vizitojn al Danio kaj Norvegio. Estis io polurita kaj monduma en li, kio tute apartigis lin de la hejmlokanoj. Oni tuj vidis, ke tiu homo estas tre hejme inter direktoroj dum plibona festa tagmanĝo.
Ŝajne li devus esti iom fremda en la societo en Novponto, sed ne estis tiel. Estis sufiĉe da filozofo en la gaja epikurano, kaj se li sentis sin kiel fiŝo en akvo kun distingita societo en bona restoracio, li tamen samtempe opiniis, ke kampara festeno aŭ babilo, ĉe taso da kafo en kamparana kuirejo povas egali al tio.
Kiam li sidis inter la aliaj en la grandĉambro, li ofte subite ekstaris kaj kun cigaro inter la fingropintoj iris en la kuirejon. Kiam Kajsa vivis, li interparolis kun ŝi. Li babilis pri bovinoj, kampoj, malnovaj memoroj kaj similaj aferoj, kiuj povus interesi ŝin, kaj dume lia ruĝa vizaĝo kun helaj, stoplaj lipharoj brilis de bonfarto kaj bonvolo. Ankaŭ Selma ne estis forgesata. Ĉu ŝi ne trovis ĉarman fianĉon ankoraŭ? Ĉu ŝi jam vidis la belajn mantelojn en la urba vendejo? Ĉu ŝi ne volas veni al la urbo por akompani lin al la teatro iun vesperon?
Kiam Eskil venis en la mondon, li okupis grandan parton de liaj vizitoj. Kiam li ankoraŭ kuŝis en la lulilo, Niko pinĉis liajn vangojn kaj mentonon, babilis kun li kvazaŭ li estus kelkjara, faris grimacojn kaj tiel ridis, ke lia ronda ventro saltetis. Kiam li komencis iri, Niko havis same grandan intereson por liaj unuaj paŝoj kiel Selma , kaj baldaŭ ili vetkuris sur la vasta kuireja planko. De tiu tempo li neniam venis al Novponto sen kunporti saketon da karameloj aŭ alian bongustaĵon, kaj kiam li foriris, li ĉiam donacis kelkajn monerojn al la knabo kun admono, ke li bone konservu ilin.
Sed kelkafoje li trankvile eksidis, suĉis sian cigaron, rigardis Selma n per siaj grizaj, inteligentaj okuloj kaj dume babiletis kaj ridetis nelaŭte, memorigante pri kontente zumanta kato.
– Kaj vi ankoraŭ restas tie ĉi? – li diris kelkafoje.
– Kion mi faru? Cetere mi ne fartas malbone ĉi tie.
– Estas vere. Sed por via estonto la loko verŝajne ne estas tiel bona. Kristoforo estas homo kun speciala kapo kaj mi timas, ke li ne pensos multe pri vi, nek pri la bubo.
– Tio restas ekster miaj pensoj. Estas plej bone, se ni povos zorgi pri ni mem, kaj se la sorto ne malfavoras, ni espereble povos. Sed ankoraŭ mi restos. Mi ne manĝas panon de mizerikordo.
– Jes, jes. Certe vi estas prudenta. Sed sincere dirite, tiu ĉi loko ne estas tre bona por via knabo dum lia junaĝo. Sed iom post iom oni ja vidos lian karakteron.
Kaj kelkafoje li aldonis:
– Se la vivo tie ĉi lacigos vin, diru vorteton al mi. Iamaniere oni ĉiam trovas vojon.
Selma ŝatis Nikon jam de la unua momento, kaj iom post iom ŝi ekrigardis lin kiel patrecan amikon. Li komprenis multe, pri kio aliaj eĉ ne pensis, kaj li bezonis diri nur kelkajn vortojn, kaj tuj ŝi sentis sin konsolita kaj ĝoja.
iii.
Montan havis kruelan malfeliĉon en ludado same kiel Kristoforo. Sed por li la problemo ne estis same simpla, ĉar li havis tre malmulte da mono. Baldaŭ li firme konvinkiĝis, ke li neniam regajnos la perditan monon. Tamen li daŭrigis, “ĉar ĝi tiel vibrigas la animon, kaj tio estas sufiĉa rekompenco por la malmultaj kronoj, kiajn mi povas perdi.” Kiam li senmoniĝis, oni proponis prunton al li, sed li ĉiam malakceptis, ĉar li havis fortan antaŭsenton, ke li neniam povos redoni, kaj tiam ne povus senti sin libera homo en la rondo.
Cetere li finfine ricevis sufiĉan rekompencon por la malgajno.
Iun vesperon li venis en la mansardon de Kristoforo same kiel en pli frua tempo.
Ili sidis duope apud la kafotablo kiel antaŭ kelkaj jaroj. Memoroj ekvivis, la tri muskedistoj reviviĝis kaj la mirigaj inventoj, kiuj dormis en la cerbo de Montan ree imagis kaj postulis realigon.
Kaj fine Montan diris la esencan motivon de la vizito. – Vi scias, ke mi estas aĉa malriĉulo, laboristo kaj sklavo, li diris al Kristoforo. Kaj kvankam vi mem estas riĉulo, kaj ne bezonas movi unu fingron se vi ne volas, vi certe komprenas la situacion. Kaj precipe, kiam oni povus fari ion valoran por si mem kaj la homaro, se oni nur havas okazon. Sed tiu okazo ne volas veni, kaj tial mi devas mem fari ion por atingi mian celon. Vi estas honesta homo, kaj ankaŭ vi scias, ke mi ne havas mankon tiurilate. Ĉu vi volas prunti al mi trimil kronojn, tiam mi almenaŭ povus komenci. Tiam mi konstruus riparmetiejon kaj provus stari sur propraj piedoj. Sed ne kredu, ke mi petas pri almozo, pro tio ke ni kune drinkis kaj havis multan gajon. Mi estas libera kaj respondeca homo.
– Aha, tiel, vi volas konstrui forĝejon, interese! – diris Kristoforo.
La peto de Montan ne surprizis lin, ĉar li jam rimarkis la celadon. Li demandis pri diversaj aferoj rilate la konstruotan metiejon, kaj longa interparolo estiĝis, dum kiu nenia vorto estis dirata pri la prunto.
Sed dume Kristoforo pripensis kion li faru, ĉar certe li ne rericevos la monon, ne pro la malbono de Montan , sed pro lia sentaŭgeco. Sed aliflanke, li mem havis sufiĉe da mono, kaj kiamaniere fari pretekston? Ili longe rezonadis, ĝis Kristoforo fine diris:
– Estas tre interese, kaj certe vi bone sukcesos. Vi ricevos la monon, tuj kiam mi venos al la urbo.
Tio estis tute neatendita al Montan . Li eksplodis pro ĝojo, eksaltis kaj ĉirkaŭbrakis Kristoforon.
– Vi estas la plej bona homo, kiun mi renkontis, – li diris preskaŭ plore. – Sed pagpromeson ni skribu.
– Tiaj formalaĵoj ne estas bezonataj. Ĉu vi kredas, ke mi ne konas vin? Vespere kelkajn tagojn poste, Montan sidis en sia kuirejo kaj helpis sian plejaĝan filineton pri lernejaj taskoj. Li havis pli da flankoj en sia karaktero ol estis videble ekster la hejmo, sed tion malmultaj konis, kaj eĉ li mem preskaŭ ne. Interalie li estis tre forte ligita al siaj infanoj kaj same al la edzino. Malpaciĝo ne ekzistis en la familio, kaj la solaj drametoj okazis nur kiam Montan venis hejmen kun malekvilibra kapo kaj malplena monujo. Tiam li akuzis sin kaj diris, ke li forgesas la siajn kaj estas malbona edzo kaj patro, kiu ne meritas ĝui la feliĉon de siaj edzino kaj infanoj.