Выбрать главу

Kaj iom strange, poste Niko tute ne tuŝis tiun temon. Li venis en la kuirejon kiel antaŭe, parolis afable kaj ludis kun Eskil , eĉ faris paroletojn al ŝi, kiam li okaze partoprenis iujn el la festenoj. Sed estis, kvazaŭ li tute ne memorus tion alian.

Kaj iom post iom tiu vivmaniero fariĝis kutimo al ŝi. La ĉiutaga laboro prenis la plej longan tempon, kaj kvankam ŝi ŝatis laboron kaj amis la teron, tio sufiĉe rapide fariĝis afero de kutimo. Same, kvankam ne tiel rapide, okazis en ŝia interna vivo. Tio, kio estis iam nova kaj stranga, loga aŭ timiga, tagon post tago perdis sian imprespovon, kunfandiĝis kun la ĉiutaga vivo kaj fine preskaŭ forglitis el ŝia konscio.

Ŝi komencis diri al si mem, ke ŝia situacio tamen estas sufiĉe bona. Ŝi havas hejmon por si kaj la filo, povas labori laŭ emo kaj vesti sin laŭ deziro, inviti amikinojn kaj ne devas tre zorgi pri io ajn. Ĉu ne multaj virinoj, eĉ edzinoj, troviĝas en pli malbona situacio? Venis tago, kiam ŝi mem rimarkis la ŝanĝiĝon en si mem. – Ĉu dependas nur de alkutimiĝo, ke mi nun vidas ĉion alie ol antaŭe? – ŝi demandis sin mem. Aŭ ĉu la vivo en Novponto aliformis ŝin? Ŝi ne povis respondi al tio, nur rimarkis kun miro, ke ĉio, kio antaŭe tremigis ŝian internon per ĝojo aŭ doloro, nun estas indiferenta al ŝi.

Kristoforo estis la sama homo kiel antaŭe, seka kaj senviva interne. Sed kiom tio koncernas ŝin? Kaj eble ŝi mem estis kulpa, eble ŝi estis tro juna kaj tro plena de fantazioj, kiam ŝi donis sin al li? Jam de longa tempo Kristoforo rigardis ŝin ano de la domo. Nun venis tempo, kiam ŝi rigardis sin mem en la sama maniero, eĉ sen pensi pri tio.

Kristoforo estis absolute indiferenta al ŝi. Tamen venis tago, kiam ŝiaj pensoj ree komencis cirkli ĉirkaŭ li. Ŝi tamen apartenas al la hejmo kaj verŝajne restos tio dum sia tuta vivo. Kompreneble ŝi povus vivi ankaŭ en tiu ĉi maniero. Sed nun tio ekŝajnis al ŝi iom stulta.

Verdire Kristoforo trinkis pli ol necese. Sed eble li povus forigi tiun kutimon. Post la komenco de la familiaj festenoj li cetere trinkis pli malmulte kaj fariĝis pli civilizita en sia konduto. Li ja estis iom pli aĝa ol ŝi, tamen kvardek jaroj ne estas tre alta aĝo.

Tiel iris ŝiaj pensoj. Komence ŝi mem miris, kiamaniere ŝi povas pensi tiel, sed baldaŭ ankaŭ tio fariĝis kutimo. Kaj ankoraŭ ŝi estis juna, kaj ŝia sango fluis printempe varme en ŝiaj angioj. Kaj ĉar ŝi jam apartenis al la bieno... Eble Kristoforo konjektis ŝiajn pensojn. Iun vesperon, kiam la servisto kaj servistino iris al danco kaj Selma  sidis en sia ĉambro, Kristoforo eniris al ŝi. Eskil  jam dormis, sed ŝi mem ankoraŭ restis ĉe ia laboro.

Ŝia vizaĝo fariĝis ruĝe varma, kaj ŝi mallevis la okulojn, kiam Kristoforo envenis, sed ŝi diris nenion. Ŝi sidis apud la malgranda tablo, kaj Kristoforo eksidis sur la alia flanko kaj silente rigardis ŝian vizaĝon, dum petola rideto ludis sur liaj lipoj. Fine ŝi levis la okulojn kaj ekridetis ankaŭ ŝi, dum varma brilo eklumis en ŝiaj okuloj.

– Jes, kiel vi vidas, – diris Kristoforo kvazaŭ respondante al demando. – Estas stulte fariĝi maljuna en tia maniero, ni ja povas havi iom de gajo, kiel aliaj, se vi ne malaprobas. Kaj pro la ordo ni povas ja ankaŭ iri al la pastro, alekstere aspektas iom pli stabile tiam...

v.

Post kiam Montan  ricevis la prunton, oni ne vidis lin plu en Novponto. Kristoforo ne sopiris al renkonto kun li, sed kiam pasis semajno post semajno kaj fine monatoj, li komencis fariĝi sciema. Homoj diris, ke li konstruis forĝejon, sed tio ne donis klarigon pri lia foresto.

Komence de aprilo Montan  ricevis la monon. Kiam fine someriĝis kaj li ankoraŭ ne venis, Kristoforo unu tagon faris promenadon al Grandtorento por esplori la aferon.

Jam de malproksime li ekvidis novkonstruitan domon, el kies fumtubo eliĝis dika, flavgriza karbonubo. Laŭvide la ĝusta loko. Kaj subite Kristoforo eksentis kolereton. De kie Montan  kaptis tiun frenezan ideon? Kaj verdire la forĝejo apartenis ja al li, Kristoforo, kvankam li neniam havos utilon de ĝi. Certe li estus povinta pli bone uzi la monon.

La fumo daŭre nubumis, kaj li aŭdis la klaran sonon de martelo kontraŭ amboso. Laŭ tio jam plena laboro. Li proksimiĝis kaj vidis kelkajn novajn laborĉarojn kaj malnovan veturilon ekstere. Kontraŭ la muro staris du malnovaj bicikloj.

Li ne havis urĝon, do haltis kaj ĉirkaŭrigardis dum momento. Dume tre strangaj sentoj atakis lin. Montan  ĉiam havis tian superfluon da fantazio, ke Kristoforo neniam povis imagi, ke li vidos lian konstruotan metiejon alie ol reve. Sed tiu forĝejo, kies muroj ankoraŭ brilis flavblanke, kvazaŭ la tabuloj estus venintaj de la segejo en la sama tago, tamen estis palpebla realaĵo.

Li eniris. En la sama momento li vidis, kiel Montan  kaj alta, forfortika junulo per preniloj kaptas radringon, kiu staris por varmigo en la fajro, kaj poste kun granda urĝo komencas meti ĝin sur radon sur la planko. Tiu laboro postulis rapidecon kaj atenton, kaj la du viroj eĉ ne rigardis al Kristoforo, kiu trankvile rigardis ilian penadon. Ŝvito fluis el la malhele ruĝaj vizaĝoj, kie ĉiu muskolo streĉiĝis kaj malmoliĝis, kvazaŭ ili luktas pro la vivo. Komplikiĝis iomete, kaj iliaj manoj nervoze ektremis, dum ili per rapidaj movoj provis teni la ringon en la ĝusta loko. Montan  blasfemis sur sia flanko de la rado, kaj apenaŭ li estis savinta la situacion, kiam la junulo komencis grunti. Sed tio postulis nur kelkajn sekundojn, poste la ringo fiksiĝis kaj ili surbatis ĝin.

Kiam tio estis preta, Montan  formetis la radon, forviŝis per la brako la ŝviton sur la frunto kaj fine paŝis al Kristoforo.

– Hej, – li gaje diris. – Ni estas okupitaj, kiel vi vidas. Bone, ke vi venis. Verŝajne vi miris pri mia malapero, sed fakte mi ne havis liberan momenton dum la tuta printempo.

– Mirige, ke vi jam faris tiom multe, – diris Kristoforo por ion diri. – Ĉu ŝajnas al vi, ke tio ĉi estas plaĉa afero? – Kompreneble, – diris Montan  kaj lia tuta vizaĝo brilis de kontento. – Estas tute alia afero ol sklavi al la societo por hora salajro.

Sed subite li fariĝis serioza.

– Sed mi devas konfesi, ke mi komence iom timis. Kiel vi verŝajne komprenas, mi neniam prenis la aferon serioze. Via mono estis kvazaŭ malvarma duŝo al mi. Vi fiaskos, mi pensis. Sed poste mi diris al mi mem: ĉar la diablo jam estas en la boato, estas plej bone remi kun li al la bordo. Mi aĉetis tiun terpecon de la posedanto, luis dometon proksime kaj transloĝiĝis kun la familio. Kaj ĉio sufiĉe bone akordiĝis. Poste mi havigis necesajn ilojn, skribis al ciklofirmoj pri katalogoj ktp. Kaj laboron mi ricevis. Uloj venis kaj petis pri anoncoj. Mi ridegis al ili. Sed ili estis trudemaj, kaj finfine ili kaptis min. Kaj ĉu vi vidis? La anoncoj faris vojon, kaj dank’ al ili, ni nun havas sufiĉe kaj pli ol sufiĉe da laboro.

Pli kaj pli strangaj sentoj estiĝis en Kristoforo. Tian rezulton de sia helpo al Montan  li ne atendis. Unuflanke estis ja tre bone, sed aliflanke li iel fariĝis tre fremda al li. Li ŝajnis tiel kontenta kaj agema, ke Kristoforo trovis tion iom malagrabla. Sed samtempe li preskaŭ enviis lin, li ne povis diri kial.

– Se funkcios same bone, vi baldaŭ povos rericevi vian monon, – Montan  daŭrigis. – Kaj per tiu prunto vi faris al mi servon, kies valoron vi mem ne povas kompreni.

Kristoforo iris hejmen. La renkonto pli malgajigis ol ĝojigis lin. – Mi havas multe da mono, – li pensis, – tamen ĉio estas tiel unutona kaj enua, ke oni kelkafoje preskaŭ povus pendigi sin. Kaj tiu sensenculo Montan  kaptas ideon pri konstruo de forĝejo, kaj kiam tiu forĝejo elsuĉas la tutan forton el lia korpo, li preskaŭ krevas pro kontento, kaj ne povas imagi ion pli bonan. La frenezulo!