* * *
La konscio pri la nova, hela vivrigardo de Montan longe pikis la internon de Kristoforo. Lia plej varma deziro estis vivi la vivon same freŝhumore kiel nun Montan , li nur ne povis eltrovi la manieron. Fari ion utilan, same kiel Montan , ne plaĉis al li, cetere li tute dubis pri la efiko.
Sed poste venis la feliĉa ideo pri la familiaj festenoj. Tio iom revigligis lin kaj iom post iom lia malbona humoro malaperis. Kiam li poste komencis sendi ŝtelajn rigardojn al Selma , li ree trovis ion alcelindan, kaj kiam li fine la duan fojon iris por fianĉa entrepreno en sia propra domo kaj ili interkonsentis pri geedziĝo, li komencis kredi, ke la vivo tamen povas esti sufiĉe agrabla.
La nepo
i.
Dum siaj unuaj jaroj Eskil ne havis alian ludkamaradon ol la grizan katinon. Se li kelkafoje trenis ĝin je la vosto, portis ĝin per preno ĉirkaŭ la ventro kvazaŭ ŝi estus pakaĵo, aŭ provis piki ŝiajn okulojn per la fingroj, ŝi ne fariĝis malafabla pro tio. Ili preskaŭ ĉiam estis kune, kaj kiom ajn li malbontraktis ŝin, li tamen fariĝis senkonsola, kiam ŝi forestis.
Sed baldaŭ kaptis lian intereson la homoj. Viroj venis al la hejmo, kaj ĉiu estis stranga kaj interesa en sia maniero. Unu portis brilan horloĝoĉenon, alia havis mirigan bastonon, Kampe sian ruĝan barbon kaj Montan siajn pendantajn lipharojn. Dimanĉe Selma malfacile tenis lin en la kuirejo, kaj malgraŭ ŝia gardemo, li tiam kaj tiam sukcesis atingi la grandĉambron. La viroj karesis lin en sia mallerta maniero, kaj provis paroli al li, sed trovinte ke tio estas senrezulta, ili ree turnis sian atenton al la kafo kaj la kartoj.
Nur Niko Torel gajnis lian plenan konfidon. Tion kaŭzis ne nur la karameloj kaj ludiloj. Instinkte li tiriĝis al tiu homo kaj ŝatis esti kun li. Kristoforo ne montris pli grandan intereson por li ol iu alia faris. Oficiale li ja ankaŭ ne estis patro de la knabo, kaj do ne havis kaŭzon montri patrajn sentojn. Tio iom ŝanĝiĝis, kiam Eskil estis kvar-, kvinjara. Tiam Kristoforo komencis paroli kaj ŝerci kun li sed en maniero kvazaŭ li estus plenkreska homo kaj tute ne lia filo. Li instruis al li malbelajn vortojn, donis al li vingutetojn kaj instruis al li kartludon. Selma faris admonojn, sed Kristoforo respondis, ke se la knabo volas iĝi brava viro, li devas komenci en bona tempo.
Ŝajnis, ke li fariĝos nova Kristoforo. Li komencis agi tute laŭkaprice, kaj la konsiloj kaj admonoj de Selma tute ne havis efikon. Kelkafoje ŝi ricevis respondojn, kiuj estus ŝin terurintaj, se ŝi jam ne estus tiom alkutimiĝinta al la parolmaniero de la grandĉambro.
Se ŝia amo por li estus sama kiel dum la unua tempo, ŝi certe provus ĉiajn rimedojn por savi lin de la pereo, sed same kiel ĉio alia, ankaŭ ŝia rilato al la filo fariĝis pli malpli kutimeca. En ŝia plej profunda interno certe restis brileto de la origina patrinamo, sed en la ĉiutaga monujo ŝi ne povis trabreĉi la barojn. Escepte ŝiajn flegadon kaj admonojn ne estis granda diferenco inter ŝia konduto al li kaj tiu de Kristoforo. Karesoj kaj kisoj jam delonge ĉesis. Tio apartenis al liaj plej fruaj jaroj, kaj kiam li fariĝis pli aĝa, li eĉ ne memoris pri ŝi.
Sed kune kun liaj penskapablo kaj kapablo por aĝaĵoj kreskis lia amo por Niko. Tiu ŝajnis pli kaj pli interesita de la knabo. Kelkafoje li preskaŭ forgesis manĝon, trinkadon kaj kartludon kaj anstataŭe ludis kun la knabo aŭ seriozmiene faris gravan interparolon kun li.
Kaj la vortojn de Niko Eskil provis restigi en sia memoro kaj konduti laŭ ili. Iom post iom la malbelaj vortoj malaperis el lia parolo, li ne kontraŭdiris la patrinon plu, kaj kiam Kristoforo provis logi lin per la kartoj, li tuj turnis la dorson al li kaj foriris.
Kristoforo kaj Selma geedziĝis, kiam Eskil estis ĉirkaŭ sesjara. Eskil tute ne sciis pri la rimarkinda afero, ĉar ĝi okazis tute senceremonie kaj senpompe. Iun tagon Kristoforo kaj Selma veturis al la urbo kaj revenis vespere, kaj tio estis, se ne tre ofta, tamen tute natura afero. Nelonge post tio estis granda festeno en Novponto, sed ankaŭ tio estis ordinaraĵo. Sed iom poste li rimarkis, ke iu nomas lian patrinon sinjorino. Tion li antaŭe ne aŭdis kaj demandis ŝin pri la signifo. Selma provis klarigi kiel eble plej bone sen tuŝi la veron. Eskil akceptis la klarigon kaj ne pensis plu pri la afero.
Tiatempe li trovis kamaradon. Kampe estis dunginta dommastrinon, kaj tiu havis filon kiu estis samaĝa kun Eskil . La mastrino alportis lakton de Novponto, kaj tiam la knabo akompanis ŝin. Baldaŭ la knaboj konatiĝis, post iom da tempo Arne mem povis porti la lakton kaj ankaŭ ricevis permeson viziti Novponton dum la tagoj.
De tiu tempo la du knaboj trovis novan mondon. La tero estis plena de interesaj kaj multmaniere utilaj aferoj, plena de nekonataj lokoj kaj grandiozaj ebloj, kiuj donis senĉesan okupon al iliaj manoj kaj pensoj. Sur la trutodigo de la maljuna Kristoforo ili naĝigis boatetojn el arboŝelo kaj bretopecoj, de ĝia ŝlima fundo ili kaptis arojn da ranidoj, kiuj estas interesaj kaj povas servi kiel pasaĝeroj. En la valeto ĉirkaŭ la digo kaj rivereto kreskas aroj da tubtrunkaj kreskaĵoj, el kiuj oni povas fari muzikilojn, ŝprucilojn, akvokondukilojn. kaj aliajn belajn aferojn. Ili konstruas akvoradon, martelon kaj tutan aron da radetoj, kiujn funkciigas la turbineto. Ĉe la elfluo de la rivereto ili kaptas fiŝidojn, kiujn ili metas en la digon kaj tiamaniere ricevas ilian propran fiŝlageton, por kiu ili havas intereson, kiu certe ne estas pli malgranda ol tiu de maljuna Kristoforo.
Dum la vintro la tuta valeto pleniĝas de dika tavolo da glacio, kiu estas bonega loko por sledeto kaj glitumiloj, kaj se venas multe da neĝo, la deklivetoj estas la plej bonaj skiadejoj. Ili migras al la randoj de la bieno kaj ĝis la granda koniferarbaro, kiu sufiĉe maldensiĝis dum la lastaj jaroj. Tie ili trovas sciurojn kaj diversspecajn birdojn kaj, se estas neĝo, spurojn de multaj aliaj arbaranoj. Tio vekas la ĉasinstinktojn. Ili konstruas amase sagpafilojn kaj sagojn kaj singarde embuskas en la densejoj. En la riveron ili metas hokojn por la fiŝoj. Malproksime en la arbaro ili konstruas kabanojn el branĉoj, surgrimpas la altajn piceojn por trovi nestojn de sciuroj aŭ birdoj kaj scias majstre malsuprengliti sur la molaj, elastaj picebranĉoj. Tie estas ankaŭ krutega monto kun amasoj da ŝtonegoj, kiujn oni povas facile ruligi malsupren, kaj kiuj tiam faras tondron kvazaŭ de kanonoj.
Baldaŭ la rivero komencas sorĉe logi ilin. Komence ili banis sin en la fiŝdigo, fiŝkaptis ĉe la elfluo kaj respektis la nigran, profundan riveron. Post nelonge ili tamen trovis, ke estas pli interese fiŝkapti en la rivero, kaj ke oni kun iom da singardo povas bani sin en la elfluejo. Tie ili faras siajn naĝekzercojn, nur kelkajn futojn flanke de la profunda rivero, kaj kiam la akvo fine portas ilin kaj ili spirege kaj kun intensa ĝojo transnaĝas la elfluon, ili rigardas sin mem kiel heroojn. Kian efikon la admonoj kaj malpermesoj de Selma povas havi, kompare kun la logoj kaj inspiroj, kiuj renkontas lin en lia propra mondo, kiu tamen al li estas multe pli reala ol ĉiuj zorgaj pensoj de la patrino? Kian signifon havas ŝiaj avertoj kontraŭ la akvo, kompare kun la sorĉa kaj loga rivero, kiu kvazaŭ amika, viva estaĵo invitas lin por provi la kapablon en manoj kaj kruroj? Kiamaniere li povas konsideri ŝiajn vortojn, kiam altegaj piceoj etendas siajn branĉojn al li, por ke li grimpu al iliaj suproj kaj por momento sentu sin kamarado de birdoj kaj sciuroj? Nun li ne kunestis tiom multe kun onklo Niko. Verdire li memoras liajn konsilojn kaj provas sekvi ilin laŭeble, sed kiam ili tute malas al ĉio interesa, kion li mem eltrovis, li tamen sekvas sian propran opinion. Verŝajne Niko neniam provis transnaĝi la riveron aŭ grimpi al la supro de la piceoj. Do li ne povas kompreni la danĝeron aŭ nedanĝeron de tio. Li ne havas klaran komprenon ankaŭ pri la kapabloj de Eskil . Do estas plej saĝe silenti, fidi sin mem kaj sian propran forton.