Выбрать главу

Tiamaniere tagoj, semajnoj, monatoj kaj tutaj jaroj glitis for, estado sentempa, sed tamen plenplena de grandaj okazoj kaj spertoj, de pensoj kaj sentoj kiuj naskiĝis, kreskis kaj ŝanĝis formon kiel iliaj propraj ludoj. La ventoj ludis kun ili, naĝigis iliajn boatojn, portis iliajn flugdrakojn al la altoj kaj lulis ilin mem sur la suproj de la arbokronoj. La akvo estis bona amiko, kiu instruis al ili novajn ludojn, freŝigis ilin kiam varmo premis kaj ĉirkaŭbrakis ilin same bonkore kaj molmane kiel kiu ajn patrino. Tero kaj ŝtonoj, glacio kaj neĝo, kreskaĵoj kaj arboj, ĉio parolis al ili en tute alia, kaj pli konvinka maniero ol la homoj povis fari.

* * *

Sed ankaŭ la vivo en la bieno estas interesa. La ĉevalejo kaj bovinejo ĉiam altiras ilin, kaj kiam oni kondukas la brutojn al la paŝtejo aŭ hejmen, ili volonte partoprenas. Plej interesa estas tamen la ĉevalo. Eksidi sur la sledo aŭ ĉaro kaj akompani al arbaro aŭ aliloken estas preskaŭ pli interesa ol ludi apud la digo. Irigi la ĉevalon laŭvole, manumi fosilon kaj meti lignon en ĝusta maniero tamen estas pli grava afero ol konstrui bonan akvoradon.

Kun streĉa intereso ili observas la laborojn de la granduloj. Post bona observo ili eble povos fari la samon. Ili akompanas la serviston kaj la servistinon al la kampoj kaj neniam laciĝas demandi pri diversaj aferoj. Samtempe ili sentas okazon por montri, kion ili mem povas fari. Estas tiel ĝoje, kiam oni sentas, ke oni povas fari la saman laboron kiel la granduloj. Kiam ili ricevas laŭdon, ili ĝojas, sed ne pro la laŭdo mem, sed pro tio, ke la laŭdo montras, ke ili efektive estas taŭgaj por fari tion aŭ tion.

* * *

En frostaj aŭtunmatenoj, kiam la tero kantas sub la plandoj, tra la neĝamasoj de la vintro kaj tra koto kaj ŝlimo de printempa degelo la du bravaj viretoj marŝas la kvarkilometran vojon al la lernejo en Grandtorento. Tie ili ree renkontas novan mondon, kiu same estis interesa kaj loga, kvankam komence iom respektiga.

Estas amasoj da infanoj kiuj svarme venas el la laboristaj domoj de la paperuzino. La du etuloj de Novponto sentas sin tute perditaj en la tumulto kaj bruo de la ducent uzinaj infanoj sur la malgranda korto. Sed baldaŭ la sciemo kaj aliĝemo vekiĝas, kaj post nelonge ili sentas sin tute hejme.

Estas multaj temperamentoj en la granda aro, kaj la vivo preskaŭ ĉiam estas plena de streĉigo kaj nervotiklaj revoj pri tio, kio okazos, kiam la sonorilo tintos kaj oni ree elkuras al la libero. Ne estas paco tiam, kaj ofte larmoj de doloro kaj kolero fluas torente sur malpuraj kaj batalsignitaj vangoj. Sed tre baldaŭ oni forgesas ĉion, kaj tuj plej pura amikeco ekfloras post la fervoraj bataloj.

Post finita labortago la du knaboj ofte faras ekskursojn al la uzino aŭ eĉ ĝis la segejo. Kaj ne mankas inter la kamaradoj bonvolaj kondukantoj, kiuj kondukas ilin sur ĉiujn paseblajn vojojn, ĉu permesitajn ĉu malpermesitajn. Se ili ne emas rigardi la fabrikojn, ili estas kore bonvenigataj de la kriegantaj infanaroj sur la malpuraj bienoj inter la laboristaj domoj. Novaj ludoj estas lernataj, novaj scioj pri la vivo kaj la mondo estas tie proponataj. Ĉiu, kiu scias ion novan, malavare disdonas sian scion kaj sian sperton. La vivo fluas renkonte al ili, riĉa, dolĉa kaj grandega, kiel rapide ekfloranta printempo.

ii.

Per la unuaj kristnaskaj gazetoj la revokazoj venas en lian mondon. La legado komenciĝas kiel gaja ludo. Estas kvazaŭ ia sporto kunmeti literojn kaj vortojn kaj ekkapti la sencon de la nigraj signoj. Sed baldaŭ la enhavo mem tiom kaptas lin, ke li tute forgesas tion.

En Novponto ne ekzistas multe da konvena legaĵo por tia etulo, tamen iom, kaj post kelkaj jaroj li estas tute hejme en la malgranda libraro de Kristoforo. La fantazia mondo de la libroj fariĝas al li mondo tute memstara, kiun li sola posedas, kaj en kiu li ankaŭ ne deziras alian akompanon. Arne  ne komprenas tiajn aferojn. Ili estas same bonaj amikoj kiel antaŭe kaj ankoraŭ faras siajn ekskursojn kune, tamen ne tiom ofte. Kiam Eskil  restas hejme kun la malnovaj volumoj, Arne  iras al Grandtorento por renkonti la uzinajn bubojn. Cetere li pro speciala kaŭzo baldaŭ forlasis la lernejon en Grandtorento.

Li vivas en siaj libroj per sia tuta animo, kaj kion li tiamaniere travivas, estas al li same reala kiel la ĉirkaŭa mondo, eble pli, ĉar ĝi povas forteni lin eĉ de la plej gajaj ludoj. Li komprenas, ke fantazio kreis tiun mondon, ke ĝi ne estas laŭvorte vera, tamen li sentas, ke ĝi en ia maniero estas tute vera kaj viva.

Kaj Kristoforo, kiu cetere tute ne interesiĝis pri la legado de Eskil , kelkafoje diris en pripensa tono:

– Kiel bone estas por la infanoj nuntempe. Se tiaj avantaĝoj ekzistus en mia infanaĝo, mi nun estus tute alia homo.

* * *

Tio iom forigis lin de la kamaradoj, sed samtempe li ree proksimiĝis al Niko. Niko estis admirinda homo, ŝajne li ĉion komprenis. Kiam Eskil  volis ludi kaj esti sovaĝa, tiam li komprenis tion kaj diris, ke bravaj knaboj devas esti tiaj, kvankam li iom timis la riveron kaj aliajn danĝerojn. Kaj nun aŭdinte nur kelkajn vortojn de Eskil  pri libroj kaj legado, li tuj eksidis apud li kiel antaŭe.

– Vi ĉiam legadas, – li diris. – Kion vi do legas?

Kaj Eskil  nomis kelkajn librojn.

– Nu ja, – Niko diris kaj tuj ekbrilis, – tiun libron ankaŭ mi legis.

La mieno kaj tono diris, ke li mem trovis ĝin same amuza kiel Eskil , kaj tio tute sufiĉis por restarigi la malnovan amikecon.

Post iom da tempo Niko demandis, ĉu Eskil  ŝatus iam viziti lin. Estas ja nur dekduminuta fervojvojaĝo inter Grandtorento kaj la urbo. Eskil  nun sciis, ke Niko havas amason da libroj, kaj jam antaŭe li ĝojis pri la renkonto kaj pro interparolo pri diversaj aferoj, kiuj plenigis liajn pensojn, sed pri kiuj li ne povis paroli al iu alia. Ordinare li sentis sin fremda antaŭ pli aĝaj homoj, sed Niko estis kvazaŭ bona kamarado kaj samtempe tiel komprenema. Do li tiam kaj tiam vizitis Nikon en la urbo, interparolis kun li pri multaj aferoj kaj ĉiufoje portis hejmen grandan pakon da libroj. Kaj ne estis nur aventuraj libroj, ĉe Niko li trovis multajn aliajn, kiuj baldaŭ kaptis lian intereson.

Jaroj pasis kaj li finis la lernejon. Niko havis violonon, kvankam li preskaŭ neniam ludis. Iun fojon Eskil  prenis ĝin el la ujo, komencis pinĉi la kordojn kaj devigis Nikon ludi kelkajn melodiojn. Ne sonis tre bele, sed la intereso de Eskil  vekiĝis, kaj Niko devis instrui lin kiamaniere oni ludas. Li facile lernis kaj baldaŭ komprenis la sekreton kaj eĉ sukcesis, kvankam iom palpe, aperigi kelkajn sufiĉe klarajn tonojn.

Li tuj memoris pri la violono sur la muro en la grandĉambro. Kiel ĝi venis tien, kaj kiu iam uzis ĝin, li ne sciis, sed certe li povos uzi ĝin. Ĝi havas nur unu solan kordon, li memoris. sed tion oni povos rebonigi. Kaj tuj li parolis al Niko pri tio.

– Kompreneble mi povas fari tion, diris Niko. – Mi kuniros kun vi al la librovendejo, tie ni aĉetos kordojn kaj pecon da arĉrezino, la reston vi povos mem fari.

– Tiu violono longe silentis, – li poste diris, kvazaŭ pretere. Eskil  tuj kaptis la hoketon kaj demandis, kiu ludis per ĝi.

– Ĉu vi ne scias? – Niko demandis kun ŝajna miro. – Estis via avo.

– Mia avo? Tio estis la patro de Kristoforo, – diris Eskil  iom pripense.

Dum la unuaj jaroj Eskil  ĉiam nomis sian patron vi aŭ Kristoforo. Nun li bone sciis, kiel li devas esprimi sin, sed la malnova kutimo restis, kaj hejme li neniam nomis lin patro, io en li obstinis kontraŭ tiu vorto.