– Jes, estis, – daŭrigis Niko. – Kaj vi devas scii, ke li estis tre agrabla maljunulo.
Eskil estis aŭdinta nur, ke liaj geavoj iam loĝis en la bieno, kaj okaze li aŭdis kelkajn vortojn pri la maljunulo. Tio estis ĉio. Volonte li ekscius pli multe, sed li ne volis demandi la gepatrojn. Sed kiam Niko nun komencis paroli pri la maljunulo, li ne hezitis plu demandi pri la geavoj kaj la malnova tempo.
Niko bone konis tiujn aferojn kaj havis bonan memoron. Li komencis rakonti, kaj poste ili ne parolis pri io alia tiun vesperon. Niko kiel neniu alia povis doni vivon kaj koloron al siaj rakontoj, kaj Eskil posedis fantazion, kiu bone agordiĝis kun la rakontopovo de la alia.
El sia memoro Niko alportis okazon post okazo el la malnova tempo kaj prezentis la geavojn tute kiel li iam vidis ilin. Eskil eniĝis en tiujn historiojn same kiel li eniĝis en la vivon de la libroj. Lia penso kaj fantazio kunligis la disajn epizodojn, kaj spirite li vidis la gajan Kristoforon kaj la laboreman Kajsa n tute klare, kvazaŭ li mem estus vivinta kun ili. Iliaj kvalitoj kaj proprecoj estis tute klaraj al li, kaj li preskaŭ perceptis, kion pensis kaj sentis Kristoforo, kiam li ludis siajn melodiojn kaj faris la desegnojn kaj kalkulojn. Rilate al Kajsa , ŝi certe estis tre bona homo, li pensis, kvankam ŝi havis tempon nur por la tero kaj la bovinejo. Verdire oni devas kompati ŝin, certe ŝi ne havis multan ĝojon en la vivo. Sed Kristoforon ŝi certe ne komprenis.
Verŝajne Eskil iom maltrafis, kiam li per helpo de la rakontoj konstruis al si bildon pri la geavoj. Ĉiuokaze ili tiom kaptis lian tutan menson, ke li dume forgesis ĉion alian, kaj se Niko ne estus memorinta pri la kordoj, ili certe ne estus aĉetitaj tiun ĉi fojon. Kaj kiam li en malfrua vespero sidis en la vagono, tiuj pensoj ankoraŭ tute okupis lin, kaj li tute forgesis rigardi la pasaĝerojn kaj la pejzaĝon, kiu rapide preterpasis ekstere.
Li sentis grandan simpation por la maljunulo. Se tiu homo nur vivus! Kiel bone ili komprenus unu la alian! Kun tiu li povus paroli pri ĉio, same kiel kun Niko, al li, sia avo, li povus konfidi la plej sekretajn pensojn kaj zorgojn, kiun li neniam diris eĉ al Niko. La avo estus tute alia homo ol Kristoforo aŭ Selma , kun kiuj li povas paroli nur pri la plej ĉiutagaj aferoj. Kaj kiam li en la kvieta maja vespero iris hejmen de Grandtorento, venis al li forta sento de soleco. La lernejon li finis antaŭ unu jaro, kaj malofte li renkontis la kamaradojn, ankaŭ ne sopiris al renkonto. Hejme estis nur Kristoforo kaj Selma kaj la servantoj, kaj neniu el ili ŝajnis havi iom da kompreno por li. Tiel estis ĉiam, kaj ankoraŭ pli, de kiam li ricevis fratineton. Ili ne estis malafablaj al li, kaj li ricevis ĉion bezonatan, tamen iamaniere io mankis.
En la libroj li legis pri homoj, kiuj tiel bone komprenis unu la alian kaj tial vivis tre feliĉe. Kiam li legis tion, li sentis preman sopiron mem travivi ion tian. Kial Selma kaj Kristoforo ne komprenas lin, same kiel la homoj en la libroj komprenas unu la alian? Kaj certe Selma kaj Kristoforo eĉ ne komprenas sin reciproke.
Se la avo vivus, estus tute alie. Kaj ĉu la avo ne estis en la sama situacio kiel li mem? Neniu tre bone komprenis lin. Li estis gaja, sed interne li certe sentis solecon.
Subite li ekpensis pri onklo Niko kaj preskaŭ ekhontis. Kiamaniere li povis forgesi Nikon, kiu tamen estas tiel proksima al lia koro? Ĉu ne estas maljuste pensi tiel? Tamen li ne povis forigi la senton de soleco. Spite ĉion, Niko iel estas eksterulo.
Kaj ree liaj pensoj vagis al la avo, kaj li sentis kvazaŭ tiu, kiel li image vidis lin, estas lia sola amiko. Estis tiel bone kaj trankvilige pensi, ke ili kune paŝas trans la kampojn aŭ sidas babilante en la grandĉambro. Sed samtempe estis maldolĉe kaj dolore. La avo delonge estis for, kaj tio estis nur revo.
Li atingis la ponton trans la riveron. La plaŭdo de akvo en fluetoj kaj drenfosoj kaj la bruo de la malgrandaj torentoj supre en la rivero atingis lin kiel malforta, sonĝosimila susuro. Kelkaj turdoj ankoraŭ babilis freŝvoĉe malproksime en la pinarbaro, cetere ĉio estis silenta. La printempofreŝaj betuloj, la mola, juna herbo kaj la dormantaj sekalkampoj – tio kaj ĉio alia ŝajnis dormeti en kvieta, revoplena atendo. Alte super la tero kun ĝia mola krepuskolumo volbis sin vasta, nubostriita spaco kiel lando kun multaj vojoj al malproksimaj regionoj.
Kaj antaŭ li, supre de la rivero, kuŝis la bieno en printempa verdo kaj kun florkovritaj ĉerizarboj, bela kiel bela sonĝo sed tamen kun trajto de malpleno kaj malriĉo.
iii.
Kiam li en la posta tago prenis de la muro la malnovan kaj polvokovritan violonon, li sentis kvazaŭ li starus antaŭ Kristoforo mem kaj el liaj manoj, prenus tiun donacon, kiu nun ŝajnis al li pli kara ol ĉio alia. Li demandis al Kristoforo, ĉu li rajtas uzi ĝin, kaj tiu respondis, ke tiun bruilon li povas uzi laŭplaĉe, se li ne faros tro grandan tumulton kaj ne kriigos la knabineton.
Li prenis ĝin kaj forviŝis la polvon tiel delikate, kvazaŭ ĝi estus eta birdido. Ho, tiun ĉi instrumenton la avo tenis same kiel li mem nun tenas ĝin, el ĝi li logis melodiojn pli belajn ol iu alia en la tuta regiono. Per ĝi li eble konsolis sin, kiam li estis sola, same kiel Eskil nun, kaj per ĝi li samtempe igis la homojn tremi pro ĝojo, kaj vivemo.
Li rezinis la malnovan arĉon, metis la violonon sub la mentonon kaj dum interna tremo ektuŝis la kordojn. Kiam la kordoj kaj la ligno ekkantis sub liaj mallertaj tuŝoj, li ektremis pro ĝojo. Sonis tute alie ol la violono de Niko. Tiu estis ĝeminta kvazaŭ infano sub punanta mano kaj persiste kontraŭstaris liajn provojn eligi molajn kaj mildajn sonojn. Sed tie ĉi la tonoj venis tiel molaj kaj sune klaraj, kvazaŭ la violono mem kreus ilin kaj ne la maldikaj fingroj de Eskil .
Li ludis la du, tri gamojn, kiujn li lernis de Niko. La fingroj glitis tien kaj reen sur la kordoj, tien kaj reen, kvazaŭ li estus trovinta tiel belan melodion, ke li nepre devas reludi ĝin fojon post fojo. La memfido kreskis, la fingroj lertiĝis. La tonoj fariĝis pli belsonaj kaj klaraj, kaj ŝajnis al li, ke ili kantas pri tiu fabeleca kaj suna tempo, kiam la maljuna Kristoforo ankoraŭ vivis, kvazaŭ la maljunulo mem parolus al li, tiel milde kaj komprene, kiel neniu alia povis.
En sia memoro li sentis melodiojn kaj trovis simplan kaj belan kanton de la lerneja tempo. Li kantetis ĝin kaj samtempe provis trovi la samajn tonojn kaj tonarojn sur la kordoj. Kelkafoje li sukcesis, kelkafoje eraris kaj devis komenci denove. Tamen tio estis kiel gaja ludo. Kvazaŭ nevidebla mano gvidus liajn fingrojn aŭ la violono mem helpus lin. Baldaŭ li trovis la tutan melodion kaj komencis ludi ĝin orde, kaj tiam li sentis tremigan ĝojon, kvazaŭ li volis ridi kaj plori samtempe. Se la avo nur kunestus kaj aŭdus lian ludadon! La pordo malfermiĝis, kaj Kristoforo envenis per peze sonantaj paŝoj. Li aspektis bonvola kaj iom sciema.
– Pro diablo, vi povas fari sonon! – li diris pli afable ol iam antaŭe. – Komence verdire sonis kiel ĝemo de katoj, sed iom post iom boniĝis. Se vi daŭrigos sammaniere, vi certe fariĝos lerta kiel la maljunulo.
La ora tempo de ludo kaj libero jam pasis. La libroj kaj violono estis nur por paŭzoj kaj vesperoj.
Okazis same al Eskil kiel iam al lia patro. Kiel etulo li el propra emo sekvis la grandulojn al laboro kaj mem serĉis ian okupon por si. Neniu petis lin pri tio, kaj neniu atentis, ĉu li faras ion aŭ ne. La malnova kutimo, ke ĉiu faras la sian kaj lasas al alia laŭdezire fari la samon, ankoraŭ regis en Novponto. Iom post iom li kunkreskis kun la vivo de la bieno, trinkis sian matenkafon kun la aliaj kaj faris siajn memelektitajn laborojn, ĝis la vespero venis.