Выбрать главу

Kaj la mondo de la infanoj estas mondo por si mem. Kiu forlasis ĝin, baldaŭ forgesas ĝin kaj vidas nur la mondon de la kreskintoj. Sed ĉirkaŭ li floras tia timida kaj riĉa mondo, riĉa je belo kiel je malbelo. Li ne vidas ĝin, eĉ ne konjektas ĝian ekziston, ĉar al li ĝi malaperis kaj neniiĝis, kiam li mem eliris el ĝi. Sed nevidita ĝi daŭre ekzistas, same bela kaj same malbela kiel kiam li mem apartenis al ĝi, sentradicia kaj tamen ĉiameca, eterne la sama, tamen eterne nova.

Kiel dirite, li ne ŝatis la knabinon. Tia palulino ne povis plaĉi al li. Kaj poste ŝia nomo estis Ester , malplaĉa nomo. Cetere ŝi estis trankvila kaj silentema, kaj tiuokaze ankaŭ tion li ne ŝatis.

Li vidis ŝin tagon post tago, kaj ĉar ŝi estis fremda al li, li tamen kelkafoje sendis al ŝi ŝtelan kaj esploran rigardon por trovi, kia ŝi estas, ĉu bona aŭ malafabla, ĉu stulta aŭ inteligenta. Tiam li kun miro rimarkis, ke la vizaĝo ne estas tute tia, kia li unue kredis ĝin. La nazo estas delikata kaj preskaŭ rekta, ĉirkaŭ la forte fermita buŝo estas bela esprimo, kiun li antaŭe ne rimarkis. La okuloj brilas grize kaj verde, kaj kelkafoje aperas en ili klara, varma lumo kiun li ne vidis ĉe aliaj homoj. Tiel li komencis toleri ŝin, eĉ se ŝi ne plaĉis al li, ŝi tamen estis pli interesa ol la aliaj homoj en Novponto.

Iun vesperon Selma  staris apud la kuireja tablo, enverŝante lakton en la ujon de Ester . Apude staris Ester  atendante la pretigon, kaj kelkajn paŝojn de ili Eskil  atendis sian vicon ĉe la separatoro. Li pensis pri nenio, kaj lia rigardo sencele vagis tien kaj reen. Momente ĝi restis ĉe la duone forturnita vizaĝo de la knabino.

Estis, kvazaŭ ŝi estus eksentinta tion, ĉar en la posta momento ŝi turnis sian kapon en sia timema maniero kaj rigardis lin. Ŝi iom levis la okulojn, kaj ŝia rigardo renkontis la lian, kvieta kaj senmova.

En la sama momento li ektremis de stranga sento. La pensoj paliĝis, la konscio pri la ĉirkaŭo subite glitis for, sed samtempe vekiĝis en li alia konscio, kiu plenigis lin per tia sento de ĝojo kaj intensa vivo, kian li antaŭe neniam spertis.

Estis senfina profundo en tiu grizverda, briletanta vivo antaŭ li. Estis, kvazaŭ li en tiu profundo subite vidus la tutan mondon en lumo de rivelo kaj tie renkontus sian propran internon kun ĉiuj ĝiaj revoj kaj kaŝema sopiro. Ĉio, ĉio estis tie, ĉirkaŭfluita de lumo, kiu faris tion tiel hela kaj pura kaj pli reala ol ĝi estis alifoje. Kaj nekontraŭstareble tiu mondo de suno kaj briletanta vivo tiris lin al si, pli kaj pli proksimen, ĝis ĝi fine tute ĉirkaŭis lin. Ĝi kunfandiĝis kun lia propra konscio, ĝis ne restis limo plu inter li kaj ĝi. Bela revaĵo kaj tamen pli reala ol ĉio alia, nun paliĝinta kaj fora...

Ĝi malaperis. Ree la knabino staris apud la patrino kun duone forturnita vizaĝo. Selma  transdonis la laktujon al la knabino, kiu duonlaŭte kiel ordinare diris sian ĝisrevidon kaj foriris. Kiom longe li tiamaniere rigardis en ŝiajn okulojn? Eble nur momenton. Tamen ŝajnis al li kiel tuta longa vivo, vivo kie tempo kaj tempaj ŝanĝoj ne ekzistas.

Ĉu ŝi do estis for, tiu bela bildo? Ne, ŝi restis interne de li, ankoraŭ same miriga kaj nekompreneble grandega, plenigis lian tutan internon per plora ĝojo, kiu preskaŭ krevigis lian bruston.

Maŝine kaj rapide li faris siajn lastajn okupojn, kaj poste vespermanĝis kun la aliaj. Dume li ankoraŭ troviĝis meze en la stranga travivaĵo. Ankoraŭ ĝi efikis je li per la forto de la unua momento.

Ekstarinte de la tablo, li tuj prenis la violonon kaj rapidis al la fiŝdigo, kie li ofte sidis kaj ludis sub kelkaj betuloj sur la dekliveto. Tie li eksidis sur la mola herbo kun la violono sur la genuoj. Por ludo li tamen ne havis emon, kaj la instrumenton li kunprenis nur pretekste.

Li sidis senmova, enprofundiĝis en sin mem kaj ree travivis la pasintaĵon. Kion do signifas tio? Kio tiamaniere kaptis lian animon? Kaj estis al li, kvazaŭ vualo foriĝus de tiu unue nekomprenebla afero. Ĉu tio estas amo, li flustris al si mem kaj ree ektremis kiel je la renkonto de ŝia rigardo. Jes, kio povas esti, se ne amo? li respondis al si mem, kaj ree li sentis la ploran ĝojegon.

Do estis tio, kion li longe atendis, kvankam li nur malklare konjektis ĝin. Kaj subite tio fariĝis klara kaj facilkomprenebla. Nun li atingis veran vivon, soleco kaj doloro estas for kaj neniam revenos. Kiamaniere ĝi povus reveni, kiam li jam vidis tiun mondon kaj donis sin mem al ĝi? Kaj en tiu mondo li havas sian hejmon, sed ne aliloke.

Kaj dum la suno naĝis malsupren post la bluajn montodorsojn, lia interno fariĝis trankvila kaj kvieta, purigita de ĉio malluma kaj malbona, liberigita de ĉiu maldolĉo kaj turmento.

Kaj ke tio okazis ĝuste al li! li ekpensis. Ĉu ne estis donaco de la ĉielo? Io tia ne povas deveni de la tero kaj aparteni al vivo de la homoj. Io tia estas donacata nur al malmultaj, al aliaj ĝi restas sekreto kaj vorto sen signifo.

Nekonscie li kvazaŭ preĝe faldis siajn manojn ĉirkaŭ la violonon, kaj la rigardoj vagis foren al la altaj, helaj spacoj.

Kaj se li ne bone sciis, kie la granda patro loĝas aŭ kiamaniere diri la dankon, la himno de lia tremanta koro ne estis malpli sincera pro tio.

La suno subiris. Ombroj sterniĝis en la valo, ĉiu trankvile endormiĝis por la nokta ripozo. Kaj subite li ree ekvidis la maljunan, grizan figuron, kun kiu li tiel ofte kuniris tra tiuj kampoj, kaj kiu dum longaj tagoj estis lia sola amiko kaj akompananto.

Li ekridetis kaj flustretis kvazaŭ parolante al ili nevidebla: Nun ĉio estas bona. Vi foriros kaj neniam revenos. Sed neniam mi forgesos vin, kaj eĉ kiam vi estos for, ni ĉiam estos kune. Vi gvidis min tien ĉi, vi sola komprenis min. Nun alia komprenas min, kaj nun venos nova vivo.

Kaj image li vidis, kiel la okuloj de la maljunulo briletas kvazaŭ larme, kaj kiel li silente kapklinas al li, kvazaŭ vortoj ne estus bezonataj. Poste la bildo paliĝis, kaj ree li vidis antaŭ si sian novan mondon de suno kaj lumvibra vivo.

* * *

En tiu mondo li nun vivis tagon post tago. Al ŝi iris la unuaj pensoj kiam li vekiĝis, kaj ĉe ŝi ili restis je la endormiĝo. Lia vivo entenis aliajn aferojn, sed kompare kun tio ili estis sensignifaj.

Kiam ŝi revenis la unuan fojon post tiu vespero, lia koro batis pro atendo. Se ĉio estus nur revo, se ŝi venus kiel ordinare, eĉ sen rigardo al li, sen iel montri, ke ŝi komprenas lin! Kiel ofte ŝi venis iom frue, kaj kiel kutime ŝi iris al la stalo por rigardi bovinojn kaj bovidojn. Selma  kaj la servistino melkis, kaj Eskil  estis okupita de aliaj aferoj. Ŝi iris ĉirkaŭ la furaĝotablon, diris kelkajn vortojn al la aliaj, karesis la bovinojn kaj igis la bovidojn leki ŝiajn manojn.

Ili venis pli proksime unu al la alia, kaj lia rigardo serĉis ŝian. Ŝajnis al li, ke ŝia vizaĝo eklumas kvazaŭ pro interna rideto, kaj en konfida, rekona maniero ŝi ree renkontis lian rigardon. Poste ŝi iris plu, kvazaŭ nenio estus okazinta. Sed sufiĉis al li. Li trovis, kion li serĉis, kaj la miriga mondo de hieraŭ ree ekfloris en sia freŝa, printempa helo.

La tagoj fluis for. La suno flamis sur ĉiam sennuba ĉielo, sunlumo pendis kiel nebulo super montoj kaj altaĵoj, kaj tiam kaj tiam la aeron plenigis pika odoro, kiu portis sciigon pri arbarbrulo ie post la nebulaĵa horizonto.