Выбрать главу

Ĉu mi amis lin? Tiam ŝajnis al mi, ke jes. Sed ne estis tiel. Ne lin mi amis, sed mian revon pri liberiĝo. Kaj cetere mi nur obeis al miaj deziroj.

Estas strange. Mi havas kaj havos ankoraŭ pli da ĉagreno pro tio. Tamen ŝajnas ankoraŭ al mi, ke mi pravis. Kaj tamen ne pravis, ĉar mi fariĝis ja sencele malfeliĉa. Liberiĝo ŝajnas al mi bona, malgraŭ ĉio. Sed por esti libera, la homo devas esti saĝa kaj ĉiurilate pli perfekta ol la sklavo ... Alie la homo ree fariĝas sklavo, meze de sia libereco, sklavo sub la sekvoj de sia malbone kaj malsaĝe uzita libereco. Nun mi komprenas tion, tiam ne.

Mi estis feliĉa, vivis en la nuno kaj ne pensis pri estonteco. Kio ajn okazos – ni estis ja homoj, kiuj komprenis unu la alian kaj la respondecon de libera homo. Sed unu matenon mi ricevis leteron, senditan de li el havena urbo ĝuste antaŭ enŝipiĝo al Ameriko. Li skribis kelkajn frazojn pri la bela fruprintempo, dankis elkore pro la bela neforgesebla tempo, kiun li pasigis kune kun mi. Tiu memoro estos ĉiam al li plej bela memoro. Kaj fine li deziris al mi feliĉon kaj ĝojon, “bedaŭrinde mi kredeble neniam havos la feliĉon rerenkonti vin, ĉar verŝajne mi ne revenos al tiu ĉi lando.” Tri tagojn antaŭ la ricevo de tiu letero mi kunestis kun li. Tiam li eĉ ne aludis pri disiĝo. Kaj nun ... Ĉu vi komprenas? Mi ne estis la kaŭzo de lia foriro, ĉar eĉ pli frue ol mi unue renkontis lin, li certe prizorgis enmigropermeson kaj pasporton, kvankam nek mi nek aliaj sciis pri tio. Sed eble li rigardis min ludilo por momenta distro ... ... Mia bela revo pri la libereco polviĝis. Ne pro tio, ke mi eble naskos infanon, sed pro tio, ke li foriris kiel fia ŝtelisto. Se li nur estus dirinta antaŭe: “Mi ne povas resti kun vi plu, mi devas iri for, tial adiaŭ!” Tiam mi estus dirinta al li: “Bone, vi estas libera kiel mi. Mi portos mian sorton, kaj vi ŝuldos al mi nenion.” – Sed tiel! Mi enfalis en abismon de nigraj pensoj, kaj por la unua fojo, pensante pri patrino kaj frato, mi ektimis la sekvojn de mia libereco. Por la unua fojo mi komprenis la sentojn de mia patrino, kiam ŝi sciiĝos pri tio. Noktiĝis ĉirkaŭ mi. Unue mi preskaŭ freneziĝis kaj ne sciis kion fari, ĉu iri en la riveron por foriĝi aŭ al la dancejo por havigi alian patron al mia infano? Ĉu vi komprenas? Sklavino! Du semajnoj pasis, kaj iom post iom mi sukcesis trankviligi min mem. Vi mem estas la kaŭzo de via malfeliĉo, mi provis diri al mi. Vi volis esti libera, kaj vi estis. Do portu nun vian sorton kiel libera homo! Sed fariĝis solece en mia interno kaj solece ĉirkaŭ mi. Mi fariĝis tutsola en la mondo, pli sola ol se mi estus orfa kaj senfrata. Kaj post tiuj du semajnoj mi iris al la dancejo, ne por delogi junulon, ne por amuziĝi, nur por ion fari kaj por rigardi homajn vizaĝojn. Miajn paŝojn kondukis la sama deziro aŭ sopiro, kiu kondukas la paŝojn de resaniĝanto, kiu post longaj semajnoj en la lito estas altirata al homoj kaj vivplenaj lokoj. Ĉu vi komprenas? Sed kiel fremdulino mi venis, kiel fremdulino rigardis la homojn kaj la gajecon, kiel fremdulino mi volis foriri.

Kaj tiam vi venis. Stranga sento ekkaptis min, kiam mi vidis vin. Estus sensence diri, ke vi plaĉis al mi. Pri tiaj aferoj mi ne povis pensi tiam. Estis io tute alia. Ĉu iam okazis al vi, kiam vi estis pli juna, eble preskaŭ infano, ke vi revis pri renkonto kun homo, ĉu samseksa aŭ male, kiu plene komprenos vin kaj en ĉio sentos kaj pensos same kiel vi mem? Tiamaniere mi ofte revis, kiam mi estis infanino, kaj la soleco fariĝis preskaŭ ne eltenebla. Sed kiam mi fariĝis pli aĝa, tiuj revoj iom post iom malaperis, eble transformiĝis laŭ la vera aspekto de la mondo. Kiam vi venis, estis al mi, kvazaŭ unu el tiuj revofiguroj de miaj knabinetaj jaroj subite estus aperinta antaŭ mi. Mi sentis, ke tie staras junulo, kiu ĉiam povus frate kaj plene kompreni min, eĉ en mia plej profunda doloro, kaj kies nura ĉeesto povus esti plej trankviliga konsolo. Estis nur revekiĝinta infanorevo. Tamen ĝi estis pli forta ol mia racio. En tempoj de profunda doloro la homo eble fariĝas kiel infano, kaj de longe forgesitaj pensoj kaj revoj ree viviĝas.

Mi provis kontraŭstari kaj esti saĝa, kiam vi petis pri renkonto, sed mi malsukcesis. Mi estis fariĝinta infanino, senforta, helposerĉanta – ja, eble sentimentala. Mi diris al mi, ke mi agas freneze kaj malhoneste, kaj mi hontis pri mi mem. Tamen mi konsentis al viaj petoj.

Kaj vi fariĝis konsolo al mi. Vi helpis al mi porti mian sorton, kvankam vi mem ne sciis pri tio. Mi ja ne parolis al vi. Tamen, ho, se vi nur scius, kiom mi parolis al vi en la solecaj horoj de senfine longaj semajnoj! Revoj! Jes, ja, kaj tamen konsolo ... Amiko, frato, ĉu vi povas pardoni min? – Krepusketo estis envolvinta la grandan ebenon en nokta senkontura nebuleto; la sonoj de la tago estis formortintaj. Kaj en lia interno estis sento, kiu similis al tiu nokta silento, trankviliga kaj forgesiga kiel kvieto de sankta ejo. Ŝia flustra parolado estis ĉesinta kaj la silento milde forviŝis dolorigajn pensojn kaj kvazaŭ purigis la internon de ĉio malbona kaj malinda. Ŝajnis al li kvazaŭ malsanktigo rompi tiun sensonecon.

– Ne diru tiel, vi estas ja mia amikino, – li flustris mallaŭte.

Senvorte ŝi premis lian manon kaj poste ekstaris. Ili returnis sin al Torento.

Veninte al ŝia hejmo ili dum kelkaj momentoj restis sub la siringaj arbustegoj. El malproksimo aŭdiĝis la muziko de la dancejo, kaj dum momento li vidis interne la homplenan lokon, kie juna vivo bolas kiel ŝaŭmanta printempa rivero. Lipoj ridas, okuloj briletas kaj serĉadas, demandas senvorte, respondas senvorte. Lampoj brilas: ruĝaj, flavaj, verdaj. Junaj voĉoj kveradas kaj flustradas, kaj parope gejunuloj promenas sur solecaj vojetoj ... Kaj li miris pri si mem. Kiel ĉio ĉi povis interesi lin?

– Kaj nun ... poste? – li fine flustris demande. – Kio okazos al vi, kion diros via patrino, via frato? Ŝi ektremis.

– Eble fariĝos nebone. Sed mi portos mian sorton. Dankon, amiko! De nun ni ne vidos nin plu, ne povos. Vi ja komprenas.

– Jes ... sed kiel vi povos elteni ĉion? Se mi nur povus helpi al vi ... Sed kiel? ... Aŭtune mi iros fari mian militservon. Mi skribos kelkajn leterojn al vi, donos mian adreson. Sendu vorteton por ke mi sciu pri via sorto! Mi ne povos mildigi ĝin; sed miaj pensoj restos ĉe vi. Eble estas sensence diri tiel ... tamen ... Ili rigardis longe unu la alian kaj senvorte disiĝis.

V.

Matene kaj vespere li preteriras la dometon, kie ŝi loĝas. Ĝi kuŝas nur cent paŝojn flanke de la ŝoseo, kaj li do povas vidi ĝin sufiĉe bone, kelkafoje eĉ distingi vizaĝojn malantaŭ la fenestretoj, jen ŝian, jen tiun de la frato, jen tiun de la patrino. Preterpasante li vole-nevole turnetas siajn rigardojn tien, kvazaŭ li ankoraŭ estus plena je atendo kaj juna espero. Sed postan momenton la okuloj malleviĝas, kaj frosteca, preskaŭ nerimarkebla rideto ekludas ĉirkaŭ liaj kunpremitaj lipoj. Kial rigardi malantaŭen? Tie estas nur la ruba grundo de frakasitaj revoj kaj polvigita ĝojo. Tie kreskos nenio krom la kardoj kaj urtikoj de amaraj memoroj.