La homoj plendis pro la seko, sed Eskil interne ridis, kiam li aŭdis la plendojn. Ĉu gravas, ke la tero estas seka kaj la vojoj plenaj de polvo? Ne, tia vetero plaĉis al li. Ĉiamaj suno kaj varmo, ĉiam sennuba ĉielo – tia estis lia interno. Kial do ne estu same ekstere.
Ili renkontiĝis nur kiam ŝi venis por preni lakton, kaj ilia renkonto estis nur rapide pasanta momento. Sed kion pli li povus deziri? Ili diris apenaŭ unu vorton unu al la alia, kaj li ne sentis deziron paroli kun ŝi. Kiaj vortoj povus esprimi tion, kion animo komunikis al animo kiam ili dum kelkaj mallongaj sekundoj renkontis sin en mondo tute apartigita de ĉio alia? Kelkafoje li sopiris al pli ofta renkonto, al kunesto, kun ŝi fore de ĉiuj homoj, kies nura ĉeesto ŝajnis al li kiel entrudo en ilian propran mondon. Sed ankaŭ tiu tempo venos. Kaj mem la atendo por ĉiu nova revido ŝajnis al li kiel kviete printempa vojeto, sur kiu li reve iras renkonte al la riĉaj kaj sun-plenaj spacoj de la somero.
v.
En kvieta vespero de frua aŭtuniĝo la obtuza sono de preĝejaj sonoriloj ruliĝis tra la aero kiel malhelaj, minacaj ondegoj. Senĉese la pezaj frapiloj martelis la kantantan metalon, kaj kun ĉiam nova forto la tonaro ŝvebis trans montojn kaj valojn ĝis la plej malproksimaj kaŝejoj de la grandaj arbaroj.
Oni scias la signifon, kaj kvankam la suno brilis same klare kiel dum la tuta hela somero, estis kvazaŭ tero kaj ĉielo malheliĝus kaj fulmotondra ventego alproksimiĝus.
La gazetoj raportis pri la okazoj pli sude en Eŭropo. En tiu ĉi angulo de la mondo ĉiu trankvile faris sian laboron, kaj la tero estis same paca kaj somere hela kiel antaŭe, sed en ĉiuj homoj brulis atendaj kaj timaj demandoj, kaj ĉe renkontiĝo la parolo tiam estis la sama: Kio okazos? Kio sekvos tiun incendion en la mezo de la grandaj popoloj? Sonoriloj kantis, telefonoj tintis, tintigaj kaj teruraj diraĵoj ventege pelis unu la alian de loko al loko.
En Novponto Kristoforo iris en febra scivolo. Li estis preskaŭ gaja kaj ankaŭ ne kaŝis siajn sentojn. Fine okazis io, kio povas iom vigligi. Ĝuste nun valoras vivi, li opiniis, ĉar ŝajne estos sufiĉe interese dum kelka tempo. Kaj dankon al dio pri tio. La gazetoj estis seninteresaj, kaj la vivo similis al nenio dum multaj jaroj.
Malmultaj homoj preteriris Novponton tiutempe, kvankam la ŝoseo preterpasis. Sed ĉiun venanton Kristoforo tuj kaptis kaj sensalute kaj kun antaŭe neniam vidita vigleco demandis, kiel la afero progresis. Laste li parolis kun la leterportisto, sed tio estis frue posttagmeze, longe antaŭ la sonorado. Kiel nun statas? Ĉu la ruso jam albordiĝis? Aŭ ĉu la germanoj kundevigis la svedojn? Ho, estas tempo por vivi, tiaĵo ne okazas ĉiutage! Kristoforo ne povis regi sian scivolon kaj ĉar baldaŭ estos vespero, li forlasis ĉion kaj sen manĝo kaj kafo per rapidaj paŝoj prenis la vojon al Grandtorento.
Eskil rapide faris la sian, transdonis la stalajn okupojn al la aliaj, kiuj restos hejme, kaj sekvis lin.
Grandtorento aspektis kiel la urbo dum la aŭtuna foiro. Homoj iris tien kaj reen, staris babilante kaj diskutante sur kortoj kaj vojrandoj, tremantaj pro ekscito kaj streĉiĝo. Li iris al la stacio kaj poŝtejo. Tie estis kafejo, kie ordinare multaj babiluloj kaj novaĵportantoj kolektiĝis.
Estis sama svarmado tie kiel alie. Sed kiel febre oni parolis kaj rezonadis – ĉie iu retena forto mallaŭtigis la vortojn kaj bridis la voĉojn.
Eskil demandis, kio okazis. Mobilizo, estis la respondo. Tion li jam komprenis, sed kio pli? Neniu bone sciis. Laŭdire la rusoj jam atakis, ili atakos post kelkaj horoj, la germanoj kundevigis la svedojn, morgaŭ eksplodos.
La forveturontoj ŝajnis pripensaj kaj seriozaj. Neniu scias, kia estos la situacio post kelkaj tagoj. Timo premis virinojn kaj infanojn, kelkaj ĝemis kaj ploris, kaj de la dudekjaruloj pikemo kaj incitemo kvazaŭ mirakle estis malaperintaj.
Sed meze en tiu ĝemo kaj konfuzo staris grupo, ĉe kiu ne estis eĉ signo de la ĝenerala malagordo. Estis la malnova drinkrondo de Novponto, ĉiuj homoj kiuj povos trankvile resti apud la forno, eĉ se fariĝos iom varme inter la ŝeroj kaj en la marbordaj provincoj. La sola iom sinretena estis Montan , kiu nun solfoje aliĝis al la malnovaj konatuloj. Li ne estis en Novponto pli ol du fojojn en la jaro, de kiam li ricevis sian forĝejon, kiu cetere en tiu ĉi tempo jam estis sufiĉe granda entrepreno. Sed ĉe la aliaj la grandaj okazoj flamigis la muskedistan humoron de antaŭe. Ili komencis laŭte desegni grandiozajn defend- kaj atakplanojn, kiuj nepre pereigos la malamikon. Kaj tie ĉi ili vere havis materialon, tutan mondparton en flamoj.
Virino, kiu staris apude, plorante kaj tordante la manojn, aŭdis ĉiun vorton kaj fine petis ilin silenti. Se ili mem aŭ iliaj filoj devus foriri, ilia tono certe estus alia.
Sed Kristoforo ŝovis la kapon iom oblikven, kaj bonhumora rido ruliĝis el lia gorĝo:
– Tiajn aferojn virinoj ne komprenas, – li diris amikece kaj preskaŭ konsole, – tio ĉi estas vira laboro. Kaj ne estu malgaja, ĉar tio ne taŭgas en milito. Se mi estus juna, mi tuj irus en la ludon. Paco estas bona, sed se ĝi daŭras tro longe, ĝi fariĝas enuiga. Oni bezonas ankaŭ iom da vivo.
Montan provis prudentigi lin.
– Vi ne parolas serioze, – li diris. – Se via filo devus iri en militon, via buŝo estus malpli larĝa.
– Stultulo, – diris Kristoforo kun ŝajna kolereto. – Vi fariĝis stranga, de kiam vi ricevis vian metiejon, kaj ju pli bone vi sukcesis, des pli stranga vi fariĝis. Vi baldaŭ estas pli riĉa ol ni ĉiuj, tamen timas sidi inter viroj. Ĉu vi timas, ke la ruso prenos vian fabrikon? Vi devus surgenue danki vian kreinton pro tia bela perspektivo. Ŝanĝu la produktadon, fabriku aferojn por la milito, kaj vi fariĝos milionulo.
Eskil aŭskultis, sed ne ŝatis la babilon kaj volis foriri tuj, sed subita intereso por Montan restigis lin. Li estis malgranda tiutempe, tamen ŝajnis al li, ke li tute klare memoras tiun homon de la malnova tempo en Novponto. Sed tiu ĉi Montan estas alia homo, kvankam la ekstera simileco restis.
Sed fine li forlasis ilin kaj iris hejmen en la hela aŭgusta krepusko. Lia streĉiĝo antaŭ la granda aventuro kaj ĝia rezulto estis same granda kiel ĉe Kristoforo. Tamen li vidis la aferon alimaniere.
Se la milito venus al la propra lando kaj malamikaro detrue trapaŝus tiujn ĉi regionojn? li pensis. Li povis bone imagi tion. En sonĝoj li kelkafoje travivis tion, kaj sentis grandan ĝojon kiam li vekiĝis kaj la realo forprenis lian timon. Se nun tiuj sonĝoj subite fariĝus vero – kio tiam fariĝus el ili du? Kaj estis loko ankaŭ por alia penso. En la libroj de Niko kaj en iliaj interparoloj li ekvidis la konturojn de nova lando, kiu iom post iom levis sin el nebula malproksimo, kaj kie kelkaj montpintoj jam brilis en la lumo de frua mateno. Li ekvidis homajn kulturon kaj celadon, tute alibazan ol tiun de lia propra angulo. Dum jarcentoj kaj epokoj la homoj en diversaj landoj provis fari la vivon pli riĉa kaj feliĉa. Ili kreis belajn bildojn kaj konstruaĵojn, kreis belajn librojn kaj formis belajn instruojn pri la homo kaj la vivo. Aliaj provis realigi la belajn pensojn en diversaj manieroj. Sed ĉiam estis same. Subite ĉio forpaliĝis kiel bela revo, kaj pri ĉiu espero, kaj pri ĉiu grandioza vivo en penso kaj ago atestis nur kelkaj ruinoj kaj kelkaj libroj savitaj el la pereo.
Ĉu estos same nun? Dum jardekoj oni provis krei ordon kaj juston. Oni laboris, faris eltrovojn kaj inventojn, pentris kaj verkis. Ĉu la homoj detruos ĉion kaj samtempe ekstermos sin mem. Ĉu do ne ekzistas homoj, kiuj povas malhelpi ion tian? Eskil estis leginta la mondhistorion same kiel siajn romanojn. Li ne cerbumis pri la aferoj, sed kion li legis tie kaj kion gazetoj kaj aliaj libroj sciigis al li pri la pli vasta vivo, tio forte logis lin. Li volis ekkoni tion pli bone, vivi en tiu alibaza mondo, kaj se eble mem fariĝi ano de tiu, cele vivanta homaro.