Kaj pri la manipuletoj de Selma li tute ne havis imagon.
* * *
La militeksplodo vekis Kristoforon. Same kiel la plej multaj, li havis tre nebulan imagon pri moderna milito, kaj li atendis, ke la plej fabelaj aferoj aperos en gazetoj, sed samtempe li timis, ke la afero tro baldaŭ estos finita. Kaj oni diru kion ajn, la germanoj estas diablaj herooj.
La ekhalto de la germanoj antaŭ Liège estis al li kvazaŭ glacie malvarma duŝo. Ili devus esti en Parizo je tiu tempo. Pri kio ili do pensas? Por kio do taŭgas la tiom priparolita moderna tekniko? Kaj tie ili restis dum tiom da tagoj, ke li fine komprenis, ke ne la germanoj sed la belgoj estas diablaj herooj. Antaŭe li preskaŭ nenion konis pri tiu popolo, sed nun li iamaniere eksciis, ke ili estas parencoj de la francoj. Sekve parencoj de d’Artagnan . Estas klare, ke liaj homoj venkos kaj ne la germanoj! Liège falis, la germanoj marŝis plue, kaj Kristoforo ree ŝanĝis opinion. Ĉar la germanoj povis bati la parencojn de d’Artagnan , ili tamen estas diablaj herooj, kaj ree la vojo estas libera al Parizo.
Sed la grandaj mirakloj ne venis. La germanoj marŝis antaŭen, sed ree haltis. La milito daŭris kaj samtempe prenis pli naturajn proporciojn en lia fantazio. Li iom seniluziiĝis pro la simpleco de la aferoj, sed rekompence li trovis pli kaj pli da interesaj detaloj en la granda militmaŝinaro, kiu fariĝis ia granda kaj komplika ludo al li, pli interesa ol pokero. Li havigis grandan murkarton pri meza Eŭropo, markis ĉiutage la pozicion de la diversaj militfortoj, legis la gazetajn superrigardojn pri la milito kaj faris siajn proprajn kalkulojn pri venontaj okazoj.
Tamen tiu intereso ne ŝtelis multe el lia labortempo kaj ne metis la domon en danĝeron. Se la milito ne havis pli malbonajn efikojn je Kristoforo, Selma povis esti trankvila.
vii.
Anstataŭ forkuri al la grandaj arbaroj, pri kio Eskil en la unua momento revis, li falĉis sekalon kaj avenon, partoprenis la draŝadon, rikoltis terpomojn kaj komencis la aŭtunan plugadon. La fianĉinon de liaj revoj, kiu estis akompanonta lin tra pluvmalsekaj arbaroj kaj rosplenaj densejoj, li ne vidis dum la tutaj tagoj, sed ĉiuvespere ŝi venis kun sia laktujo.
Dum la unuaj feliĉaj tagoj li vidis preskaŭ nur ŝiajn okulojn. Ili entenis la respondon al ĉiuj liaj demandoj kaj la tutan mondon de liaj revoj, kaj tio sufiĉis al li. Sed tiu plenumo de la printempe timemaj kaj graciaj revoj donis flugilojn al lia sopiro, kaj la mallongaj momentoj de iliaj renkontoj baldaŭ ŝajnis al li kiel disaj kaj maloftaj radioj el hela kaj feliĉa mondo, kiun li ankoraŭ ne atingis.
Liaj rigardoj sekvis ŝin. Li rekonis ŝiajn diversajn antaŭtukojn kaj robojn, kaj la aspekton de ŝiaj ŝuoj kaj ŝtrumpoj li konis pli bone ol ŝi mem. Ŝiaj vestoj ne estis belaj, tamen ili iamaniere estis pli belaj ol ĉiuj aliaj en la mondo. Ili tiel bone konvenis al ŝi, ili aspektis tiel puraj kaj molaj, kaj li kredis, ke ili devas havi ankaŭ certan odoron, odoron kiel tiun de aero en frua printempo.
Li vidis la helajn harojn, la orellobojn kaj la detalojn de la vizaĝo, kaj la delikataj manoj kaj fingroj donis al li pensojn pri feinoj kaj graciaj floroj. Kiel volonte li karesus tiujn maldikajn manetojn kaj tiun sunoran hararon! Liaj revoj plifirmiĝis. Manon en mano ili paŝas sur solecaj vojetoj en la freŝa kaj atendoplena printempa krepusko. En la hela kaj vivoplena kvieto de malfruaj somervesperoj ili sidas kune sub silente revantaj betuloj, fore de la homoj.
Ŝia nomo, unue malbela kaj malmola, fariĝis gracia kaj molsona kiel venta susuro inter herboj. Interne li kantetis ĝin kiel helan kanton sen komenco kaj fino, kaj en la soleco li flustris ĝin duonlaŭte al si mem, kvazaŭ ĝi estus preĝo de preĝoj, kiu entenus ĉiun lian sopiron kaj lian tutan sindonon al la supera kaj nekomprenebla en la vivo.
Sed griza kaj peza ĉielo etendis sin super la frosta tero, kaj nordokcidenta vento venis kun vintra malvarmo kaj kirlata neĝo. Ne estis tempo por tiaj amopromenetoj, pri kiuj li revis, kaj eĉ se estus, li ne havus kuraĝon proponi.
Do li daŭrigis la revadon, kaj lia sopiro fariĝis arda kaj trema kiel retenita ploro. La libroj kaj la violono kuŝis netuŝitaj, kaj vespere, kiam li estis sola en sia ĉambro, li sidis senmove kaj fore de ĉio proksima.
Iam li estis en ŝia hejmo, kaj spirite li ree iris tien. Ŝi sidas kun laboro antaŭ si. Estas silente kaj nokte trankvile, la patro laboras, la patrino kaj la gefratoj jam enlitiĝis. Se li nun pensas tre forte – ĉu ŝi tiam eksentos, ke li estas apud ŝi, aŭdos la vortojn, kiujn li flustras en ŝian orelon, sentas lian timeman kareson sur ŝiaj graciaj manoj kaj mola hararo? Ho, malgraŭ ĉion li estas ĉe ŝi, li ne bezonas sopiri al ŝi, nek ŝi al li. Kaj neniu, neniu alia scias, ke li estas tie.
La vidaĵo foriĝas, konfuzige li vekiĝas el sia animforesto.
Ĉu li vere estis tie en ia nekomprenebla maniero? Aŭ – ĉu ĉio estis nur lia propra imago? Kiam ili renkontiĝis, li observe rigardis ŝin, por trovi, ĉu ŝi iel eksentis lian ĉeeston. Se jes, ŝiaj okuloj devus komuniki tion al li. Sed ŝiaj rigardoj diris nenion pri tio. Kelkafoje ŝi rigardis lin, kiam ili renkontiĝis, kelkafoje ne, kaj tiuj renkontoj ŝajnis al li pli kaj pli malriĉaj, kvankam ili samtempe estis lia sola ĝojo.
* * *
Apud la rivero sude de Novponto estis vasta, malprofunda golfeto. Frue en aŭtuno glacio kovris ĝin, kaj ĝi estis la sola proksima loko, kie oni povis sendanĝere glitumi.
Al tiu golfeto iris la infanoj kaj la gejunuloj de la proksimaj domoj por glitumi aŭ gliti. Tie li povus renkonti ŝin, sen ke iu rimarku, kial li venis. Do li prenis siajn glitumilojn kaj iris tien preskaŭ ĉiuvespere, kiam estis bona glacio. Kelkafoje li renkontis ŝin, sed neniam li proksimiĝis al ŝi.
Ofte estis nur kelkaj infanoj tie, kiuj ludis kaj ŝajne neniam laciĝis gliti aŭ ĉirkaŭrampi sur siaj neakrigitaj glitumŝuoj. Kelkfoje li estis tute sola. Ne estis granda loko por li, sed pri tio li preskaŭ ne pensis, li ja ne venis pro glitumado. Malrapide li zigzagis tien kaj reen kaj pro manko de aliaj interesaj aferoj rigardis la pejzaĝon.
Ĉio estis rigida kaj malvarma kaj la vastoj kovritaj de neĝo, tamen ĉio ŝajnis al li tiel vivplena, kiam li en tiuj froste serenaj vintrovesperoj ĉirkaŭglitis sur la malvasta glacio. La glacia branĉaro de la betuloj kontraŭ la frostverda okcidenta ĉielo, la malhela peza amaso de koniferarbaro, kiu kvazaŭ gigantaj ondoj etendiĝis sur la serpentaj montodorsoj kaj la rondkapaj montoj plej norde, la brilaj fajroj, de la matena suno en la fenestroj de la kabanetoj malproksime sur la deklivoj, la bluhelaj kamentubaj fumoj, kiuj levis sin rektlinie en la trankvilan aeron kaj super ĉio la travideble serena ĉielo, kie la akraj kaj malvarmaj koloroj de vintro subite ekflamis je sunsubiro, kaj ree rapide paliĝis – ĉio fariĝis tiel viva al li, kiel ĝi ne estis eĉ dum plej riĉa florado de la somero. Li sentis sin tiel proksima al ĝi, kvazaŭ lia interno estus parenca al ĝi, aŭ ĝi rebrilus liajn proprajn pensojn. Ĉio estis tiel hela, tiel pura kaj mola en la linioj kaj ĝiaj malmultaj koloroj, kvazaŭ ĝi havus ŝiajn trajtojn kaj la molan brileton de ŝiaj okuloj.