Kaj tia ĉi estas ja nia tero, li ekpensis. Tie ĉi ni kune vivos. Kiel bela la amo, tiel bela estas ankaŭ la tero, se oni nur povas vidi ĝian belon.
Iun vesperon, kiam li estis sola sur la glacio, ŝi alvenis kun kelkaj gefratoj. Kiam li ekvidis ŝin, li ektremis pro ĝojo. Sed samtempe li kvazaŭ forgesis sian amon al ŝi kaj ĝojis pro la renkonto kiel oni ĝojas pro renkonto kun bona amiko.
Li glitumis al ili kaj komencis babileti. Ŝiaj vangoj estis ruĝaj pro la frosto, kaj ŝiaj okuloj brilis sune kaj amikece kiel neniam antaŭe. Estis al li kiel sonĝo kaj realo en unu. Ĉiuj vortoj, kiujn li dum horoj de sopiro elpensis, estis forflugintaj kiel timemaj birdetoj. Li ne estis plu la ardanta junulo, ŝi ne estis plu la junulino al kiu li tiel sopiris. Ili estis du infanoj, kiuj renkontiĝis tie ĉi por ludi, kun la bela mondo ĉirkaŭ si. Li mem estis konscia pri la stranga sento, sed ne povis liberiĝi de ĝi. Kvazaŭ li vivus en bela sonĝo, el kiu li samtempe volas kaj ne volas vekiĝi.
Li helpis ŝin buki la glitumilojn, kaj ili komencis ĉirkaŭgliti. Pri la gefratoj li ne bezonis pensi, ili prizorgis sin mem.
– Mi glitumas tiel mallerte, – ŝi diris kaj ridetis kvazaŭ honte.
Ne gravas, li helpos ŝin. Li kaptis ŝiajn manojn kaj apogis ŝin, dum ili malrapide forglitis sur la glacio. Samtempe li sentis ion marteli la memoron. Tiuj molaj kaj graciaj manoj, pri ili li ja revis, ilin li ame kaj milde volis karesi. Sed kial fari tion, kian sencon havus tio? Ili glitumis kaj babiletis kiel infanoj babilas, serioze, sed per vortoj kaj frazoj kiuj apartenas al la momento. La krepusko falis, ili disiĝis kiel ili renkontiĝis, kaj ĉiu prenis sian vojon.
Iom post iom li vekiĝis el tiuj strangaj sentoj, kaj provis revoki la pasintaĵon. Ĉio estis tiel klara kaj simpla, tiel ĉiutage simpla. Ili renkontiĝis, li glitumis kun ŝi, ili babiletis, ŝi ridis kaj estis gaja. Plio ne estis. Sed kien do forflugis tio alia? Kial li ne diris ion el tio, kion li volis diri, kial ŝi ne? Kaj tamen tio estis tiel bela en la memoro, kvazaŭ ĝi estas io alia kaj io pli, ol nur tiu simpla kaj ĉiutaga afero.
Disaj vojoj
i.
Post kiam li renkontis Ester , la sento de soleco kaj fremdeco iom post iom estis forpuŝata de tio nova, kio venis al li. Cetere lia situacio estis la sama. Li estis konscia pri tio, sed tio ne doloris lin plu. La homoj ĉirkaŭ li estis kiel ombrofiguroj, ili donis al li nek ĝojon nek doloron kaj estis nun tute indiferentaj al li. Antaŭe doloris lin, ke la gepatroj ne pensis kaj sentis kiel li mem. Tiam li bezonis ilin – sed nun ne. Ilia unuforma kaj sennuanca vivo entenis nenion el tio, al kio li sopiris.
Ili bone zorgis pri li, ilia afablo eĉ tuŝis lin. Tamen ne estis rilato laŭ lia koncepto. Ilia afablo estis kiel vortoj en lingvo, kiun oni ne komprenas. La afablo tuŝas la aŭdanton, sed la vortoj ne iras rekte al la koro kiel kelkaj simplaj, ĉiutagaj vortoj en ies propra lingvo.
Li tro diferencis de ili. Tio ne estis ilia kulpo, sed aliflanke li ne povis helpi, ke li sentas sin fremda antaŭ ili. Lia tuta animo sopiris al io alia, kaj reve li planis tiun mondon, kiu iam estos lia kaj tute laŭ lia deziro.
Samtempe li ekpensis pri sia estonta okupo. Iel li tamen devos sin vivteni. Kaj en la vintro li havis sufiĉe da tempo por pripensado.
Resti en Novponto dum multaj longaj jaroj sen kuneco kun la homoj ŝajnis al li senespera kaj timiga. Pli bone iri aliloken por plugi novajn kampojn. La libroj fantomis en lia kapo. Multaj profesioj estus bonaj, tamen li ne povis decidi. Unuflanke li volis foriri, aliflanke li volis resti sufiĉe proksime, pro Ester . Fine la vizaĝo de Montan aperis en lia memoro. Li povus paroli kun li.
Longe li pensis tien kaj reen pri tio kaj fine turnis sin al Kristoforo. Tiu ne kontraŭstaris.
– Provu nur! – li diris. – Ne restu pro ni, ja rompi la spinon sur tiuj kampoj estas freneze. Estas ja nur farmeto. Se vi bone kondutas kaj havos iom da bonŝanco, vi devas fariĝi almenaŭ iom pli ol farmisto. Iri al Montan ne estas malsaĝe. Kaj li havas kelkajn knabinojn. Se vi bone kondutos en unu rilato kiel en alia, vi povos edziĝi kun unu el ili kaj fariĝi lia kompaniano.
Li iris al Grandtorento kaj parolis kun Montan . La peto de Eskil iom mirigis lin. Eble li ne memoris unuamomente, ke Kristoforo luas la bienon, kaj ke Eskil ne heredos teron de sia patro. Novponto estis ĉiurilate kiel en antaŭaj tempoj, kaj neniu homo pensis pri tio, ke Kristoforo estas nur farmisto. Li promesis fari lokon por li, se estos eble. Nun ne estis, sed li sciigos, kiam estos laboro.
Tempo pasis, kaj Eskil preskaŭ kredis, ke Montan forgesis sian promeson. Sed komence de februaro li ricevis leteron de li, en kiu li petis lin veni, se li ankoraŭ havas emon. Tiel li duone apartiĝis de la hejmo. Frumatene li foriris al Grandtorento kaj revenis nur en malfrua vespero. Li ŝatis la novan laboron, kiu prenis lian intereson kaj vivigis liajn pensojn en tute alia maniero ol la terkulturado.
La mondo, kiun li antaŭe vidis nur en la lumo de siaj revoj, iom post iom kaj por li mem, nerimarkeble fariĝis io reala, proksima. Certe ĝi diferencis de liaj antaŭaj imagoj pri ĝi, sed tion li ankoraŭ ne vidis. Dum vesperaj horoj li revadis, legis aŭ ludis. Tamen liaj revoj estis aliaj ol antaŭe. La mondo de la kreskinta homo komencis fariĝi lia, la imagoj de la infano pri vivo kaj mondo prenis novan formon kaj enhavon aŭ foriĝis kaj donis lokon al novaj.
Sed lia delikata printemporevo pri amo kaj feliĉo longe vivis meze en tio nova, kiel malrapide paliĝanta brilo de riĉa aŭroro. Kelkafoje li renkontis ŝin, tamen ne venis pli proksimen al ŝi ol antaŭe. En la printempo ili translokiĝis al alia loko, kaj li ne vidis ŝin plu.
Post unu plia jaro li laŭanonce serĉis laboron en malgranda specialfabriko en unu el la urboj apud Mälaren , ricevis jesan respondon kaj tuj forveturis.
– Nu ja, estas bone, ke vi havos praktikon kaj rigardos la mondon antaŭ ol vi fiksiĝos kiel muŝo sur kaptilo, – Kristoforo diris kaj cetere tute ne priatentis lian foriron.
Sed je Selma lia forveturo efikis tute alie. Se Eskil dum la pasintaj jaroj signifis ion al ŝi, ŝi tiaokaze ne konsciis pri tio. Sed kiam li nun staris preta transpaŝi la sojlon de la hejmo, la pasinto subite trabreĉis la multjaran tavolon de labortage grizaj pensoj kaj sentoj. En ŝia interno ree ekvivis la maljuna Kajsa kaj ŝia kortuŝa amo al la etulo, kaj ŝiaj vortoj pri la bieno resonis same klare kiel en tiu de longe pasinta tago. Ŝia propra ĝojo apud la lulilo de la fileto kaj ŝiaj esperoj kaj revoj subite staris tute vivaj antaŭ ŝi, kaj ŝi memoris pri sia provo plenumi la dezirojn de la maljunulino.
Estis, kvazaŭ ĉio ĉi subite fariĝus viva realo, kvazaŭ la interaj jaroj estus nur revo sen signifo kaj intereso. Kaj mem ŝi ne estas plu la sama Selma , kiu dum tiom da jaroj estis sinjorino en la bieno. Ankaŭ tio estis nur revo. Ĉu ŝi ne estas ankoraŭ la sama, kiu finparolis kun Kristoforo kaj decidis fidi sin mem, kiu sidis kun la etulo sur siaj genuoj, dum ŝiaj pensoj kunteksis ilian komunan estonton? Sed kiam ŝi rigardis la filon, ŝi sentis pikon en sia interno. Li staris preta etendi sian manon por ĝisrevido, fortika kaj altkreska kiel Kristoforo kaj cetere kiel reaperanto de sia avo. Kaj ŝi komprenis. Preskaŭ kiel fremdulo li staras antaŭ ŝi. Li neniam eksciis pri ŝiaj kaŝitaj pensoj, neniam ekkonis ŝin, kia ŝi estis. Kaj ŝi mem, kiom ŝi scias pri li? Ili vivis sur la sama bieno – jen ĉio.
Ŝi sentis ektremon interne kiel antaŭ ploro, kaj ŝi volis revoki siajn pasintajn jarojn.
– Do, vi foriros, – ŝi diris. – Eble vi ne revenos. En la tono estis io, kio igis lin observi ŝiajn vizaĝon kaj okulojn. Kaj li ekmiris pro tiu nova esprimo, kiun li neniam antaŭe vidis ĉe ŝi.