Kristoforo estis perdinta sian grason dum la tagoj de la granda maltrankvilo, la harlimo jam iom posteniĝis, kaj en la lipharoj troviĝis kelkaj grizaj strioj. Sed cetere li ŝajnis la sama.
– Estas tre bone, ke vi vizitas nin – li diris, kvazaŭ li parolus al amiko, kiun li ne vidis dum iom da tempo. – Ĉiuokaze estas iom da distro, kaj tion oni bezonas, ĉar cetere la vivo similas al nenio nuntempe.
Li miris pri la malgranda ŝanĝo dum lia foresto, kiu al li mem ŝajnis preskaŭ same longa kiel duona vivo. Li preskaŭ atendis trovi la gepatrojn grizaj kaj maljunaj.
La tempo aŭ eble la zorgoj jam donis kelkajn sulketojn al la frunto de la patrino, sed cetere ŝi estis fortika kaj ruĝvanga kiel antaŭe. Tamen ŝi iamaniere aspektis pli aĝa. La trajtoj estis pli malmolaj, kaj la antaŭa gajo ŝajnis forfluginta. Eskil observis ŝian vizaĝon kaj renkontis ŝian rigardon, sed ne povis kompreni, ĉu lia vizito ĝojigas ŝin aŭ ne. Sen ia ajn tremo ŝia mano estis renkontinta lian, kaj ŝi rigardis lin afable, sed sen brileto de ekĝojo. Ĉu la multaj zorgoj jam faris ŝin sensenta kaj pri doloro kaj pri ĝojo? Ingrid kompreneble iom ŝanĝiĝis de lia lasta vizito, nun ŝi estis granda knabino. Li neniam pensis multe pri ŝi, sed nun ŝi subite kaptis lian intereson. Se ŝi surprenus sian mantelon, ŝi povus eliri rekte sur grandurban straton, kaj neniu povus diveni, ke ŝi venas el kamparana kuirejo. Estis ja iom strange, tamen ŝi plaĉis al li.
La gepatroj siaflanke observis lin. La demandoj de Ingrid jam havigis sciigon, ke li estas senlabora kaj pri multaj aliaj aferoj, kiuj tamen pli interesis ŝin ol ilin. Tamen li estis bone vestita, kaj lia aspekto diris, ke li ankoraŭ ne petis pri pano.
Li fariĝis pli vira kaj pli matura, de kiam ili lastfoje vidis lin. Kiel li vivis en la disiĝo, pri tio ili tute ne sciis, sed lia vizaĝo estis bona kaj senkaŝa, kaj kiam Selma estis rigardinta lin dum tempeto, ŝia frosta mieno iom degelis.
Kiam ili fine komencis rekoni unu la alian, li diris, ke li okaze trapasis la hejmregionon kaj trovis oportune viziti la hejmon, ĉar li forestis dum tiel longa tempo. Por la estonto li ne havis fiksitajn planojn.
– Tamen vi posedas panodonan metion? – interigis Kristoforo. – Tiam vi ankaŭ povos trovi laboron.
Eskil ridis bonhumore.
– Mi posedas multajn panodonajn metiojn. Cetere mi ankaŭ havas sufiĉe bonajn paperojn. Sed kiam oni lasas forgliti unu okazon post la alia, tiam ne estas facile poste fiksiĝi en la nuna tempo.
– Kaj vi ne scias kien iri? – Kristoforo daŭrigis post pripenseto. Kaj post nea respondo de Eskil li aldonis:
– Do, laŭ mia opinio, restu tie ĉi ĝis vi ekflaros ion alian. Du virinoj kaj servbubo ne estas societo por homo kiel mi. Kaj se vi enuos, vi trovos eblecon labori. Dio scias ke laboro ekzistas.
Selma , Kristoforo kaj la servisto eliris al ia laboro, kaj Eskil restis sola kun la fratino, kiu rapide forprenis la manĝilaron kaj komencis purigi ĝin.
Finfine li do ree estis hejme. Li ekbruligis sian pipon, prenis komfortan pozicion sur la sofo kaj deziris doni liberon al siaj pensoj, sed tiam kaj tiam li devis sendi rigardon al sia fratino. Kaj ŝi ankoraŭ observis lin per rapidaj briletoj, pasis plue en sia demandaro kaj ne donis tempon al li por propra pensado.
Fininte kaj formetinte sian kitelon, ŝi dancopaŝe venis al la sofo kaj eksidis apud li. Ŝi skuis la tranĉitan hararon kaj klinis la kapon flanken, pliproksimiĝis kaj observis ankoraŭ pli esplore, ridetis kaj ŝajnis tre kontenta. Li ekridis, kaj tuj ŝi faris la samon, kvazaŭ estus ia gaja ludo.
Sed subite ŝi serioziĝis, metis la manojn sur liajn ŝultrojn kaj rigardis en liajn okulojn.
– Ke vi tamen venis hejmen finfine! – ŝi diris.
– Ĉu vi estas tiel kontenta pro tio?
– Kompreneble. Ĉu vi ne ŝatas renkonti min? Kvankam kompreneble estas alia afero al vi. Vi estas granda kaj vidis la mondon, kaj eble vi forgesis, ke vi havas fratinon. Sed al mi estas alimaniere.
Ŝiaj okuloj briletis kaj la tre serioza vizaĝo eklumis kvazaŭ rivele.
– Sed al mi estas alimaniere, – ŝi rediris kaj kapklinis certige. – Vi ne scias, kiom mi pensis pri vi kaj sopiris al via reveno. Sed estas fakto. Kiam oni ne havas ion alian, estas tamen bone havi fraton, pri kiu oni povu pensi kaj al kiu oni povas sopiri.
Li iom konfuziĝis, kiam li rigardis ŝin kaj aŭskultis ŝiajn vortojn. Ĉio estis tiel simpla kaj natura ĉe ŝi. Samtempe frapis lin la kontrasto inter tiu simpleco kaj la sentimentplenaj vortoj.
– Ĉu vi estis tre sola tie ĉi? Patrino tamen kunestis kun vi! Ŝi kapklinis rapide kaj daŭrigis:
– Jes. Patrino estas bona. Sed vi ja komprenas, ke ne ĉio estas, kiel devas esti. Vi scias pri la frenezaĵoj de patro, patrino skribis al vi. Nun ĉio finiĝis, kaj dankon al Dio, ke nenio restis. Patrino laboris kiel sklavo, kaj mi helpis ŝin laŭpove.
Ŝi diras ĉiam, ke ni devas pensi pri la bieno. Eble Eskil ne revenos, tamen ni devas labori laŭpove. Estas ja bone, ke ŝi pensas kaj agas tiel. Se ŝi ne kunestus, patro certe estus tute sub la akvo je tiu ĉi tempo. Sed ŝi ankaŭ ne havas tempon por io alia. Ŝi ja babilas kun mi, kaj mi provas gajigi kaj konsoli ŝin laŭeble. Estas bone inter ni, tamen ne estas, kiel devus esti. Tion vi ja povas kompreni. Se vi nur scius kiel malgaje estas kelkafoje, hu, kiel malgaje! Malgraŭ la patrino, mi ofte sentis min tiel sola kaj senamika, ke mi estus ploranta, se mi ne estus tiel brava. Mi devis gajigi ilin tiam kaj tiam, alie ĉio similus al funebro. Kaj intertempe mi pensis pri vi. Jes, ne miru, vi ne povas imagi, kiom mi sopiris al vi. Kelkafoje mi eĉ ploris dum la noktoj, vidu! Tiaĵon oni ne devus diri, sed aliflanke oni ankaŭ ne bezonas honti pro tio.
Ŝi eksilentis kaj rigardis lin kvazaŭ demande. La atako de la fratino unue konfuzis lin. Ŝia neatendita kaj senkaŝa konfeso pri si mem sonis kiel kuriozaĵo en liaj oreloj. Pensu, ke li mem en siaj knabjaroj estus veninta al iu tiamaniere! Sed ŝia seriozo forigis ĉiun penson pri ŝerco.
Ŝi silentis dum tempeto, kaj kiam li ne diris ion, ŝi demandis:
– Nu, kial vi ne diras ion? Ĉu vi komprenas, aŭ ĉu ŝajnas al vi, ke mi estas stulta? Samtempe ŝi energie skuetis la kapon, kvazaŭ ŝi volus diri, ke nun li devas respondi.
Eskil ne sciis kion respondi al la kurioza fratino. Li etendis la manon, karesis la senordajn buklojn kaj diris:
– Mi komprenas, kompatinda...
– Ĉu vi diris kompatinda? Mi ne estas kompatinda. Oni povas paroli senkaŝe pri aferoj sen senti sin kompatinda pro tio! Ŝi rigardis lin esplore kaj subite ankoraŭ pliproksimiĝis al li, metis sian brakon ĉirkaŭ lian kolon kaj la vizaĝon dense al la lia.
– Kaj aŭskultu! De nun vi restos hejme, ĉu ne?
– Mi ne pensis pri tio ankoraŭ.
– Ne gravas, ke vi ne pensis. Sed vi restos. Kaj ni estos duope, vi kaj mi, kaj ĉio estos bona. Tiam ankaŭ estos pli facile al patrino.
Subite ŝi forte premis la brakojn kontraŭ lia kolo kaj preskaŭ tiris ilin ambaŭ sur la plankon.
– Nun mi estas gaja, – ŝi elkriis. – En la posta momento ŝi eksaltis, staris antaŭ li kaj preskaŭ glutis lin per la okuloj.
– Aŭskultu, nun vi ludu! Vi ne forgesis ludi? Ŝi ne atendis respondon sed forkuris kaj tuj revenis kun la malnova violono.
– Mi provis ludi mem, ĉar Niko instruis ankaŭ al mi, tial mi scias iomete. Sed nun estas via vico.