Ŝi donis la violonon kun gesto, kiu ne akceptis kontraŭdiron. Ride li prenis ĝin kaj metis ĝin sub la mentonon. Dum sep jaroj li ne tuŝis violonon, escepte kiam li okaze trovis instrumenton ĉe iu konato kaj tiam estis tentata esplori, ĉu la malnovaj melodioj ankoraŭ restas en lia memoro. Verŝajne la plejmulto estis forgesita kaj la fingroj rigidaj kaj mallertaj.
Sed kiam la molaj tonoj ekplaŭdis je lia palpa tuŝo, la nuno subite malaperis, kaj ree li staris kiel kiam li unuafoje komencis pinĉi la kordojn de la malnova instrumento. Tiam li ludis lernejan kanton, jes ... tia ĝi estas. Kaj la melodioj revenis unu post la alia kiel infantempaj memoroj, kiuj en nekomprenebla maniero reaperas post longaj jaroj de forgeso. Tion kaj tion Niko ludis aŭ fajfis al li, melodiojn kiujn li siavice lernis de la maljuna Kristoforo, aliajn melodiojn li lernis de la patrino, kelkajn laŭ notoj, kiujn Niko donacis al li. Ĉiuj ili reviviĝis kaj kun ili la tuta infanaĝo kaj la jaroj de la junulo, la fantazioj pri la avo, lia infana amo kaj multaj aliaj aferoj. Fine li atingis la tempon de sia foriro, kaj tie liaj melodioj finiĝis. Li vekiĝis kiel el sonĝo. Antaŭ li sidis Ingrid tute senmova kaj kun brilaj okuloj.
– Dankon, ŝi diris. Vi ne ludas tre klare, sed tio ne gravas. Baldaŭ vi relertiĝos.
Sed subite ŝi ekstaris.
– Nun mi ne povas sidi tiel, nun mi devas teksi. Sed ĉar vi finfine revenis, paŭzeto povas esti pardonebla, ĉu ne? Akompanu, kaj vidu mian ĉambron! Ŝi kuntiris lin en la ĉambron, kie li loĝis, kiam li estis hejme. Duono de la ĉambro estis okupita de teksilo kun mantuka teksaĵo, cetere ĝi estis tute sama, kiel dum lia tempo. Ŝi eksidis apud la teksilo kaj diris samtempe:
– Tie ĉi mi loĝas. Kaj tie ĉi ankaŭ vi iam loĝis. Vidu, mi memoras! Sed ree ŝi serioziĝis, ree metis la manojn sur liajn ŝultrojn kaj esplore rigardis lin.
– Sed aŭskultu! Ĉu estas tute vere, ke vi restos?
– Jes, estas, – li respondis senhezite. La vortoj konfuzis lin mem. Dum la tuta tempo li ne pensis pri tio, sed nun la afero iamaniere ŝajnis memkomprenebla, kvankam li ne certe sciis, ĉu li mensogas, aŭ diras la veron.
– Bone, dankon. Kiel agrable estos! Kaj se vi volos edziĝi, vi povos, tio ne gravas, se vi nur trovos agrablan knabinon, kiu ne detruos nian kuneston.
Li ekridis kaj karese tuŝis la vangojn de tiu stranga fratineto. Vole nevole ŝia gaja kaj sencerbuma vivrigardo altiris lin. Li ekbruligis sian pipon kaj eksidis apud ŝi, babiletis iom pli sence kun ŝi kaj alrigardis la movojn de la batilo kaj la bobenon, kiu rapide dancis tien kaj reen inter ŝiaj lertaj fingroj.
iii.
La printempaj fajroj flamis en la blua nebulaĵo de la lasta aprila vespero, kaj majo venis kun sunaj tagoj kaj urĝaj okupoj.
Post kiam Kristoforo ricevis viran akompanon, kiel li esprimis sin, li fariĝis kiel alia homo. Antaŭe li nur “helpis laŭpove” sed nun li komencis montri energion, kvazaŭ li ne estus kontenta, se li ne estas la unua. Vere, li iam prizorgis sian bienon kiel aliaj kulturistoj, sed ĉiam estis apatia kaj mallaborema, kvazaŭ li estus sklavo de la tero kaj ne posedanto da granda bieno. La aliaj vidis kun miro tiun subite ekflamantan energion, kaj Selma , kies malnova humoro iom post iom revenis, ŝerce demandis, ĉu li intencas fariĝi kulturisto en sia maljunaĝo.
– Mi kredas, ke mi ankoraŭ povas, li diris, dum la rido elruliĝis el lia larĝa brusto. Se mi estus sciinta, ke laboro estas tiel agrabla afero, mi estus doninta mian monon al la vento jam antaŭ dudek kvin jaroj. Nun mi ne posedas unu solan milon, kaj krome mi havas bonan akompanon. Antaŭe mi tute ne povis kompreni la sencon de laboro. Kaj la diablo povas preni min, se mi komprenas tion eĉ nun, tamen estas agrable. Vere la vivo nun komencas simili al io.
Ili ne estis parolintaj pri la estonto kaj la bieno, sed iun vesperon, kiam Selma kaj Eskil restis solaj, ŝi tuŝis la problemon. Ŝi diris, ke la societo komencis revendi la iam aĉetitajn bienojn. Eble oni povus iamaniere reakiri la bienon.
– Kiamaniere? li demandis. Eble en estonto, sed nun? Li mem ne havas pli ol monon por tabako kaj same Kristoforo. Tiam Selma unuafoje aludis, ke ŝi mem havas iom da mono, kaj ankaŭ ne kaŝis la manieron en kiu ŝi kolektis ĝin. Nun estis ĉirkaŭ ok mil, ne granda sumo, se oni volas aĉeti bienon, tamen iom por komenco.
Eskil ekmiris kiam li aŭdis la sumon, sed ne pensis en la unua momento pri mono kaj aĉeto sed pri la patrino. Jaron post jaro ŝi restis tie kiel fidela gardistino kaj silente provis rekonstrui, kion alia detruis. Li komprenis, ke ŝi ne faris tion unualoke pro la tero sed pro ilia kuneco.
La knabjaraj romantikaj revoj pri la amikeca rilato inter patrino kaj infano antaŭ longe vaporiĝis. La virino, kiu nun sidis apud li, estas kvazaŭ bona laborkamarado, ne apartenis al la revoj sed al la realo. Liaj sentoj por ŝi ne estis sopirulaj kaj revaj, sed apartenis al realo. Sed ili ne estis malpli profundaj kaj veraj pro tio.
– Vi similas al Kajsa , li diris por iamaniere esprimi siajn sentojn. Sed vi estas pli bona. Ŝi vidis nur la terbulojn kaj la spikojn, sed via vido estas pli vasta.
Selma komprenis lin, sed trovis lian prijuĝon tro severa kaj por momento preterlasis la temon por paroli pri la lasta tempo de Kajsa .
– Tia Kajsa estis en sia interno, – ŝi finis, – kvankam tuta vivo de peno kaj zorgoj metis ŝiajn plej bonajn kvalitojn en ombron. Kiam vi estis infano, mi estis multe pli malbona ol Kajsa , ĉar mi pensis pri nenio. Kaj eble mi ankoraŭ restus en la sama stato, se la bildo de Kajsa ne estus tiel viva al mi. –
Sed nun ni parolu pri la bieno. Montan certe pruntos aŭ garantios kelkajn milojn al vi, kaj tiamaniere vi ricevos la duonon de la aĉetosumo, la alian duonon vi povos pagi per hipoteko, certe ili akceptos tion.
Eskil estis iom konfuzita de la nova perspektivo, sed ili decidis paroli kun Kristoforo. Kiam li envenis, Selma klarigis la proponon al li, kaj ankaŭ malkaŝis siajn monajn manipulojn.
– Kaj verŝajne estas plej bone, ke Eskil estos atestanto, por ke vi ne havu pliajn zorgojn pro tiu ĉi bieno, ŝi finis.
Kristoforo konsterniĝis sed fine eligis laŭtan ekridon.
– Estas tre bona historio. Al vi certe ŝajnas ke mi estis frenezulo, kaj kompreneble mi estis. Ĉiu vivas laŭ sia koncepto, kaj oni ne povas ŝanĝi tion per saĝaj vortoj. Sed mi kredas, ke mi nun havas bonan estonton. Kompreneble ni aĉetu la bienon, kaj samkompreneble Eskil prizorgu la aferon. Poste mi estos tute kiel fiŝo en akvo. Iru jam morgaŭ paroli kun la arbarĉefo kaj Montan .
Oni do interkonsentis pri tiu afero. Kiam Ingrid post kelkaj minutoj dance envenis kaj eksciis pri la novaĵo, ŝi komencis tumulti kiel neniam antaŭe.
– Kaj se vi fariĝos vera kulturisto, vi ankaŭ devos edziĝi, ŝi diris al Eskil , kaj tion vi povas fari. Vi ricevas leteron preskaŭ ĉiun duan tagon nuntempe. Kia ŝi estas? Sed Eskil subite enpensiĝis. Kiam fariĝis pli trankvile, li diris, ke oni devas plie pripensi tion. En tiu ĉi bieno oni dum longaj tempoj vivis je providenco kaj ŝparmono de la prapatroj. Kiom la tero donas oni tute ne scias.
Li prenis paperon kaj krajonon kaj komencis prikalkuli la produkteblon de la bieno. Kiom da sekalo oni ricevas? Kiom da aveno? Kiom da lakto? Kiom oni vendas? Tiajn kaj aliajn similajn demandojn li faris, notis kaj kalkulis. Kristoforo sciis nenion. Selma sciis iom, sed ŝiaj ciferoj estis tre proksimumaj, kaj pri multaj aferoj ŝi tute ne sciis.
La tempo rapide pasis, kaj kiam iu okaze rigardis la horloĝon, jam estis noktomezo. Sed tiam Eskil ankaŭ estis preta.