Выбрать главу

Kelkafoje li vidas ŝin iranta trans la korteton aŭ staranta antaŭ la pordo, okupita de iu laboreto. Se ŝi ekvidas lin, ŝi alrigardas al li dum momento kaj subite estas al li, kvazaŭ ŝi vokus lin kaj etendus siajn manojn al li. Sed baldaŭ ŝi forturnas la vizaĝon, kvazaŭ ŝi ne konus lin aŭ li nur estus unu el la centoj da ĉiutagaj preterpasantoj, al kiuj ŝi neniel rilatas. Tiam li eksentas piketon en la interno, kvazaŭ li estus perdinta ŝin denove. Sed lia penso tuj diras: Devas ja esti tiel. Ĉu ŝi povus agi alie? Kaj vi – ĉu vi povus akcepti ŝin, se ŝi volus reveni al vi kaj fariĝi via? Ĉu vi povus akcepti la infanon de ŝia estinta amanto? Sed liaj sentoj intervenas. Tamen vi amis ŝin, tamen vi amis ŝin, ili dolorige kantas en lia senluma interno. Kaj la pensoj respondas: Tio estis, sed ne estas plu.

Li provas dispartigi kaj analizi siajn sentojn kaj pensojn kaj paroli racie al si mem por tiamaniere forigi ŝin el sia konscio kaj samtempe forigi sian doloron. Tio ne sukcesas. Kiam li volas kapti siajn sentojn, ili tuj disfluas kiel akvo inter la fingroj, kaj li ne povas difini kaj fiksi ilian enhavon. Unu estas certa: li ne koleras je ŝi. Kontraŭe, li tre kompatas ŝin. Sed ĉu li ankoraŭ amas ŝin, aŭ ĉu liaj maldolĉaj sentoj estas nur doloroj pro perditaj revoj? Al tiuj demandoj li ne povas aŭ ne kuraĝas klare respondi. Unu fojon li diras: Jes, mi ankoraŭ amas ŝin, kvankam mia amo estas sensenca kaj senespera. Kiel mi povus forgesi ŝin? Sed alian fojon li respondas tute male: Ne, mi ne amas ŝin, kaj por mia trankvilo mi devas forgesi ŝin kiel eble plej baldaŭ. Kiel mi povus ami tian knabinon? Kelkafoje li hontas pro si mem. Kial vi ne koleras je ŝi? li furiozetas kontraŭ si mem. Ŝi perfidis vin, ŝi estis malhonesta. Verdire ŝi estas kompatinda, sed tio ne estas via afero. Forgesu ŝin, kaj iom post iom la tempo forviŝos tiun makulon el via interna vivo. Vi devas fariĝi vireca kaj ne doni vin mem kiel ludilon al infanaj sentoj. Tia estas la vivo, tiaj estas la homoj. Komprenu tion, kaj agu laŭ ĝi. Ekzistas aliaj junulinoj, restas ankoraŭ belaj travivaĵoj. Sed ne revu. Adaptiĝu al la vivo, kia ĝi estas.

Tiel li parolis al si mem, sed la parolo ne havis grandan efikon. Senĉese kaj nehaltigeble la pensoj mueladis en lia kapo, kvazaŭ ili volus polvigi ĉiun ĝojon kaj eĉ la kapablon fariĝi ĝoja, lian tutan mensan vivon.

La semajnoj pasis limake malrapide. Estis al li, kvazaŭ li irus en aŭtuna nebulo, griza, trista kaj mortosilenta. Neniu vivosigno, neniu esperigo, pri suno kaj printempo oni ne povas eĉ revi. Kiel velkintaj folioj liaj esperoj je la vivo unu post alia disiĝis de lia animo, falis teren kaj dissolviĝis.

Sed dume li pensis: Vi estas juna kaj ankoraŭ havas la tutan vivon antaŭ vi. Estus naive rezigni kaj tute malesperi pro tiu afero. Forgesu la pasintecon kaj serĉu ion alian! Kelkafoje li vizitis la dancejon; sed tio ne donis plezuron al li. Li provis devigi sin proksimiĝi al la junulinoj por trovi amuzon kaj forgeson, sed li ne sukcesis. Kio komuna ligas min al ili kaj ilin al mi? li pensis. Nenio! Kiel antaŭe li vizitis la kunvenojn de la radikala societo, sed la paroladoj kaj diskutoj ne povis interesi lin plu. Kiel kaj kiom ĉio ĉi povus koncerni min? Ĉu tiuj alte ŝvebantaj kaj verdire belaj teorioj povus doni al mi feliĉon? Ĉu eĉ la realigo de tiuj teorioj povus fari tion? Unu afero estas la teorioj, alia la vivo. Mi vivas mian propran vivon, sola, unuopa; en la regno de teorioj ĉiuj estas egalaj, kaj diferencoj ne ekzistas. Povas esti, ke la teorioj estas taŭgaj por materia vivo, por ekstera vivo sed por la interna vivo ili havas neniun valoron.

Kaj tamen la anoj de tiu societo nomas sin individuistoj! Ĉu ili ne vidas la paradokson? Kaj ĉu povas ekzisti io pli individueca ol la sentoj kaj pensoj de individuo? Kaj ĉu tiuj sentoj kaj pensoj ne estas pli gravaj rilate al vivo de homo ol centoj da teorioj, eĉ pli gravaj ol la realigo de la teorioj? Andreo estas pli prava. Povas esti, ke li estas ekstrema, tamen estas senco en lia opinio.

Li demandis la gazetvendiston, la plej kleran en la grupo, pri tiuj aferoj, ĉar interesis lin scii, ĉu ili mem aŭ almenaŭ iuj el ili estas konsciaj pri la diferenco inter teorioj kaj vivo.

La malgranda homo rigardis lin momente, kaj liaj okuloj ekbriletis en sia profundaj kavoj.

– Vi faras grandan demandon. La homoj ankoraŭ ne komprenas tiujn aferojn. Ĉu ili iam komprenos, mi ne scias. Sed ni esperu. Vere la interna vivo de homo estas pli grava ol ĉiuj teorioj en la mondo, ĉar ĝi sola estas la vivo mem. La ekstera vivo, kutimoj, sociordo ktp. estas nur spegulbildo de la internoj de la homoj. Sed tion oni ne komprenas. Kontraŭe, oni plej ofte pretendas, ke eksteraj plibonigoj donos la feliĉon al la homoj. Kiel vi diras, la homoj ankoraŭ estas idolanoj. Ili pli konfidas al objektoj kaj eksteraj aferoj ol al si mem, al siaj propraj internoj. Veraj individuistoj ankoraŭ ne ekzistas. Jes, ekzistas, sed eble unu po dekmilo da homoj. Kaj vi demandas, ĉu restos tiel. Kiu povas diri? Tio estas demando, kiun nur la venonteco solvos.

Vi ankoraŭ estas juna, kaj viaj sentoj ankoraŭ estas plene vivaj. Tial vi demandas tiel. Sed post kelkaj jaroj vi eble ne demandos plu. La homoj plejparte ne havas multe da sentoj. Tial ni havas tiom da teorioj. La teorioj ne donas grandan profiton, sed aliflanke ili ankaŭ ne donas doloron. Ili estas tute konvenaj por senanima tempo ... Kaj dume ni laboru laŭpove!

– Sed via laboro koncernas ja nur eksterajn aferojn! Ĉu mi akiras du kronojn aŭ kvin aŭ dek potage, povas esti tute indiferente. Mi ne diras, ke ĝi estas, sed povas esti. Ĉar en homa vivo ekzistas ĉagrenoj kaj afliktoj, kiujn la plej alta salajro kaj la plej luksa vivo ne povas mildigi.

– Jes. Sed tion vi diras, ĉar vi ankoraŭ estas tre juna, ĉar viaj sentoj ankoraŭ ne velkis, ĉar vi eble estas tre bona homo.

Li silentis dum momento kaj rigardis Karlon serioze, kaj ree liaj profundaj okuloj ekbriletis kiel fosforo en mallumo.

– Sed ĉu estas indiferente al vi, ke milionoj el niaj samvivanoj ne povas kaj ne havas rajton trankviligi sian malsaton, ke milionoj da homoj sur la tero ne havas alian hejmon ol la vojojn, ke milionoj da homoj estas subpremitaj kiel sklavoj kaj al la tiel nomataj superuloj ne havas alian valoron aŭ ekzistrajton ol tiun, kiun donas la ciferoj en la kaslibroj? Mi pensas ne nur pri blankuloj, sed ankaŭ pri negroj, hindoj, ĉinoj kaj aliaj, kiuj ankaŭ estas niaj samvivanoj. Ĉu estas indiferente al vi, ke milionoj da homoj estas devigataj mortigi unu la alian per la plej bruta mortigado, kiu povas ekzisti? Ĉu estas indiferente al vi, se milionoj da infanoj venos en la mondon nur por esti maljuste traktataj kaj fariĝi tute similaj al la homoj de nia tempo? Li parolis mallaŭte kaj trankvile, sed kun iu interna ardo, kiu tamen ne povis esti nura revoluciemo. Karlo rigardis senmove la malgrandan homon, kaj subite li ekhavis strangan, nedifineblan senton, kiu preskaŭ venigis larmojn en liajn okulojn. – –

La somero pasis, kaj li estis sola kun siaj pensoj kaj perditaj revoj. Al neniu li parolis pri sia travivaĵo, kaj malmulte li parolis pri aliaj aferoj. La peza laboro plifortigis liajn muskolojn, lia korpo fariĝis fortika kaj tendena. Liaj trajtoj maturiĝis kaj malmoliĝis, la esprimo de la okuloj profundiĝis.

*

Iun aŭtunan matenon li sidis en vagonaro, kiu portis lin kaj kelkajn kamaradojn suden al la ĉefurbo.

Torento kaj la bluaj montoj estis malaperintaj ĉe la horizonto. Sur ambaŭ flankoj de la fervojo etendis sin la vasta ebeno.

Antaŭ liaj okuloj rapide preterglitas avenaj kampoj kun rikoltantoj, ĉevaloj kaj rikoltaj maŝinoj. Jen proksimiĝas verda ejo kun arego da bovinoj, kiuj flegme sin paŝtas aŭ ripozas en la matena trankvilo. Jen venas stoplejoj kun ĉevaloj kaj plugantoj aŭ peze kaj malrapide marŝantaj traktoroj. Tie kaj tie kuŝas ruĝaj domoj kaj vilaĝoj dissemitaj sur la vastaj teroj. Tie kaj tie vidiĝas por momento blankaj preĝejoj kun silentaj tombejoj kiel memorigoj pri la nenieco de homa laboro kaj penado. Sed ree venas kampoj kun homoj, kiuj salute svingas siajn manojn al la veturantoj kaj ridas kaj gajas, kvazaŭ preĝejoj kaj tombejoj nenie ekzistus. La blua strieto en la sudo proksimiĝas kaj grandiĝas, kaj baldaŭ li povas pli klare distingi tiun regionon, kiun li antaŭe vidis nur de malproksime.