Выбрать главу

De malproksime ... Li memoras la kvietan vesperon, kiam li sidis kun Enjo sub la betuloj apud la norda rando de la ebeno. Nur du monatoj pasis de tiam. Tamen kiel longa estis tiu tempo. Bone, ke ĝi fine estas pasinta. Sed la memoroj restas, restos. Li iras al la granda mondo, kiu troviĝas ie en la malproksimo, kaj ĉion hejman li jam forlasis, ĉion – krom la memoroj. Eble ili iom post iom paliĝos en la brua vivo de la kazerno, sur la stratoj de la granda urbo. Paliĝos sed ne foriĝos. La trajno trapasas grandajn vilaĝojn kaj grandajn urbojn kun belaj domegoj kaj aroj da fumantaj tubegoj. Kelkafoje li momente ekkaptas la vidon de larĝa strato kie homoj iras kaj intermiksiĝas kiel formikoj sur formikovojo en la arbaro. En la senĉese moviĝanta kaj fluanta homamaso la aŭtomobiloj glitas glate kaj rapide kiel glitbobenoj en giganta teksilo.

Tiam kaj tiam liaj pensoj returniĝas al la hejmo kaj al Torento, kiu ŝajnas pli kaj pli malgranda al li. Kiam li kiel infano unue iris al Torento, ĝi ŝajnis al li la plej granda kaj mirinda loko en la mondo. Nun ĝi jam fariĝis malgranda loko ĉe la limo de la mondo. Nun li iras al la vere granda mondo.

Sed estas tutsama afero, li subite pensas. Li mem estas nur iom pli aĝa, la mondo fariĝis iom pli granda, la vojaĝo celas iom pli vastan kaj gigantan Torenton, kie la fluo de homaj vivoj ŝaŭmas kaj bruas pli intense ol alie.

Liaj kamaradoj ŝercas kaj ridegas, manĝas, fumas, kartludas kaj faras grandan bruon. Kompreneble ili ne tre ŝatas iri en la kazernojn, tio estas ja per si mem diabla afero. Sed aliflanke la grandurbo havos plezurojn, kiuj eble dum kelkaj horoj donos kompenson por la malagrablaĵoj dum tagoj kaj semajnoj. Do, kial ne? Antaŭe li mem pensis kun malŝato kaj abomeno pri tiu tempo, kiam oni sklavigos lin per uniformo kaj ordonoj. Sed nun estas iel alie. Dum la vintra sklaveco li eble povos iomete forgesi, eble la memoroj iomete paliĝos. Kaj cetere li ja havos okazon vidi, kia estas la granda mondo, al kiu li antaŭe tiel sopiris. Do, kial ne?

*

En malnovega, senluma kaj falema domaĉo en la plej malnova parto de la urbo loĝas lia kuzo kaj ties edzino. En sabataj vesperoj, kiam li ricevas forpermeson ĝis la dimanĉa noktomezo, li iras tien. Tra kurbaj kaj mallarĝaj mezepokaj stratoj kun grupoj da kriantaj kaj kverelantaj transportistoj kaj havenlaboristoj li hezite serĉas sian vojon al la strato kaj domo, kies nomon kaj numeron li zorge fiksis en sia memoro.

La loko plenigas lin per melankolio kaj neklara abomeno. Kiel kadukaj estas la domoj, kiel mallarĝaj kaj senlumaj la ĉambroj! Suno mankas, aero mankas, eble ankaŭ nutraĵoj, kaj ĉiuj ŝajnas vivi nur duonan vivon: la ludantaj infanoj sur la stratoj, la floroj kaj fantomaj vizaĝoj post la malgrandaj fenestroj, la vegetantaj arbetoj en la salonolarĝa pargeto. Plenvivaj estas nur la krudaj kaj raŭkaj voĉoj de la duonebriaj laboristoj. Kvazaŭ tondrado en la ĉielaj spacoj iliaj sonokaskadoj ruliĝas inter la grizaj domaĉoj kaj plenigas la tristajn stratetojn per la timiga, pratempe sovaĝa vivo.

La kuzo laboras en iu malproksima sukerfabriko, same lia edzino. Kiam unu venas hejmen, la alia jam foriris aŭ post ses-sep horoj foriros. Tiu, kiu estas hejme, dormas dum kelkaj horoj kaj preparas manĝon por si mem kaj por la alia. Tiel pasas ilia vivo.

Al Karlo ĝi ŝajnas kiel terura sonĝo. Kiamaniere homoj povas pasigi sian vivon tiel? li demandas sin mem. Se li estus devigita vivi tiel, li certe forkurus el la urbo. Sed strange, ili mem ne ŝajnas kompreni sian sorton, tiu vivmaniero laŭvide ŝajnas tute memkomprenebla al ili. Verdire ili estas fervoraj komunistoj, verdire ili kelkafoje plendas pri la mizera vivo. Sed tio estas nur momentaj kaj maloftaj erupcioj. Ĝenerale ili ŝajnas sufiĉe kontentaj, eĉ gajaj kaj vivavidaj, same kiel la laboristoj en Torento aŭ la lufarmetantoj en la profundaj arbaroj. Tuj kiam li alvenas, li forĵetas la uniformon en angulon kaj surmetas civilan kostumon, enbuŝigas iom da manĝaĵo kaj tason da kafo kaj poste iras en la urbon, Horon post horo ĝis malfrua nokto li iras sur la stratoj, aŭskultas, rigardas, meditas, ensorbas per ĉiuj sentoj la vivon de tiu monstra estaĵo, kiu estas la grandurbo.

La perfekta soleco en la senfine fluanta homotorento unue tre plaĉis al li. Cent miloj da homoj preterpasas onin, sed ĉiu zorgas nur pri si mem. Kion unu pensas kaj sentas, estas absolute indiferenta al la alia, kaj se iu vidas onin, oni estas al li nura ombro, kiu preterglitas sur lia vojo. Tian perfektan solecon li ne trovis eĉ en la arbaroj. Tiutempe li malŝatis la solecon. Nun ĝi ŝajnas al li bona afero.

Komence li malmulte pensis pri Enjo. La sennombraj kaj intensaj impresoj de ĉio nova ne lasis lokon al ŝi en lia interno. Sed iom post iom li kutimiĝis al la grandurbo, kaj ĝi ŝajnis al li kiel giganta maŝino, kiu unue imponegas, sed en la daŭro fariĝas seninteresa. Ree li komencis malŝati la solecon. Kio mi do estas en tiu homomaro? li kelkafoje demandis al si mem. Nura ombro, ombro kiu sencele kaj maŝine moviĝas inter miliono da aliaj ombroj.

Tiam la bildo de Enjo komencis reviviĝi en lia interno. Ree li sentis doloron pro sia perdita revo. Sed strange, samtempe ĝi estis kvazaŭ konsolo al li. Ekzistis tamen unu homo, kvankam por eterne disigita de li, kiu eble pensis pri li, kaj al kiu li estis pli ol nura ombro.

Li ekmemoris la promeson skribi al ŝi, sed hezitis plenumi ĝin. Ĉu ne estus sensence, sentimentale? Sed aliflanke ŝi estis kompatinda, sola, senespera. Eble signeto de kompato kaj kompreno donus iom da konsolo al ŝi.

En la komenco de la vintro li fine sendis al ŝi mallongan leteron. Post kelkaj tagoj li ricevis respondon. Estis sabata vespero, kaj li jam pretigis sin por foriro el la kazerno, kiam la letero atingis lin. Lia unua penso estis disŝiri la koverton kaj tuj legi ĝin, sed ĉirkaŭrigardinte en la homplena koridoro, kie duonvestitaj junuloj bruadis kaj kondutis kiel petolemaj bovoj, li metis ĝin en la poŝon kaj rapidis al la loĝejo de sia kuzo. Neniu estis hejme, kaj la malvasta ĉambreto ŝajnis al li kiel oazo de silento kaj trankvilo en la senĉesa bruado de la urbo. Ekstere eĥis la voĉoj de maristoj, havenlaboristoj kaj aliaj fortuloj, kaj tiam kaj tiam akra sono de frakasitaj boteloj tranĉis la aeron. Sed tamen estis relative trankvile.

Li bruligis sian pipon, eksidis apud la fenestro kaj malfermis la koverton. Li ekridetis preskaŭ petole kaj diris al si mem: “Nun mi imagu, ke ni sidas ĉe la Martira fonto, kaj ke vi parolas al mi pri viaj zorgoj kaj doloroj.” Kaj li komencis legi:

Amiko!

Mi dankas vin! Vi ne scias, kiom mi pensis pri vi dum la pasintaj monatoj, kiom mi deziris ricevi kelkajn vortojn de vi.

Post nia disiĝo mi fariĝis soleca ... Mi ja diris al vi, ke mi portos mian sorton. Jes, mi portis, portas kaj portos ĝin. Tamen ... Post via foriro mi komencis esperi. Hodiaŭ mi ricevos leteron, mi pensis ĉiumatene. Sed semajnoj pasis, monatoj pasis. Fine mi komencis honti pri mi mem. Kia mi do estas, ke mi povus atendi signon de amikeco de homo, al kiu mi tiamaniere kondutis? Mi soliĝis ankoraŭ pli kaj kredis, ke vi estas forgesinta min. Nu, kial vi ne forgesu? Estus ja nur bone por vi, kaj mi ne devus esti ĉagrenita pro tio.

Estis strange al mi, kiam mi legis viajn bonajn, fratajn vortojn. Mi ja neniel meritis ilin, kontraŭe, kaj mi demandis min, ĉu estas vere, ke ekzistas homo, kiu komprenas kaj kompatas, kvankam li devus malŝati. Pardonu, eble mi fariĝas sentimentala! Mia patrino nun scias ĉion. Fine mi ne povis silenti plu kaj parolis al ŝi. Ho, kiel mi timis ŝiajn larmojn, ŝian korŝiran doloron. Estis preskaŭ neeble eligi la vortojn. Sed ŝi ne ploris, ne ĝemis, nur rigardis min longe kaj iom kolere kaj poste diris: “Aĉa bubino, tion mi povis antaŭvidi jam de longe. Kaj kiu estas la patro? Ĉu li estas en tia stato, ke li povas pagi? Aŭ ĉu li edziĝos al vi?” Mi ne povis klarigi la aferon al ŝi, ŝi ja ne estus kompreninta min, kaj tial mi nur diris, ke li estas for kaj neniam revenos. Tiam ŝi komencis lamenti, sed ne pro mi kaj la naskiĝonto nek pro si mem. Nur pro la mono ŝi lamentis. Mi asertis, ke mi laboros kaj honeste vivtenos la infanon kaj min mem. Jes, jes, tion ŝi kredis. Sed tamen “estas terure perdi tiom da mono, kiun li laŭleĝe ŝuldas al vi, kaj kiun li devus pagi, se li ne estus en alia lando”.