Tuj kiam mia frato venis hejmen, ŝi sciigis ĉion al li. Li rigardis min scivoleme, preskaŭ iom rikane, sed diris nenion.
Do – vi komprenas. Se ili ĉagreniĝas, ili ĉagreniĝas pro mono. Kiam mi ekkomprenis tion, mi liberiĝis de peza ŝarĝo kaj preskaŭ gajiĝis interne. Sed samtempe ili fariĝis plene fremdaj al mi. Kaj mi estas fremdulino en tiu ĉi domo. Eble estis tiel jam antaŭe, estis ĉiam, kvankam mi ne kredis aŭ ne volis kredi tion. Kaj same la filo al la patrino, kaj ŝi al li.
Strange. Ĉu la homoj ĝenerale vivas tiel?
Tamen estas multe pli facile nun ol antaŭe. Se mi nur restos sana, ĉio ordiĝos. – –
Li enpoŝigis la leteron kaj meditis pri ĝia enhavo. Ĝi ja ne estis ĝojiga, kontraŭe. Tamen ĝi iamaniere kuraĝigis kaj fortigis lin. Finfine ŝi estas brava knabino. Kvankam juna kaj malforta, ŝi scias porti sian sorton. Vere, ŝi mem estis kaŭzo de la malfeliĉo. Sed kiom da homoj estas sufiĉe kuraĝaj kaj honestaj por porti la malfeliĉojn, kiujn ili kaŭzis al si mem? Ordinare ili malesperas, lamentas kaj kulpigas aliajn homojn aŭ la vivon aŭ eĉ Dion pri siaj ĉagrenoj kaj doloroj.
La kuzo envenis kun envolvita botelo en la mano. Karlo rapide ŝanĝis kostumon kaj volis foriri. Sed la kuzo haltigis lin.
– Restu momenton, – li diris, kaj la tuta vizaĝo heliĝis de bonvolemo. – Mi aĉetis botelon da brando. La kafo tuj estos preta, kaj ni trinkos guteton.
Karlo restis. La elkora bonvolemo de lia kuzo la unuan fojon efikis je li, kaj li komencis babili kun li, eĉ iomete gajiĝis. En la daŭro de duona horo ili pli intimiĝis ol dum la tuta antaŭa tempo.
– Sed mi ne komprenas, kiamaniere vi povas vivi tiel, – diris Karlo, kiam ili sidis trinkante. – Vi laboras manĝas, dormas kaj kuras sur la stratoj. Tio estas ja via tuta vivo. Vi ambaŭ same. Ĉu vi ne havas la senton, ke io mankas, ke via hejmo estas nur duona hejmo, nura loĝejo. Eble mi ne komprenas la urban vivon, sed al mi tio ŝajnas stranga.
Lia kuzo ekridetis.
– Povas ŝajni stranga al vi. Sed kion fari? Eble ni povus vivteni nin per mia salajro. Sed neniom restus. Kaj la homo ne povas vivi nur de pano. Oni devas adaptiĝi al la cirkonstancoj. Ĉar mia edzino ankaŭ laboras, ni povas akiri iom pli. Ni aĉetis iom da mebloj, aĉetis bonan gramofonon, ni povas kelkafoje iri en kinon, kaj printempe ni espereble sukcesos aĉeti motorbiciklon. Kiam oni loĝas meze en la urbo, oni volas kelkafoje vidi iom da vera naturo kaj enspiri iom da pura aero. Pro tio ni aĉetos ĝin. Kelkafoje ni povas inviti amikojn por kelkhora kunesto. Kaj tiel plu. Ĉion ĉi ni ne povus nur per mia salajro, aŭ almenaŭ nur post longa tempo. Verdire estas ja malgrandaĵoj. Sed iel la homoj bezonas tiajn malgrandaĵojn, kiuj tamen donas iom da lumo al la vivo. – Tiu ĉi mallonga kaj ne tre grava interparolo donis novan nutraĵon al la pensoj de Karlo, kaj li komencis rigardi la urbanojn en iel alia maniero ol antaŭe. Ili ne nur laboras, manĝas, dormas kaj kuras sur la stratoj sed ili havas sentojn, pensojn kaj dezirojn kiel aliaj homoj. Kaj ĉiu el tiuj centmiloj da ombroj sur la bulvardoj portas sian propran sorton, sian ŝarĝon da malfeliĉoj kaj zorgoj, eble ankaŭ iom da ĝojo kaj feliĉo. Eterne, senĉese fluanta torento el homsortoj. Ili do ne estas nuraj ombroj. Tamen, ĉu ne ombroj unu al la alia?
*
Kara Enjo!
Jam pasis la novjara festo, kaj post kelka tempo mi liberiĝos. Kion mi tiam faros, mi ankoraŭ ne scias. Mi ne tre emas reveni hejmen. Estas al mi, kvazaŭ mi ne plu apartenus al la lokoj de mia junaĝo, kvazaŭ ĉiuj ligiloj estus tranĉitaj kaj mi devus resti fremdulo, se mi revenus. Aliflanke mi ankaŭ ne ŝatas la urbon, ĉar ankaŭ ĝi estas fremda al mi kaj kredeble restos tia. Sed iamaniere ĝi altiras min. Ne la urbo per si mem, sed tiu giganta rivero de homoj kaj homsortoj. Ankaŭ mi estas ja akvero en la granda fluo. Kaj – ĉu ne ĉiuj apartenas al ĝi, kvankam pli malpli? Eĉ la loĝantoj en la malproksimaj, profundaj arbaroj kaj intermontaj valoj! Almenaŭ ŝajnas al mi, ke devus esti tiel. Mi volas rigardi tiun riveron kaj mediti pri ĝi. Tial mi restos, se mi trovos laboron. Kiel fremdaj la homoj estas unu al la alia! Kiel etaj kaj kutimecaj iliaj pensoj kaj sentoj! En tiu ĉi regimento estas momente ĉirkaŭ mil junuloj. Kun kiom el ili mi povus paroli, kiel mi parolas kun vi? Eble kun du aŭ tri. Kompreneble mi ne konas ĉiujn kaj ne povas certe diri, sed oni ja renkontas unu la alian, aŭskultas diskutojn kaj babilojn, rigardas vizaĝojn. La plej multaj certe estas sufiĉe bonaj homoj. Se mi volas pruntepreni moneron, ili volonte donas al mi, se ili povas. Se mi parolas al ili pri sporto, amuzoj, vetero kaj aliaj ĉiutagaj aferoj, ili montras intereson kaj respondas kun bonkora mieno. Sed tie estas ilia limo. Aŭ ĉu ili ne kuraĝas paroli pri aliaj aferoj, hontetas pro sentoj kaj pensoj, kiuj ne apartenas al la kutimoj? Ekzistas kelkaj dekoj da socialistoj de diversaj partioj. Kun ili mi povas paroli pri forigo de la militoj, pri plibonigo de la socio, pri popolklerigo kaj aliaj tiaj aferoj. Ĉiuj estas sufiĉe inteligentaj kaj viglaj. Sed nur teorioj kaj pli malpli komunaj sentoj rilate la sociajn aferojn ligas unu al la alia. Teorie ili estas fratoj, reale ili estas fremduloj unu al la alia. Kaj mi komencas kredi, ke la malfeliĉoj de la homaro, militoj kaj interbataloj de diversaj specoj pleje dependas de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. Mi iam diris tion, kiam mi diskutis kun kelkaj el tiuj junuloj. Ili diris, ke mi estas naiva, kaj klarigis al mi, ke ĉiuj sociaj malfeliĉoj dependas de la ekonomia sistemo. Mi povus kompreni tion, se homa feliĉo konsistus nur el bona salajro, bona loĝejo, bonaj vestoj, bonaj lernejoj ktp. Kompreneble ĉio ĉi estas bonaj kaj atingindaj aferoj. Tamen, ili ne povos multe proksimigi la homojn unu al la aliaj. Aŭ ĉu la homoj estas tiaj, ke tiaj aferoj signifas al ili plenan feliĉon, ĉu ili ne deziras ion alian? Se estas tiel, mi restos izolulo. Se estas tiel, mia amiko Bertil estas la plej saĝa homo en la mondo. Sed bedaŭrinde mi ne povas kaj ne povos rigardi la mondon kiel li.
Kelkafoje mi hontas pri mi mem. Mi malbenas la militojn, malbenas la militservon. Kial mi do ne foriras, rifuzas lerni tiun sovaĝulan metion? Stranga afero, kiun mi mem ne povas kompreni. Mi deziras fari tion kaj havas neniujn skrupulojn; kontraŭe, mi scias, ke mia obeemo al la leĝo estas silenta konsento pri senfina mortigo. Kaj tamen ne foriras! Kial? ... Eble la aliaj sentas la samon. Almenaŭ ili diras same kiel mi. Sed ankaŭ ili restas. Se milito okazus, ili same dezirus rifuzi. Certe. Tamen ili ne rifuzus, sed irus en la militon. Kial? ... Tio certe ne dependas de ekonomia sistemo, sed de tio, ke la homoj estas fremdaj unu al la alia. La homoj havas multajn komunajn aferojn, sed pri la komuneco de la homoj mem neniu pensas, eble revemaj izoluloj ...
*
Hazarde li trovis laboron tuj post la liberiĝo el la kazerno. Tiam li luis ĉambreton en urboparto, kiu limiĝis al la kamparo. Poste li nur malofte vizitis la hejmon de sia kuzo, kaj aliajn konatojn li ne havis. Vespere li legis aŭ promenadis sur la stratoj, rigardante kaj meditante. Kelkafoje kaptis lin sopiro al la kamparo, al la arbaroj. Kiam li en freŝaj, printempaj matenoj iris al sia laboro, li tiam kaj tiam subite ekpensis: Nun sonas la kantoj de ludantaj tetroj tra la arbara trankvilo, la neĝo degelis kaj la torento dancas kun blanka ŝaŭmo sur ĝia supro, la aeron plenigas odoro de vekiĝanta tero. Kial mi iras tie ĉi? Li ricevis leterojn de Enjo kaj skribis al ŝi, sed ne tre ofte. Ŝia infano naskiĝis, ŝi estas sana kaj brave laboras. Do, ĉio estas en ordo, kiel ŝi iom seke esprimas sin.