La somero pasis. En la aŭtuno ŝi skribis al li pri la morto de sia patrino. Estis longa letero, pli personeca ol la lastaj, kiujn ŝi skribis.
“ ... Kaj nun mi do estas sola kun mia knabeto kaj mia frato. Por kiom longa tempo, mi ne scias. Sed espereble mi sukcesos aranĝi la aferojn, eĉ se mi devos forlasi la domon.
Mi estas sola kun miaj pensoj; la sola, al kiu mi povas paroli, estas vi, kaj estas ja malofte, ke mi sendas kelkajn vortojn al vi. Sed ne, mi tamen mensogas. Mi ankaŭ parolas al mia knabeto. Eble estas naive, li ja ne povas kompreni miajn senvortajn parolojn, miajn revojn pri la vivo. Sed eble li iam komprenos. Strangaj sentoj kelkafoje ekkaptas min. Mi rigardas mian infanon, kaj subite mi demandas: Kio estas vi? Kio estas vi? Kaj mi ektremas de timeto kaj feliĉo, kiam mi respondas: Tie en la liteto dormetas la estonteco, kaj mi mem estas ĝia patrino kaj vartistino. Per mia sango, per miaj sentoj kaj pensoj mi nutros ĝin. Iom post iom ĝi vekiĝos. Venos nova tago. Kaj kia ĝi estos? Ho, mi ne scias, povas nur revi pri tio. Pro tio mi timetas kaj estas feliĉa. Sed mi nutros ĝin per miaj plej belaj revoj, miaj plej bonaj sentoj, miaj plej bonaj vortoj, miaj plej bonaj agoj. Kiel mi iam revis pri estonteco, pri liberiĝo kaj elĉeniĝo, kiu per si mem venos kaj donos al ni la sopiratan feliĉon! Jes, ĝi venos, sed ĝi estas infano, kiu ĵus naskiĝis, kaj kies gepatroj kaj nutrantoj ni mem estas. Ni estas ligiloj inter pasinteco kaj estonteco. Ni portis doloron pro pasintaj eraroj kaj malbonoj, pro propraj eraroj kaj nekomprenoj. Tial ni komprenas aŭ devus kompreni, kaj el vera kompreno devas kreski la estonteco, la elĉeniĝo... Eble mi ŝajnas al vi naiva, ja, eble mi estas. Tamen, mi ne povas alie. Iam mi kredis, ke mi komprenas la grandajn doktrinojn. Ne, mi ne komprenis nek komprenas.
Mi fariĝis fremdulino en la mondo. Mia mondo estas en mi mem, kaj ĝia estonteco estas infaneto, kiu ankoraŭ dormetas kaj atendas la tagiĝon ...”
VI.
Li iradas sur la stratoj de la granda urbo, rigardas kaj meditas. Estas vespero, la mateno de la granda urbo. La malforta lumo de la subiranta suno jam forpaliĝis sur la senfinaj dezertoj de tegmenta lado. Krepuskiĝas. Kaj subite ekbrilas en la krepusketo la milmil artefaritaj sunoj de tiu ĉi artefarita mondo. La urbo vekiĝas. La vivo plivigliĝas, okuloj ekbrilas en la lumo de nova tago de ĝojo kaj amuzo. La milvoĉa ĥoro de susurantaj kaj trumpetantaj aŭtoj kantadas sian himnon al la vekiĝo de nova tago en tiu mondo, kiun la homa penso kreis laŭ sia deziro.
Tiel li pensas. Ĉiu lampo en la nokto estas malgranda suno, kiun la homo lumigis al si mem, kopio kaj samtempe parteto de la granda lumfonto en la vastaj malproksimaj spacoj, sen kiu nia tero estus morta kaj glacia. Tiu povo faris el la homo tion, kio li estas. La fontoj de varmo kaj lumo, kiujn la homo kreis al si mem, fortigis lian konfidon al si mem. Kiam la homo lumigis siajn malgrandajn sunojn en la tera nokto, li mem fariĝis kreanto kaj dio. Li ne vidas, ke tiu kredo nur estas nova maniero akcepti la varmon kaj lumon, kiujn la granda suno mem dissendas al ni jam de la lumplena mateno de l’ pratempo. Li ne konas la grandan interrilaton, konas nur sian propran povon kaj siajn proprajn malgrandajn lumojn. La sunkulto de la pratempoj malaperis, nun oni adoras nur la malgrandajn lampojn.
Eble pro tio la moderna homo vivas plej intense post la vespero. La urbo estas vigla dum la tago, tamen la taga vivo estas sonĝeca, similas al la agoj de dormiranto, La okuloj de la homoj estas pezaj kaj nebulecaj. Nur kiam vesperiĝas kaj ĉiuj stratoj brilas en la lumo de la malgrandaj sunoj, kiujn la homo mem kreis, komenciĝas la vera vivo. Tiam la okuloj klariĝas kiel post saniga dormo, la voĉoj fariĝas sonoraj kaj matene freŝaj, la paŝoj fariĝas facilaj kiel en gaja danco. La homo estas en sia propra mondo, ĝojas pro la tago, kiun li mem kreis.
Tiaj estas la mateno kaj sunleviĝo de la granda urbo. La tiea povo kaj beleco estas la sola povo kaj beleco, kiun ili konas. Veran matenon kaj veran sunleviĝon ili neniam vidis. Se ili nur unu fojon vidus la orientan ĉielon heliĝi, vidus kiel la noktotrankvila aero subite viviĝas, kiel la helaj nubetoj komencas movi sin kaj rapidi okcidenten, vidus kiel nebuloj leviĝas de kampoj kaj golfetoj, kiel la trankvilaj akvoj komencas moviĝi, vidus la florojn turni sin orienten kaj malfermi siajn kronojn al varmo kaj lumo, vidus la kantistojn de la verdaj arbaroj kaj aŭdus iliajn bonvenohimnojn ĉe la reveno de l’ radianta vivopatrino – se ili nur unu fojon vidus tion per sendormaj okuloj, ili ne povus forgesi ĝin pro sia propra nokta mateniĝo. Sed eble ili ne komprenus.
Kiam la mateno venas, ĉio vivanta pleniĝas de la vekiĝa ĝojo. La homo iras al sia laboro kaj la infano al sia ludo. Sed en tiu nokta mateno ĉiuj iras tien, kien la hazardo gvidas ilin, vagante senhejme kiel almozulo, kiu ĉe tagiĝo vagas de domo al domo, petante pri peco da pano. Ili rapidas de elmontrejo al elmontrejo, de strato al strato, en sentrankvila serĉado de loko, kie iliaj sentoj satiĝos kaj ili gajnos novan forton.
Li venas al granda kafejo apud parketo. Kiel ĉiam la loko estas plena de homoj. Ili staradas unuope kaj grupe; sidas sur sofoj, iradas tien kaj reen. Dum li zigzagas inter ili, li ekzamenas la vizaĝojn, unue indiferente, poste kun la sento, ke li serĉas ion, ke io mankas ĉe tiuj homoj. Iliaj okuloj rigardadas al la ĉenoj da bluaj, ruĝaj kaj flavaj lampetoj, la okuloj streĉitaj por aŭdi la sonojn de la tondranta muziko. Sed la vizaĝoj? Ili estas senesprimaj – malgraŭ la ridetoj, malgraŭ la miena ludado, malgraŭ ĉiuj briletantaj okuloj. Ne ekzistas atendo tie, ne kontento nek abomeno, ne ĝojo nek doloro. Ĉu belaj ĉu malbelaj, ĉu sanaj ĉu malsanaj – ili ĉiuj memorigas pri verko de skulptisto, kiu bone konis la proporciojn kaj la teknikon sed ne povis enigi eĉ la plej etan fajreron de vivo en sian kreitaĵon. Sufokanta indiferento elradias de ĉiuj.
Kio do mankas? Ĉu la homa animo? Tiu animo, kiu aŭskultas por trovi la sencon de ĉiuj diferencaj sonoj, kiu rigardas por eltrovi la signifon de la objektoj, kiu iradas por atingi celon.
Tiuj alvenis sen scio pri kialo, ili aŭskultas kaj ridas, sed senkaŭze, nur pro malnova kutimo, nur ĉar ili de sia junaĝo vidis aliajn fari tiel. Iliaj rigardoj vagas kaj vidas, sed senimpulse, senesprimaj kaj malplene brilantaj kiel tiuj de blindulo. Ili iradas, sed ne scias kial, ne scias kien. Ĉio estas kiel maŝineca kaj nekonscia ripetado de io, kion ili jam multfoje faris: eble iam en junaĝo por renkonti amatinon, por renkonti amikon, por enspiri la pli puran aeron de la parko, por rigardi la vivon. Eble neniam estis celado en iliaj agoj; eble ili dekomence faris nur tion, kion ili vidis aliajn fari. Eble ilia tuta vivo estas nur sensenca imitado de tiu de la gepatroj. Iliaj gepatroj vivis, laboris, fartis bone aŭ malbone, amis kaj geedziĝis, ekhavis infanojn, vivis sian tempon kaj fine mortis. Ĉu la vivo de tiuj ĉi ne estas senpensa imitado de tio, nura ripetado de agoj, kiuj ne havas sencon al ili, agoj kiuj ne naskiĝis en la propra konscio kaj ne influas al ĝi? – Kelkafoje li subite vekiĝis el tiuj nigraj pensoj kaj sentoj kaj diris al si mem: Tamen vi certe eraras. Ĉiu devas esti homo kiel vi mem, ĉiu havas siajn revojn kaj sentojn, pri kiuj vi ne scias. Sed ili estas fremdaj al vi, kaj vi al ili. Kion vi vidas, estas nur la rebrilo de via propra interno.
*
Vespera vento ludetas inter herboj kaj junaj folioj. La floroj de la kaŝtanarboj briletas kiel blankaj kandeloj en la profunda verdaĵo de la densaj kronoj. Super Torento etendas sin kiel antaŭ jaroj tavolo da nigra fumo, el la uzinoj venas bruo de laborantaj maŝinoj kaj iloj. Norde staras la montoj kun malhelaj arbaroj kaj eterna silento kaj trankvilo.