Fine li do estas hejme. Ree estas juna somero, ree la vivo ekfloras kiel antaŭe, ree gejunuloj revas dolĉajn revojn pri vivo kaj feliĉo. Strange. Kaj li mem? Hezite li suriras la vojeton al la dometo inter la siringoj, alvenas al la pordo kaj eniras.
Ŝi sidas apud la fenestro kaj riparas ŝtrumpetojn. Sur la planko ludas ŝia knabeto. Stranga sento de hezito kaj honteto ekkaptis lin. Kial li envenis tien ĉi? Ĉu ne estas freneze? Kiam ŝi ekvidas lin, ŝi paliĝas, restas senmova dum momento, sed poste aliras al li, donas sian manon kaj diras bonvenon. Li rigardas ŝin, senintence liaj okuloj serĉas ŝiajn kiel iam antaŭe. Sed poste li konsterniĝas. Kion fari, kion diri?
– Vi ne atendis min? Ŝiaj okuloj malleviĝas kaj ŝi silentas hezite. Sed post momento ŝi rigardas al li, sincere kaj serioze, kaj diras mallaŭte:
– Jes, mi atendis ... kelkafoje, kiam mi estis tre sola. Sed mi ne kuraĝis esperi, ke vi iam vizitos min... Duonreve lia rigardo restas ĉe ŝi. Ankoraŭ ŝi estas la sama Enjo, ankoraŭ lumeto briletas en la profundoj de la okuloj. Ŝiaj trajtoj nur maturiĝis kaj puriĝis. Sed kiom da tempo pasis de tiam ... kiom da sentoj kaj pensoj nestis en lia interno de tiam kaj ĝis nun ...
– Kaj ĉu vi nun volas akompani min? – li daŭrigas per mallaŭta voĉo, kvazaŭ meditante.
Ŝi ekrigardas al li demande, nekomprenante. Sed subite ŝi komprenas. Ŝiaj lipoj ektremas kaj ŝi montras al la infano.
– Vi ja scias. Kiel vi povus? ...
– Jes, mi scias ... – Li rigardas la knabeton medite kaj dume daŭrigas: – Jes, kial ne? La estonteco, pri kiu vi iam skribis ... jen, ni devas bone flegi ĝin. Ĉu vi ne volas? Li ne estos fremdulo al ni, ni ne estos fremduloj al li. Ĉu vi ne volas tion? Ŝi prenis liajn manojn kaj longe rigardis lin. En iliaj okuloj reviviĝis doloroj kaj esperoj de pasintaj jaroj, reviviĝis kaj foriĝis kiel nebuletoj de juna mateno.
– Jes ... Kaj nun la estonteco fariĝis nuno ...
Infanoj en Torento
Dua libro en la Torento-trilogio
Verkis: Stellan Engholm
Eldonado: Inko Tyresö 2001
Grandeco: 286 p.
Proksimuma verkojaro: 1934
Kreis la Esperantan tekston: Engholm
UNUA PARTO
I.
Du knabetoj ludis en la sablo. Ili kovris siajn nudajn piedojn per sablo. La malgrandaj, malpuraj manoj alŝovis pli kaj pli, ĝis la piedoj estis tute kovritaj. Poste ili premis kaj glatigis la surfacon de la amasetoj.
La afero estis preta. Singarde kaj kun vigla scivolo en la okuloj ili eltiris la piedojn. Se la eksperimento sukcesis, la malpuraj vizaĝoj ekbrilis, kiam ili rigardis la malgrandajn kavernojn.
Tiamaniere ili konstruis kelojn. Estis simple sed interese. Kaj se tiu ludo perdis sian intereson, restis multaj aliaj.
Estis agrable en la sablejo, kiam la suno brilis sur la somera ĉielo, pli agrable ol en la hejmo. Tie ĉi neniu tiris la harojn, neniu frapis la vangojn, neniu insultis aŭ traktis per malafablaj vortoj.
– Estus bone hejme, se patrino ne estus tia diabla virinaĉo, diris Johano, kaj liaj okuloj medite elrigardis sub la tro granda ĉapo, en kiu lia kapo preskaŭ malaperis.
– Patrino estas bona, respondis Arne , sed patro, patro! Kaj ili parolis pri siaj sortoj kaj venis al la konkludo, ke estus plej bone, se la patro de Johano kaj la patrino de Arne estus iliaj gepatroj.
– Tiel devus esti, komentis Johano. Kaj poste via patro kaj mia patrinaĉo povus vivi kune. Sed ili ne rajtus havi infanojn.
*
Johano kaj Arne ŝatis unu la alian kaj ofte ludis kune. Sed ili ne ĉiam estis solaj en la sablejo. Tien venis ankaŭ Ajna kaj ŝia fratineto Greta , kelkfoje ankaŭ aliaj malgrandaj infanoj. Ajna estis pli aĝa ol la knaboj, kaj la pli aĝaj infanoj ordinare ludis en aliaj lokoj. Sed Ajna devis varti sian fratinon, tial ŝi iris al la sablejo, kiu estis proksime al la hejmo.
Ordinare la knabinoj ludis aparte. Ili kunportis pupojn, kaj per ladaj skatoletoj ili formis kukojn el sablo. Poste ili kuiris kafon kaj pretigis diversajn manĝaĵojn. Tiuj aferoj ne interesis la knabojn.
Kelkfoje ili invitis la knabojn al manĝo aŭ kafotrinkado. La knaboj estis iom ĝenataj, parte pro tio ke Ajna estis pli aĝa, parte pro la manĝo kaj trinkado. Ludi manĝadon kaj trinkadon estis iom ridinde.
Sed fine ili venis. Ajna sidigis ilin ĉe la tablo kaj afable instruis ilin, kiel ili devas konduti. Ne estis interese, sed la knabinoj estis bonaj, kaj ili ja povis iom ludi kun ili.
Post iom da trinkado kaj manĝado ili pli intimiĝis. Ajna proponis, ke oni faru stalon. Ili konsentis, kaj ŝi kondukis ilin al la du altaj piceoj, kiuj staris tuj apud la malgranda sablejo.
Tie troviĝis falintaj picekonusoj sur la tero. Ajna prenis unu el ili. Poste ŝi rompis branĉeton en malgrandajn pecojn kaj premis en la konuson kvar ŝtipetojn. Ŝi starigis ĝin sur la tero, kaj ĉiu povis vidi, ke ĝi estas bovino.
La knaboj kolektis konusojn, kaj post kelkaj momentoj ili reiris al la sablejo kun manoj kaj poŝoj plenaj de bovinoj kaj ĉevaloj. Ajna konstruis belan stalon en la sablo kaj starigis la bovinojn en du vicojn. La ĉevalojn ŝi metis en apartan, apudan staleton.
Nun la knaboj komprenis sen instruo kaj alportis herbon por meti antaŭ la brutojn. Ajna diris, ke tio estas bona, sed tion oni faras nur en la vespero, nome kiam estas somero. Dum la tagoj la bovinoj paŝtas sin en la arbaro. Nun estas mateno, la bovinoj estas melkitaj, kaj oni devas konduki ilin al la paŝtejo ...
*
Kiam la avino aŭ patrino de Ajna kaj Greta vokis ilin, ili tuj sen obstino kaj sen timo iris hejmen. La voko neniam estis akra aŭ timiga. Tio mirigis la knabojn. Ili demandis, ĉu la patrino ne tiras la harojn aŭ vergas ilin.
Tiu demando mirigis la knabinojn. Kial ŝi faru tiel? ili diris. Patrino estas bona. Dum la tagoj ŝi laboras, tiam nur avino estas hejme. Sed ankaŭ ŝi estas bona.
– Sed vi parolas nur pri viaj patrino kaj avino, demandis Arne . La patro estas alia, ĉu ne? Sed Ajna respondis.
– Ni ja ne havas patron. Ĉu vi ne scias tion?
– Vi ne havas patron? ... Tio estas bona por vi.
– Ĉu li mortis? demandis Johano.
– Ne, li ne mortis. Ni neniam havis patron. Patrino ne havas edzon.
*
Iu pli aĝa knabo donacis al Arne lignan ĉevalon. Ĝi estis malnova, unu kruro estis rompita, kaj parte la koloro estis for. Li tuj kuris kun ĝi al Johano, kaj ili kune ĝojis pri la nova ludilo.
Johano posedis malnovan cigarskatolon. Ĝi taŭgus kiel ĉaro. Radojn oni povus fari el fadenbobenoj. Li prenis sian skatolon kiaj du bobenojn, kaj ili iris al la hejmo de Arne . Estis pli trankvile tie. La patro estis en la fabriko, kaj la patrino ne faros skandalon pro ilia malgranda entrepreno.
Estis vespero. La suno jam subiris, kaj estis iom malhele en la ĉambro. La patrino kuŝis, kaj Eta, la fratineto, jam dormis trankvile. Per tranĉilo, martelo kaj najletoj la knaboj komencis labori apud la forno. La laboro okupis ilin tiom, ke ili preskaŭ ne parolis. Kiam ili diris ion, ili flustretis, kvazaŭ temus pri grava sekreto.
Estis malfacila laboro. La ligno facile splitiĝis aŭ rompiĝis, kiam ili volis kunfiksi la diversajn partojn. Tiam ili devis refari la tutan laboron. Tempo pasis, kaj la patrino jam admonis ilin. Johano devus iri hejmen, kaj Arne devus enlitiĝi, estis baldaŭ meze en la nokto. Sed ili ne volis. Post momento ĉio estos preta.
Kaj fine la ĉaro estis konstruita. Fiere ili jungis la ĉevalon al ĝi kaj elprovis sian laboron. Funkciis bonege. Sed jam la dormo tremigis iliajn palpebrojn kaj preskaŭ nuligis la ĝojon.