Restis tamen la dolĉa sento, ke ili sukcesis, kaj la interpromeso, ke ili frumatene renkontos sin en la sablejo.
Tiam iu iris sur la korto. Poste sonis paŝoj en la vestiblo, kaj la pordo malfermiĝis. Estis la patrino de Johano. Ŝi estis osteca, havis tufajn harojn, nigran vizaĝon kaj timigajn okulojn kaj estis vestita senzorge kiel almozulino.
El ŝia buŝo venis torento da vortoj.
– Ha, tie ĉi vi nestas, vi diableto! Dum tuta horo mi serĉis vin ĉie, kaj fine mi kredis, ke la inferulo prenis vin – eble estus plej bone, se li farus. Kaj jen vi estas, fripono, meze en la nokto, kaj ne komprenas, ke vi devas iri hejmen. Sed mi komprenigos al vi! Ŝi kaptis liajn harojn per unu mano, kaj per la alia ŝi donis du fortajn vangofrapojn. La knabo ekkriis, kaj la patrino de Arne intervenis.
– Ne faru skandalon meze en la nokto! Vi vekas la tutan domon per via forta voĉo kaj la krioj de la knabo. Iru hejmen kaj estu trankvila. La knabo faris ja nenion malbonan.
La admono nur kreskigis la koleron de la sinjorino.
– Vi defendas lin, kvankam li tiel kondutis? Malbenita pedikulino! Oni provas eduki siajn infanojn kiel eble plej bone, kaj jen venas tia porkino kaj diras, ke oni devas fermi la buŝon, devas esti trankvila. Zorgu unue pri viaj propraj idaĉoj kaj ne okupu vin pri la elkovaĵo de aliaj! ... Poste ŝi foriris kun Johano, promesante al li terure multe da vergado.
*
Venis la mateno, freŝa kaj kvieta mateno kun brila kaj varmiga suno. Ree la du knaboj kunestis en la sablejo. Ili rigardis unu la alian, kaj Johano ekridetis kontente.
– Ĉu ŝi vergis vin multe?
– Ne, ŝi insultis kaj insultis kaj parolaĉis pri vi kaj via patrino, ĝis ni estis en la litoj. Kaj en la mateno estis nenio.
Estis trankvile kaj bone tie ĉi en la sablejo. La suno karesis per orbrila kaj varma lumo, mole kaj varme metis sin la sablo ĉirkaŭ la piedojn kaj manojn. Antaŭ ili sub la radia matena suno kuŝis longa strato kun ruĝaj, duetaĝaj lignodomoj, similaj unu al la alia kiel pizoj. Tie kaj tie betulo levis sian verdan kronon inter la tegolaj tegmentoj. Floroj brilis en la fenestroj kaj kelkloke estis florbedoj antaŭ la domoj. Sur la kortetoj staris virinoj kaj knabinoj, kiuj vipis tapiŝojn. Sur la perono de la plej proksima domo staris la patrino de Johano kaj lavis ion en kuveto. Johano ekvidis ŝin kaj faris longan nazon al ŝi. Poste li ree ekokupis sin pri siaj aferoj.
Malantaŭ ili estis alta lata barilo, tra kiu oni vidis rekte en la grandan lamenejon. Tie la feroj movis sin tien kaj reen kiel ruĝaj serpentegoj en nigra kaverno. La brikaj tubegoj levis sin alten al la ĉielo kaj senĉese elvomis nubojn da dika fumo. En alia loko la forno de la ŝtalfarejo blekegis kiel timiga bestego kaj elsputis tra la muro gigantan kvaston da fajreroj. El ĉiuj anguloj de la granda industriejo venis senhalta fluo da sonoj.
Muĝis kaj siblis, zumis kaj sonoris, grincis kaj tintis kaj tondris. Ĉiuj tiuj sonoj miksis sin kaj fariĝis iu obtuza, unutona bruado, forta kaj senĉesa zumkanto, kiu tagon post tago akompanis ilian ludon en la sablejo.
Ili komencis ŝarĝi la ĉaron, foje per sablo, foje per ŝtonetoj. La brava ĉevalo trenis la ŝarĝon de unu loko al alia. Poste ili dividis la laboron inter si. Arne ŝarĝis kaj veturigis, Johano deŝarĝis kaj faris iujn misterajn eksperimentojn per la materialo.
Post kelka tempo alvenis Ajna kaj Greta . Ili rigardis la ludon kaj demandis, kion ili faras. Arne klarigis.
– Mi veturigas ferŝtonon kaj karbon al la altforno. Tie laboras Johano. Kaj poste, kiam la fero estos preta, mi veturigos ĝin al la stacio kaj ŝarĝos ĝin sur la vagonaron.
Ajna cerbumis momente kaj poste diris:
– Vi ambaŭ estas laboristoj. Do Greta kaj mi povas labori en la hejmo. Ni kuiros kafon kaj portos ĝin al vi je la kafopaŭzoj. Ni preparos manĝaĵon, kaj kiam estos manĝopaŭzo, vi venos hejmen por manĝi.
La knaboj konsentis, kaj la knabinoj tuj foriris kelkajn paŝojn por mastrumi. Post kelkaj minutoj ili vokis. Estis tempo matenmanĝi. Arne donis fojnon al sia ĉevalo, kaj la du laboristoj iris hejmen kaj eksidis ĉe la pretigita tablo.
Dume la knabinoj donis manĝaĵon ankaŭ al siaj infanoj, la pupoj. Johano rigardis ilin kun intereso, kaj subite li diris – Vi estas tre bonaj patrinoj. Kiam mi estos granda, mi foriros de la hejmo. Mi laboros ĉe la altforno, kaj mi faros propran hejmon. Kaj tiam vi, Ajna , povos esti mia edzino. Vi estas bona patrino kaj ne batas la infanojn, kiel mia patrinaĉo. Ĉu vi volas?
Lia subita propono ne konfuzis Ajna n. Ŝi ankoraŭ prizorgis siajn hejmajn taskojn kaj eĉ ne rigardis lin, kiam ŝi dume respondis:
– Jes, sed vi ne rajtas drinki aŭ interbati kun aliaj viroj aŭ ludi kartojn aŭ fari aliajn tiaĵojn. Kaj vi ne devas blasfemi. Tio estas peko.
Johano dubis pri tio.
– Tion diras ankaŭ patrino. Ŝi diras, ke la diablo prenos min al la infero, se mi blasfemas. Sed patrino blasfemas multe pli ol mi, kaj la diablo ankoraŭ ne prenis ŝin. Kaj same aliaj homoj. Mi ne kredas tion.
– Tamen estas peko. Bonaj homoj ne blasfemas. Kaj ne parolu tiel pri via patrino.
– Ĉu vi kredas, ke mi mensogas? Estas vere. Ŝi estas tia. Sed vi ne fariĝu tia, ĉar tiam mi ne volas havi vin ...
*
Iun matenon, kiam Johano venis al la sablejo, li aspektis malgaja. Sur la vangoj estis spuroj de fluintaj larmoj. Li eksidis en la sablo kaj sendemande klarigis la aferon al Arne .
– Patro mortis. Kaj post kelkaj momentoj li daŭrigis:
– Li mortis de gaso. Ĉe la altforno estas gaso, vi scias. Patro dormis en la nokto, estis difekto sur la tubo, gaso venis, kaj patro mortis.
Poste li eksilentis. Neniu ĝemo venis de li, sed lia kapo estis klinita kun la rigardo al la tero, kaj la larmoj ree komencis flui. Longe li sidis tiel, sen atenti pri io ajn. La ĉagreno de Johano efikis ankaŭ al Arne , kaj li provis iom reĝojigi la amikon. Tial li metis sian ĉevalon sur la genuojn de Johano kaj diris: – Mi donacas la ĉevalon al vi. Ne ploru tiel.
Johano rigardis lin kun miro, la larmoj fluis pli malmulte, kaj sur lian vizaĝon venis esprimo de granda dankemo. Li prenis la ĉevalon kaj premis ĝin al la brusto.
– Vi estas bona, li diris. Dum kelkaj momentoj li turnis la ĉevalon en siaj manoj kaj poste komencis jungi ĝin al la ĉaro.
– Patro estis bona al mi, li dume aldonis. Sed nun patro neniam revenos.
Li komencis ludeti, sed baldaŭ larmoj ree aperis, dum li samtempe forte kunpremis la lipojn.
Nun alvenis Ajna kaj Greta , kaj Arne klarigis al ili, kial Johano malĝojas. Tiam Johano formetis la ĉevalon, la larmoj fluis pli abunde kaj li komencis ĝemeti.
Ajna ekgenuis apud Johano, prenis lian manon kaj karesis ĝin. Poste ŝi prenis la naztukon el la poŝo de sia antaŭtuko kaj viŝis la larmojn de lia vizaĝo.
– Ne ploru tiel, Johano, ŝi diris, kaj ŝia voĉo estis mola de bonvolo. Ni estos bonaj al vi.
Poste ŝi ekstaris kaj pripensis, kion ŝi povas fari por pli konsoli Johanon kaj igi lin forgesi sian malĝojon. Ŝi ekhavis ideon kaj petis Greta n resti trankvile en la sablejo, dum ŝi mem rekuros al la hejmo.
Rapide ŝi forkuris, kaj post malmultaj minutoj ŝi revenis.
– Ni iru hejmen al avinjo, ŝi diris. Avinjo donos al ni sukon kaj kukojn. Venu, Johano! Ŝi prenis lian manon kaj li ekstaris, dum liaj larmoj ree iom sekiĝis kaj lia vizaĝo estis plena de dankemo kiel antaŭe, kiam Arne donis al li la ĉevalon.