Sed estis jam tro malfrue. Ŝi aŭdis la vortojn, kaj ŝi tuj kaptis lian brakon kaj rekondukis lin en la klasĉambron.
– Ĉu vi memoras, kion mi diris al vi en la komenco de la leciono? Mi tre malĝojas, ke vi ree blasfemis, kaj ke mi do devas vin puni.
Ŝi donis al li fortan vangofrapon. Poste ŝi lin admonis – Mi esperas, ke vi de nun memoros, ke vi ne blasfemu.
*
Proksimiĝis la vintromezo. La tagoj estis mallongaj, la lumo malforta. La somera koloro paliĝis sur la vangoj de la malgrandaj gelernantoj, kaj ili sidis malviglaj kaj lacaj en siaj benkoj. Ekstere ĉion envolvis peza, senmova nebulo. En la klasĉambro la lampoj lumis de mateno ĝis vespero.
Venis la lasta tago de la aŭtuna instruperiodo. Kiam la gelernantoj vicigis sin en la koridoro kaj marŝis en la klasĉambron, la pensoj pri libertempo kaj kristnasko plenigis ilin per kreviga ĝojo, kiu forigis ilian vintran inerton.
Ili kantis la kristnaskan psalmon, kaj pro la fintago kaj la kristnasko, la instruistino faris pli longan preĝon ol ordinare. Poste ŝi eksidis malantaŭ sia tablo kaj faldis la manojn same kiel la infanoj. Ŝi portis tute novan grizan vintroveston, kiu altiris admirajn rigardojn de la infanoj.
Ŝi demandis, ĉu ili scias, kial oni havas la kristnaskofeston. Iu donis kontentigan respondon, kaj poste ŝi rakontis pri la naskiĝo de Jesuo. Estis bela rakonto, kaj la infanoj aŭskultis atente kaj silente.
Dum longa, longa tempo la homoj estis malbonaj kaj pekis kontraŭ Dio, diris la instruistino. Ofte ili faris malbonon unu al la alia, kiel la infanoj jam aŭdis en la bibliaj rakontoj, ofte ili adoris idolojn. Sed nun Dio volis savi la homaron de la malbono, volis instrui al la homoj, ke ili vivu en paco kaj amo. Por doni tiun instruon li sendis Jesuon en la mondon.
– La homoj ĝojas pro tio, ke Jesuo venis en la mondon kaj instruis amon kaj pacon, kaj tial ni festas ĉiujare la memoron de lia naskiĝo. Kaj tial kristnasko estas la plej granda kaj ĝojoplena el ĉiuj festoj.
Poste ŝi komencis demandi kaj rakonti pri la solenado de la festo kaj pri la kristnaskaj kutimoj. Kvankam kelkaj el la infanoj mem neniam havis kristnaskajn arbetojn, ili tamen sciis, ke oni devas havi tiajn, por ke la vera kristnaska ĝojo venu al la infanoj de la hejmo. Kvankam multaj neniam ricevis kristnaskodonacojn, ili tamen aŭdis pri tiaj donacoj. Ili sciis ankaŭ pri la frumatena soleno en la preĝejo, pri la multaj radiantaj lampoj en la domo de Dio kaj pri la belaj vestoj de la pastroj.
Kiam la infanoj ne povis bone respondi, la instruistino mem rakontis. Ŝi rakontis, kiel feliĉaj estas la gepatroj, kaj kiel feliĉaj estas la infanoj, kiel la gepatroj amas la infanojn kaj la infanoj la gepatrojn. Dum tiu sankta festo ĉiu pensas pri la amo de Jesuo. Ĉiu volas esti bona kaj doni ĝojon al la parencoj kaj al ĉiuj aliaj homoj. Por ke neniu estu malgaja, la homoj en bona stato donacas monon, vestojn aŭ manĝaĵon al la malriĉuloj.
Estis tre bela priskribo pri la kristnasko. La okuloj de la infanoj brilis pro la ĝojo, kiun donis al ili la belaj imagoj.
*
Antaŭ kristnasko la vetero pliboniĝis. Venis iom da neĝo, kaj poste la nuboj malaperis. Post longa tempo en griza nebulo oni ree ekvidis la bluan ĉielon. Malproksime en la sudo la suno ekbrilis super la neĝokovritaj arboj.
Tiam fariĝis gaja vivo en la sablejo. La infanoj iris tien, kaj per siaj sledetoj ili veturis malsupren sur la malgrandaj deklivoj.
Ili ne pensis plu pri lernejo. Nur Arne kelkfoje pensis pri la instruhoro, kiam la instruistino parolis tiel bele pri la kristnasko. Tiam naskiĝis ĉe li la penso, ke li donu kristnaskodonacojn al siaj gepatroj kaj fratino. Tiu penso fariĝis pli kaj pli firma, kaj li sentis grandan plezuron, kiam li pensis pri la surprizo kaj ĝojo de la gepatroj.
– Ĉu vi donos kristnaskodonacon al via patrino? li demandis Johanon.
– Kristnaskodonacon al patrino? Ne ...
– Se vi donus, via patrino certe ĝojus, diris Ajna . Tiam ŝi komprenus, ke vi amas ŝin, kaj eble ŝi fariĝus pli bona al vi.
– Mi ne amas patrinon.
– Sed vi tamen volas esti afabla al ŝi, ĉu ne?
Johano ne respondis.
– Kaj se vi donacos al ŝi, ŝi komprenos, ke vi volas esti afabla, kaj poste ŝi estos afabla al vi.
– Tion mi ne kredas. Cetere mi ne havas eĉ unu moneron. Kiel mi do havigu donacon? Ajna tamen ne rezignis.
– Se vi petus Erikon, vi certe ricevus kelkajn oerojn de li. Vi almenaŭ povus aĉeti kristnaskan karton kaj skribi bele sur ĝi kaj donaci ĝin al via patrino. Se vi volas, mi montros al vi, kiel vi skribu.
Johano ne montris intereson por la afero, sed fine Ajna tamen sukcesis persvadi lin.
*
Arne posedis ŝparujon. Ĝi havis formon de leterkesto kaj estis bele pentrita. En ĝi kuŝis multaj moneroj, kiujn li ricevis de bona onklo, frato de la patrino, kiam tiu kelkafoje vizitis ilin.
Por tiu mono li intencis aĉeti la donacojn. Jam li elprenis kelkfoje la monon, zorge ĝin kalkulis kaj pripensis, kion li aĉetu.
Sed atendis lin malagrabla surprizo, kiam li fine prenis la leterkeston de la komodo por iri al la vendejo kun sia mono. Ĉiuj arĝentaj moneroj estis for kaj el la kupraj restis nur kelkaj.
– Patrino, patrino, la mono estas for! li ekkriis per plorsufokita voĉo, kaj grandaj larmoj falis sur liajn vangojn.
Je lia krio la patrino venis el la kuirejo en la ĉambron, kie li estis. Ŝia vizaĝo fariĝis malgaja, kaj ŝi rigardis lin kompate. – Kie estas mia mono? li balbutis inter la plorĝemoj.
– Ne ploru, ŝi diris milde, konsoleme. Al patro mankis mono, kaj tiam li pruntis de vi. Sed li baldaŭ redonos, li diris.
La patrino eliris, kaj li estis sola en sia ĉagreno. Nun li do ne povos aĉeti kristnaskodonacojn, kaj la kristnasko tute ne estos tia, kia ĝi antaŭ nelonge estis en lia imago. Li nenion povos donaci, kaj pri tio li pensos dum la tuta kristnasko.
Fine la ploro haltis, kaj kun malgaja mieno li iris en la kuirejon al la patrino.
– Sed kial patro ne diris al mi, ke li volas prunti la monon? li demandis. Kial li ne diris tion al mi? Ŝi ne respondis tuj. Kiam li fojon post fojo ripetis tion, ŝi fine diris, ke li eble ne pensis pri tio, aŭ ke li eble volas redoni la monon tre baldaŭ; kaj tial ne volis paroli pri la afero.
Tuj poste venis la patro. Kiam li vidis la malgajan vizaĝon de Arne , li demandis, kio okazis. La patrino rakontis, ke Arne ploris kaj estas malgaja pro tio, ke lia mono estas for.
– Ne ploraĉu pro tio: la patro diris kun seka rido. Mankis al mi mono, kaj tiam mi pruntis de vi. Estas ja tute klara afero. La monon mi baldaŭ redonos.
Tio ne donis konsolon al Arne . Li tamen ne rericevos la monon hodiaŭ, kaj hodiaŭ li devos aĉeti la donacojn. Malgaje li meditis pri sia frakasita revo.
Subite ekbrilis al li eta radio de espero. Se li klarigus la aferon al la patro, tiu eble komprenus, kiel grava ĝi estas. Eble li povus iamaniere aranĝi tiel, ke li jam hodiaŭ povus redoni la monon.
– Kial vi ne diris, ke vi volas prunti la monon? Por tiu mono mi volis aĉeti kristnaskajn donacojn por vi kaj patrino kaj Eta. Nun mi ne povas ... La patro brue ekridis.
– Kristnaskajn donacojn! Kion tio signifas? Kiu inspiris al vi tian stultaĵon?
– La instruistino parolis pri kristnasko kaj kristnaskaj donacoj, kaj tiam mi ekpensis, ke ankaŭ mi donos ...
– Aha, tiajn aferojn vi lernas en la lernejo! Sed jen mi diras al vi, ke ni estas malriĉaj homoj, kaj tiaj kutimoj ne konvenas al ni. Cetere tia donacado estas stulta infanaĵo. Vi ricevas de mi vestojn kaj manĝon kaj ĉion dum la tuta jaro, kvankam ... Nu, sufiĉas.