– Sed mi ne volas havi donacon, mi volis doni!
Arne diris mallaŭte kaj per petanta voĉo.
– Nu nu, bone. Sed mi bezonis la monon. Vi ja pruntis la monon al mi, pensu ke tio estas via kristnaska donaco al mi! Nun ne parolu plu pri tio.
La patro de Arne estis libera en la kristnaskovespero. Li estis alportinta kristnaskan arbeton, sur kiu la patrino fiksis kandelojn, pomojn, kolorajn paperojn kaj aliajn belajn objektojn. La patrino faris ankaŭ diversajn aliajn preparojn por la festo. Sed al Arne tiuj preparoj estis tute seninteresaj.
La patro havis brandobotelon en la ŝranko. Ree kaj ree li iris al la ŝranko, verŝis brandon en glason kaj trinkis. Kiam ili estis manĝintaj kaj iris en la ĉambron por bruligi la kandelojn de la arbeto, li jam estis ebria.
La patrino bruligis la kandelojn, kaj ili eksidis por rigardi. Neniu diris ion. Nun estas la tempo, kiam patro devus laŭtlegi la rakonton pri la naskiĝo de Jesuo, pensis Arne subite. Vole-nevole li pensis pri tio, kion diris la instruistino pri la solenado de la kristnaska festo. Sed nun patro tute ne povus legi ... kaj se li ne estus ebria, li tamen ne volus.
Li rigardis la blankajn kandeletojn, kaj iliaj tremantaj flametoj kaj la tuta kristnaskarbeto kaj la kristnasko mem ŝajnis al li korpreme melankoliaj. Ordinara labortago estus multe pli bona.
Li rigardis la patrinon. Ŝia vizaĝo estis laca kaj malgaja. Ankaŭ ŝi rigardis la arbeton, sed ŝi aspektis, kvazaŭ ŝi pro malgajaj pensoj nenion vidus. Apud ŝi sidis Eta. Unue ŝi rigardis la kandelojn kun admirobrilaj okuloj, sed baldaŭ ŝi komencis oscedi kaj klinis sian kapon al la brako de la patrino. La patro sidis en la brakseĝo apud tableto, sur kiu staris cindrujo. Li mallerte tenis cigaron inter siaj fingroj. Tiam kaj tiam li metis ĝin al la buŝo kaj suĉis, sed venis tre malmulte da fumo. Unue li ne rimarkis tion, ĉar li estis tre ebria. Poste li plurfoje provis ĝin bruligi, sed ne sukcesis. Tiam li subite komencis blasfemi, ĵetis la cigaron en la cindrujon kaj bruligis novan. Tiu cigaro donis multan fumon, kaj la fumo iom vekis lin el lia inerta stato.
Li turnis la okulojn al sia familio, kaj lia vizaĝo esprimis rikanan malŝaton. Dum minutoj kuŝis malagrabla rideto sur la lipoj. Arne kaŝe rigardis lin, kaj la aspekto de la patro vekis ĉe li tiom da abomeno, ke li volis forkuri, sed li ne kuraĝis. Ploremo sufoke kunpremis lian gorĝon, sed li kunmordis la dentojn kaj silentis, ĉar li timis la patron.
Fine la patro komencis sin movi, kaj el lia gorĝo venis rikana, malagrabla rido.
– Kial vi sidas tiel silentaj kaj malgajaj? li demandis. Vi ne parolas al mi, kaj vi ne rigardas min! Sed mi komprenas, mi komprenas! Vi kredas, ke mi estas ebria, kaj vi malŝatas min. Tial vi ne parolas. Vere belaj kristnaskaj manieroj! Li subite elkriis teruran blasfemon kaj ŝanceliĝe ekstaris.
– Diru ion, respondu al mi, ĉar alie la diablo vin prenos! Li aspektis terure kolera, kaj Arne nevole ekkriis. La fratineto jam dormis, kaj tial ne rimarkis la aferon. Je la ekkrio li turnis sin al Arne . Dum kelkaj momentoj li silentis, kaj ŝajnis, ke li provas memorigi al si ion. Poste lia malagrabla rido ree eksonis.
– Aha, vi diablido, ĉu vi kredas, ke mi ne scias, kiu vi estas?
Kaj vi volis doni kristnaskodonacon al mi! Hahaha! Vi volis havi donacon de mi, vi diablido! Dum la tuta jaro vi ricevas vestojn kaj manĝaĵon kaj ĉion, kvankam ne estas mia devo doni tion al fremdaj idoj. Iru al via propra patro kaj petu pri kristnaskaj donacoj, sed ne venu al mi! La patrino ekstaris kaj metis sian manon sur lian brakon.
– Karlo, Karlo, ne parolu tiel! ŝi diris kun tremanta kaj arde petanta voĉo. Li forskuis ŝin per forta brakmovo kaj fariĝis ankoraŭ pli kolera.
– Ĉu mi ne rajtas paroli kaj diri la veron en mia propra domo! Diablaj idiotoj vi estas!
Li ree turnis sin al Arne .
– Ĉu vi volas havi kristnaskodonacojn, ĉu vi volas? Nur diru! Lia vizaĝo ekflamis de kolerego, kaj li etendis siajn brakojn por kapti la knabon.
En la lasta momento Arne kun rapida movo klinis sin kaj forkuris sub la brako de la patro, kiu pro la ebrio movis sin mallerte. Pelata de timo kaj abomeno, li kuris tra la kuirejo, malfermis la pordon kaj saltis eksteren.
Li rigardis nek malantaŭen nek flanken kaj ne atentis pri la direkto. Regis lin neklara kaj terura sento, kiu estis pli forta kaj pli malagrabla ol nura timo pro vangofrapoj kaj vergado. Li kuris kiel eble plej rapide, nekonscia pri celo kaj senco.
Subite li ekhaltis. Antaŭ li levis sin la alta latbarilo de la industriejo kaj baris lian vojon en tiu direkto. Nur nun li rigardis malantaŭ sin. Kiam li vidis, ke neniu lin sekvas, li iom trankviliĝis. Li reiris kelkajn paŝojn kaj haltis sub la altaj piceoj.
Liaj okuloj estis plenaj de larmoj, kaj kiam li okaze levis la rigardon al la brilanta plenluno, li ekvidis ion belan. Vidata tra la larmoj la lumo montris sin kiel amaso da belbrilaj kaj multkoloraj radioj, kiuj tremis kaj dancis en mirinda lumludo.
Li provis rigardi fikse kaj haltigi la tremadon de la radioj, por ke li povu pli longe rigardi iliajn belajn kolorojn. Momente li sukcesis, sed tuj la larmoj en liaj okuloj ektremis kaj la radioj rekomencis sian ludon.
Li forviŝis la larmojn kaj rigardis ĉirkaŭen. Sur la tero kuŝis netuŝita tavoleto da nova neĝo. La neĝokristaloj brilis kiel radiantaj steletoj. La salikaj arbustoj kaj la graciaj branĉoj de la betuloj estis kovritaj per brilaj haretoj de prujno. Nigra kaj kvieta fluis la rivero sude de la sablejo, kaj la lunlumo kuŝis sur ĝi kiel ora vojeto.
Li tute forgesis ĉion, kio ĵus okazis. Estis tiel silente, tiel mirinde bele. Kun retenita spiro li rigardis kaj rigardis. Estis kvazaŭ io nevidebla kaptus lin per feliĉiga, kortremiga ĉirkaŭpreno kaj portus lin alten kaj malproksimen, kiel la birdoj flugas ... Baldaŭ li tamen eksentis la malvarmon, kaj kiam li ekvidis la patrinon antaŭ la hejma pordo, li reiris al ŝi. Li ekmemoris pri la patro, pri liaj strangaj vortoj kaj lia timiga konduto. Sed tiujn pensojn tuj forigis la animpleniga travivaĵo apud la sablejo. Certe tiel sentis la paŝtistoj sur la herbejoj apud Betleĥemo, kiam en la nokto aperis la anĝeloj de Dio.
– Kien vi kuris? la patrino demandis plorvoĉe kaj kompate. Vi tuj devas enveni, alie vi malvarmumos.
– Sed mi ja ne povas eniri, pro patro.
– Li ekkuŝis sur la sofo en la ĉambro kaj eble jam dormas. Kiam mi vekos lin por enlitiĝo, li ne memoros plu pri la afero. Li ja estas ebria. Mi fermis la pordon inter la kuirejo kaj la ĉambro, kaj vi ne bezonas timi.
Ili eniris, kaj la patrino tuj komencis aranĝi la liton por Arne .
Ŝi konsterniĝis, kiam ŝi rigardis lian vizaĝon. Estis spuroj de larmoj en la okuloj kaj sur la vangoj, sed samtempe ĝi havis esprimon de serena kaj profunda feliĉo. Liaj okuloj forte brilis, kaj la buŝo estis duone malfermita, kvazaŭ li vidus ion rave belan.
– Kio okazis al vi? ŝi demandis mire kaj maltrankvile.
– Estis tiel bele, li diris. Neniam mi vidis ion tiel belan. Ŝi ne bone komprenis, kion li volas diri per tio, kaj ŝi fariĝis ankoraŭ pli maltrankvila.
– Eble vi estas malsana, vi malvarmumis, kiam vi estis ekstere?
– Ne, ne, mi tute ne estas malsana.
Ree li ekmemoris pri la vortoj de la patro.
– Patrino, patro diris, ke mi iru al mia propra patro. Ĉu li do ne estas mia patro? Ŝi rigardis lin malgaje kaj diris flustre:
– Ni nun ne parolu plu. Patro povus vekiĝi. Iru en la liton. Mi rakontos al vi poste.
*
Kiam li vekiĝis en la posta mateno, la taglumo jam venkis la persistan vintrokrepuskon. Tra la fenestro li vidis palan lumstrion brili sur la supro de prujnokovrita betulo malproksime sur la bordo de la rivero. La travivaĵoj de la pasinta vespero revekiĝis en lia interno.