Estis trankvile kaj agrable nun. La fajro murmuris hejmece en la forno, kaj la sono de kuiranta poto sonis kvazaŭ amika babileto. Patro jam estis en sia laboro, Eta dormis, kaj patrino sidis apud la fenestro kaj legis gazeton.
Kiam li pensis pri la pasinta vespero kaj ĝiaj malagrablaĵoj, vekiĝis en li deziro iri al Ajna kaj ludi kun ŝi. Ajna ĉiam estis afabla kaj bona. Certe estus agrable esti kun ŝi.
En la posta momento li ekmemoris, ke patrino devas klarigi al li la strangan aferon rilate lian patron.
– Patrino, venu al mi! Ŝi iris al lia lito, kaj li petis ŝin eksidi sur la litrando.
– Vi promesis paroli al mi pri mia patro. Nun faru tion. Ŝi provis eviti rektajn respondojn, sed li insiste ripetis sian demandon. Fine ŝi klarigis al li, ke ŝi antaŭ la edziniĝo kun lia nuna patro konis alian viron, kaj tiu nun loĝas en alia, malproksima loko. Ili ne fariĝis geedzoj, kaj jam antaŭ la naskiĝo de Arne tiu viro forveturis de la hejmloko.
– Ĉu li estis bona homo? Arne medite demandis.
– Jes, li estis bona ... sed ne tute. Li ja tamen forveturis kaj lasis nin solaj.
– Ĉu vi kredas, ke estus pli bone, se ni estus kun li anstataŭ kun mia nuna patro? Ŝiaj lipoj momente tremetis.
– Mi ne scias ... Eble estus pli bone, eble estus same. La interparoleto finiĝis. Poste Arne ree memoris pri Ajna .
– Patrino, mi volas iri al Ajna kaj Greta hodiaŭ kaj ludi kun ili.
– Estas kristnaskotago hodiaŭ. Tiam oni ordinare ne faras vizitojn por ne ĝeni dum la festo.
Kiam li insiste petis, ŝi tamen fine permesis. Li tuj saltis el la lito kaj komencis sin vesti.
Sur la strato li renkontis Johanon, kiu trenis post si sian sledeton. Li iris al dekliva strato por veturi tie, kaj li demandis, ĉu Arne volas kuniri. Arne diris, ke li iras al Ajna kaj Greta .
– Ĉu via patro estis malbona al vi hieraŭ? Johano poste demandis. Patrino rakontis. Viaj najbaroj aŭdis tra la muro, kiel li furiozis kaj diris al vi, ke vi iru al via propra patro.
Arne sentis piketon de honto.
– Li ja estis ebria, li diris.
– Ĉu li ne estas via vera patro? – Ne, li ne estas. Patrino rakontis al mi nur hodiaŭ. – Vi povas ĝoji, ke li ne estas via vera patro.
Arne havis la senton, ke la kamaradoj eble mokos lin, se ili ekscios pri tiu afero, kaj tial li petis Johanon ne paroli pri ĝi al iu.
– Estu trankvila. Mi ne estas klaĉulo.
Kaj poste li aldonis:
– Ĉu vi donis kristnaskodonacojn al Eta kaj viaj gepatroj?
– Ne, patro prenis ĉiun monon en mia ŝparujo, kaj tial nenion mi povis aĉeti. Sed li diris, ke li redonos la monon poste. Ĉu vi donis karton al via patrino.
– Jes.
– Kion ŝi diris?
– Ŝi ĝojis kaj dankis, sed ion alian ŝi ne diris.
*
Post tiu tempo Arne pli multe ludis kun Ajna kaj ŝia fratino ol kun la kamaradoj. Liaj kamaradoj en la posttagmezoj renkontiĝis por ludi sur la kortoj aŭ aliloke. Kiam ili eksciis, ke Arne ludas kun Ajna kaj Greta , ili mokis lin. En la lernejo ili rikane ridis al li kaj diris, ke li estas fianĉo de Ajna . Por inciti lin ili ankaŭ diris fantaziajn kaj malbelajn aferojn pri li kaj Ajna . Estis malagrable al li, kiam li estis kun ili, sed cetere li ne atentis pri ilia babilo.
Kun Johano li tamen ofte kunestis, kaj kelkfoje tiu estis kun li ĉe la knabinoj.
Ajna tre ŝatis desegni kaj havis farbokretojn kaj akvofarbojn. Ankaŭ Arne baldaŭ interesiĝis pri tiuj aferoj, kaj ofte ili pasigis la tutajn vesperojn apud malgranda tablo, kiu estis kovrita per paperoj, krajonoj, farbokretoj kaj aliaj necesaĵoj. Arne montris grandan talenton por tiuj okupoj, kaj lia intereso tiom kreskis, ke li plej ofte ne volis partopreni aliajn ludojn.
Iam en la printempo Ajna diris al li, ke li kunvenu al la dimanĉa lernejo. Li konsentis fari tion, sed volis kunvenigi ankaŭ Johanon.
La propono ne plaĉis al Johano. Li estis farinta al si fiŝvergon, kaj pasigis la vesperojn kaj tutajn dimanĉojn ĉe la rivero. Kelkfoje li estis tute sola, kelkfoje en okaza akompano de kelkaj aliaj silentaj aŭ singarde flustrantaj kamaradoj, kiuj medite kaj en trankvila atendo rigardis la flosetojn de siaj fadenoj.
– Mi diras al vi, ke estas multe pli agrable ĉe la rivero. Estus pli bone, ke vi irus kun mi ol en la dimanĉan lernejon. Cetere mi ne ŝatas iri tien. Se mi iras al lernejo ses tagojn en la semajno, mi volas esti libera almenaŭ dimanĉe.
Tiu rezonado ŝajnis al Arne tute prava kaj iom malgrandigis lian intereson por la afero. Li tamen kuniris, ĉar li ne volis rompi sian promeson al Ajna . Li estis ankaŭ scivola pri la vivo en tiu lernejo.
Estis brila mateno en majo. Ili iris laŭ sia propra longa strato, kie infanoj ludis sur la kortoj kaj dimanĉvestitaj laboristoj sidis babilante sur la benkoj antaŭ la pordoj. El la malfermitaj fenestroj venis odoro de preparata manĝaĵo. Same estis ĉe apudaj kaj transversaj stratoj. Sur la florbedoj brilis kelkloke la ruĝaj kapoj de tulipoj, kelkloke aliaj bulbaj floroj kun blua aŭ blanka koloroj. Reviviĝis kaj komencis verdiĝi arbustoj kaj aliaj kreskaĵoj, kiuj dormis dum la vintro, kaj la delikata verdo de la betuloj alte super la kapoj ŝvebis kiel graciaj vualoj sub la bluega ĉielo. Paseroj saltetis kiel stratbuboj en la polvo, motaciloj kun tremantaj vostoj belpaŝetis kiel junaj fraŭlinoj, kaj fringoj kaj sturnoj faris koncerton inter la novnaskitaj folioj de la betuloj.
Post la fino de la longa strato ili venis al arbaro de maldense starantaj betuloj kun altaj kaj kretoblankaj trunkoj. Ankaŭ ili portis la delikatan teksaĵon de frua printempo, kaj la kantado de la birdoj kaskade plenigis la aeron per vibrantaj tonoj.
Sur la tero etendis sin tra la tuta arbaro tapiŝo de blankaj anemonoj, miloj kaj miloj da floretoj, kiuj trabreĉis la tavolon de grizbrunaj, mortintaj herboj kaj levis siajn verdajn foliojn kaj neĝoblankajn kapojn al la suno.
Kiam Arne ekvidis la florojn, li malrapidigis siajn paŝojn, kaj baldaŭ haltis.
– Mi volas resti tie ĉi kaj rigardi la florojn, li diris. Ni povos iri al la dimanĉa lernejo alian fojon.
Sed Ajna diris, ke li devas kuniri. Kune kun aliaj infanoj, kiuj nun venis, ili pluiris sur la vojo. Baldaŭ ili venis al ruĝa, ligna domo kun multaj kaj altaj fenestroj. Ĝi iom similis al lernejo.
– Tio estas preĝejo de unu parto de la religiuloj, diris Ajna , kaj tie estas pli agrable ol en la vera preĝejo.
Antaŭ la fermita pordo atendis multaj infanoj, la knaboj en helaj, someraj bluzoj kaj la knabinoj en maldikaj, freŝkoloraj robetoj. Ĉiuj havis malgrandajn tekstlibrojn en la manoj.
Venis du viroj. Unu estis nealta kaj havis mallongan ruĝetan barbon, la alia estis alta kaj lia barbo longa kaj nigra. Ili salutis afable kaj malfermis la pordon.
Ili venis en grandan salonon kun multaj benkoj ambaŭflanke de meza trairejo. En angulo staris alta fera forno. Flanke de malgranda pupitro en la fono troviĝis orgeno. Alte sur la fona muro estis granda, nigra tabulo kun blankaj literoj: Jesuo bonvenigas vin.
Post kanto kaj preĝo la leciono komenciĝis. Ĝi plaĉis al Arne . La viro kun la ruĝeta barbo instruis. Li parolis simple kaj tute nature kiel aliaj homoj, ne tiel digne kaj tede kiel la instruistino. Kiam la instruistino parolis pri la bibliaj figuroj, oni povis bone kompreni kaj imagi ĉion, sed estis kvazaŭ rakonto pri fremda mondo. Kiam tiu viro parolis, oni ricevis la impreson, ke Jesuo kaj la anĝeloj kaj Moseo kaj Davido kaj ĉiuj aliaj bibliaj personoj estas liaj intimaj konatoj, kiujn li renkontas preskaŭ ĉiutage.