Plej multaj infanoj estis pli atentemaj ol en la ordinara lernejo. Kiam la instruisto ion demandis, ĉiu tuj levis sian manon. Nur kelkaj iom pli aĝaj knaboj estis foje okupitaj de siaj privataj aferoj malantaŭ la dorsoj de aliaj, sed ili ne faris bruon.
Post la leciono ili ree kantis. Poste la alia instruisto faris rakonton, kaj antaŭ la fino la infanoj ricevis gazetojn kun rakontoj kaj bildoj.
Elirinte la infanoj komencis rigardi siajn gazetojn kaj interbabilis. Dume la instruistoj preterpasis ilin kaj baldaŭ malaperis.
Arne iris kune kun Ajna , tre malrapide, ĉar li volis bone rigardi la florojn, por ke li povu fari bildon hejme ĉe Ajna .
Subite kelkaj knaboj el la mezaj kaj altaj klasoj de la lernejo venis inter lin kaj Ajna n kaj faris rondon ĉirkaŭ li.
Arne konis ilin el la lernejo. El ili unu estis filo de la ruĝbarba instruisto, du estis filoj de la nigrobarba. Ankaŭ kelkaj aliaj ĉeestis.
Tiuj knaboj ordinare estis sufiĉe ĝentilmanieraj. Ili ne timigis aŭ batis kaj neniam blasfemis. Sed ili tre multe parolis pri la intimaj korpopartoj de viroj kaj virinoj kaj pri aliaj tiaj aferoj.
– Ĉu Ajna vere estas via fianĉino? demandis Petro, la pli aĝa el la du filoj de la nigrobarba instruisto.
Arne silentis kaj volis foriri, sed ili baris lian vojon.
– Tion vi ja povas diri al ni! aldonis Paŭlo, lia frato. Pro tio vi ja ne bezonas honti.
Arne silentis.
– Oni diras, ke vi kuŝis kun ŝi inter la arbustoj apud la sablejo, daŭrigis Petro. Rakontu al ni, ĉu tio estas vero! Ajna staris tuj apude kaj aŭdis ĉion. Ŝi ekkoleris, la vangoj flamis ruĝe, kaj estis larmoj en ŝiaj okuloj.
– Lasu lin! ŝi diris ordone. Vi estas stultaj, estas malĝentilaj. Kion dirus via patro, se mi rakontus al li, ke vi parolas tiel? Ili nur ridis al ŝi.
– Ĉu ne estas vere? ili demandis.
Poste ili ree turnis sin al Arne .
– Ĉu vi iam diris la vorton – ? Petro demandis, dirante vulgaran nomon de virina seksorgano.
La knaboj parolis tute afable kaj sen ia ajn minaco en la voĉo. Arne fartis tre malbone. Li havis deziron bati ilin, sed li estis tro malforta kompare al ili. Li volis plori kaj krii por helpo por liberiĝi de ili, sed samtempe li hontis uzi tiajn rimedojn. Tial li persiste silentis kaj rigardis al la tero.
– Vi estas strangulo, diris Paŭlo. Diru almenaŭ tiun vorton, kaj poste vi povos iri.
Ajna provis silentigi ilin, sed estis vane. Ili same insiste kaj same afablatone ripetis siajn demandojn kaj instigojn.
Fine Arne ne eltenis plu. Liaj lipoj komencis tremi, kaj larmoj aperis en la okuloj. Tiam Harry , la filo de la ruĝbarba instruisto, finis la aferon.
– Ne ploru! Ni ja ne volas fari malbonon al vi. Knaboj, lasu lin! Li ja ne volas.
Ili lasis lin foriri, sed samtempe Petro diris:
– Ĉu vere vi hontas diri tiun vorton! Tamen vi jam estas granda knabo kaj vizitas la lernejon. Strangulo vi estas.
Ajna kaj Arne rapide forkuris de la knaboj. Pri la belaj floroj ili ne pensis plu. Nur kiam ili venis al sia propra strato, ili malrapidigis la paŝojn. Dum la tuta kuro Arne ne rigardis Ajna n. Kvankam li ne faris ion hontindan, li hontis. Li hontis pro tio, ke la knaboj parolis tiamaniere. Li hontis pro tio, ke tiuj pli aĝaj kaj pli fortaj kamaradoj provis devigi lin.
– Ajna ! li diris mallaŭte, kiam ili atingis sian straton kaj haltis post la kuro.
– Jes?
– Ĉu vi malŝatas min?
– Kion vi diras? Kial mi malŝatu vin? Vi agis kiel brava knabo. Vin mi devas pli multe ŝati.
Tio iom konsolis lin, kvankam Ajna ne komprenis lian senton kaj li mem ne povis ĝin esprimi.
– Ĉu vi do volas esti mia amikino ankaŭ poste? li murmuris kaj hezite ŝin ekrigardis.
– Sed kompreneble. Kial vi demandas tiel? Ni havu nian rondon, kaj ni ne havu ion komunan kun tiuj knaboj.
– Mi ne volas iri plu al la dimanĉa lernejo.
– Ni tamen povos iri. Ni povos eviti ilin kaj iri kune kun la instruistoj. Kaj eble ili ne atakos vin plu.
*
Estis en la mezo de aŭgusto, la lasta semajno de la somera libertempo. Iun matenon Arne frue iris al la sablejo. Tie Johano kaj li konstruis tendon sub la piceoj. Ili faris ĝin el stangetoj kaj malnovaj sakoj.
Arne forŝovis la pordosakon kaj eksidis tie. Antaŭ sin li metis malnovan margarinan keston, kiun ili uzis kiel seĝon aŭ tablon aŭ por aliaj bezonoj. El sub la bluzo li prenis lernejan kalkulkajeron kaj metis ĝin sur la keston. Poste li prenis krajonon kaj gumon el la poŝo.
Tiel li ofte eliris por esti tute sola, kiam li desegnis. Neniu sciis pri tio, eĉ ne Ajna aŭ Johano. Foje li faris fantaziajn bildojn, foje li provis desegni ion en la ĉirkaŭaĵo. Tiujn bildojn li zorge kaŝis kaj nek Ajna nek Johano vidis ilin.
Kiam li sidis tie ĉe sia laboreto venis Ajna . Ŝi aspektis tiel strange, ke li forgesis kaŝi la desegnolibron. Ŝi plorsingultis, la vizaĝo havis sulkojn kaj estis tute ruĝa de ploro, la haroj ne estis kombitaj.
Ŝi nenion diris, sed ŝi iris en la tendon. Tie ŝi eksidis sur la tero, kaŝis la vizaĝon per la manoj kaj ploris ankoraŭ pli forte.
– Ajna , kio okazis, kial vi ploras tiel? li demandis maltrankvile kaj kompate.
Ŝi nur ploris. Ŝajnis, ke ŝi ne aŭdas lin aŭ tute ne atentas pri li.
Li plurfoje kaj pete ripetis la demandon, sed estis vane. Tiam li provis delikate formovi ŝiajn manojn de la vizaĝo.
– Vi estas bona, sed lasu min, ŝi tiam diris. Mi ne povas paroli pri tio.
Ŝi ree kaŝis la vizaĝon per la manoj kaj sidis, kvazaŭ ŝi estus tute sola en sia ĉagreno.
Arne ne sciis kion fari. Li kompatis ŝin sed ne povis sin konsoli. Estis malagrable. Pri desegnado li ne pensis plu, kaj li ankaŭ ne volis foriri de ŝi. Tial li restis, rigardante ŝin kaj atendante la finon de la ploro.
Dum li sidis tiel, ekkaptis lin stranga sento. La figuro estis tiel kortuŝa, kaj samtempe ŝia pozicio estis tiel bela kaj facila por desegno. Certe fariĝus bela desegno el tio – la manoj premitaj al la vizaĝo, la simpla ruĝa robeto, la senordaj haroj, la klinitaj dorso kaj nuko.
La imago pri tiu desegno tiel kaptis lian intereson, ke li preskaŭ forgesis sian ĉagrenon. Image li jam fiksis la liniojn sur paperon. Nur kiam li nevole etendis sian manon al la krajono, li ekkonsciis pri tiu sento kaj ekhontis.
Ree li provis forigi ŝiajn manojn de la vizaĝo.
– Ajna , mi ja estas via amiko. Ĉu mi ne estas?
– Jes.
– Kaj vi ĉiam estis tie bona al mi ... kiam mi eksciis, ke mi ne havas patron, kiam patro estis malbona al mi, kaj kiam estis malagrable hejme. Kial vi nun ne volas diri al mi, kial vi tiel ploras? Ŝi iom rektigis sin, viŝis la okulojn kaj la vizaĝon per naztuko kaj poste rigardis lin kun senespere malgaja mieno.
– Vi estas mia amiko, kaj vi parolis al mi pri ĉio. Sed ĉu vi promesas, ke vi al neniu diros tion, ankaŭ ne al Johano?
– Jes, mi ne diros.
Ŝi rakontis, malrapide kaj balbute:
– Mi vekiĝis en la nokto, aŭ eble estis tre frue en la mateno. Mi estas sola en mia lito, Greta estas for kun avinjo. Ili vizitas onklon, vi ja scias. Tial patrino kaj mi estas solaj hejme. La rulkurteno estis mallevita, kaj tial estis iom malhele en la ĉambro. Tamen mi tuj ekvidis, ke viro sidas sur la litrando ĉe patrino, kaj li estis kliniĝinta super ŝi. Mi rigidiĝis pro timo, ĉar mi kredis, ke estas murdisto. Mi volis ekkrii, por ke li ne mortigu patrinon, sed tute samtempe patrino flustris al li: “Vi devas esti tute silenta, por ke la knabino ne vekiĝu! Kaj nun vi devas tuj foriri, antaŭ ol homoj vidos vin.” Poste li ekstaris kaj patrino ellitiĝis. Patrino kisis lin kaj malfermis al li la pordon kaj li eliris. Poste ŝi ree ekkuŝis.