Mi kuŝis tute senmova. Mi ne kuraĝis min movi, kaj mi devis kunmordi la dentojn por ne ekplori. Antaŭ ol kuŝiĝi patrino venis al mia lito kaj rigardis min. Tiam mi fermis la okulojn kaj ŝajnigis, ke mi dormas. Ŝi certe kredis tion, ĉar ŝi tuj foriris. Kaj eble ŝi ne vidis bone pro la malheleto.
Nur kiam mi aŭdis, ke patrino ekdormas, mi kuraĝis plori. Mi volvis la kovrilon tute ĉirkaŭ min kaj silente ploris, ĝis mi ekdormis. Kiam mi vekiĝis, patrino jam estis foririnta al sia laboro. Estis stranga, malagrabla rakonto. Ĝis nun Arne tre ŝatis la patrinon de Ajna . Tiu hejmo ŝajnis al li pli feliĉa ol aliaj, kiujn li konis.
– Sed via patrino ja ĉiam estis tiel bona. Ŝi instruis al vi preĝojn kaj kantojn kaj ĉion bonan.
– Patrino ĉiam estis bona al ni. Sed ŝi tamen ne estis kiel avinjo. Patrino ĉiam pensas pri tio, ke ni havu belajn vestojn, kaj pri aliaj tiaj aferoj, kaj ŝi ĉiam estas tre afabla. Sed avinjo parolas kun ni pri ĉiuj aferoj, kaj estas ŝi, kiu instruas nin.
Medite ŝi daŭrigis:
– Avinjo havis multajn ĉagrenojn. Ŝi rakontis al ni pri avo. Mi estis naskita, kiam li mortis, sed mi ne memoras lin. Tiam estis tre malfacile, ĉar oni volis sendi avinjon kaj min al la malriĉulejo. Sed avino ne volis. Ŝi diris, ke ŝi volas vivteni sin per propra laboro. Ŝi komencis triki kaj kudri por aliaj homoj, kiel ŝi ankoraŭ faras, kaj ankaŭ patrino komencis labori. Tiam oni permesis al ni resti. Kaj poste naskiĝis Greta . Mi memoras, kiam ŝi kuŝis en lulilo.
– Kiu estis la viro, kiu estis ĉe via patrino? Arne demandis. – Mi ne scias, mi ne konas lin.
– Ĉu eble estis via ... via patro? Venis esprimo de granda malŝato en la vizaĝon de Ajna , kaj ŝi ree forte ekploris.
– Ne, ne! ŝi diris sovaĝe. Mi ne volas havi patron. Antaŭe mi fantaziis pri patro, sed nun mi ne volas havi patron. Estus plej bone, se estus nur avinjo kaj ni. Nun mi ne povas paroli kun patrino kiel antaŭe. Se avinjo kaj Greta nur venus hejmen! Ree ŝi sidis kiel antaŭe, ploris kaj ne parolis plu. Arne karesetis ŝiajn manojn, kiel ŝi iam karesis la manojn de Johano.
– Ni tamen estu geamikoj. Ajna ! Ni estu bonaj unu al la alia, kaj ni havu nian propran rondon. Avinjo ja estas bona, ankaŭ Greta kaj Johano.
Subite li ekmemoris sian desegnokajeron. Li prenis ĝin kaj etendis ĝin al ŝi.
– Ĉu vi volas havi tiujn desegnojn? li demandis preskaŭ pete. Neniu vidis ilin antaŭe.
*
En vendreda vespero kelkajn semajnojn poste la patrino de Ajna diris al ŝi en sekretplena kaj gaja tono:
– Morgaŭ ni havos viziton.
– Kiu venos? Ajna mire demandis.
– Venos sinjoro! Ajna ekhavis malgajigan antaŭsenton kaj nenion diris. La patrino rigardis ŝin per petolaj rigardoj kaj diris:
– Ĉu vi ne estas scivola? Ĉu vi ne volas scii, kiu estas tiu sinjoro? – Kiu li do estas? Ajna mallaŭte demandis, kaj ŝia vizaĝo estis ploreme malgaja.
– Estas via patro! La lipoj de Ajna ektremetis.
– Vi diras nenion, kaj vi aspektas, kvazaŭ temus pri granda malfeliĉo! Vi devas ĝoji, ke li revenis. Nun ni ĉiam vivos kune kun li. Ĉu vi ne ĝojas pro tio? – Kial li ne venis al ni pli frue, kiam mi ankoraŭ estis malgranda? – Ĉar li veturis al Ameriko por akiri por si kaj ni multan monon. Nur nun li revenis.
Ajna momente forgesis sian malgajan senton.
– Ĉu estas vere? Kial vi ne parolis pri tio pli frue? Kaj ĉu li nun estas riĉa? – Li ne estas riĉa, li ne akiris multe da mono. Iomete li tamen ŝparis, kaj nun li havas bonan laboron kiel ĉarpentisto tie ĉi en Torento. La novaĵo jam ŝajnis al Ajna pli bonpromesa, sed subite alia penso ĵetis ombron en ŝian animon.
– Sed Greta ... ĉu li estas patro ankaŭ de Greta ?
La patrino ekridis.
– Sed kompreneble! Kiel stulte vi demandas. Vi ja estas fratinoj, kaj kompreneble fratinoj havas la saman patron.
– Ne estas tiel ĉiam. Arne kaj Eta estas gefratoj, tamen ili ne havas la saman patron. La patro de Arne loĝas aliloke, kaj li eĉ ne konas lin.
– Jes, estas vere, sed tio estas alia afero. Vi ambaŭ havas la saman patron.
En la posta mateno, kiam la patrino jam iris al sia laboro, Ajna demandis la avinon pri tiuj novaj konsternaj aferoj.
– Ĉu vi konas nian patron?
– Jes, li ofte estis tie ĉi antaŭ via naskiĝo kaj ankaŭ poste, sed tiam vi estis tre malgranda. Tial vi ne povas memori lin. Antaŭ la naskiĝo de Greta li veturis al Ameriko.
– Ĉu li estas bona homo?
– Nu, li ŝajnas esti, kiel homoj ordinare estas. Sed tre afabla li ĉiam estis.
– Kaj ĉu vi ŝatas, ke li nun revenis kaj ĉiam vivos kune kun ni? Ĉu vi kredas, ke tio estas bona? Momente la trikiloj haltis inter la fingroj de la avino. Ŝi rigardis Ajna n per esploreta rigardo. Ŝi ne tuj respondis, kaj Ajna demande fiksis siajn okulojn al ŝi.
– Ĉu vi ne ŝatas ricevi patron?
– Mi ne scias, estas strange.
– Povas esti. Ni esperu, ke ĉio estos bona.
– Sed vi devos resti ĉe ni, avinjo!
– Jes, espereble mi restos.
– Kial vi ne parolis pri patro antaŭe, nek vi nek patrino?
– Nu, ni ne volis vin malgajigi. Ni kredis, ke li ne revenos, kaj tiam estus pli bone ne paroli pri la afero. Tial mi diris nur, ke vi ne estu malgaja pro tio, ke vi estas senpatra, ĉar vi tamen havas bonan patron en la ĉielo.
Kiam Ajna posttagmeze revenis el la lernejo, la avino estis zorge puriginta la ĉambron. Sur la du tabloj kuŝis freŝaj tukoj kaj freŝaj kurtenoj pendis antaŭ la fenestroj. Ĉio estis en preskaŭ pedanta ordo. Nun ŝi bakis. Krom la ordinara kafopano ŝi faris ankaŭ diversajn kukojn kaj torton.
Purigado kaj bakado okazis ĉiusabate. Tamen tio nun faris specialan impreson al Ajna . Estis kvazaŭ ĉio okazus nur por soleni la alvenon de ŝia patro.
Ŝi kunprenis Greta n kaj iris al la sablejo. Tie staris ankoraŭ la saktendo, kaj en ĝi troviĝis kelkaj simplaj ludiloj. – Jam venis la aŭtuno. La betuloj flaviĝis, kaj malproksime sur la orientaj altaĵoj sorparboj brilis per sangoruĝa koloro inter la flavo de la betuloj kaj la malhela verdo de pinoj kaj piceoj.
Ili estis tie la tutan posttagmezon. Kiel en pasintaj tagoj, ili ludis per skatoletoj kaj sablo. Ili faris kukojn kaj diversajn manĝaĵojn, metis florojn en rompitajn glasojn kaj belaranĝis la porcelanajn pecetojn, kiuj servis kiel ornamaĵo.
Greta estis tute okupita de la ludo, sed Ajna pensis pri la renkonto kun la patro.
– Je la sepa patro venos al ni, ŝi fine diris. Ĉu vi ŝatas tion? Greta momente lasis la ludilojn kaj enpense direktis siajn grandajn, bluajn okulojn al Ajna .
– Ĉu vi?
– Mi ne scias. Ni ja ne konas lin.
– Patrino diris, ke li estas tre afabla, kaj ke li donos al ni belajn vestojn kaj belajn ludilojn. Ĉu vi kredas, ke li faros tion?