– Kial vi ne ŝatas iri al la dimanĉa lernejo? Johano diris. – Nu ... mi nek ŝatas nek malŝatas. Sed mi ne havas emon. – Ĉu iu estis malafabla al vi? daŭrigis Johano post ioma silento. Ŝi eksidis kaj komencis fosi per la piedo en la sablo. – Ne ... Ĉu vi memoras, kiam ni ludis en la sablejo? Kiam vi kaj Arne estis laboristoj kaj mi kaj Greta mastrumis? Estis bone tiam.
– Estis bone, jes. Kaj ankaŭ estis malbone. Tute same kiel nun. Patrino kaj la gefratoj faras cirkon ĉiutage. Sed tie ĉi estas bone. Kiam mi fariĝos granda ... Ekrido de Ajna interrompis lin.
– Kaj vi diris, ke kiam vi fariĝos granda, vi foriros de la hejmo kaj fariĝos laboristo, kaj mi estos via edzino. Ĉu vi memoras? Ankaŭ Johano ekridis.
– Mi ŝatus ludi tiel, Ajna daŭrigis. Sed kion ni ludu? Ĉio estas malgaja.
– Kial vi parolas tiel? Ĉu ne estas tre agrable tie ĉi?
Ajna ne respondis. Poste ŝi diris:
– Ĉu vi scias, ke patrino ricevis malgrandan knabon en la lasta nokto?
– Ne. – Ĉu vi estas malgaja pro tio?
– Ne. Sed tamen estas malgaje. Estis alie antaŭ ol patro venis al ni.
– Ĉu li estas malbona al vi?
– Li estas bona. Li ĉiam parolas afable kaj provas amuzi nin en ĉiuj manieroj. Li donas monon al ni por iri al kino kaj por aĉeti, kion ni deziras. Estas bone. Sed estis alie antaŭe.
Nun Arne alvenis al ili. Johano metis la fiŝojn en ombron ĉe salika arbusto, kaj ili iris sin bani. Tuj apude estis ronda, malprofunda golfeto, kvazaŭ aparta lageto, kie ili povis sin bani sendanĝere.
*
Baldaŭ venis la somera libertempo. Kiam estis bona vetero, la infanoj pasigis la tutajn tagojn ĉe la rivera golfeto. La knaboj konstruis saktendon, kaj faris al si velboatojn. El dikaj tabuloj ili faris malgrandan floson, per kiu ili povis veturi sur sia malgranda lago. Ankaŭ aliaj samaĝaj infanoj venis tien, sed la pli grandaj banis sin en alia loko.
En la sama parto de Torento, kie loĝis la infanoj, vivis okdekjara maljunulo ĉe siaj filo kaj bofilino. En la vintro li plej multe restis hejme, kaj oni lin malofte vidis.
Sed kiam la printempa suno komencis brili kaj logi verdajn herbojn el la tero, li preskaŭ ĉiutage promenetis inter la domoj, rigardis la florbedojn kaj interparolis kun la homoj. Poste li faris pli longajn promenojn. Ofte li iris la vojeton al la rivero. Tre malrapide li iris, preskaŭ sen levi la piedojn, kaj ĉiam li apogis sin sur bastono.
Jam la unuan fojon, kiam li promenis tie, li iris ĝis la tendo de la infanoj. Li rigardis ilin interesite kaj komencis iom babileti kun ili.
– Vi estas feliĉaj, li diris. Kiam mi havis vian aĝon, mi ne rajtis ludi kaj fari nenion. Tiam ankaŭ la infanoj devis labori. Kiam mi estis dek du jara mi unuafoje komencis labori ĉe aliaj homoj. Tute sola mi devis iri dudek kilometrojn al la bieno, kie oni dungis min. Kaj kia salajro! Nuntempe ĝi ne sufiĉus por bombonoj kaj kinobiletoj al dekdujara knabo. Sed la plej malbona estis la malsato. Dio, kiom mi malsatis kelkafoje!
– Ĉar tiam la laboristoj ankoraŭ ne komprenis, ke ili devas batali kontraŭ la kapitalistoj, diris Alda , knabino, kiu antaŭ kelkaj tagoj aliĝis al la malgranda rondeto. La patro de Alda antaŭ nelonge ekloĝis en Torento kaj malfermis malgrandan gazet- kaj papervendejon. La familio venis el malproksima loko. Alda estis samaĝa kun la knaboj, parolis multe kaj estis pli vigla ol la torentaj infanoj ordinare estis.
– Kion vi diras? la maljunulo mire demandis. Ŝi emfaze ripetis la vortojn kaj aldonis: Mi malamas la kapitalistojn. Mi estas socialisto.
La maljunulo ekridis.
– Socialisto vi estas? Vi?
– Ĉiu honesta homo estas socialisto. Patro kaj patrino estas kaj ankaŭ mi. Socialistoj ne ekzistis, kiam vi estis infano. Tial vi devis labori kaj malsati.
Li rigardis ŝin ankoraŭ pli mire, sed ne respondis al ŝiaj asertoj. Verŝajne li konvinkiĝis, ke li estas tro maljuna por kompreni tian novtempan infanon. Liaj pensoj komencis vagi en la pasinteco.
– Jes, kiom ni malsatis! En vintroj post malbona rikolto kelkafoje okazis en mia hejmo, ke ni havis nur terpomojn por manĝi, tute nenion alian. Ni manĝis ilin kun salo, kelkafoje ni trempis ilin en malnovan haringopeklon. Manĝi senpermese estis peko. Iam mi kaj fratino estis solaj hejme, kaj ni estis tre malsataj. Fratino kuiris kaĉon el akvo kaj sekalfaruno kaj ni manĝis. Iel patrino poste suspektis tion kaj demandis. Ni ja devis konfesi, kaj tiam ŝi kolektis faskon da urtikoj kaj vergis niajn nudajn postaĵojn, ĝis la urtikoj estis eluzitaj. Ion tian vi eĉ ne povas imagi.
– Ĉu oni do multe batis la infanojn, kiam vi estis knabo? Johano demandis.
– Tion vi ne povas imagi. Se la infanoj de la nuna tempo estus tiel batataj, ili certe mortus. Sed ni kutimiĝis de la plej frua aĝo, tial ni trapasis.
– Kaj kiam tiuj infanoj fariĝis grandaj kaj ricevis infanojn, ili faris kiel siaj gepatroj, Johano diris. Ĉu ne?
– Eble. Sed la moroj ŝanĝiĝis. Nun oni tute ne punas la infanojn, kaj la plej multaj estas kiel veraj satanidoj.
– Estas brutece bati infanojn, diris Alda forte kaj ŝiaj verdaj okuloj kvazaŭ fajreris. Per tio oni nur malbonigas ilin. Se infano faras ion malbonan, oni devas paroli kun ĝi kaj klarigi, ke estas malbone fari tiel. Tiam ĝi komprenas la aferon. Se oni batas, ĝi komencas malami kaj ankaŭ deziras bati. Sed en tiuj tempoj, kiam la pastroj tute regis, oni ne komprenis tion.
La infanoj demandis pri multaj aferoj, kaj la maljunulo volonte rakontis. Poste li revenis preskaŭ ĉiun agon, kaj ĉiam li povis rakonti ion novan pri la malnovaj tempoj.
Iun tagon Johano demandis:
– Vi diris, ke vi tre malsatis, kiam vi estis knabo. Kial vi ne iris tien ĉi por serĉi laboron kaj akiri monon? La maljunulo gaje ekridis.
– Tion vi povas imagi! Tiam ekzistis en Torento nur ordinara grandbieno. Sur la tuta loko, kie estas la uzino, tiam estis nur arboj kaj arbustoj, kaj tie paŝtis sin la bovinoj.
– Sed la fervojo kaj la stacio? Kaj ĉiuj domoj, la poŝtejo kaj la popola domo kaj la lernejo?
– Ne ekzistis. Estis nur kampoj aŭ arbaro. Supre ĉe la rivero estis malgranda altforno kaj forĝejoj, kie oni faris ŝtalon kaj feron el la krudfero. Sed nur malmultaj homoj laboris tie. Nun kreskas altaj arboj tie, sed se vi iros al tiu loko, vi ankoraŭ povos vidi la fundamentojn.
Li rakontis pri malnovtempaj homoj kaj moroj, pri lupoj, sorĉado kaj fabelestaĵoj. Li rakontis pri la ekkonstruo de Torento kaj ĝia kresko, pri la konstruo de la fervojo kaj alveno de multaj homoj.
Estis interesaj rakontoj, kaj preskaŭ ĉio estis tute nova al la infanoj. La pli junaj homoj, kiuj pasigis sian libertempon ĉe siaj radioaparatoj, en kunvenoj kaj sur la dancejo aŭ en rondo de kartludantoj, ne parolis pri tiaj aferoj. Eble ili eĉ ne sciis pri tio.
– Kaj ĉion tion la laboristoj konstruis kaj faris, Alda konstatis. Estas granda kaj bona laboro.
– Sed la grandaj sinjoroj donis sian monon por la konstruado kaj gvidis la aferojn, la maljunulo kontraŭis. Sen ili certe ankoraŭ estus nur arbaro kaj kelkaj kampoj tie ĉi.
– Tamen ili faris tion nur por gajni pli da mono. Tio estas la ĉefa afero. Sed baldaŭ la laboristoj mem transprenos tion, kion ili konstruis, kaj tiam estos pli bonaj tempoj en la mondo.
La maljunulo rigardis ŝin kun ioma scivolo.
– Vi estas kurioza knabino, li diris. Vi tiel malŝatas la superulojn, la kapitalistojn, kiel vi diras. Kion malbonan ili faris al vi? Certe ili tre malbone traktis vin? Ŝi iom ekkoleris, ĉar ŝi komprenis, kion li volas diri per tio.