Выбрать главу

– Vi parolas stulte, ŝi diris. Mi ne konas kapitalistojn kaj ili ne faris malbonon rekte al mi. Sed ili faris al la tuta laborista klaso. Ĉu vi ne scias pri tio, kvankam vi vivis tiel longe kaj tiom malsatis?

– Sed kiamaniere vi spertis tion? Vi tamen estas nur knabineto.

– Ankaŭ tio estas stulte dirita. Mi ja ne povis sperti. Gepatroj instruis min. Mi legas ankaŭ gazetojn kaj librojn – laboristajn. En la burĝaj gazetoj kaj libroj estas nur mensogoj.

– Vi jam scias pri multaj aferoj. Sed kiel vi povas esti certa, ke la laboristaj gazetoj kaj libroj ĉiam estas pravaj? Ŝia vigla menso tuj kaptis la sencon de la demando. Ŝi fikse kaj silente rigardis lin, kaj ŝia vizaĝo montris esprimon de profunda ekpripenso.

– Nu?

– Ĉu vi opinias, ke la socialistoj estas trompantoj?

– Tute ne. Sed kiam oni juĝas pri aferoj, oni devas bone scii pri ili, ĉu ne?

– Jes ...

– Kion vi intencas fari, kiam vi fariĝos granda? Ŝi ne tuj respondis. Ŝi palpebrumis, la tuta vizaĝo movetiĝis, kaj subite kelkaj larmoj ekbrilis en ŝiaj okuloj.

– Vi demandis tiel strange, ŝi diris. Mi devas pensi.

– Kaj kion vi intencas fari? li demandis Johanon.

– Mi volas labori, tiu senhezite respondis, kaj mi volas havi bonan hejmon. Mi volas vivi, kiel mi mem volas.

Nun venis la vico de Arne . Kiam la maljunulo demandis, liaj okuloj ekbrilis, kvazaŭ li pensus pri io agrabla. Sed li mallevis la rigardojn kaj diris mallaŭte:

– Mi ne scias.

*

II.

Tri jaroj pasis. Ajna  jam finis la lernejon, Alda  kaj la du knaboj en la frusomero finis la antaŭlastan klason.

Estis sabata vespero en la mezo de aŭgusto. Dum la posttagmezo Arne  kaj Johano preparis sin por kankrokaptado. Duonhoron post la sesa Johano aperis antaŭ la hejmo de Arne , kun plenŝtopita dorsosako kaj bicikla karbida lanterno en unu mano kaj malgranda sako kun kaptiloj en la alia.

Li vokis tra la nefermita fenestro. La voĉo de Arne  respondis elinterne, kaj post nelonge li elvenis al la kamarado. Ankaŭ li estis ekipita per dorsosako kaj sako por kaptiloj.

La patrino de Arne  elŝovis la kapon tra la fenestro.

– Memoru, ke vi estu singarda, por ke vi ne dronu aŭ malvarmumu, kaj se la vetero fariĝos malbona, tuj venu hejmen.

– Jes, jes. Estu trankvila! Ili iris al Ajna . Ajna  kaj Alda  jam sidis atendante en la siringa laŭbo antaŭ la domo.

– Ĉu pretaj? Johano demandis.

– Jes, delonge, Alda  vigle respondis. Ni ekiru. La knabinoj ekstaris, surmetis siajn dorsosakojn kaj aliĝis al la knaboj. Same kiel tiuj, ili estis vestitaj per supertutoj kaj portis vaskajn ĉapojn.

– Ĉu vi ne forgesis ion? Johano kontrolis. Ĉu vi havas kafon, kremon, sukeron, tasojn, kulerojn?

– Jes, jes. Kaj ĉu vi havas la kafopoton kaj alumetojn kaj la ceterajn aferojn?

– Mi havas.

– Patro, nun ni ekiros. Ajna  vokis al la patro, kiu sidis sur la ŝtuparo legante gazeton. Ĝis revido! Li levis la rigardojn de la gazeto, kaj la bonnutrita vizaĝo montris bonvolan rideton.

– Bonan sukceson do! Kaj ne tute senkankrigu la lagon! Sed estas frue ankoraŭ. Vi rajtos komenci nur je la dekdua! – Kompreneble, sonis la trankvila voĉo de Johano. Sed ne estas kontraŭleĝe elmeti la kaptilojn iom pli frue.

– Aha, vi komprenas la aferon, mi aŭdas. Kiam Greta  kaj mi venos hejmen de la festo en la popola parko, mi eble iru al vi por helpi vin porti la grandan kaptaĵon hejmen? Ili ne respondis al la ŝerco, sed ekmarŝis orienten laŭ la longa strato. Preteririnte la sektan preĝejon, ili flankeniris dekstren kaj baldaŭ troviĝis en la granda konifera arbaro. Estis nur malgranda vojeto tie, plena de ŝtonoj kaj nudaj arboradikoj.

La vojeto kondukis supren kaj fariĝis pli kaj pli kruta. Kiam ili post duonhoro atingis la supron de la montodorso, ili ŝvitetis sub siaj pakaĵoj kaj eksidis por manĝi oranĝon kaj iom ripozi.

Rigardante okcidenten kaj malsupren ili povus imagi, ke ili sidas en flugmaŝino. Pro la tre kruta deklivo Torento, kvankam ne tre malproksima, aspektis kiel liliputa urbo. Kelkaj aŭtoj kuris sur la stratoj kaj la ŝoseo kiel fervoraj formikoj. Ie inter la kampoj ŝarĝvagonaro kiel rampanta raŭpo proksimiĝis al la stacidomo. El la tuboj de la uzino venis fumo kiel fumstrioj el cigaroj. La domoj similis al ruĝaj skatoletoj kaj la rivero estis kiel mallarĝa rubando. La tuta urbeto similis al modelo de Torento, kiun ili en la lernejo iam konstruis el sablo, argilo kaj diversaj objektetoj. Sur la sportejo malgrandaj punktoj zigzagis tien kaj reen kiel kuletoj. Estis piedpilka ludo.

– Ĉu vi kredas, ke aliaj ne venos al nia loko? Alda  demandis Johanon.

– Jes, almenaŭ ne el Torento. Mi konas neniun knabon tie, kiu havas intereson por tiaj aferoj. Ili nun pilkludas, tage kaj nokte.

– Kaj la junuloj nepre devas viziti la popolan parkon, Alda  interŝovis. “Plej grandioza festo ĝis nun en Torento,” ŝi citis de la afiŝoj, “Plej fama svedlanda ĵazkapelo el Stokholmo, la nesuperebla revuo. Laŭ via deziro kun la dek ok mondfamaj anglaj dancistinoj”. Kaj tiel plu, kaj tiel plu. Ili estas idiotoj, la gejunuloj.

– Kaj kelkaj pli aĝaj uloj iros kapti, sed ili iros al Lupolago, de kie venas nia rivero, vi scias. Povus ja veni kelkaj el arbaraj lokoj, sed loĝas malmultaj tiudirekte.

– Jen, aŭdu, ekludas la plej fama ĵazkapelo de Svedlando! Alda  ree interrompis, kiam la muziko el la popola parko atingis ŝiajn orelojn, malforta kiel burda zumado. Tian spektaklon aranĝas laboristoj, subtenas laboristoj. Stultuloj!

– Kiam vi estos fininta la lernejon, ankaŭ vi certe iros tien, diris Johano kun ŝajnigita seriozo. Vi ruĝigos la lipojn kaj pudros vin kaj faros teatron per la okuloj kiel la aliaj knabinoj kaj kredos, ke venos al vi iu mirinda sinjoro, kiel okazas en la filmoj.

– Ne babilaĉu! Alie mi reiros hejmen.

– Sed tiel faras ĉiuj. Mia fratinaĉo ...

– Mi ne faros.

– Ne parolu tiel, Ajna  admonis Johanon.

– Estas vere. Vi jam estis tie kaj eĉ dancis, ĉu vi ne vidis ŝin tiam? Ŝi faras teatron por ĉiu junulo kaj amindumas la tutajn noktojn kaj neniam faras ion utilan.

– Kiam mi dancis, estis la somermeza festo. Estis por infanoj, infanaj dancludoj. Ankaŭ vi estis ja tie.

– Jes por rigardi. Kaj mi vidis, ke vi dancis ankaŭ poste, kiam vera danco komenciĝis.

– Sed nur kun knabino.

– Kompreneble. Ĉiuj knabinoj faras tiel en la komenco.

– Stulta vi estas. Ni ekiru, kaj vi iru antaŭe por montri la ĝustan vojon.

Ili ekstaris, ankoraŭfoje rigardis al Torento kaj la sunsubiro kaj ree ekmarŝis. Ili nun venis en terenon, kie nur Johano estis antaŭe. La vojeto kondukis iom malsupren, la suno ne estis videbla plu, kaj la taglumo jam komencis malfortiĝi sub la dense starantaj arboj.

Longe ili marŝis, kaj la knabinoj jam komencis plendeti pro la longa vojo, kiam ili subite kaj neatendite staris ĉe la bordo de la lago. Estis kvazaŭ elveni el tunelo. La sufiĉe vasta lago ankoraŭ briletis en la lasta vespera lumo, kaj estis multe pli hele tie ĉi ol en la arbaro.

Estis bona bordo kun herbo, kaj kelkaj rokplatoj kuŝis kiel malgrandaj terlangoj en la neprofunda akvo. Malgranda rivereto fluis el la lago tute apude. Sur ĝia surfaco kuŝis folioj de nimfeoj kaj aliaj kreskaĵoj, kaj la fundo estis plena de ŝlimo, bona loko por kankroj. Sur la maldekstra flanko de la lago staris betuloj kun kretblankaj trunkoj kaj helverdaj foliamasoj, sur la alia estis pinarbaro, kaj kelkaloke murkrutaj flankoj de malgrandaj montoj levis sin el la akvo.