– Estas bele tie ĉi, diris Ajna . Tie ĉi mi volus resti longe. Kial vi ne kondukis nin tien ĉi en la somero?
– Estas tro malproksime. Se ni estus konstruintaj kabanon tie ĉi anstataŭ en la arbaro apud Torento, ni estus devintaj resti dum la noktoj.
– Kial ne? diris Alda vigle. Estus ja granda plezuro. Vivi kiel indianoj. Tion ni faru en alia somero.
Ili deprenis siajn dorsosakojn kaj eksidis sur la bordo. Johano kaj Arne elprenis la kaptilojn el la sakoj.
Estis kankrokaĝoj faritaj el drato kaj reto, kaj estis neprofundaj retsakoj kun longaj ŝnuroj. La knaboj aranĝis la objektojn kaj alfiksis fiŝetojn por logi la kankrojn. Dume la knabinoj laŭ ordono de Johano kolektis branĉojn por la fajro.
Kiam ĉio estis preta, la malhelo jam venis, kaj la knabinoj insistis, ke oni faru fajron. Johano volis, ke ili atendu ankoraŭ iom. Baldaŭ tamen ekflamis kelkaj fajroj aliflanke de la lago, kaj lanternoj movis sin kiel ruĝaj punktetoj tien kaj reen en la mallumo. Tiam li konsentis, kaj dum solena silento li bruligis alumeton kaj metis ĝin al la seka herbo inter la branĉoj. La eta flamo komencis kreski kaj ĵetis sian lumon sur la kaŭrantajn figurojn. Baldaŭ brulis senfuma granda fajro, krake kaj susure, kaj agrabla varmo disradiis de ĝi.
Ili malfermis siajn dorsosakojn kaj manĝis buterpanojn kaj ovojn, dum Johano samtempe lerte lokis la kafopoton super la fajro.
– Estus agrable, se oni ĉiam povus vivi tiel, Johano diris kaj lia vizaĝo brilis de kontento. Libere, laŭ propra volo.
– Estas treege agrable, sed mi ne ŝatus vivi tiel por ĉiam,
Alda kontraŭis. Oni devas vivi ankaŭ inter la homoj, lerni kaj labori por la komunaj aferoj de la laboristaro. Tio estas pli grava.
– Ĉiam vi parolas tiel, diris Arne , sed ĉiam vi diras ankaŭ ke la laboristoj estas la plej stultaj estaĵoj en la mondo.
– Jes, sed ĝuste pro tio oni devas instrui ilin, por ke ili fariĝu pli saĝaj.
– Tamen vi devas konfesi, ke estas multe pli agrable tie ĉi ol en la lernejo, Johano daŭrigis.
– Kompreneble. Sed oni lernas multajn utilajn aferojn ankaŭ tie.
– Estas ja bone scii legi, skribi kaj kalkuli. Sed la instruado estas terure enuiga. Ĉiam oni devas kaj devas. Neniam laŭ propra volo. Oni devas viziti la lernejon, en la uzinoj oni devas labori laŭ ordonoj, oni devas fari la militekzercojn. Ĉiam la devo.
– Dependas de tio, ke burĝoj regas.
– En Torento regas la socialdemokratoj, diris Ajna . Ja ankaŭ mia patro apartenas al la estraro.
– Ankaŭ ili estas burĝoj. Celas al bonaj oficoj, penas fari superulojn el siaj filoj. Ordinare. Sed kiam estos vera socialista sistemo, tiam la homoj faros nur tion, kio estos utila kaj bona por ĉiuj, kaj tiam devoj ne ekzistos. Estas la ordonoj de la burĝoj, kiuj estas malagrablaj, en lernejo, en uzinoj, ĉie. Ĉu estus malagrable en la lernejo, se ni mem rajtus decidi pri nia laboro?
– Vi fantazias.
– Tiaj lernejoj ekzistas. En Sovetio ekzistas.
– Ĉu la infanoj ne kuras hejmen, kiam ili povas agi laŭplaĉe?
– Ĉu vi kurus hejmen, se nia lernejo estus tia?
– Nu, eble ne. Certe estus interese lerni kaj fari diversajn aferojn laŭ propra kapo. Sed mi ne kredas, ke tiaj lernejoj ekzistas.
Trinkinte kafon li bruligis sian lanternon kaj ekstaris. Ĉiu el ili prenis sian parton de la kaptiloj, kaj Johano, kiu estis plej sperta, metis ilin en konvenajn lokojn en la lago kaj la rivereto. En la lumo de la lanterno ili povis facile vidi la fundon. Tie kaj tie rampis nigraj kankroj sur la bruna fundo. Post la elmeto Johano prenis profundan retsakon, fiksitan al stangeto, kaj per ĝi kaptis la vagantajn kankrojn, dum Arne kaj la knabinoj lumigis al li. Estis streĉe interesa ĉasado, kian la knabinoj antaŭe ne partoprenis, kaj eĉ Alda tute forgesis sian ordinaran babilemon. La kaptitajn kankrojn li metis en sakon, kiun Arne kunportis.
Kiam ili post nelonga atendo esploris la elmetitajn kaptilojn, ili havis bonan rezulton. Sur ĉiu kankroreto staris tri, kvar kankroj, kiuj kun bona apetito atakis la fiŝetojn. Ankaŭ la kaĝoj havis kontentigan enhavon.
Ili zorge kalkulis ilin, kaj la nombro rapide kreskis. Ili ĝojis ne nur pro la kapto mem. Estis interkonsentite, ke ili retenu nur malgrandan parton de la kaptaĵo por si mem. La ceteron ili vendu kaj dividu la monon inter si.
Dume ili laŭvice kuris al la fajro por ĝin gardi kaj nutri. Kiam la nokto estis plej malluma, subite aŭdiĝis nelaŭtaj remilbatoj tute apude, kaj platboato kun du viroj kvazaŭ sorĉe aperis ĉe la limo de la lumrondo ĉirkaŭ la fajro.
La boato tuŝis la bordon, sed la viroj ne eliris. Ili restis senmovaj kaj silentaj, kaj rigardis al la infanoj kaj la fajro, sed la infanoj ne povis bone distingi ilian aspekton. Estis io timiga en ilia subita kaj silenta apero.
Kiam la koroj de la infanoj jam komencis bati pli rapide ol ordinare, unu el la viroj fine rompis la silenton.
– Hej, knaboj! Ĉu vi havas bonan kapton tie ĉi? La voĉo estis iom neklara kaj balbuta, sed ĝi ne sonis malamike, kaj la infanoj iom trankviliĝis.
– Estas sufiĉe bone tie ĉi, Johano respondis.
– Bone, bone, tiel devas esti. Tiu ĉi lago estas io aparta, estas la perlo inter la lagoj de niaj montoj kaj arbaroj. Ho vi lago, bela estas la vivo ĉe vi! Kio estus la vivo sen lagoj kaj arbaroj? Li parolis deklame kaj sentimentale kaj la voĉo perfidis sufiĉe fortan ebrion. Ili estis ebriaj kankrokaptantoj. La infanoj ree ektimis.
– Kaj ekipitaj vi estas kvazaŭ por tuta semajno, diris la alia. Eĉ kafopoton vi kunportas!
– Kompreneble. Ĉu vi ŝatus tason da kafo? Restas ankoraŭ multe en la poto, kaj cetere ni povos pretigi novan.
– Kion vi opinias? la unua turnis sin al la kamarado. Certe ne gustus malbone. Pro la brando ni forgesis mem pretigi, kvankam ni kunhavas ĉion necesan. Jes, dankon! Vi estas bonaj kamaradoj.
Johano rapide metis la poton sur la fajron por ke ĝi revarmiĝu. Dume la viroj eliris el la boato, fiksis ĝin al la bordo kaj scivole rigardis la infanojn.
– Diabloj! diris subite la unua parolanto kaj laŭte ekridis. Mi pensis, ke vi estas kvar knaboj. Adolfo, ĉu vi vidas? Estas nur du knaboj! Ili kunprenis siajn knabinojn, sed vestis ilin per knabaj vestoj, por ke neniu suspektu la aferon. De kie vi venas?
– Ni loĝas en Torento, respondis Arne .
– En Torento? Kaj vi vizitas tiel malproksiman lokon. Vi estas bravaj, veraj lagokamaradoj.
Poste ili demandis pri iliaj gepatroj kaj aliaj tiaj aferoj. Johano nun memoris, ke li iam vidis unu el ili en Torento. Verŝajne ili estis metallaboristoj, ili aspektis tiaj.
– De kie vi mem estas, li tamen demandis.
– Ni loĝas ĉe la lagoj kaj en karbigistaj kabanoj en la arbaro. Nia hejmo estas, kie ekzistas libera naturo. Nome kiam ni estas liberaj. Kaj la alia parto de la vivo ne valoras eĉ putran vakcinion. La tiel nomata civilizo, nu tion vi ne komprenas, aŭ eble vi komprenas, vi ja estas modernaj infanoj, la tiel nomata civilizo estas malbenita fuŝafero. Tede-tede. Ne, sub la vasta ĉielo, sur lagoj kaj en arbaroj oni ankoraŭ sentas la liberon de pasintaj epokoj.
Johano enverŝis kafon al ili kaj ili komencis trinki. Dum ili trinkis, la knaboj rapidis esplori la kaptilojn, por ke la kankroj ne formanĝu la fiŝetojn. La knabinoj restis ĉe la fajro por priservi la ebriajn lagokamaradojn, kiujn ili nun ne timis plu.
– Adolfo, la botelo kuŝas en la boato, sonis flustre la voĉo de la pli ebria lagokamarado. Ĉu kune kun la kafo ne ... Sed Adolfo faris silentigan gesteton per la mano.