Выбрать главу

– Ni lasu! Ne decas, vi komprenas.

– Jes, jes, vi pravas.

Poste Alekso, – tiel lin nomis Adolfo – subite turnis sin al Alda .

– Vi do estas la malgranda ruĝega socialista knabino. Estas al mi plezuro vin renkonti.

Alda  mire rigardis lin.

– Ĉu vi konas min?

– Ne precize konas, kvankam mi kelkafoje videtis vin kaj ankaŭ vian tutan kvaron. Sed mi ja aŭdis pri vi. Ekzemple printempe, kiam okazis la afero kun la knabo, kiu volis fari maldecaĵon al knabino. Kiam oni esploris la aferon en la lernejo, vi ja kaŭzis grandan skandalon, faris tutan paroladon kaj volis instrui la instruistojn, ĝis ili devis forkonduki vin el la ĉambro.

– Mi ne faris skandalon. Mi diris nur, ke la homoj hipokritas, kaj ke oni devas paroli racie al la infanoj, kaj antaŭ ĉio la pli aĝaj homoj devas forlasi siajn maldecaĵojn en parolo kaj agoj. Ili estas respondecaj pri la blasfemado kaj ĉiuj maldecaĵoj de la infanoj, ĉar ilia ekzemplo efikas centoble pli forte ol la religiaj frazaĉoj en la lernejo. Tion mi diris. Ĉu ne estas prave?

– Jes, estas. Vi estas brava knabino. Multaj en Torento mallaŭdas vin. Sed mi komprenas, mi komprenas. Ankaŭ mi havis revojn, fajro brulis en mia brusto. Nu, vi ne komprenas tion. Mi estas nur ebria lagokamarado, kaj eble vi malŝatas min, sed mi komprenas, mi komprenas. Vi eble estas tro ruĝega por mi, eble ne, kaj eble vi havas tro infanajn pensojn, sed vi estas pura en la koro, kaj estas fajro en via animo. Sincera vi estas kaj pura kiel juna florburĝono, homido netuŝita de la aĉaĵoj en la mondo. Ho Dio, se mi povus partopreni vian kredon, vian junan vivon. Sed mi estas nur maljuna, ebria lagokamarado. La tagoj flugis for kiel revoj. Restas al mi nur la lagoj kaj la arbaroj. Kaj ankaŭ tio estas revo, bela revo. Ĉar la koro estas malplena, malplena. Tio estas la manko. Sed viaj koroj estas plenaj. Ho, se ili por ĉiam restus plenaj de dia fajro kaj sinceraj, sinceraj. Junaj batalantoj, veraj vivantoj! Eble vi kredas, ke mi estas freneza, sed mi estas nur iomete ebria, iomete. Vi ne komprenas mian babiladon, sed nun mi volas paroli sincere al vi. Kiam mi estis dekdujara knabo, mi iam kuŝis apud lagobordo en akompano de kelkaj plenkreskaj homoj, same kiel vi nun. Tiam iu ebria grizbarbulo komencis instrui min pri la vivo. Mi forgesis preskaŭ ĉion, kion mi cetere lernis en la knabaĝo, sed de lia instruo mi ankoraŭ memoras ĉiun vorton. Estis saĝo en ĝi. Kaj nun mi volas paroli al vi.

Mi estas nur ebria lagokamarado, sed mi ĉerpis saĝon el la vivo. Jaroj pasas kiel nuboj flugantaj. Baldaŭ, tre baldaŭ vi staros meze en la vivo. Memoru, kion mi diras. Eble vi iam post jaroj memoros tiun ĉi nokton, kiam la ebria Alekso parolis al vi, kaj eble la memoro iel estos valora por vi.

Mi videtis vian kvaron, kaj mi multe aŭdis pri vi, ĉar iel vi estas iom neordinaraj, kaj la homoj vin konas. Kaj vi, ruĝulino, ja komprenas, ke vin diversaj uloj ne tre ŝatas. Nu, nu, ne timu. Sed mi ŝatas vin, mi amas vin, vi estas miaj infanoj kaj bonaj kamaradoj. Kaj tial mi nun diras al vi, ke vi neniam timu la homojn, vi restu sinceraj, puraj en la koro. Gardu la fajron, gardu la sanktan fajron! Vi estas brava kvaro. Restu fidelaj al la voko el via interno, kaj iru antaŭen al la bela revo, la bela, bela revo.

Lia voĉo fariĝis pli kaj pli malklara, kaj subite li eksilentis kaj forviŝis larmojn el la okuloj. La knaboj jam antaŭe revenis, kaj ĉiuj kvar aŭdis lian longan kaj balbutan paroladon. Ŝajnis strange al ili, sed iel lia parolo profunde tuŝis ilin.

Alekso levis sin.

– Ni devas reiri al niaj kankrokaĝoj. Dankon pro la kafo kaj pro agrabla kunesto. Vi estas bravaj lagokamaradoj. Ĝis revido! Li iris al la boato, sed Adolfo iomete postrestis kaj flustris al la infanoj:

– Ne parolu en Torento pri liaj strangaĵoj. Kiam li estas ebria, li kelkafoje fariĝas tia. Do, vi komprenas! Li kapklinis al ili, sekvis la kamaradon, kaj ilia boato malaperis en la nokto.

Kiam la nokta mallumo komencis iom foriri, ili elprenis la kaptilojn el la akvo, kaj Johano zorge kaŝis ilin en la arbaro. Li ne volis kunporti ilin hejmen, ĉar li intencis reiri alian tagon. Per la kafopoto ili verŝis akvon sur la fajron, ĝis ĝi estis plene estingita. La knaboj prenis la kankrosakojn, kaj ili ekmarŝis hejmen, Johano kiel unua kun la lanterno.

Kiam ili venis al Torento, ĉiu tuj iris al sia hejmo. Johano kunprenis la sakojn, kaj ili interkonsentis, ke ili faru la dividon nur en la posta tago.

La hejmo de Alda  kuŝis apud la ĉefa strato, ne malproksime de la apudrivera parto de Torento. Estis malgranda, unuetaĝa domo kun butiko alstrate kaj kuirejo kaj alia ĉambro en la malantaŭa parto. Malantaŭ la domo estis malgranda ĝardeno.

Alda  eniris la kuirejon kiel eble plej silente por ne veki la gepatrojn. Sed tuj venis flustra voĉo el la ĉambro. Estis la patrino.

– Ĉu estas vi, Alda ? Estas manĝaĵo por vi en la ŝranko, se vi deziras. Vian liton vi mem aranĝu. Mi ĵus venis hejmen de la popola domo. Estis senfina laboro nunnokte en la kuirejo tie, kaj mi estas mortlaca.

– Jes, jes, estu trankvila kaj dormu.

– Kaj se vi vekiĝos pli frue ol mi, vi preparos kafon, ĉu ne? – Jes, jes, mi faros.

Ŝi demetis la dorsosakon, devestis sin kaj aranĝis la liton. Kiam ŝi estis preta por enlitiĝo, ŝi ekvidis naztukon, kiu kuŝis sub la tablo apud la lito. Ŝi prenis ĝin kaj metis ĝin sur la tablon. Ŝiaj dormopezaj okuloj malklare perceptis du verdajn literojn de neordinara formo en la angulo de la naztuko: S. K. Estis fremda naztuko. Kiu ĝin perdis tie ĉi? Ŝia konscio iom vekiĝis el la duondormo kaj subite ŝi rekonis la literojn. Kiam ŝi helpis en la butiko, ŝi iam okaze rimarkis ilin sur naztuko de fraŭlino, kaj pro la neordinara, verda koloro kaj la tre stranga formo de la literoj la monogramo iom altiris ŝian atenton. La fraŭlino nomiĝis Sonja Kegel . Ŝi estis pentristino, iom strangaspekta kaj strangmaniera, kaj loĝis en Torento dum la lasta somero por fari pentraĵojn. Ŝi ofte vizitis la butikon por aĉeti gazetojn kaj cigaredojn, kaj ŝi multe interparolis kun la patro pri sociaj demandoj, pri arto, literaturo kaj aliaj aferoj. Ŝajne ili tre ŝatis interparoli kaj diskuti unu kun la alia.

Ŝi do perdis la naztukon tie ĉi. Ofte homoj venis por babili kaj diskuti en la vesperoj, kaj verŝajne ŝi venis al la patro post la fermo de la butiko por povi pli trankvile paroli kun li.

Ŝi lasis la naztukon sur la tablo kaj enlitiĝis. Tiam ree ekflustris la patrino, kiu ankoraŭ ne dormis. – Ĉu vi havis grandan plezuron ĉe la lago? – Jes, tre, Alda  flustris same mallaŭte.

– Kaj ĉu vi havis bonan kapton?

– Treege.

Kaj subite, sen klare konscia intenco, ŝi aldonis:

– Kaj kion faris patro? Ĉu estis amikoj tie ĉi?

– Ne. Kiam mi venis hejmen, li vekiĝis, kaj li diris, ke li estas kolera al Adler  kaj Strand , ĉar ili promesis viziti lin, sed ili tute ne venis. Li sidis tute sola kaj nur legis la tutan vesperon, li diris.

Malagrabla sento subite ekŝiris en ŝia interno, kaj ŝi plene revekiĝis. Ĉu eble ... ? Alda  multe legis kaj lernis, kaj ŝi havis akrajn okulojn kaj viglajn pensojn kaj plenbone komprenis, ke povus esti io ... io ... Ŝi kuŝis senmova kaj silenta en sia lito, sed ŝia rigardo maltrankvile vagis tien kaj reen en la ĉambro, kie la matena lumo jam komencis forpeli la ombrojn de la krepusko. Sentoj kaj bildoj kirliĝis en ŝia interno, kvazaŭ dum febrosonĝo, kaj ree kaj ree aperis en ŝia imago la pentristino kun malhelbrunaj okuloj, brilaj kaj ridaj, kaj ŝia mola, kvazaŭ karesa voĉo. Eble estus ... eble ne.

Fine ŝi tre, tre silente forlasis la liton, prenis la naztukon de la tablo kaj zorge kaŝis ĝin inter siaj propraj objektoj en angula ŝranko.

*